Enkomputiligis Don HARLOW

La vintra veturo

de Aleksandr PUŜKIN

elrusigis S. RUBLOV

Aperis en Moskvaj Novaĵoj, Esperanta provnumero, Aprilo 1989, p. LS2


En nebulo sur ĉielo
Vagas luno kun sopir',
Plensopire en malhelo
Lumas ĝi en sia ir'.
Sur la neĝa longa vojo
Sledo glitas en rapid',
Sonorilo tre malĝoja
Monotonas kun incit'.
Kondukist' en longa kanto
Kantas multe kun fervor',
Jen pri ĝojo aroganta,
Jen suferon de la kor'.
Mankas fajro en vilaĝo...
Sola neĝo ... En vetur'
Unutonas la pejzaĝo
De la vojmontriloj nur.
Tedas tute. Morgaŭ, Nino,
Jam finiĝos mia voj'.
Ĉe kameno, karulino,
Ni forgesos pri malĝoj'.
Sur horloĝo la montrilo
Venos plene ĝis la fin',
Noktomezo kun ĝentilo
Ne disigos certe nin.
Mi sopiras kaj enuas,
Kondukist' silentas nun:
Sonorilo tinte bruas,
Plennebulas pala lun'.