Enkomputiligis Don HARLOW

Vivi

de Victor HUGO

elfrancigis Charles CHOMETTE

Aperis en Paco, 3/89, p. 2


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Vivi estas strebi
al la bon' kaj belo
kaj sin mem oferi
por merita celo.

Vivi estas grimpi
la krutan montaron
kaj destinon iri
ne timante baron.

Vivi estas marŝi
pri l' estont' pensante
kaj la flamon gardi
ne malesperante.

Vivi estas ami
per la tuta koro
kaj senlace preni
ĝis la lasta horo.