Enkomputiligis Don HARLOW

Vivo, dankon!

de Vilém ZAVADA

elĉeĥigis Jiri KORINEK

Aperis en Paco, 4/89, p. 8


Rektestaran kaj belege junan
vi pistis min per viaj kalkanumoj
kaj pistitan je polvo
kungluadis ree per viaj salivoj.

Min ardan surverŝis vi per glacia akvo
kaj malsekan ĝisoste
per alumet' min bruligadis,
ne lasis estingiĝi min nek plenbruli.

Tranĉilon puŝis vi sub miajn ripojn
sub ĉiun ripon unu tranĉilon
kaj min tutan vi replugis
de maldekstre kaj dekstre
de sube kaj de supre
kiel kampon por la vintro.

Hodiaŭ mi estas en ŝtona sako
kaj ĉe l' fin' de miaj fortoj,
Vi pelis min en la angulon
kaj genuas sur mia brusto
kaj ankoraŭ ion el mi premas vi ĉi fojon.

Larmojn de viroj -- de virinoj ĝojon,
Sed mi ne restis kuŝi venkita
kaj ĉiam denove supren leviĝis
kiel arbo post tempesto freŝigita
Kial bedaŭri vundajn lezojn de batad'?
Amanta estis mi kaj la amat'!