Enkomputiligis Don HARLOW

La rado

de W. B. YEATS

elangligis Arthur FOOTE


Vintre ni ŝatas flor-aperon
Kaj en printemp' someron laŭdas
Kaj dum ni havas la someron
Ree la vintron ni aplaŭdas.
Poste ni same apatias
Ĉar ne aperis flora pompo
Kaj dum ĉi ĉio, ne konscias
Ke nin fascinas nur la tombo.