Enkomputiligis Don HARLOW |
Min ĉio logas for de l' arto versa: Ekzemple, la virin', aŭ pli perversa -- La ŝajnbezonoj de naci' rankora; Nenio estas nun plu senkolora Ol tiaj ĉi klopodoj. Dum mi junis Mi al poemoj eĉ ne okulumis Krom se l' verkinto tiel brave blagus Ke oni pri sanganta glav' imagus, Sed nune emas mia preĝ-alvoko Estiĝi pli senvoĉa, ol ezoko. |