Enkomputiligis Don HARLOW |
Despere pri la registaro Mi prenis ŝtipon kaj ĝin ĵetis Post la aroga arbomuso Kie plezure li impetis Kaj li kriante duonhene Kaj duonride, ree saltis El unu al alia arbo. Nek volo, nek timplena cerbo Nek kuntiriĝo de la frunto Kreis lin tiel korpmaturan Kaj tiel ridan sur la trunko: Ne burĝoj kreis la sciuron. |