Ĉu vi ne provus ektuŝi sangon varman de l' mola karno, dum tiel vi predikas nur sanktan vojon karman? Pro kio vivi? Printempo pasas hasta. Al lia mano permesis mi ektuŝi al mia mam' elasta. Ek, mi premante miajn mamojn permane piedpuŝetis kurtenon la misteran. Jen ruĝas floro flame. Mi ial pensis, ke l' kara min atendas, forlasis domon. Jen super kampo flora la klara luno pendas. Ho, la sekreton enmetis kaj sigelis en vaz' mistera ni tri: mi l' edzo kaj ŝi, jam en la mond' subtera. Al Kiyomizu mi iras en nebulo de lun' sakura. Vespere ial belas ja ĉiu renkontulo. Ondad' lontana min lulis alrampanta ĉe la naskdomo, kie mi adoltiĝis. Ho, maro sopirata! Super monteto pendas la luno sinka; en lumo flirtas, kvazaŭ birdeto ora, folia fluo ginka. Ho, mia aĝo fariĝis jam matura, sed tamen, ho ve, ankoraŭ Princo Genzi ne svatis sin ambrula. La longan nigran hararon nun ŝi kombas distaŭze, glate. Ho, sur ŝi dudekjara jam la printempo pompas. |