Recenzo: Tri cxinaj fabelaroj (Don HARLOW)

Rakontoj pri Afanti, Saĝo-sako, La feliĉa birdo

de FAN Yizu k.a.

Beijing: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1982+1983+1984. 71+73+49p, Ilus. Tian Yuan kaj Jin Ming.

recenzas Don HARLOW


   La Ĉina Esperanto-Eldonejo jam anoncis sian planon eldoni libroseriojn (El Popola Ĉinio, 1985/3, p. 25). En la serio de popolrakontoj ĉi tiuj libretoj estas la tri unuaj proponaĵoj. Ĉar ili entenas rakontojn ne de la hanoj sed de la naciaj malplimultoj de Ĉinio, ili havas apartan intereson.

   En Rakontoj pri Afanti troviĝas 41 anekdotoj pri ujgura popolheroo Nasrudin Afanti. Pluraj rakontoj pri Nasrudin jam aperis, el alia fonto en alia Fonto, antaŭ unu-du jaroj. La ĉina Afanti estas saĝulo, kies pretaj respondoj kaj nerifutebla logiko konfuzas kaj konkeras ĉiuspecajn juĝistojn, provincestrojn, reĝojn kaj imperiestrojn. Plejofte antaŭ la parola lerteco de Afanti, la eraranta aristokrato "ne povis respondi". Eble ne tro realece (reĝo, ekzemple, ĉiam povas tratranĉi la Gordian Nodon de konfuza logiko same kiel Aleksandro traktis la originalan nodon), sed oni ja povas kompreni, kial tiaj rakontoj estas ŝatataj inter la simplaj popolanoj.

   Saĝo-Sako estas pli diversa; ĝi enhavas 4 mallongajn rakontojn pri kvin herooj de kvar diversaj popoloj. Balagenca, la mongolo, ĉefrolanto de tri rakontoj, estas simpla trompisto, kiu ŝatas superruzi grandulojn; sed Agu Dumba, la tibetana heroo de sep noveloj, estas ia Robin Hood inter trompistoj, same kiel Hoĝa Nasar, la kazaĥo. Aldil Kusa, kazaĥo, aperas en unu novelo, konvinkante demonon porti lin dum longa piedvojaĝo. Fine Buho, la jaŭa heroo, trompas riĉulon simple por helpi sin. Estas itnerese, ke Agu Dumba kaj Buho, de du malsamaj naciecoj, uzas saman ruzon (la memboliga poto) por gajni monon de riĉulo

   Lasta membro de la serio, La feliĉa birdo, enhavas tri relative longajn tibetajn popolrakontojn, kun iom malsimila etoso. En la titolnovelo Vanĝja, la heroo-knabo, devas iel venki tri monstrojn kaj atingi la birdon de feliĉo por havigi feliĉon al siaj samvilaĝanoj. La "Rano-Rajdisto" estas varianto de la okcideenta "Rano-Princo", sed kun neordinara finaĵo. En "Ĝomaĝi" reĝido travas, perdas, kaj devas retrovi belan feinon, kiu siaflanke devas multon suferi pro la malico de kruela sorĉistino.

   La lingvaĵo estas simpla, kaj la libroj ĝenerale taŭgas por fruperiodaj progresantoj. Sola escepto eble estas "Ĝomaĝi", kiu ŝajne estas tradukita de alia persono. Okazas malmultaj gramatikaj eraroj; unu mankanta akuzaativo ŝajne estas simpla preseraro (sed ankaŭ vidu nekutiman uzon de alies sur p. 23 de la tria libro; kaj foje la tradukanto de "Ĝomaĝi" tute rezignas pri verboj). La preskoboldo pliparte feriis, sed oni devas rimarki, ke sur paĝo 18 de Afanti la vorto lumbrilo devas esti lunbrilo.

   Rekomendindaj.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>