Enkomputiligis Don HARLOW

Rusaj amnoveloj / Russian Love Stories

redaktis / edited by Wolfgang KIRSCHSTEIN & Aleksander KORĴENKOV

reviewed by Don Harlow


KIRSCHSTEIN, Wolfgang & Aleksander KORĴENKOV (red.): Rusaj Amnoveloj. Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. 24p. Serio "Rusa Literaturo" 7
Kirschstein, Wolfgang & Aleksander Korzhenkov (ed.): Russian Love Stories. Ekaterinburg: Sezonoj, 2000. 24 p. "Russian Literature" Series #7

Jen, en mallonga broŝuro, tri patosaj rusetosaj amnoveloj: "Pri la amo" de Anton ĈEĤOV, elrusigita de Aleksander KORĴENKOV; "Rusja" de Ivan BUNIN, elrusigita ankaŭ de Grigori AROSEV; kaj "Muziko" de Vladimir NABOKOV, elrusigita ankaŭ de AROSEV.

Here, in a short paperback, three tear-jerking love stories in a Russian mood: "On Love" by Anton Chekhov, translated by Aleksander Korzhenkov; "Rusya" by Ivan Bunin, translated by Grigori Arosev; and "Music" by Vladimir Nabokov, also translated by Arosev.

Al preferantoj de "feliĉaj finaĵoj" la libreto eble ne plaĉos, ĉar ĉiu amo rakontita fine montriĝas sensukcesa. En "Pri la amo", verkita en 1898, Aljoĥin rakontas al amikoj pri sia kvankam reciprokata tamen senplenuma kaj -- ĝis la finaj momentoj -- nekonfesita amo por Anna Aleksejevna, edzino de lia kvazaŭ mentoro Luganoviĉ. En "Rusja", el la jaro 1940, viro trajnvojaĝanta kun sia edzino rememoras aman someron antaŭ dudek jaroj, kun alia virino, kaj ke amata nobis quantum amabitur nulla. Kaj en "Muziko" Viktoro Ivanoviĉ tute neatendite ekvidas sian ankoraŭ amatan sed longe nerenkontitan eksedzinon dum piana recitalo.

Those who prefer "happy endings" may not like the booklet, because every love recounted here turns out to be unsuccessful. In "On Love," written in 1898, Alyokhin tells friends about a requited but unfulfilled and -- up to the last moments -- unconfessed love for Anna Alekseevna, wife of his quasi-mentor Luganovich. In "Rusya" from the year 1940, a man traveling in a train with his wife is reminded of a summer of love twenty years earlier, with another woman, and that amata nobis quantum amabitur nulla. And in "Music" Victor Ivanovich quite unexpectedly catches sight of his still beloved but for a long time unseen ex-wife during a piano recital.

Lingve matura, malgraŭ kelkaj konfuzoj inter -INTE kaj -ANTE (aparte rimarkeblaj en "Rusja") kaj unu uzo de kvankam ... sed. Aparte plaĉas al mi la uzo de konkub' kiel aparta agradiko fare de Korĵenkov en "Pri la amo" (konkubi, konkubado, p. 4).

Linguistically mature, despite a few confusions between -INTE and -ANTE (especially noticeable in "Rusya") and one use of kvankam ... sed. I especially like the use of konkub' as a separate verb root by Korzhenkov in "On Love" (konkubi, konkubado, p. 4).


Other Reviews/Aliaj Recenzoj