Recenzo: Kiel bretono igxis regxo de Anglujo (Don HARLOW)

Kiel Bretono Iĝis Reĝo de Anglujo

de Per-Jakez HELIAS

Elbretonigis Frédéric Le MAGADURE. Plon: GEE. 56p. Ilustrita.

recenzas Don HARLOW


   Jen kvar infanrakontetoj, kiuj estas tradukitaj el la bretona lingvo (pere de la franca). Ĉiuj rakontoj venis al Helias de liaj avoj, kiuj siatempe estis rakontistoj.

   Spertuloj eble rimarkos similecon inter la titola fabelo kaj tiuj de la Fratoj Grimm; sed la historio mem estis, almenaŭ por mi, tute nova, ĉar ĝi evidente devenas el lingvo kaj kulturo "tro okcidenta" por la grandlingvaj kolektantoj de fabeloj (rimarku la mapon sur paĝo 8). Temas pri bretona kamparano, kiu aspiras anglan reĝidinon, kaj gajnas ŝin helpe de almozulino kaj kvar kunuloj

   Rakontoj 2-4 estas pli interesaj, ĉar pli bretonaj. Mi precipe ŝatis "La edziĝfesto de la kokino de Kerzuron kaj de la koko de Laraon", kiu iomete reeĥis "Ruĝkufulineto". Kaj en "Kristnasko" mi trovis fremdan respegulon de mito mialanda (kiom da jaroj mi volis resti nedormanta por vidi la antaŭkristnaskan donacdonanton aperi el la kameno...).

   Menciindas du misuzoj de pasivaj participoj. "Se vi povos resti vekita ĝis tiam..." Verŝajne oni konfuzas tujrezultan agon (veki) kun senrezulta stato (maldormi). "La unua persono konita en nia familio estas Onklo Korenteno..." Koni preskaŭ neniam akceptas tian finaĵon, ĉar post konatiĝo la konateco neniam ĉesas.

   La libron abunde ilustris "junaj anoj de la Esperantogrupo Vekiĝu de Hennebont". Se tiuj geknaboj ne estas Leonardo, eĉ ne Norman Rockwell, ili tamen kontribuas multon al la gaja etoso de la libro.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>