Recenzo: Vespera gruo (Don HARLOW)

Vespera Gruo

de KINOSITA Zyunzi

Eljapanigis MIYAMOTO Masao. Oosaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 1982. 73p.

recenzas Don HARLOW


   Ĉi tiu unuakta teatraĵo taŭgas por kvar rolantoj kaj -- kiel greka tragedio -- ĥoro, ĉifoje el infanoj. Kaj laŭ la aristotela difino de la termino, vere temas pri tragedio, kvankam sen mortoj.

   La kvar rolantoj estas Yohyô, lia edzino Tû, kaj du friponoj el najbara vilaĝo, Sôdo kaj Unzu. Yohyô loĝas en montodekliva kabano kun sia edzino Tû, kiu scipovas teksi la raran -- kaj tre valoran -- Ŝtofon el Mil Gruaj Plumoj. La geedzoj vivas solaj kaj kontentaj, interagantaj nur kun la infanoj de la regiono, ĝis Sôdo kaj Unzu, flarantaj makleraĵon el vendado de la multekosta Ŝtofo, vekas la avarecon de Yohyô kaj instigas lin trudi al sia edzino la teksadon de la ŝtofo. Tion farante, Tû rivelas sian sekreton kiam Yohyô malobeas ŝian komandon -- kaj li perdas ŝin poreterne.

   Mi dubas, ĉu multaj okcidentanoj legos ĉi tiun libron. Tio estas bedaŭrinda. Kvankam malfeliĉiga, ĝi estas bele verkita. Sole ĝena por kelkaj legantoj povas esti la troa uzado de interjekcioj, el kiuj kelkaj ŝajnas tre fremdaj al la okcidenta okulo (vidu aparte uzon de "hm..." sur paĝoj 64 kaj 66). La libro estas bele presita -- mi trovis nur unu preseraron -- kun bruna inko sur flavblanka papero. La dufolia kovrildesegnaĵo de Kita Satori estas belega -- ankaŭ la internaj ilustraĵoj. Kvankam la libro ne estas granda, ĝi meritas, ke vi havu ĝin.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>