Enkomputiligis Don HARLOW

Bronza Tigro

de Guo Moruo

Elĉinigis Seimin. Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1985. 122+v paĝoj. Bindita, kun kvar nigrablankaj fotoj.

recenzas Don HARLOW


Por anglalingvanoj, la teatro ofte komenciĝas en la 16a jarcento ĉe Will Shakespeare. Sed oni devas memori, ke ankaŭ en aliaj landoj kaj aliaj lingvoj oni verkas bonegajn teatraĵojn, kiujn ni, kiuj malofte turnas nin al la ĉefverkoj de aliaj kulturoj, neniam vidas. Fojfoje Esperantistoj havas okazon renkonti tiujn nekonatajn verkojn, kiuj preskaŭ neniam vidiĝas angle -- la Topaze de Vildrac, La Tragedio de l' Homo de Imre Madach, la Gustuminto Paradizon de la tanzaniano Farok Topan, kaj nun la Bronza Tigro de Guo Moruo.

Guo verkis, inter jaroj 1937 kaj 1945, ses dramajn verkojn, kies celo estis pliparte propaganda -- nome, li volis uzi ilin por instigi la ĉinan popolon lukti kontraŭ la japanaj invadantoj. Nu, kaj ofte eĉ anglalingvaj teatraĵoj estas propagandaj, ekde la historiaj de Ŝekspiro (kies celo estis glori la familion Tudor) ĝis nia karmemora Unua Sango Parto 2: Rambo. Multaj belaj artaĵoj estas iel propagandaj -- de la Kristoglorigaj pentraĵoj sur la plafono de la Kapelo Sistine kaj la Meso G-Minora de Vaughan Williams ĝis la Kvina simfonio de Ŝostakoviĉ, marksisme inspirita. Ĉu ni rifuzu rekoni la belecon de ĉi tiu verko pro tio, ke ĝi estas propaganda?

La dramo rakontas kiel, antaŭ 2200 jaroj en la periodo de militantaj regnoj, la lando Ĉin militis kontraŭ la lando Gaŭ kaj, konkerinte ties armeon, kruele enterigis la ankoraŭ vivantajn kaptitojn. Frontante tian sorton, la popolo de Gaŭ decidis rezisti ĝis la lasta homo, kaj petis helpon de la najbaraj regnoj Ĉu kaj Ŭej. La reĝo de Ŭej sendis grandan armeon al la Gaŭa landlimo, sed poste, timante la potencon de Ĉin, retenis sian manon. En ĉi tiu dramo ni vidas kiel la patriama princo Ŝinling, duonfrato de reĝo Anli, kaj la reĝa kromedzino Ĵuĝji intrigas por ŝteli la reĝan bronzan tigron, emblemon, kiu donas al la posedanto la rajton komandi la nacian armeon.

La paralelo kun la situacio de la kvardekaj jaroj estas memevidenta. La kruelaj Ĉin-anoj ne povis esti pli kruelaj, ol la japanaj soldatoj vidate de ĉinoj (tamen legu ankaŭ Vivantaj Soldatoj de Isikawa Tatuzoo, tradukita de Hasegaŭa Teru, en Verkoj de Verda Majo). Laŭ la maldekstremuloj de la kvardekaj jaroj, la registaro de Reĝo Anli estis analoga al tiu de Ĉang Kajŝek; ambaŭ estis netolereble kapitulacemaj. Kaj la juna kaj heroa Princo Ŝinling certe devis esti antaŭulo de la herooj de la kvinavoja armeo: forpelita de sia lando de malsimpatia registaro, li tamen sukcesas lanĉi kontraŭatakon kontraŭ la malŝatata kaj malŝatinda malamiko. Ĉu li finfine venkis, tion la dramo ne rakontas; temas pri la historio de la interna lukto en Daljan, la Ŭeja ĉefurbo.


Aliaj Recenzoj

La libro haveblas ĉe
Universala Esperanto-Asocio