Enkomputiligis Don HARLOW

Urd Hadda murdita!

de Deck DORVAL

recenzis Don Harlow


DORVAL, Deck: Urd Hadda murdita! Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1990. Serio "Stafeto" #13. 199p. ISBN 90-71205-37-1.

En la ĝenro de klasikaj detektivromanoj troviĝas ŝatata subĝenro, kiu nomiĝas la "mistero de ŝlosita ĉambro". Jen ekzemplo de la funkciado de tiu ĝenro. Ekzistas domo, kun kradoj sur ĉiuj fenestroj kaj seruroj sur ĉiuj pordoj. La domon cetere gardas komputilestrata alarmsistemo sufiĉe laŭta por veki tutan kvartalon, kun propra interna energicentralo, tial, ke oni ne povu malŝalti ĝin de ekstere. Unu vesperon la domposedanto invitas pasigi la nokton siajn tri amikojn. Li ŝaltas la alarmsistemon, kaj la gastoj enlitiĝas. Kiam ili matene ellitiĝas, la alarmsistemo ankoraŭ bone funkcias, la domo restas entute sekura ... kaj la dommastro kuŝas sur la tapiŝo de sia studejo, mortigite de peza objekto en la mano de iu nekonata murdinto!

Tian problemon frontas Ĉefinspektoro Ksavero Kant en ĉi tiu lasta, kaj eble fina, romano en la serio, kiu komenciĝis per Jaĥto veturas for ... kaj veturigas la morton!, kaj kiu lingve iom devojiĝis kaj misfamiĝis per Kazinski venis tro malfrue! kaj Nigra magio. La nuna Kant, malpli juna ol tiu en Nigra Magio (en kiu li konatiĝis kun la bela filino de enketjuĝisto Ŝol -- kun kiu li poste ne edziĝis!), kune kun sia fervora subulo Oktavo Dutri, kun kiu li ofte parolas Esperantlingve, devas decidi, kiu el la tri suspektatoj ja faris la murdon; aŭ, ĉar evidente ja temas pri tia "mistero de ŝlosita ĉambro," ĉu iu el ili kulpas: Pri la solvo mi rajtas diri nenion pli.

La romano ne estas lingve eksperimenta, kiel la du mezaj romanoj en la serio, sed facile legebla; kvankam ekzistas pluraj neoftaj radikoj, la fiaskaj partikloj, kiuj tiom makulis Kazinski kaj, iom malpli, Magion, tamen tute mankas. Mi legis la tutan libron en unu legperiodo, kaj trovis ĝin ne nur legebla, sed eĉ nedemetebla.

La kovrila bildo evidente tute ne rilatas al la enhavo de detektiv-romano, sed la legonto povas supozi, ke FEL havis ian kialon por uzi ĝin...


Aliaj Recenzoj

La libro haveblas ĉe
The Esperanto League for North America
Universala Esperanto-Asocio
Flandra Esperanto-Ligo