Enkomputiligis Don HARLOW

Esperanto: lingvo - literaturo - movado

de Pierre JANTON

recenzis Don Harlow


JANTON, Pierre: Esperanto: lingvo - literaturo - movado. Rotterdam: UEA, 1988. ISBN 92 9017 034 4. 119p. Broŝurita.

Inter pluraj libroj pri Esperanto aperintaj okaze de la jubilea jaro, tiu de Prof. Janton estas aparte bonvena, kaj trafe komplementas tiun de William Auld, La fenomeno Esperanto.

La verko de Auld celas informi laikojn pri Esperanto, kaj do estus pli trafa en traduko. Ĉi tiu verko estas verkita je pli altgrada nivelo. Ĝi enhavas ses ĉapitrojn. "Esperanto kaj la planlingvoj" estas sufiĉe funda studo pri la historio de planlingvoj, kun sufiĉe granda emfazo ankaŭ je la fruaj filozofiaj lingvoj. "Origino de Esperanto" klarigas ne nur la metodojn, sed ankaŭ la pelfortojn malantaŭ Esperanto. En tiu ĉapitro, Janton ne hezitas ankaŭ klarigi la idean kaj idealan fonon de la lingvo; verŝajne li sentas, ke tiuj flankoj de la Esperanto-movado ankaŭ efikos al la ekstera mondo, ne nur la sensuka emfazo je Esperanto kiel neŭtrala internacia lingvo. En la tria ĉapitro, "La lingvo", Janton klarigas la strukturon de la lingvo mem, je tre alta nivelo, kun eltrovo de pluraj sintaksaj reguloj, kiujn mi neniam antaŭe vidis surpaperaj. Janton ankaŭ bone klarigas la adverbigajn kaj adjektivigajn alternativojn por la prepoziciaĵoj, kaj, same kiel en artikolo lia en Acta Interlinguistica, laŭdas la plurecon de esprimrimedoj en Esperanto kompare kun la etnaj lingvoj. Tiun temon li pluigas en la kvara ĉapitro, "La esprimivo de Esperanto", kiu nature kondukas al la kvina ĉapitro, "La literaturo", en kiu li diskutas la historion de la Esperanta literaturo en tri fazoj apartigitaj de la du mondmilitoj. Fine, "La esperantista movado" traktas la organizan strukturon kaj la celojn de la movado.

Janton dediĉis multajn jarojn al la pretigo de ĉi tiu libro. La verko aperis unue en franclingva eldono, kiel parto de la kolekto "Que sais je?", en 1973; poste sekvis eldonoj hispana, germana kaj nederlanda. La nuna Esperantlingva eldono estas aktualigita, laŭ peto de UEA, por la esperantista publiko. Janton mem estas profesoro en la Universitato de Clermont-Ferrand.

Por tiuj, kiuj volas scii pli pri sia lingvo, mi forte rekomendas ĉi tiun verkon.


Aliaj Recenzoj

La libro haveblas ĉe
The Esperanto League for North America
Universala Esperanto-Asocio
Flandra Esperanto-Ligo