Recenzo: Jubileo: Jarcento de Esperanto (Don HARLOW)

Jubileo: Jarcento de Esperanto

red. Mark FETTES.

Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1988. 162p.

recenzas Don HARLOW


   Mi unue aliĝis al UEA en 1959, kiu koincide estis la unua Jubileo -- la Zamenhof-jaro, la centa datreveno de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto. En 1960 UEA eldonis la Memorlibron pri la Zamenhof-Jaro, grandformatan, binditan, blankan libron kun iom pli ol cent paĝoj. Nun venis la dua jubileo de la lingvo, kaj post ĝi aperis simila memorlibro, ne tiel granda kaj impona, tamen tute ĝisdata kaj interesa. Eble valorus iom da komparo inter la du libroj.

   En la unua libro troviĝis eble pli multaj artikoloj, verkitaj de nomoj tiam bone konataj; estas interese, ke el tiuj artikoloj nur unu dum la paso de jaroj fariĝis klasika ("La Internacia Lingvo kiel Belarta Tradukilo" de William Auld), kvankam multaj aliaj restas legindaj. El la listo de verkintoj, kelkaj travivis la intertempajn 28 jarojn por aperi ankaŭ en la nuna libro: Auld (per tre longa kaj impona poemo, kiu unue aperis en la revuo Esperanto, sed prese tiom fuŝita, ke ĝi estis nelegebla); Gaston Waringhien; Ivo Lapenna; Juan Régulo; aliaj en la nova libro estas ankaŭ, laŭ la normo de 1959, tute novaj homoj. Azion reprezentas du homoj, kontraŭe al unu en la pli frua libro (Probal Daŝgupto, Zhang Qicheng anstataŭ Seiho Nishi); kaj Sovetunion reprezentas novulo, Aleksander Duliĉenko, anstataŭ la lamentata Eŭgeno Bokarev.

   En ambaŭ verkoj, la artikoloj estas klasigitaj sub diversaj rubrikoj. En la pli frua libro, tamen, la bildoj estis apartigitaj de la teksto, do estis malpli konsekvencaj laŭ ordo; en la nuna libro, la bildoj estas dissemitaj tra la teksto, kaj bone rilatas al la sekcioj, kie ili troviĝas.

   En la nuna libro estas kvin sekcioj: Enkonduko; La Jubileo Ekstere, pri informado; La 72-a Universala Kongreso de Esperanto, pri la Jubilea Kongreso en Varsovio; Kultura Jubileo, mikspoto de diversaĵoj pri Esperanto, kun apartaj informoj pri la kultura semajno en Zagreb, la lingvistika konferenco en Vieno, eĉ la preskaŭ konkurenca konferenco en Graz; kaj Poste. La sekciojn unuan, trian, kvaran kaj kvinan garnas poemoj de Auld (la jam menciita), Edwin de Kock, Baldur Ragnarsson, Mauro Nervi.

   Ankaŭ menciinda estas komparo inter la Internaciaj Patronaj Komitatoj por la du Jaroj. En 1959 estis du paĝoj da malgrande presitaj nomoj kaj titoloj; en la nuna komitato listiĝis nur 30 nomoj. Unu nomo, laŭ mia supraĵo kontrolo, aperis sur ambaŭ listoj: J. Cyrankiewicz, iama ĉefministro de Pollando. Sur la nuna listo estas du ŝtatestroj, Reĝo Juan Carlos de Hispanio kaj Prezidento Vigdis Finnbogsdottir de Islando; sur la antaŭa estis nur Prezident Juscelino Kubitschek de Brazilo. Mi ne scias, kial oni ne varbis aliajn -- ĉu temas pri maldiligento flanke de UEA, ĉu simple pri la fakto, ke UEA nuntempe sentas sin sufiĉe forta por stari sen apogo de gravaj nomoj. Mi iomete bedaŭras la foreston de François Mitterand, kiu laŭdire montris ian subtenon por Esperanto, kiam li estis simpla deputito en la franca parlamento.

   Pri la enhavo mem de Jubileo: preskaŭ ĉio estas leginda, kaj granda parto estas jam legita, ĉar tiuj artikoloj aperis en la revuo Esperanto dum la jaro mem. Tamen, relegadon certe meritas "Kaj tamen ni ĝin atingis!" de Waringhien, kiu atentigas pri la graveco por la ĝisnunaj sukcesoj de Esperanto, unue de la kontinueco de la lingvo (memdisciplino kontraŭ reformomanio), due de la "interna ideo", kiun eksteruloj tiom ofte priridas, sed kiu kunligas ne nur la mensojn sed ankaŭ la korojn de la esperantistoj.

   Ankaŭ interesa estas "La diplomatoj kaj Esperanto" de Ralph Harry (artikolo bedaŭrinde disfrakasita de kvar paĝoj da fotoj); oni devus legi tiun lige kun artikolo de Osmo Büller pri la spertoj de la iama finna ambasadoro al Japanio, G. J. Ramstedt, kiu aperis en Esperanto en novembro, 1988.

   Pri la ŝancoj de Esperanto en la t.n. Tria Mondo, vidu la optimisman, tamen avertan, artikolon de Probal Daŝgupto "Per nova unueco-principo antaŭen en la Tria Mondo". Sovetia lingvisto Aleksander Duliĉenko argumentas en aparta artikolo, ke "Cent jaroj provizis unikan modelon por la ĝenerala lingvistiko" per Esperanto, kies estiĝo kaj evoluado, malsame ol aliaj lingvoj, kuŝas videbla sub socia mikroskopo, por tiel diri.

   Por tiuj, kiuj havas intereson pri libroj, kuraĝiga estas la konstato de Vilmos Benczik (p. 119), ke

ni bone scias, ke en la pioniraj jardekoj -- praktike ĝis la dua mondmilito -- Esperantaj beletraĵoj vendiĝis en kelkaj centoj da ekzempleroj. "Stafeto" en la kvindekaj jaroj eldonis siajn librojn en mil ekzempleroj. Kompare al tio povas efiki esperige kelkaj aktualaj ciferoj: Baza Literatura Krestomatio dum 7 jaroj vendiĝis en 7 mil ekzempleroj, la originala romano Eŭlalia de Lorjak dum tri jaroj trovis 3500 aĉetantojn, István Nemere per Febroj povis instigi same dum tri jaroj 2600 esperantistojn malfermi la monujon...

   En la kvara sekcio, ĝenerale aperis tute novaj artikoloj; menciinda estas la inaŭgura (kaj, kiel poste evidentiĝis, adiaŭa) parolado de Prof. d-ro Ivo Lapenna en Graz:

...mi diru, ke el la multaj salutoj, kiujn ni ricevis, pleje ĝojigis min la salutoj de Universala Esperanto-Asocio kaj de Sennacieca Asocio Tutmonda. ... La letero, kiun S-ro Fettes, la nuna redaktoro de la revuo Esperanto -- mi aparte salutas lin ĉi tie -- tralegis al ni, estas konforma al [mia] propono... Espereble vi konsentos, ke de tiu ĉi Konferenco ni sendu reciprokajn salutojn al la Unviersala Kongreso de UEA en Varsovio kaj al la Jubilea Kongreso de SAT en Bulonjo-ĉe-Maro.

   Iom nekontentiga estas la fina artikolo de d-ro Detlev Blanke. Konstatinte, ke "La kaŭzoj de la relative sukceso de Esperanto estas ... aparte nelingvaj, lingvopolitikaj faktoroj, ĉar la lingvo estas multe pli ol strukturo, nome socia fenomeno...", d-ro Blanke dediĉas la ceteron de artikolo ĝuste al la demando de preskribo de la lingva strukturo en la estonteco, kaj tute ne plu mencias la neceson plibonigi nian aliron al tiuj nelingvaj faktoroj.

   Interesa kaj valora libro, aparte por tiuj, kiuj volas havi ian registraĵon pri la stato de la movado okaze de la 100-a jaro.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>