Enkomputiligis Don HARLOW

Kial Ne? -- Festa numero

recenzis Don Harlow


Kial Ne? -- Festa Numero. Junularo Esperantista Brita, 1978. 100p. 21cm.

Jen vera malseriozaĵo por malseriozemuloj. Ĉi tiu verko estas kompendio de pluraj spritaĵoj el la paĝoj de la gazeto Kial Ne? de la Junularo Esperantista Brita dum du jardekoj. Ĝi enhavas ĉion -- novelojn, artikolojn, krucvortenigmojn, instruon pri gitarado, karikaturaĵojn, enigmojn, ŝercojn...

Plej interesaj, tamen, estas du eroj en la libro. Unu estas la okparta, karikatura, felietona romano pri la aventuroj de la Ŝtala Vireto, Superzam, alinome timema Doktoro Laplumo, mildmaniera profesoro ĉe granda metropola universitato, kiu, kun siaj du amikoj Reto kaj Riko, daŭre bataladas por vero, justeco, kaj la Esperanto-vivmaniero.

Eble pli grava, laŭ literatura vidpunkto, estas la esperantlingva adapto (ne nura traduko) de la konata anglalingva balado "The Ballad of Eskimo Nell", kun titolo "La Eskimino". La verkinto, verŝajne nevo de Peter Peneter, modeste kaŝas sian identon malantaŭ nomo "A. N. Nimulo"; kaj bonŝance li faris tion, ĉar ne farinte li nepre estus linĉita de furioza prudularo. La enhavo sufiĉe bone fidelas al la originalo, sed oni devas plendi, ke la adaptinto ŝanĝis la metron al trolonga heptametro.

Kajero entute havinda.


Aliaj Recenzoj

La libro haveblas ĉe
Nenie