Recenzo: La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko (Don HARLOW)

La Morto kaj la Morto de Kinkas Akvobleko

de Jorge AMADO

Elportugaligis Geraldo Pádua. Chapecó: Fonto, sen dato. 109p.

recenzas Don HARLOW

originale aperis en The ELNA Newsletter, Jan-Feb 1986

"Ĉiu zorgu sian enterigon, ne ekzistas neeblo."

   Tiel lastfraze filozofias la jam martinta kaj tuj mortonta sentaŭgulo Kinkas Akvobleko, konfidonte sian teran restaĵon al la ŝtorma tropika maro apud Bahia, Brazilo, en ĉi tiu perlo el sub la plumo de la konata brazila verkisto Jorge Amado.

   Antaŭ pli ol dudek jaroj mi korespondis kun bulgara junulino, kiu informis min, ke ŝia plej ŝatata verkisto de mia lando estis ĝuste tiu Jorge Amado -- tiel pruvante, ke ŝi estas literature klarvida kaj geografie miopa. Tiam mi eĉ ne konis la nomon. Lastatempe kelkaj el la verkoj de Jorge Amado havebliĝis ĉi tie en Usono -- antaŭ unu jaro, ekzemple, oni povis en Berklio vidi la film-version de lia Doña Flor kaj ŝiaj du Edzoj, kun Sonia Braga -- sed mi dubas, ĉu li iam estos vaste legata en Usono; ĉar li estas ŝatanto de la komunismo, kaj lia proletemo estas evidenta en ĉi tiu libro.

   Nome, Joaquim Soares Cunha, multjara funkciulo de la Ŝtata departemento de Spezimpostoj, emeritiĝinta, rezignas pri siaj burĝaj edzino, familio, hejmo, moroj, kaj fariĝas la fidiboĉulo Kinkas Akvobleko. Post pluraj jaroj de tia vivo, li mortas, kaj la familio reprenas la kadavron por fari taŭgan (kaj espereble finigan) enterigon. Sed la amikoj de Kinkas, kaj eble Kinkas mem, havas aliajn intencojn...

   Amado lerte kontrastigas la mizere avaran konduton de la familio de Kinkas kontraŭ la ama funebrado de liaj kundiboĉantoj. Inter la familianoj, plej simpatiaj estas eble la Onklino Marokas, kiu tamen volas disinformi, ke Kinkas mortis en la Ŝtatinterno; kaj bofilo Leonardo, kiu suferas subpremon sub la dikfingro de la filino same kiel Kinkas siatempe ĝemis sub la dikfingro de sia edzino Otasilja. La frato, Onklo Eduardo, prospera butikisto, domaĝas la elspezon por taŭge vesti la mortinton; kaj Vanda, la filino, memoras, kiel kvinjara ŝi malsana estis flegata de la amanta patro, kaj, kortuŝite, "se estus aliaj en la funebra vigilio -- ŝi povus iom plori, kio estas la devo de bona filino."

   Malsimilajn sinetenojn al la mortinto havas liaj konstantaj kunuloj Kuriolo, Negro Logbuklo, Kaporalo Marteno kaj Facilpieda. Aperinte ĉe la funebra vigilo, ili multe pli varme kaj ame kondutas al la mortinto, proponas al li siajn plej karajn posedaĵojn (brandon, kaj kaptitan bufon), kaj donas al li la okazon elekti la propran, plej taŭgan, morton. Per tio ili pruvas la superecon de la submondo de Bahia super la supermondo.

   La traduko de Pádua estas bona, facile legebla, tamen nesimpla. Mi trovis nur tri malglataĵojn: sur paĝo 25, "...ŝi meditadis, pri kio farendas" (pri tio, kio farendas); sur paĝo 33, "Majstro pri ekonomio, lia butiko prosperadis" (...li posedis prosperan butikon); kaj sur paĝo 39, "Pli bone estos enterigi Kinkas tiel diskrete kiel eble..." (...kiel eble plej diskrete...). La karikaturoj de Floriano Teixeira estas konvenaj; nur rimarku, ke tiu sur paĝo 29 estas iome modifita por la kovrilo. Interesa estas la bio-bibliografieto pri Amado, ĉerpita el verko de Paulo Tavares.

   Ĉi tiu verko ests la unua en la nova Fonto-serio. Mi esperas, ke ĝi ne estas eksterordinara verko en la serio; ĉar efektive ĝi aŭguras altan kvaliton por aperontaj verkoj.

   (Oni eble demandos pri la deveno de la nomo "Kinkas Akvobleko". Quincas verŝajne estas brazila aŭ portugala karesnomo. Akvobleko venas el epizodo en la vivo de la nova diboĉulo, kiu memorigas pri la anekdoto pri W.C. Fields kaj la varmbotelo da oranĝosuko...)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>