Recenzo: La Komedio de Eraroj (Don HARLOW)

La Komedio de Eraroj

de William SHAKESPEARE

tradukis William AULD kaj Asen M. SIMEONOV

Glasgovo/Sarajevo: Kardo/ELBiH, 1987. 88p.

recenzas Don HARLOW
From The ELNA Newsletter, Mar.-Apr. 1988, p. 9

   Ĉi tiun verkon komisiis la Bulgara Esperanto-Teatro jam antaŭ pli ol kvarona jarcento; ĝi estis farita, kaj sukcese prezentita okaze de la 34a Bulgara Kongreso de Esperantistoj en Tirnovo, 1960 (1) kaj antaŭ la 48a UK en Sofio, 1963. (2) Tamen, ĝis nun ĝi restis nepresita; la nunan preson ebligis donaco de Marjorie Boulton.

   Kvankam Ŝekspiro estas bone konata inter esperantistoj, li restas malfacile tradukebla. La Komedio certe prezentas pli grandajn malfacilaĵojn ol ekzemple Julio Cezaro. Kvankam en la pli multaj teatraĵoj "Sekspiro rimis versojn nur fine de scenoj, en ĉi tiu estas grandaj blokoj (en aktoj 2, 3 kaj 4) kiuj estas rimaj. Cetere, la servistoj Dromjo E(feza) kaj Dromjo S(irakuza) preskaŭ ŝvarce vortludemas, kaj estis necese por la tradukistoj iel trakti tiujn jam arĥaiĝintajn vortludojn el la Esperanta traduko.

   En la dua akto la tradukintoj fidele reproduktis la rimojn. Tamen -- eble pro premo de tempo, eble pro ŝanĝo de tradukintoj -- ili verŝajne rezignis pri tio en la aktoj tri kaj kvar; bedaŭrinde, ĉar ili jam montris per tiu dua akto sian kapablon regi la rimskemon.

   La traktado de vortludoj en la traduko dependas je sonsimilaĵoj inter malsamaj vortoj, aŭ je la uzo de falsaj sufiksoj en veraj radikoj; en la angla, male, ĝenerale (kvankam ne ĉiam) temas pri duobla signifo de la sama vorto. La Esperantlingvaj vortludoj povas do esti iom obskuraj por la rapida leganto -- kio ja ne estas tiel granda handikapo, ĉar en la originalo, pro arĥaeco de la lingvaĵuo, la vortludoj ofte restas tute obskuraj. Jen tri ekzemploj, unue el la angla, poste en Esperanto:

Adriana: Say, is your tardy master now at hand?

Dromio E.: Nay, he's at two hands with me, and that my two ears can witness.


Adriana: Ĉu via tarda mastro nun proksimas?

Dromjo E.: Ne, sed li boksemas, kiel miaj du oreloj povas atesti.

(Akto II Sceno 1)


Adriana: Back, slave, or I will break thy pate across.

Dromio E.: And he will bless that cross with other beating:
  Between you, I shall have a holy head.


Adriana: Reiru, aŭ mi rompos vian verton.

Dromjo E.: Kaj li per batoj ankaŭ min konvertos;
  Pro ambaŭ vi mi havos sanktan kapon.

(Akto II Sceno 1)


Dromio S.: Sconce, call you it? so you would leave battering, I had rather have it a head: an you use these blows long, I must get a sconce for my head and insconce it too; or else I shall seek my wit in my shoulders.


Dromjo S.: Bati la kapon? Por tiu sporto handikapon vi bezonas, vi ludas tiel vigle. Se vi tro multe batos, mi serĉos eskapon en la ĝibo.

(Akto II Sceno 2)


   (Tiu lasta povas esti aparte nebula por anglalingvano, se tiu ne scias, ke antaŭ 400 jaroj la vorto sconce povis esti aŭ kapo aŭ fortikaĵeto.)

   Jam en la tria akto, tamen, oni ŝajne rezignemas pri vortludoj; ekzemple, Dromjo S. plendas pri virino Nell, kies interkokso mezuras an ell; en Esperanto, tio simple fariĝas Nel kaj unu ulno. Kaj en Akto IV Sceno 3, kiam Dromjo S. interplektas amason da vortludoj por priskribi publikulinon, la tradukinto (ĉu Auld? ĉu Simeonov? Mi vetus, ke la dua!) montras tute neniom da originaleco, tradukante la priskribon preskaŭ laŭvorte.

   La traduko tamen estas ĝenerale klara (ofte pli klara ol la originalo) kaj fidela, eĉ kiam -- post la dua akto -- ne aparte inspirita. Certe vi konas la historion: du paroj de disigitaj ĝemeloj post dudek jaroj troviĝas en la sama urbo, kaj okazas diversaj rezultaj konfuzoj. Tio estas intrigo, kiun la Bardo certe ŝtelis de la Esperanta romanisto Henri Valienne (en Ĉu Li?).

   Unu-du malgravaj eraroj makulas la gramatikon. En Akto I Sceno 2, Artifolo S. diras en la angla Now, as I am a Christian, answer me, kio ja estas komando; en Esperanto tio fariĝis iel "Respondu min kristane," kiu, pro transmeto de la kristaneco de Antifolo al Dromjo, fariĝas kvazaŭ peto; sampaĝe, la forta slave fariĝas la sencela "ulo". En Akto III Sceno 1, Dromjo E. laŭvlorte kun la angla originalo, al Dromjo S. rompos la vorton, "ĉar vortoj estas vento" -- sed ĉu tiu ĝentila angla esprimo por "furzi" (to break wind) havas la saman sencon en Esperanto? Mi neniam aŭdis ĝin. Bonŝance, Dromjo S. havas okazon simile fuŝi sur la sama paĝo, uzante kiel metaforon por "neniam" la tajperaran esprimon "kaj birdoj ĉiuj sen naĝiloj estas". Sur paĝo kvindek-du Luciana faras gramatikan eraron, kiun eĉ leciono 3 de Teach Yourself Esperanto ne permesus: "...laŭdante mian belon kaj parolojn" (devus esti: miajn). En unu loko la precizeco de Esperanto mem trompas la tradukinton; kiam en Akto III Sceno 2 Dromjo, parolante pri Nell, diras, ke she would have me as a beast kaj poste klarigas, ke temas pri ŝia besteco ne lia, en Esperanto la sama klarigo post "ŝi volas havi min kiel bgesto" estas pleonasma, ĉar la manko de -N jam sufiĉe klarigas ĉion (sed la tradukinto, por pravigi tiun klarigon, simple faras stultan gramatikan eraron en la parolado de Dromjo, aldonante tiun eraran -N, kie ĝi devus ne aperi!).

   Tajperaroj estas maloftaj; tamen ĝenas la tuta elfalo de unu linio (sur paĝo 33, tuj sub la unua linio, aldonu: "DROMJO E: Enlasu mian mastron, Luĉjo"). Ankaŭ ĝenas la manko de personaro en la komenco; sed, rigardante la originalon, mi opinias, ke eble estas pli bone tiel, ĉar la priskribo de la Priorino malkaŝus unu el la grandaj "surprizoj" de la teatraĵo.

   Ĉi tiu libro estas interesa kaj valora aldono al nia Ŝekspira teatraĵaro. Tamen, laŭ mi ĝi ne estas la definitiva Komedio. Tio ĝi povus esti, se oni tratradukus aktojn tri ĝis kvin per la sama spirito kaj sprito, kiujn oni disponis por aktoj unu kaj du.


Piednotoj

(1) Wlodarczyk, Walerian: "Shakespeare en la esperanta literaturo", Monda Kulturo #7, printempo 1964, p. 195.
(2) Auld, William, en la "Enkonduko" al la jena verko.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>