Enkomputiligis Don HARLOW

Nova Esperanta Krestomatio

redaktis William AULD

recenzis Don Harlow


AULD, William (red.): Nova Esperanta Krestomatio. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1991. Jubilea Kolekto Jarcento de Esperanto n-ro 5. 509p. ISBN 92 9017 043 3. Bindita.

Mi posedas ekzempleron de la Fundamenta Krestomatio, 17a eldono, tiu de 1954 (FK). Tiu Krestomatio unue aperis en 1903, kun la celo, provizi modelojn de konvenaj gramatiko kaj stiloj por nove bakitaj esperantistoj. Nu, kiel Auld atentigas en la Antaŭparolo de la Nova Esperanta Krestomatio (ekde nun NEK), inter 1903 kaj 1991, entute 88 jaroj, aperis diversspecaj stiloj, kaj eĉ la lingvo mem iom evoluadis, ĝis tia grado, ke "la enhavo de la FK plejparte tiel eksmodiĝis, ke ĝi ne plu ŝajnas aktuala" (p. 3). Tial la nuna verko, kiu celas plenumi la samajn celojn kiel la FK.

La planoj de la du libroj ĝis iu grado similas unu la alian. Post antaŭparoloj (kvar en la 1954-eldono de FK, nur unu en la jena verko) sekvas elektaĵo el la Zamenhofa Ekzercaro; verŝajne ili estas tute identaj. Sekvas tion proza parto, kaj finas poezia parto.

Oni povas dividi la prozaĵojn inter du kategorioj: fikciaĵoj kaj nefikciaĵoj. En ambaŭ verkoj la nefikciaĵoj estas same enkategoriitaj: "El Vivo kaj Sciencoj" kaj "Prilingvaj Artikoloj" ("Artikoloj pri Esperanto" en FK). Sed, krom se temas pri la klasika "Esenco kaj Estonteco" de Zamenhof, kiu aperas en ambaŭ verkoj, la enhavoj estas tute malsimilaj. En la nova verko la vivaj-sciencaj artikoloj estas relative lastatempaj: de Ĉen Baŭhe pri la Deka Azia Sportkunveno (verkita en 1987), de Marinko Gjivoje pri la arĥeologio de Pompeio (1973), de László Ferenc pri medio-protektado (1974), kaj aliaj. La prilingvaj artikoloj estas malpli novaj; ili pliparte devenas de la 5Oaj kaj 60aj jaroj, krom se temas pri la Zamenhofa artikolo kaj la lastatempa "Psikologiaj reagoj al Esperanto" de Piron; la enhavoj tamen restas aktualaj (vidu ekz. "Sociaj problemoj" de Waringhien).

Inter fikciaĵoj, Auld entute rezignis pri la "Anekdotoj" kiuj okupas preskaŭ tridek paĝojn de la malnova FK; kaj anstataŭ "Fabeloj kaj legendoj" kaj "Rakontoj", ni trovas "Rakontoj", kiu enhavas nur originalaĵojn Esperantlingvajn, kaj "Mondliteraturo", kun entute 14 ĉerpaĵoj kaj noveloj.

Inter la fruaj "Rakontoj" la novelo "En la brikejo" de Jozef Wasniewski eble ne taŭgas, malgraŭ interesa temo kaj matura stilo, ĉar la gramatiko de Wasniewski enhavas kelkajn stumbligaĵojn (nome, li ne bone atentas la uzadon de -ig kaj -iĝ ĉe verbigitaj adjektivoj); sed "En la Dolomitoj" de Albert E. Styler, pri provizora perdiĝo en ne ĉiam afabla montaro, ja meritas la atenton de la leganto. Auld cetere aperigas "Kiel Mihok instruis angle" de Julio Baghy, tiel bedaŭrinde mankanta en la lastatempa kolekto Trezoro, pri la hungara militkaptito kiu ruze instruas Esperanton al sia rusa komandanto. Aliaj menciindaĵoj en tiu parto estas "La svatanto" de Leonard Newell, pri la stulteco de haŭtkoloraj antaŭjuĝoj; "Ĝermoj en rikolto" de John Francis, pri homa krueleco; kaj "La bleko de l' ŝargú" de "Liven Dek", pri amo kaj sekso sur fora planedo. Interesa estas, ke kelkaj temoj ripetiĝas inter tiuj 18 noveloj: vagado inter la montaraj belaĵoj (la menciita novelo de Styler kaj "La ĉarmo de ĉielmontaro" de Vladimir Glazunov); maljunaĝaj memoroj pri junaĝaj amoj ("La japana tetasaro" de Johan Hammond Rosbach kaj "Sonoj el fora juneco" de Rajna Konstantinova); kaj la strangeco de foraj mondoj ("Familia rondo" de Auld kaj la menciita novelo de Dek).

Zamenhof reprezentiĝas en "Mondliteraturo" per ĉapitro 3 el "La Predikanto", kiun li aperigis en La Revuo jarojn post kiam aperis FK. El la ceteraj, mi menciu nur ĉerpaĵojn el du el miaj plej ŝatataj Esperantlingvaj romanoj: Sub la jugo de la bulgaro Ivan Vazov; kaj Gösta Berling de la svedino Selma Lagerlöf (el tiu lasta Auld selektis "La balo ĉe Ekeby"; mi mem estus preferinta "Kevenhuller", sed iu ajn parto el tiu libro meritas legadon!).

En FK Zamenhof neniel disdividas la poezion; sed Auld preferas distingi la Esperantajn (kaj lingve kaj teme) poemojn disde la tradukitajn. Zamenhof mem sukcesis transiri de la FK ĝis la NEK per po kvin poemoj originalaj en la du verkoj (mankas "Al la fratoj" en NEK; kaj je la apero de FK, "Preĝo sub la verda standardo" ankoraŭ restis neverkita). La sola alia travivinto estas Grabowski, per "La tagiĝo", kiu tamen ne aperis en FK (kie Grabowski estas reprezentata per ses tradukaĵoj); sed Auld mem proponas al la leganto la Esperantan Antologion, kie troviĝas aliaj poemoj el FK, ekz. de Kofman. Cetere, Auld kreas kvar subkategoriojn de Esperantlingvaj/Esperantotemaj poemoj, el kiuj la lasta ("Aliflanke" -- satiraĵoj pri la Esperanto-Movado, ekz. "Estas mi esperantisto" de Baghy kaj "Esperanta eliksiro" de Schwartz) tute ne estus trovinta lokon en FK.

Fine, Auld proponas "Internacian Lirikon" kiel apartan fakon; en FK, la tradukitaj poemoj estis tute miksitaj kun la originalaĵoj. Cetere, en FK pliparte reprezentiĝas nur ĝermanlingvaj kaj slavlingvaj popoloj; sed Auld preferas aperigi po unu poemon el kiel eble plej multaj lingvoj, kaj tial aperas poemoj el entute 73 lingvoj, de la grandaj ĉina ("Longa disiĝo" de Li Bai) kaj angla ("La tigro" de William Blake) lingvoj ĝis la gvarania ("A1 la patrino") kaj keĉua ("Balado el la dramo 'Olantaj'") lingvoj de Suda Ameriko.

Entute la Nova Esperanta Krestomatio prezentas tute modernan kaj aktualan prezenton al la nuntempa Esperanto. Kaj, por tiuj kiuj mem volas kompari la novan libron kontraŭ la malnova, oni promesas, ke baldaŭ aperos nova eldono de FK, kun novaj notoj de Gaston Waringhien. (1)


Piednoto

(1) Fakte, la Fundamenta Krestomatio reaperis kiel parto de la sama serio nelonge post kiam mi verkis ĉi tiun recenzon.

Aliaj Recenzoj

La libro haveblas ĉe
The Esperanto League for North America
Universala Esperanto-Asocio
Flandra Esperanto-Ligo