Recenzo: Loulan kaj Fremdregionano(Don HARLOW)

Loulan kaj Fremdregionano

de INOUE Yasushi

Eljapanigis MIYAMOTO Masao. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1984. 95p. Serio Oriento-Okcidento 20.

recenzas Don HARLOW


   Komence de sia romano Conan the Conqueror Robert E. Howard skribis: "Inter la sinko de Atlantido kaj la graviĝo de la filoj de Arjas, estis epoko neimagebla." Sed eĉ post la "graviĝo de la filoj de Arjas" (t.n. arjoj) forpasis preskaŭ senspure -- almenaŭ por ni okcidentantoj -- multaj epokoj neimageblaj. Unu el tiuj estis la tempo de la unuaj kontaktoj inter Ĉinio kaj la kulturoj -- parencaj al la nia! -- de la Tarim-baseno. Pri tio traktas ĉi tiun libron, kiun verkis ne ĉina sed japana verkisto.

   En la libro troviĝas unu romaneto (Loulan), unu novelo (Fremdregionano) kaj unu mallonga sed informa postparolo verkita de la tradukinto. Loulan estas la historio de la malkresko kaj sorbiĝo de unu societo, tiu de la Tarim-baseno, kiu kvazaŭ pulvoriĝas inter la muelŝtonoj de la hana (= ĉina) societo oriente kaj la hunnaj "barbaroj" norde. Ĉi tie la verkanto emfazis la ĝeneralan plurcentjaran historion de la popolo de Loulan, burgo (= "antikva aŭ mezepoka urbo kun ĉirkaŭaj fortikaj muroj") situanta apud la granda sal-maro Lobnor. Nur kelkfoje -- sed tre patose -- li longe priskribas unuopajn okazojn en tiu historio: la murdo de la reĝo Angui far la ĉina komisiito Fu Jiezi; la posta evakuo de Loulan al la nova urbo Shanshan laŭ ordono de la posta reĝo Weituqi; la aborta provo far juna shanshana komandanto rekapti la antikvan urbon 400 jarojn poste, kaj ties fiasko pro neatendita renkontiĝo kun batalgrupo de roŭranoj (= Avaroj?). Tra la tuta historio oni ankaŭ trafas supernaturan fadenon: ĉu la morto de Loulan okazis pro science klarigeblaj klimataj kialoj, aŭ pro la foriro aŭ rezigno de la Rivera Drako okaze de la evakuo de Loulan? Inoue bone priskribas la sciencajn eltrovaĵojn de la sveda esploristo Sven Hedin; sed legu ankaŭ la komencon de paĝo 27 tre zorge. Por plej profunde sperti la veran tragedion de la afero, nepre legu la lastan frazon sur paĝo 47 kaj la duan alineon sur paĝo 49.

   La novelo Fremdregionano, verkita kvin jarojn antaŭ Loulan, traktas mallongan parton de tiu sama historio: la periodo kiam Ban Chao, sendito el Ĉinio, strebis ligi la t.n. "Okcidentan Regionon" al Ĉinio. La novelo bone ilustras la sistolon-diastolon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la Tarim-baseno en tiu epoko; ĉar nur dum la vivodaŭro de Ban Chao ekzistis tiu ligo. La rakonto skizas la farojn, ne la karakteron, de Ban Chao; sed ĝi klarigas (almenaŭ al mi), ke lia historia -- se nur provizora -- sukcesos ligiĝis kun persona malsukceso. Vidu aparte paĝojn 84-85.

   Bedaŭrinde, la personaj kaj lokaj nomoj en la libro ĉiuj devenas de ĉinaj glifoj, do estas ĉinlingve transskribitaj: oni povas facile indiki, ke la imperio Daqin identas kun Romio, sed kiel ni sciu, kiuj estis la veraj nomoj de Loulan, Shache, Shule, ktp? Sur aparta folio la leganto povas trovi kelkajn nuntempajn loknomojn, sed tiuj ja estas Ujgurdevenaj, kaj la loĝantoj de tiu regiono en tiu tempo verŝajne parolis lingvojn parencajn kun la nia. Unu interesa punkto: en la postparolo Miyamoto mencias, ke la vera nomo de Shanshan (al kiu transloĝiĝis la Loulananoj) estas Nawapa aŭ Navapa, kiu nomo signifas "Novan Akvon". La dua parto de la nomo estas sufiĉe sugestia: tiu ŝanĝo K(Q) = P (akvo = apa) estas ordinara en kelkaj el la keltaj lingvoj: la kimra, la kornvala, la bretono. Ĉu tiuj malaperintaj popoloj de tiu fora kaŝita regiono de centra Azio eble estis niaj kuzoj? (1)

   En la libro ankaŭ troviĝas glosaro tre utila. La aspekto estas bela, kaj la oranĝbruna kovrilbildo estas alloga. La libron makulas pluraj gravaj preseraroj, el kiuj plej trafis la okulon la absolute neesperanta vorto EXTREMO (p. 83 l. 9). Laŭ informo de la verkinto, prezidanto de la japana PEN-klubo, la unua verko estas ankaŭ havebla en lingvoj angla, ĉina, korea kaj pola; sed la dua verko ne estas havebla ekster Japanio krom en ĉi tiu Esperanta traduko.

   Al multaj okcidentaj legantoj la "historieca stilo" de ĉi tiu libro ne tute plaĉos. Sed mi rekomendas ĝin al ĉiuj, kies okulojn iam ajn avide turnis sin al la grandaj foroj, ĉu spacaj ĉu tempaj. Por ni tiaj, (2) Inoue por unu-du horoj revivigas la jam delonge sablokovritajn burgojn, kastelojn, kaj popolojn de fora lando.


Piednotoj

(1) Post verko de ĉi tiu recenzo, mi rimarkis, ke ankaŭ en la rumana lingvo apa = akvo. Aliflanke, la keltoj ja estis rimarkinde disvastiĝintaj, eĉ en okcidenta Azio, kie eĉ lastatempe en Turkio unu parto portas la nomon "Galatio", t.e. Keltio.
(2) Kiam mi estis knabo, ĝuste apud mia lito sur la muro troviĝis mapo Nacigeografia de sudokcidenta Azio. Preskaŭ ĉiumatene je mia vekiĝo -- almenaŭ dum la somero, kiam estis lumo -- miajn okulojn allogis unu triangula tripunktaĵo, indikilo de ruina urbo, apud kiu troviĝis la nomo "Loulan".


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>