Enkomputiligis Don HARLOW

Mariagnes

de Lorjak

recenzis Don Harlow


"Lorjak": Mariagnes. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1986. 219p. Broŝurita.

En la dampita zumado de l' komforta aŭtomobilo, la vojo horloĝe malvolviĝis trans la fronta glaco kun ripeta monotoneco. Nigra strio el gudro, ĉiam memsimila, ĝi dupartigis ĝis la horizonto panoramon el mil detaloj, diversaj kvankam ripetiĝintaj, en la printempa eksplodo. Dekstre kaj maldekstre, la kampoj kvazaŭ karuselis, rapidegaj proksimvice -- prokraste atenteblaj ĉe la fono; kaj apriore ankoraŭ brunaj el la ĵusa vintro.

Se vi povas trapenetri tiun konfesinde iom barokan duonalineon, vi jam trovos vin ene de nemaltrafinda farso el la plumo de la konata "Lorjak". Se vi ne povos ĝin penetri ... nu, vi tamen povas renovigi vian abonon al Kontakto.

Mallonge: la "heroo" ne tro heroa, Roĝer Mellion, emeritulo kiu plezuras kantante en la (cetere esperantista) ĥoro "La Cecilia" en Parizo, renkontas novan ĥoraninon, la belan Maria Dupont, en kiu li tuj rekonas la iaman filmstelulinon Agnes de Vitry. Roĝer tuj kaj pasie enamiĝas kun Maria-Agnes, kio cetere ne tre plaĉas al lia ankoraŭ neemeritiĝinta edzino, Simone, kiu siavice estas persekutata de afabla ĝentlemano, Anatol de Batifol, kies intereson altiris reklamo de "mistraktata edzino" enigita en iun revuon ne de Simone sed de la filino Persika, kiu siavice enamiĝas kun la juna frato de Anatol, la aspiranta aktoro Baltazar... La tuton bone resumas Maria-Agnes sur paĝo 171:

"Mi subite agnoskis, ke neniam ludinte vodevilon en mia kariero, mi komencis hodiaŭ. Ne komediante. Konsentu, ke la situacio estis vodevila: la brava dommastrino, kiu malfermante pordon, abrupte malkovras en sia lito kaj en sia propra ĉemizo, la adultamikinon de sia edzo ĉirkaŭatan kaj dorlotatan de l' tuta familio. 'Ĉielon! mia edzo...' Nur mankis longa kalsono al la ĉefa aktoro."

Kvankam la stilo estas, kiel mi jam sugestis, baroka, foje okazas sufiĉe rekta parolado, ĉefe ĉe la kokrita s-ino Mellion. Ekzemple, sur paĝo 163:

"Okazas, ke mia porka edzo instalis hejme sian putinon. Mi ĵus malkovris ŝin en mia lito! Mi estas tie ĉi por venĝi min."

Aŭ en la jena dialogo inter Roĝer kaj Simone sur paĝo 185:

"Simone! Mi estis tirita en nerezisteblan kirloventon. Sed mi neniam celis moki, nek vundi vin. Vi neniam ĉesis esti mia amata edzineto. Mi estas pli viktimo ol kulpanto. Viktimo de troa romaneco, de perfida sentimentaleco. Mi neniuokaze forgesis vin."

"Jen kio estas konsola! Alivorte, kiam vi fikis ŝin, vi elvokis min. Mi ĝoju!"

Aŭ: Simone, reveninte hejmen la tagon post la klasika kunveniĝo, je eniro en la litoĉambro:

"Odoras putine!"

La dorlotbesta preskoboldo de la Hungara Esperanto-Asocio sufiĉe ĝisfunde maĉis ĉi tiun verkon; la leganton ĝenos duonperditaj (ĉe substantivoj, ne ĉe adjektivoj) akuzativoj, adverbigitaj adjektivoj, perditaj linioj ktp. Tio ne ĉiam estas malhelpo; laŭ mia eble erara kompreno, la amnezia Maria-Agnes rapide regajnas sian memorkapablon nur dank' al la koboldo (p. 160-161). Kaj mi proponas kison (se virino) aŭ manpremon (se viro) al la unua persono, kiu ĝuste klarigas la frazon "Sed delonge S-ro Mellion ne pen povis nei sion konatan ligon kun Mania" (p. 160).

Bela, kvankam densa, Lorjakaĵo, sed nur por la sperta (lingve kaj alie) esperantisto.


Aliaj Recenzoj

La libro haveblas ĉe
The Esperanto League for North America
Universala Esperanto-Asocio
Flandra Esperanto-Ligo