Jen bona metodo celi eventualan aperon de antologio pri nacilingva literaturo: oni eldonu, ĉu sporade ĉu periode, unuopajn kajerojn kun la verkoj de unuopaj verkistoj, esperante, ke finfine oni povos kunmeti tiujn broŝurojn en unu difinitan antologion. (1)
Jam aperis kelkaj tiaj broŝuroj en la serio eldonata kiel parto de la jarkolekto de la revuo Franca Esperantisto. En ĉi tiu aparta kajero oni elonas 13 rakontojn pliparte en traduko de Hervé Gonin, verkitaj de ĉijarcenta franca verkisto de noveloj, romanoj, biografioj, historioj ktp.
La noveloj de Maurois estas leĝeraj, ĝenerale mallongaj -- 10 el ili certe meritas la nomon "mikronoveloj" -- kaj ĉiu el ili traktas interesan faceton de la homa naturo. 1 el ili situas en Francio aŭ Britio, sed unu, "Junulino en la Neĝo", venas el Usono -- certe, tamen, Usono multe pli naiva ol la nuntempa. La etoso de la noveloj gamas de la amuza -- "Naskiĝo de Majstro" -- tra la duonokulta -- "La kukolhorloĝo" kaj "La domo" -- al la romantika -- "La merkredaj violoj". Pro la simpla, facila stilo de la tradukado, kaj pro la mallongeco de la rakontoj, oni povas facile rekomendi ilin eĉ al relative novaj esperantistoj.
Troviĝas kelkaj ĝenaj aferoj en la libreto. Pluraj paĝoj estas vakaj. La teksto sur paĝo kvindek ŝajnas esti iel orfa; efektive, ĝi estas represaĵo de tiu sur paĝo 59. Sur paĝo 26, ŝajnas al mi, ke devus esti iom da teksto inter linioj 10 kaj 11. Preseraroj estas maloftaj.
Libro ne eksterordinara, sed legebla kaj leginda.
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>