Recenzo: Nigra Magio(Don HARLOW)

Nigra Magio

de Deck DORVAL kaj Christian DECLERCK

Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 1988. 215 p.

recenzas Don HARLOW


   Antaŭ kelkaj jaroj la unuan fojon aperis antaŭ miaj okuloj la unua aventuro de Ksavero Kant, esperantisto kaj inspektoro en la antverpena polico: Jaĥto veturas for ... kaj veturigas la morton. Antaŭnelonge aperis lia dua aventuro, Kazinski venas tro malfrue. Ĵus aperis tria, tamen kronologie unua, aventuro de pli juna Kant, simpla detektivo-enketisto, kiu ĉifoje laboras en la ombro de sia (tamen malaltstatura) superulo, enketjuĝisto Izidoro Ŝol, kiu ŝajne povas ne devii de la ĝusta vojo dum povra juna Kant baraktas en marĉo da kontraŭdiroj kaj nekompreneblaĵoj.

   Okazis murdo en "La Picearo", malnova domego de la familio Kramers, tuta mikspoto da ekcentrikuloj kaj duonfrenezuloj. Ŝol kaj Kant devas eltrovi la murdinton antaŭ ol tiu ankoraŭfoje murdas. Ekstra problemo por Kant estas tio, ke li ĵus renkontis tre belan, afablan junulinon, kun kiu li enamiĝis, kaj kiu ŝajne havas ian eksterordinaran intereson kaj scion pri la okazaĵoj de la kazo.

   En Kazinski, tre ĝenis amaso de miselpensitaj neologismoj. Malgraŭ la sinlaŭdo sur la dorsa kovrilo, ankaŭ Nigra magio enhavas tiajn neologismojn, sed almenaŭ ne tiel diluve (kvankam troviĝas ankaŭ ĉi tie tiu abomeninda men). Por ne paroli pri neologismoj, la vortprovizo de "Dorval" / Declerck estas sufiĉe vasta, kaj mi ankaŭ povas rekomendi, ke la nesperta leganto havu kun si bonan vortaron. La stilo estas bona, flua, vigla kaj viveca, kaj la pli sperta leganto ne volos demeti la libron antaŭ ol fini ĝin.

   Esperanto rolas nur unu fojon en la romano, cetere ne tro grave (pere de la lingvo Kant trovis solvon de iu flanka problemo, sed ne de la murdo mem).

   Ĉi tiu verko estas parto de la nova "Stafeto"-serio de FLE. Antaŭ 30 jaroj la nomo "Stafeto" promesis gravan literaturon. La hodiaŭaj stafetaĵoj ja neniel estas gravaj, sed almenaŭ la verkoj de "Dorval" meritas legadon pro siaj populareco kaj facileco. Mi nun atendas la kvaran kaj finan romanon en la serio, La murdo de Hurd Hadda.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>