Recenzo: Ne Nur Leteroj de Plum-amikoj (Don HARLOW)

Ne nur leteroj de plum-amikoj

de Marjorie BOULTON

Malmö: Eldona Societo Esperanto, 1984. 63p.

recenzas Don HARLOW


   Ĉi tiu libro estas paradokso: informilo por nacilingva leganto aŭ tute nova esperantisto, verkita en altakvalita Esperanto far konata esperantista poetino. Laŭ la enkonduko, ĝi estas verkita responde al peto de la Sveda Esperanto-Federacio por tradukiĝo en la svedan. Certe ĝi tion valoras, kaj ne nur en la svedan.

   Boulton esence skribas el du vidpunktoj: tiu de la longtempa, kapabla kaj kompetenta esperantista verkisto, kun profunda scio pri la esperanta literaturo; kaj tiu de la absoluta novulo, kies scio de la esperanta literaturo estas nenioma. Efektive, ŝi volas proponi al tiu dua persono la pli-ol-tridek-jaran sperton de la unua. Farante tion, ŝi gvidas la leganton tra la labirinto de la literaturo, tamen ne sen kelkaj stumbloj.

   La libro estas kvazaŭ katalogo de la plej gravaj verkoj en Esperanto, sed la katalogecon tre diluas la interesaj kaj trafaj -- foje tre personaj -- komentoj de Boulton. Bedaŭrinde, mankas citaĵoj el la koncernaj verkoj; sed tion on devas atendi en verko, kies fina celo estas nacilingva publiko. La divido de la libro montras iom da atendebla neekvilibro favore al la literaturaj branĉoj, kiujn plej ŝatas la verkinto; ekzemple, ŝi dediĉas pli da paĝoj al la esperanta dramaro ol al la prozo fikcia, kvankam tiu lasta ja estas multe pli ampleksa fako. Du paĝojn (el 55 da teksto) ŝi uzas por priskribi unu verkon, la ambician kaj rimarkindan dramon Sonĝe sub pomarbo de Julio Baghy, pri kiu ŝi mem tamen konfesas, ke "oni povas dubi, ĉu ĝi perfekte sukcesas".

   El la ok libroj, kiujn ŝi rekomendas al komencantoj en la fina ĉapitro, la plimulto ne estis havebla je la tempo de la verkado; sed rimarkinde, oni represis tri el ili intertempe.

   Tamen, oni povas diri, ke la libro estus plene sukcesa -- se ĝi povus atingi la legantaron celitan de Boulton. Por tiu socigrupo, ĝi ja estas multe pli taŭga kaj trafa priskribo de la esperanta literaturo ol, ekzemple, la pli ampleksa kaj tial malpli komprenebla (por la novulo) Enkonduko en la originalan literaturon de Auld. Certe, la personaj anekdotoj de Boulton pretermezure kontribuas al la alloga etoso de la libro. Min aparte kortuŝis la rakonton sur paĝo 56, kaj mi rekomendas ĝin al ĉiuj esperantistoj.

   La prezento estas alloga. Kiel oni atendus ĉe Akademian(in)o, estas malmultaj gramatikaj eraroj; mi mencu, ke ŝanĝigus" sur paĝo 17/2 devus esti "ŝanĝus". Preseraroj ekzistas, sed ne multe ĝenas; "kapabla" sur 30/19 devus esti "kapablas", kaj sur paĝo 37 la konata lando Bervalo iel fariĝas Bergvalo ("Montavalo"?).

   Rekomendinda -- aparte al ambiciaj tradukemuloj.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>