Recenzo: Sur trancxrando de ponard' (Don HARLOW)

Sur tranĉrando de ponard': Poemoj originalaj kaj tradukitaj

de Nikolai LOZGAĈEV

Editoris Aleksander KORĴENKOV. Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. 24p.

recenzas Don HARLOW


   Nu, en 1998 Lozgaĉev mortis juna -- sorto kiu, cetere, ne malofte trafas poetojn: vidu lian tradukon de "Pri poetoj kaj datoj" de Vysockij, el kiu cetere venas la titolo de ĉi tiu libreto (sendube ne koincido). Bedaŭrinde -- forpasis talentulo.

   Vi ne tute malŝparos vian tempon legante la omaĝon al la forpasinto el la paĝoj de La Ondo de Esperanto (p. 2-3), ĉar tie menciiĝas kelkaj liaj projektoj post 1992, la dato de la leginda "Aŭtobiografiaj skizoj", kiu priskribas liajn antaŭulojn, lian edukiĝon, lian entuziasmiĝon pri la ludo goo -- kiu siavice kondukis lin al la esperantista medio, en kiu floris lia literatura talento.

   Sekvas 16 paĝoj kun poemoj originalaj kaj tradukaj. La originalajn poemojn stampas diversaj eksperimentemoj, foje pri formo, foje pri lingvaĵo, foje pri ambaŭ. Laŭ mi, la lingvaĵaj eksperimentoj ne ĉiam sukcesas; aparte menciindas tiurilate "ĉe l pensa stagn" sur p. 10, kies 1a kaj 3a strofoj atencas la Esperantan sonsistemon, kaj, komencante sur la sama paĝo, "Amaso sama", kies palindromaj versoj nur malbone interrilatiĝas -- temas ne pri poemo sed pri simpla versaro. Simile, "Primavero" (p. 9) vere ne havas sencon, krom eble esoteran. Aliflanke, la petolado pri vortoj kreitaj laŭ la nekutima (sed verŝajne ne kontrauxleĝa) formo trovata ĉe la populara floro "neforgesumino", en "Bal-ado" (p. 9-10), estas interesa, kontribuas al la poemo, kaj cetere subtenas la poeman ritmon. Kaj almenaŭ unu izola lingva eksperimento estas en si mem ja alloga -- la uzo de "dis" kiel prepozicio (en "...kaj pluvo pluis", p. 13). Kaj vere meritas la legadon la poemoj en kiuj Lozgaĉev ne eksperimentas sed emocias -- vidu ekzemple, kaj nur ekzemple, "La tempoj, de la tempo mezuriloj..." sur p. 14 kaj "Lulkanto" sur p. 15.

   Kvankam mi ne povas legi la rusan lingvon, ŝajnas al mi -- ne kontrolinte la originalajn -- ke la eksperimentemo de Lozgaĉev ne lasas spurojn en liaj tradukoj, kiuj plenigas ok paĝojn plus la dorsokovrilon. Aparte plaĉis al mi la poemo de Bella Aĥmadulia (p. 16) kaj tiu de Velimir Ĥlebnikov (p. 18). Ĝenas min nur la fina verso de "Kvadrato de kvadratoj" de Igorj Severjanin -- ĉu mislokita komo, aŭ ĉu la subita nesimetrieco estas intenca? Ambaŭkaze la poemo interesas, sed la nescio iom jukas min. Ankaŭ al mi mankis entuziasmo pri la tradukoj el Aleksandr Puŝkin; temas pri la elektaĵo, ne pri la tradukoj (mi scivolas, ĉu Lozgaĉev ie entreprenis, post Devjatnin kaj Kalocsay, sian provon je "La Husaro", kiu ĉiam plaĉas al mi).

   Same kiel ĉe aliaj poetoj en Esperanto, Lozgaĉev ne hezitas uzi plurajn vortojn, kiujn la ordinara leganto ne konos sen pluraj sinsekvaj vizitoj al PIV. Malsame kiel ĉe kelkaj aliaj poetoj, tiuj vizitoj ĝenerale estos fruktodonaj. Mi faris liston de 13 vortoj, kiujn mi ne konis, kaj ĉiuj troveblis en tiu leksika biblio; unu estis eĉ Fundamenta! Unu ankoraŭ restas por mi nekomprenata -- eĉ post la difino en PIV, "sarmento" proponas al mia menso nenian bildon (eble se mi loĝus en la Valo de Napa, kie oni kulturas vinberojn...).

   Je la prezo, ĉi tiu monumenteto pli ol valoras la legadon.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>