Enkomputiligis Don HARLOW

Modernaj Robinzonoj / Modern Robinsons

de / by Teodoro SCHWARTZ

recenzas / reviewed by Don Harlow


SCHWARTZ, Teodoro: Modernaj Robinzonoj. (1) Berklio: Eldonejo Bero, 1999. Broŝ. IX + 48p. Mapo.
Schwartz, Teodoro: Modern Robinsons. Berkeley: Eldonejo Bero, 1999. Paper. IX + 48 p. Map.

Jen mallonga kaj malnova sed vigla kaj interesa novelego, kiu pritraktas, kiel vojaĝas grupo de militkaptitoj tra la siberia praarbaro dum eskapo de japana kazerno en 1920. Diversaj ĉapitroj pritraktas la eskapon de la militkaptitejo, vojaĝon laŭ la transsiberia relvojo de Ĥabarovsk ĝis Kseniovskaja, la malfacilajn strebojn transiri la riveron Ĉornoj Urjum, marŝadon tra la siberia tajgo, restadon kun la araĉonaj nomadoj, kaj finfine revenon al civilizo per flosoj sur la rivero Vitim.

This is a short and old but vigorous and interesting novella that tells how a group of P.O.W.s travel through the Siberian wilderness during an escape from a Japanese camp in 1920. Various chapters treat the escape from the P.O.W. camp, a journey along the Trans-Siberian Railway from Khabarovsk to Xeniovskaya, the hard work involved in crossing the river Chornoi Uryum, a march through the Siberian taiga, a stay with the Arachone nomads, and finally a return to civilization on rafts via the Vitim River.

Ĉion Schwartz rakontas kun iom seka humuro, kiun li verŝajne vartis post sia reveno al la hejmlando (Hungario). Ĝenerale li traktas nur spertojn, sed ni ankaŭ renkontas du-tri interesajn homojn, ekzemple la aŭstrojn Sepi kaj Dolfi, kiuj jam pasigis du jarojn kiel rifuĝintoj en la praarbaro, do estas spertuloj pri ĝi:

Schwartz recounts everything with a somewhat dry humor, which he apparently developed after his return to his home country (Hungary). He generally discusses only experiences, but we also meet two or three interesting people, for example the Austrians Sepi and Dolfi, who have already spent two years in the wilderness as refugees, and so are experts about it:

-- Do, rakontu, kio estis la plej terura el viaj travivaĵoj? -- mi demandis foje scivole, kiam ni interparolis pri la danĝeroj kaj teruraĵoj de la tajgo.

-- Kiam ni manĝis kamaradon Hans.

"So tell me, what was the most terrible of your experiences?" I asked once, curiously, when we were discussing the dangers and terrors of the taiga.

"When we ate comrade Hans."

Oni iom redaktis la lingvaĵon de la novelego (kiu unue aperis libroforme en 1924), ne ĉiam -- laŭ mi -- necese; mi konsentas ŝanĝi amerikanoj al usonanoj kaj Kanada al Kanado (eble temis originale pri simpla tajperaro); kaj tute certe la originala standardo estis erara. Sed laŭ mi tute ne helpas al la komprenado ŝanĝi bolŝeviko al bolŝevisto, sovjeta al soveta, landkarto al mapo (kvankam nuntempe la dua formo ja estas pli ofta), akvofirma al akvorezista (2), nervema al nervoza, aliaj al malsamaj.

The language of the novella (which first appeared in book form in 1924) has been edited slightly, not always -- in my opinion -- necessarily; I agree with changing amerikanoj to usonanoj and Kanada to Kanado (this may originally have been a simple typographical error), and certainly the original standardo was wrong. But I don't think that it helps understanding at all to change bolŝeviko to bolŝevisto, sovjeta to soveta, landkarto to mapo (although the second form is the more common today), akvofirma to akvorezista (2), nervema to nervoza, aliaj to malsamaj.

En la IX komencaj paĝoj troviĝas interesa eseo de Humphrey Tonkin pri la historioj de la kaptiteco de Schwartz en Siberio kaj de la libro, kaj pri la politika situacio en tiutempa Siberio; parton de tiu lasta, Schwartz ripetas (ankaŭ sekhumure) en la unua ĉapitro.

In the IX introductory pages there is an interesting essay by Humphrey Tonkin about the histories of Schwartz's life as a P.O.W. in Siberia and of the book, and about the political situation in the Siberia of that time; Schwartz repeats part of that last (also with dry humor) in the first chapter.

Schwartz estas pli bone konata kiel la verkinto de la memuaro Maskerado ĉirkaŭ la morto, kiu traktas la spertojn de li kaj lia familio dum la kontraŭjuda pogromo en Hungario 1944-1945; tiun libron oni lastatempe aperigis en anglalingva traduko en Britio (Maskerado: Dancing Around Death, Londono Canongate, 2000). Li ankaŭ estis la patro de la nuntempe konata financisto kaj spekulisto George Soros, kiu rajtigis ĉi tiun reaperigon.

Schwartz is better known as author of the memoir Masquerade Around Death, which describes his experiences and those of his family during the antisemitic pogrom in Hungary 1944-1945; that book was recently published in an English translation in Great Britain (Maskerado: Dancing Around Death, London Canongate, 2000). He is also the father of the currently well-known financier and speculator George Soros, who authorized this republication.


Piednotoj / Footnotes

(1) Aludo al Robinzono Kruso. (1) An allusion to Robinson Crusoe.
(2) Cetere, sur la sama paĝo la verkinto esprimas la saman ideon per kontraŭakva -- kaj refoje uzas landkarto, ĉifoje ne elredaktitan. (2) On the same page, the author expresses the same idea with kontraŭakva -- and again uses landkarto, this time not edited out.

Other Reviews/Aliaj Recenzoj