Enkomputiligis Don HARLOW

The Sacred Texts of the Vhnda-Mas'in Culture of Anatolia

de Ez-Aha

recenzis Don Harlow


Ez-Aha: The Sacred Texts of the Vhnda-Mas'in Culture of Anatolia. Tradukis Pastro Billy Sol Rajguptastein. 1992: Humming Crystal Publications. 41p.

Post la Sankta Biblio, la Nobla Korano, kaj la Instruoj de Budho, nun haveblas parto de la sanktaj skribaĵoj de la Eklezio de la SubGeniulo kaj de ties apostolo J. Bob Dobbs, kies vizaĝo estas preskaŭ same tiel konata tra la mondo kiel tiu de Ozzie Nelson, al kiu ĝi iom similas.

La originala teksto estis en "la" anatolia lingvo, kiun oni devis komposti por ĉi tiu eldono uzante specialan literaron, silabaron, aŭ signaron. Tiu originala teksto aperas sur la maldekstraj paĝoj; sur la dekstraj troviĝas la anglalingva kaj Esperantlingva tradukoj farde Pastro Billy Sol Rajguptastein de la Templo de la Poreterna Lacerto.

Simple dirite, kiel povas iu ajn versaĵo el antaŭaj religiaj libroj pretendi eĉ egalan kvaliton kun tiaj fortaj propozicioj kiel "Ilia kanajlaro pretendos la mantelon de la veraj disciplinistoj, kaj la neelektitoj havos paroksismon de histerio"? (Conniptions:8)

La libro, kiu aperis en limigita eldono (40 ekz.), ne estas havebla ĉe la ELNA libroservo.


Aliaj Recenzoj

La libro haveblas ĉe
Nenie