Enkomputiligis Don HARLOW

Esperantaj sinonimoj / Esperanto Synonyms

de / by Jaan OJALO

recenzas / reviewed by Don Harlow


OJALO, Jaan: Esperantaj sinonimoj. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1999. 96p. Broŝ.
Ojalo, Jaan: Esperanto Synonyms. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1999. 96 p. Paper.

Jen utila libro por meti apud via Esperanta vortaro. Temas pri 1925 kapvortoj, alfabete ordigitaj; apud ĉiu Ojalo metas grupon de unu aŭ pluraj sinonimoj, preskaŭsinonimoj kaj / aŭ parencaj vortoj. Post tiuj 1925 kapvortoj troviĝas indekso de ĉiuj vortoj, ĉu kapaj, ĉu klarigaj, kiuj aperas en la libro, indeksitaj per la numeroj de la koncernaj kapvortoj.

This is a useful book to put next to your Esperanto dictionary. It has 1925 main words, in alphabetical order; beside each one Ojalo has located a group of one or several synonyms, near-synonyms and / or related words. After those main words there is an index of all the words, main or explanatory, that appear in the book, indexed on the numbers of the associated main words.

Ĝenerale la kapvortoj estas malpli oftaj / malpli konataj vortoj, kaj la sinonimoj estas pli oftaj / pli konataj. Ekzemple, ĝiri estas kapvorto, kun preskaŭsinonimo transpagi. Tamen, la elekto ne ĉiam estas konsekvenca; ekzemple (kaj amuze), mi trovas la trivialan kaco kiel kapvorton kun la anatomia peniso kiel preskaŭsinonimo; sed, serĉante poste, mi trovas la anatomian vulvo kiel kapvorton kun la triviala piĉo kiel preskaŭsinonimo. (Cetere, la parton pri vulvo garnas la religia termino jonio; sed al kaco mankas la religia lingamo, kiu ja troviĝas en PIV.)

The main words are generally less common / less well-known words, and the synonyms are more common / better known words. For example, ĝiri is a main word, with the near-synonym transpagi. But the choice is not always consistent; for example (and amusingly), I find the vulgar kaco as a main word with the anatomical peniso as a near-synonym; but, looking further, I find the anatomical vulvo as a main word with the vulgar piĉo as a near-synonym. (In addition, the section for vulvo is decorated with the religious term jonio; but kaco is missing the religious lingamo, which is to be found in PIV.)

Entute utila libreto, kiun oni ofte uzu anstataŭ sian vortaron -- ĝi certe estas malpli peza ol PIV, kaj cetere malpli kosta.

Quite a useful little book, which you should often make use of in place of your dictionary -- it's certainly easier to pick up than PIV, and also less expensive.


Other Reviews/Aliaj Recenzoj