Recenzo: Tutmonda Sonoro (Don HARLOW)

Por ke sonoro estu tutmonda...

Tutmonda Sonoro

de KALOCSAY Kálmán

Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1981. 2 vol. entute viii + 664p. Orient-Okcidento 17.

recenzas Don HARLOW

El ELNA Newsletter, March-April, May June 1984

...ne sufiĉas nomi ĝin tia. Malgraŭ la iome aŭdaca titolo, ĉi tiu belega kolekto baziĝas ĝuste sur la sama antaŭjuĝo, kiu iomete difektis kaj la majstran libroserion The Story of Civilization far Will kaj Ariel Durant kaj la elstaran televidoserion Civilisation far Kenneth Clark: ke la civilizo pliparte, aŭ eĉ sole, fontas en la t.n. Okcidento. Ekzemple, Kalocsay dediĉas grandan parton (203 paĝojn) el la unua volumo al la helena (greko-romia) literaturo; sed al la literaturoj de Hindujo, Ĉinio, Japanio, Arabio kaj Persio nur entute 30 paĝojn li donas.

   Verŝajne tiu "difekto" spegulas la gustojn kaj -- eble pli grave -- la lingvajn kapablojn de la tradukinto. Rekonante tiun simplan fakton, la leganto trovos ĝin ege valora havaĵo por sia libraro, ne nur ĉar ĝi estas esperantlingva, sed ankaŭ ĉar ĝi estas unu el la plej ampleksaj kolektoj de poezio, kiujn mi ĝis nun vidis. "En la komenco" oni renkontas du longajn epopeojn: grandaj fragmentoj el la sumera-babilona Epopeo pri Gilgameŝ; kaj la kaloĉaja reverko de la "Inferiro de Iŝtar", kiu unuafoje aperis antaŭ du jardekoj en la bedaŭrata Monda Kulturo de UEA. Post kelkaj elĉerpaĵoj el la egipta kaj hebrea literaturoj, oni trovas sin meze de la helena literaturo. En tiu parto la sperta leganto sentos la mankon de Homer (Iliado, Odiseado), kvankam troviĝas elektaĵoj el la verkaro de lia posta imitanto, Vergil. Multaj klasikuloj estas reprezentitaj de epigramoj (al mi aparte plaĉis la anonimaj epigramoj sur paĝo 150, sed ilin mi ne citos, por ne ofendi al edzinoj [1] aŭ pudoruloj [2]). Oni povas legi longan ĉerpaĵon el la "Lysistrata" de Arisophanes -- kaj ĉu la sinjorinoj de la hodiaŭa pac-movado ne povus lerni ion el tiu konata teatraĵo? Pro la multaj poemoj far Catullus al sia amatino Lesbia, oni povas konstati, ke Kalocsay verŝajne sentis grandan fascinon pri tiu missorta amafero.

   Granda surprizo por mi estis la rubriko "Modernaj literaturoj", kiu okupas paĝojn 291-562, ĉar tie mi trovis, ke el 97 poetoj nur malmultaj estis al mi konataj. Pri tio kulpas ne Kalocsay sed la insuleco de la instrusistemoj en la anglalingvaj landoj. Inter tiuj 97 poetoj, troviĝas dek anglalingvaj (nur unu -- Edgar Allan Poe -- estis usonano). Pluraj el la okcident-eŭropaj nomoj estas rekoneblaj laŭnome (sed kiuj el ni efektive trafis la verkojn de Goethe aŭ Dante aŭ Hugo en la lernejoj?); aliajn mi rekonis por iliaj verkoj en Esperanto-traduko (ekz. Mickiewicz, Vazov, Heredia); sed la plimulto estas nomoj tre fremdaj. Cetere estas interese, ke el tiuj 97 poetoj 13 estas hungaroj. Tio estas simpla konstato, ne plendo; laŭ la kvalito de siaj verkoj, ili ja meritas lokon en tia kolekto. Mi nur bedaŭras, ke la verko ne povas esti eĉ pli ampleks, por povi ekspozicii aliajn alikulturajn meritplenajn poetojn.

   Pri la kvalito de la verko mi ne tute kompetentas juĝi. Mi tamen komparis du el la hebreaj pecoj -- "Babelo" kaj la "Psalmo 137" -- kontraŭ kaj la Aprobita Versio "King James" (anglalingva) kaj "La Sankta Biblio" (Esperanto), kaj trovis, ke la tradukoj de Kalocsay tre bone akordas kun la du kontrolaj versioj, kvankam la tradukinto ritmigis ambaŭ tradukojn kaj rimigis la Psalmon. Mi ankaŭ kontrolis la unuan parton de "La Sonoriloj" far Poe kontraŭ la angla originalo (The Pocket Book of Verse), kaj trovis, ke Kalocsay sukcesis reteni samajn longecojn de la versoj, eĉ reproduktante la viran cezuron (kio ja estas nefacila en Esperanto), tamen ne rezignante pri fideleco de traduko, Valoris ankaŭ kompari ruslingvan tradukon de la sama poemo far Konstantin Balmont (trovebla en pamflo, kiu akompanas la diskoserion "Rachmaninov: Symphonies 1-3, etc." de RCA). La Balmont-traduko, kiu inspiris la konĉerton "La Sonoriloj" far Raĥmaninof, entute rezignis pri reprodukto de la Poe-a metriko.

   En la libro Kalocsay ankaŭ provizas 28-paĝan eseon pri "La Klasika Metriko kaj Esperanto" en kiu li priskribas siajn metodojn transpreni la helenajn poemojn en Esperanton. La libron finas: diversaj klarigoj pri loknomoj; glosaro; kaj biografietoj de la enhavataj poetoj. Mankas listo de la fontoj de la diversaj poemtradukoj.

   Mi ne povas rekomendi ĉi tiun libron al eternaj komencantoj. Ankaŭ kompetentaj esperantistoj kiuj tamen malŝatas poezion -- tre etnombra grupo, verŝajne -- eble preferos nehavi ĝin. Sed se vi estas poeziamanto kaj scipovanto de Esperanto, vi nepre devas posedi ĝin.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>