Recenzo: La Nigra Spartako (Don HARLOW)

La Nigra Spartako

de Geraldo MATTOS

Chapecó: Fonto, 1986 (dua eldono). 56p.

recenzas Don HARLOW

El The ELNA Newsletter, 1989(1), p. 9

   Ĉi tiu libreto, unua en la serio "Fonto-Kajeroj", estas reeldono de novelego, kiu la unuan fojon aperis en la kvindekaj jaroj, el sub la plumo de tiam preskaŭ nekonata brazila verkisto, kiu nuntempe estas Akademiano. Ĝi estas interesa fikciaĵo de la speco "Historia Fikcio", kaj inter la nuntempaj verkaĵoj, kiujn mi legis en Esperanto, plej similis ĝin laŭ speco la dua parto de la verko Loulan kaj Fremdregionano de Inoue Yasuŝi.

   Afrika tribestro Kam Golo, persekutante arabajn sklavistojn kiuj atencis lian vilaĝon, mem kaptiĝas de portugalaj sklavigistoj kaj, kun la bela mulatino Mariana, estas portata al Brazilo de pasinta jarcento. Tie li fariĝas natura gvidanto de ribelemaj nigruloj, kiuj baraktas kontraŭ la malfeliĉojn de sklaveco, kaj provizore ĝuas iom da sukceso; sed li kaj liaj edzino kaj filo devas suferi tragedian finon antaŭ la firma decidemo de la sklavigintaj portugaloj.

   La lingvĵo de la verko estas preskaŭ nekritikebla; Mattos montras stilon, kiu estas simpla, flua, facile legebla, tamen preciza. Mankas la neologismoj kaj nekutimaĵoj, kiuj lastatempe amasas en pluraj verkoj; sed, malgraŭ la plendoj de diversaj kritikantoj pri la Esperanta prozostilo, la verko ne suferas pro ilia foresto. Komparu, ekzemple, la esprimon "La lastaj lumradioj senprecizigis la pejzaĝon" (p. 46), kiu estas facile komprenebla, kun "la luno stompis per sia vualeska lumo la arbustojn kaj arbedojn" (Dorval/Declerck, Nigra Magio, p. 29), kies verbon la ĝenerala leganto devas elserĉi en PIV.

   Rekomendata aparte por progresantoj.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>