Recenzo: Trojaninoj kaj ifigenia en Tauxrido (Don HARLOW)

Trojaninoj kaj Ifigenia en Taŭrido

de Eŭripido

Tradukis Albert GOODHEIR. Glasgovo: Kardo, 1985. 134p.

recenzas Don HARLOW


   Jam dum multaj jaroj sporade aperis en Esperanto diversaj grek-romiaj klasikaĵoj. Jam antaŭ 80 jaroj D-ro Henri Valienne, pli bone konata pro la romanoj Kastelo de Prelongo kaj Ĉu Li?, eldonigis sian tradukon de la Eneido de Vergil. Kalocsay tradukis diversajn mallongajn pecojn el la helena kaj latina literaturoj, kaj ili plimulte aperis, kun eseo pri tradukado de la klasika heksametro, en la duvoluma Tutmonda Sonoro. Kaj oni tre entuziasmis pir la apero, antaŭ tridek-kvin jaroj, de la Manders-traduko de la Odiseado, (1) kaj tiu, antaŭ dudek-kvin jaroj, de Reĝo Edipo kaj Antigono, en traduko de Douglas B. Gregor.

   Dum la pasinta jardeko Albert Goodheir de Skotlando faris sian propran kontribuon al nia storo de klasika literaturo, ĉifoje per duobla prezento de Eŭripidaĵoj. Eŭripido estis atena pacemulo, kiu malbonŝance vivis en la tempo de la tridekjara milito inter Ateno kaj Sparto. Li verŝajne estis spertulo pri la periodo de la Troja Milito, kaj en pluraj teatraĵoj li uzis tiun militon por oblikve ataki la konduton de la atenanoj dum sia milito kontraŭ Sparto -- kaj militon ĝenerale. Tra unu serio da teatraĵoj li sekvas la rezultojn de tiu milito, ĝian efikon je la venkitoj, kaj ĝian efikon je la venkintoj, aparte je unu familio, la Atreidoj. (2)

   En Trojaninoj ni vidas la sortaĉon de la vidvinoj, patrinoj kaj filinoj de la defendintoj de la konkerita kaj ruinigita Trojo. La Trojaninoj estas simpatiaj personoj, la grekoj -- kiuj, kun du esceptoj, ne aperas sur la scenejo -- ne. Jam antaŭ la komenco de la teatraĵo ili frenezigis la aŭguristinon Kassandra, seksatencante ŝin en la templo de la diino, kiun ŝi servas, kaj buĉis la junan Poliksenan sur la tombo de ŝia patro; nun, en la teatraĵo mem, en politika frapo pri kiu povus fieri niajarcenta diktaturo, ili fortiras la junan filon de Hektor el la brakoj de la patrino, Andromake, kaj mortigĵetas lin de la ruinigitaj remparoj de Trojo. Finfine la senesperajn heroinojn forportas la grekoj al sklaveco. Kaj Helena, la kaŭzo de tiu katastrofo, reiras kun Menelao al sia iama hejmo kaj eventuala sorto -- ŝajne tute ne punota pro sia fatala miskonduto.

   En Ifigenia en Taŭrido ni renkontas du el la gefiloj de Agamemnono, la Atreido, frato de Menelao, reganto de Argo, malfeliĉa forportinto de Kassandra. Antaŭ la Troja Milito, por alvoki la favoron de la dioj, Agamemnono buĉoferis sian plej aĝan filinon, Ifigenia. Poste, reveninte de la Milito, li estis murdita de la venĝema edzino Klitemnestra, kiun kompense murdas la filo Oresto. Poste, frenezigita de la Furioj, Oresto forfuĝas de la hejmlando, kaj fine, akompanate de sia kuzo, trovas sin en la lando Taŭrido, kie pastrino de la diino Artemisa oferas ĉiujn fremdulojn al la diino. Sed la pastrino estas la perdita fratino Ifigenia, savita el oferiĝo far Artemisa mem; kaj nun la tri personoj devas iel eskapi de Taŭrido, aŭ ĉiuj perdos la vivojn.

   La enkonduko far oodheir estas interesa kaj informa. Mi volis kompari la Esperantan tradukon (kiun Goodheir faris pliparte -- sed ne tute -- laŭ la aleksandro) kun la anglalingvaj tradukoj de Charles Coleridge en Great Books, sed rezignis, ĉar mi trovis la anglalingvajn preskaŭ nelegeblaj; la Goodheir-aj, male, bone fluas. Mi rimarkis malmultajn preserarojn. Notoj estas sufiĉe abundaj, sed ne ĝenas la leganton, ĉar ili troviĝas sur apartaj apendicaj paĝoj.

   Libro entute leginda. Mi rekomendas.


Footnotes

(1) En la originala versio de ĉi tiu recenzo, mi skribis Iliado. Tio estis eraro. Tamen, almenaŭ parton de la Iliado siatempe tradukis Abraham Kofman; ĝi aperis en la Fundamenta Krestomatio.
(2) Malgraŭ siaj problemoj, la familio de la Atreidoj ja montras sin -- almenaŭ en fikcio -- rimarkinde vivokapabla. Anglalingvaj legantoj de la romanoj de Frank Herbert rekonos la saman familion, en kiu naskiĝos Paŭlo, Muad'dib, filo de la Duko Leto, post 10 000 jaroj en la romano Dune.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>