Recenzo: La Regxo de Ys: Roma Mater (Don HARLOW)

La Reĝo de Ys: Roma Mater

de Poul k Karen ANDERSON

Novjorko: Baen Books, 1986. 461 p. Broŝurita

recenzas Don HARLOW

el Berklia Ligilo, majo, 1987

   Antaŭ kelkaj jaroj, nova, juna pekina esperantisto skribis al mi: "Kiel mi gajnu la usonajn sciencfikciajn premiojn Hugo kaj Nebula?" Mia iomete ŝerca, tamen taŭga, respondo estis: "Aranĝu naskiĝi anglalingvano." Estus simile ĝusta la respondo: "Aranĝu naskiĝi Poul Anderson," ĉar tiu konata (en la sciencfikcia geto) sed subtaksata (almenaŭ ekster tiu geto) verkisto jam akaparis por si sufiĉe grandan kolekton de tiuj estimataj premioj. Per ĉi tiu verko li kaj lia edzino, malpli konata sed ne malpli kompetenta verkisto, komencas novan kvarvoluman serion surbaze de la legendo de Ys (pr. Is, ja taŭga nomo por urbo ekzistanta nur en la pasinteco).

   Platono skribis pri Atlantido, kaj en Kornvalo oni memoras la sinkintan landon Lyonesse; en Bretonio Ys estas la ekvivaenco. Ĝi estas malmulte konata en nia kulturo (kvankam A. Merritt iam verkis romanon pri Dahut, ŝlosial Ysanino; kaj eble ĝi inspiris la pianaĵon La Catedrale Engloutie de Debussy). Ĉar en la nuna tempo oni scias malmulton pri la eventuale historia loko (kiu tamen ne estas menciita en samtempaj dokumentoj), ges-roj Anderson kreas por ĝi diversajn atribuojn. Laŭ ili, Ys estis siatempe kartaga kolonio sur la bretona terkapo, sed en la tempo de Romio jam alprenis multajn gaŭlajn kutimojn, kreante miksajn semid-gaŭliajn kulturon kaj lingvon. (1) Helpinte Cezaron kontraŭ la venetoj (tiun helpon li ial ne menciis en siaj Komentaroj pri la Gaŭla Milito), la arbo fariĝis ne konkerito sed federito de Romio, kaj restis pli-malpli sendependa. Post kelkaj jarcentoj alvenis la tempo de romia retiriĝo, kaj romiaj internaj militoj; kaj nun la romia-brita militestro Maximus (kiun la kimroj ankoraŭ memoras kiel Macsen Wledig), militonta kontraŭ la aktualaj imperiestroj, devas sekurigi malantaŭ si la fortecon de Ys. Tiucele li komisias unu sian favoraton, centestron Gaius Valerius Gratillonius, veturi al Ys por tie certigi la subtenon de la urbo. Sed alvenante ĉe Ys Gratillonius tuj devas batali kontraŭ la sakrala reĝo de la urbo kaj, venkinte, trovas sin la nova reĝo, kaj samtempa edzo de la naŭ sanktaj reĝinoj. Kaj dum la cetero de la romano li devas akordigi siajn proprajn religian kredon kaj devon al Romio kun sia reĝo devo al la urbo Ys, sia amo por unu el la naŭ reĝinoj, kaj sia nekompreno pri la religio de la fremda urbo.

   La libro estas detale verkita, kaj posedas preskaŭ 50 paĝojn da notoj, por doni al la leganto ian senton pri la etoso en tiu epoko de imperia ŝrumpiĝo (kaj eble por montri la eruditecon de la geverkintoj?). La fono, do, estas brile montrita. La takto de la romano, aliflanke, estas eksterordinare malrapida, kaj leĝerintencaj legantoj povas facile enuiĝi; tio ŝajne estas komuna sorto de librotriopoj, kaj ĉi tiu estas ja kvaropo; mi nur menciu, ke la ĉefrolanto en la legendo de Ys, sekve la ĉefrolanto de ĉi tiu historio, naskiĝas nur 18 paĝojn antaŭ la fino de la volumo. Meze inter la du estas la trajtoj de la rolantoj -- Gratillonius estos por la leganto vivanta, revanta estaĵo ... la naŭ reĝinoj certe ne estas tie bone desegnitaj (Dahilis, kun kiu Gratillonius enamiĝas, estas laŭ mi la plej sentrajta el la naŭ), kaj aliaj rolantoj restas simplaj gardostarantoj.

   Por kompreni la konflikton de la libroj (kaj, se mi bone memoras la legendon, la konflikton, kiu finfine detruis Yson), oni devas kompreni la religian situacion de tiu periodo, kaj tion la ges-roj Anderson bone klarigas. Ne ekzistis definitiva religio en okcidenta Eŭropo en la kvina jarcento. Gratillonius mem estas adoranto en la iom-post-iome malaperanta religio de Mitras, sed inter la Romianoj la mitranojn jam supernombras la kristanoj (tamen oni ne mencias la tiam gravaj dividoj en la kristana mondo, inter la Romcentraj kristanoj kaj la okcidentaj kristanoj de Britio). En la sudokcidenta Eŭropo la paganaj religioj ankaŭ malaperas (en Skandinavio ili restos oficialaj almenaŭ ĝis la deka jarcento, kaj eĉ en Britio ili restos neoficiale rekonataj ĝis la 7a jarcento kaj -- kelkloke -- eĉ ĝis hodiaŭ). Sed Ys posedas la propran religion, kiu estas miksaĵo de okcidenta paganeco kaj ŝemida antaŭjuda mitaro; ekzemple, oni adoras la diinon Belisama, kiun vi eble memoros el Asteriks la Gaŭlo, sed sub la haŭto de tiu gaŭla adorendulino ekzistas la karno kaj historio de la mezorienta Iŝtar, kies historion -- vi trovos ĝin en rerakontaĵo de Kalman Kalocsay en Tutmonda Sonoro -- oni ripetas ĉi tie.

   Tiuj religiaj aferoj gravas por la intrigo. Gratillonius, mitrano, estas tolerema pri la ideoj de aliaj religioj, sed ne povas agi kontraŭ la postuloj de la sia. Aliflanke, la naŭ reĝinoj -- kaj la urbo Ys -- postulas de li difinitan konduton, surbaze de siaj bezonoj kaj de tiuj de la gedioj Belisama, Lir kaj Taranis. Kiam li donas al mortinta kamarado ripozejon super la maro, li ne bone komprenas, ke tio estas afero kontraŭ la mardio Lir; kiam li baptas novan adepton de Mitras, li supozas, ke tio ne multe gravos al la diino, por kiu la uzata fonto estis dediĉita. Kaj la devojn de siaj edzinojn li tute ne komprenas -- ne la ritojn, ne la forestojn, ne la sinoferadon postulitan de la gedioj de Ys.

   Mi devas aldoni, ke tiuj religiaj aferoj ne estas simple politikaj. Ges-roj Anderson neniam hezitis verki tion, kiun ni en nia nuntempa saĝeco malgravigas per la nomo "fantasto". Kaj en ĉi tiu "historia" aventurromano troviĝas fantastaj elementoj. La gardstrigo, kiu perfidis la irlandan piratreĝon Niall Maqq Echach, nepre estis sendaĵo de Dahilis. Kaj kiam la Morrigu, la Grandreĝino, la Falĉanto de Mortintoj, aperas antaŭ Gratillonius sur batalkampo, li supozas tion delira iluzio -- ĝis li poste eltrovas, ke liaj kamaradoj spertis la saman "iluzion".

   Poul Anderson dum kvardek jaroj verkis longan serion da legindaj romanoj kaj noveloj. Minimume, li estas kompetenta verkisto. Maksimume, li estas potenca rakontisto, kiu ĉiam proponas ideojn, sed neniam uzas ilin por dronigi la rakonton. Mi certe ne rangus ĉi tiun verkon kun Kavalir' Fantom-tenebra, Tri Koroj kaj Tri Leonoj, La Stela Vulpo, kaj Restos Tempo; sed ĝi ja montras promesojn, kaj oni legu ĝin, atendante, ke la tri sekvaj volumoj ne perfidos tiujn promesojn.


Footnotes

(1) Similan, kvankam ne tiel bone ellaboritan, kulturon oni trovas en alia novelo de Poul Anderson, "Delenda Est" (Forviŝendas), verkita antaŭ 30 jaroj.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>