Erinaca lulkanto (Annie M. G. SCHMIDT)

Erinaca lulkanto

de Annie M. G. SCHMIDT

elnederlandigis G. F. MAKKINK

Aperis en Monda Kulturo, Aŭtuno 1965, p. 102


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

  [ Sinjorino Annie M. G. Schmidt naskiĝis en 1911. Ŝi estis kunlaborantino de unu el la plej grandaj nederlandaj tagĵurnaloj "Het Parool", speciale por la rubriko por virinoj kaj infanoj. Ŝia verkaro, eldonita de "De Arbeiderspers", Amsterdam, estas humura kaj satira, milda, originala kaj kun sento por la komika. Ŝiaj tekstoj por kabaredoj, radioludoj kaj televiziaj komedioj estas same ŝatataj kiel ŝiaj poemoj, rakontoj kaj libroj por infanoj. Pro la alta valoro de ŝia infanliteraturo ŝi ricevis en 1964 ŝtatan honorpremion. ]

Suja, suja, Pikulet', ekstere brilas lun',
vi estas eta erinac', tial ne ploru nun,
vi estas eta erinac' kaj tion vi ja scias.
Kolharojn havas la leon', la fel' de l' tigro strias.
Onjo sciuro havas voston lanan kaj ruĝharan,
sed pikilveston havas vi, por vi ja tiel karan.

Dormu, mia Pikulet', tiel grandiĝu pli,
tiam vi iĝos erinac' samkiel Paĉj' kaj mi.
La urs' ungegojn havas, ve, la elefanto rostron,
papago pompas per plumar' kaj havas verdan voston,
kaj nia onklo, la ĝiraf', per kol' la nubojn boras,
sed via densa pikilar' eĉ multe pli valoras.

Suja, suja, Pikulet', malfrue estas nun,
vi estas bela erinac', pli bela ol la lun'.
Lipharojn havas la katinj' por zumi pro la ĝuo,
kaj kornojn havas la bovin', naĝilojn la moruo.
La lutro, nia kara kuz', veluran palton havas,
sed pikiletojn havas vi, por vi ja ili gravas.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>