La karitato kaj la justeco (Abilio Manuel de GUERRA JUNQUEIRO)

La karitato kaj la justeco

de Abílio Manuel de GUERRA JUNQUEIRO

elportugaligis L. H. KNOEDT

Aperis en Monda Kulturo, Aŭtuno 1965, p. 97-98


  [ Abílio Manuel de GUERRA JUNQUEIRO (pr.: Gera Ĵunkejro) naskiĝis en Trás-os Montes (Portugalujo) en 1850 kaj mortis en 1923. Li studis juron en la Universitato de Coimbra kaj fariĝis ministro de la regno ĉe la registaro de Svisujo. En sia juneco li estis revolucia poeto (La morto de D. Johano, La Maljuneco de la Eterna Patro), dum sia matura aĝo milda lirikisto (La Simpluloj, Preĝo al la Pano). El lia restado en Bern devenas lia plej bona proza verko: Notoj pri Svisujo. Jen sentoplena, jen krude realisma, jen hugoeske deklama, jen inter la tropoj de la simbolismo, jen kun bodelera satanismo, li estas unu el la plej popularaj portugalaj poetoj. --La trad. ]

Sur kalvaria pinto leviĝis kruckonstru',
sur ĝi najlita estis la korpo de Jesu'.
Funebra aĉa nokto. Tra la aer' nubegoj
verdkoloritaj kuris samkiel grandaj gregoj
bubalaj. Kaj la luno, sanganta kaj glacia,
lamenta kvazaŭ granda singulto de Maria
disverŝis sur la pacon de l' aĵoj de l' naturo
la malgajegan lumon de veoj el eburo.
La arboj kiuj iam dum varma suna horo
Jesuon ŝirme gardis, kun tristo kaj doloro
sonĝadis en heroa muteco de gigantoj.
De ĉiuj najtingaloj nun ĉesis ĉiuj kantoj.
En mortotukon vindis la mondon tre profunda
silento. Sole fore la mar' maljuna, funda,
la agoniopsalmojn plorante interpretis.
Jesuo mortadante, sub la dolor' ridetis.
Vulturoj kruelegaj ŝvebadis lantaglite,
flarante lian korpon; kaj foje tutsubite
nubego ekvualis la facon de l' lunlumo,
kaj brilo de gangreno, groteska stranga umo,
per verdkolora tono la krucon ombrostrekis.
La malsategaj korvoj en malproksimo blekis.
Sed post moment' la luno neĝblanka, senmakula
traŝiris sin denove tra la malhel' nebula
kaj inundiĝis tiam la vundoj de Jesuo
per la pulvorigaĵoj balzama de l' lumfluo.

En la moment' de l' granda mallum' la Kristo sentis
de iu l' proksimiĝon, kaj kiam li atentis
en la mallumo muta, horora sin altrudas
profil' sakrilegia: de l' perfidulo Judas.
La fia, post kontemplo de l' nobla kaj serena
rigard' Nazaretana indiferentoplena,
ekterurite fuĝis ... Sed jen al la fuĝanto
aperis vidalvide figuro de giganto
kriante: -- Jen la puno. -- Ĉu ion vi pretendas
de mi, amiko? Diru, ĉu iun vi atendas?
Vi kiu estas? time la perfidul' balbutas.
-- La konsciencriproĉo. Mi bestojn persekutas,
respondis la giganto. De pli ol ses mil jaroj
tra l' mondo, de tiranoj, fiuloj kaj barbaroj,
rabistoj, perfiduloj, mi la animojn ĉasas,
kaj ilin arestinte en mallibero lasas
de la grandega kaĝo kruela de l' pentfaro.
Kaj kiam mi eniras, la konfuzita aro
de tigroj, de leonoj, vulturoj kaj ŝakaloj
kaj blekoj febraj de la sovaĝaj animaloj,
mutiĝas treme ĉio pro miro kaj teruro.
Kain pupilon klinas, kuŝiĝas en angulo:
Se iu el la monstroj cetere lukton ŝatas
mi per la febra lumo rigarda lin skurĝbatas,
kaj kvazaŭ stratan hundon piede frapas. Nun vi
jam scias, Judas, kiu mi estas. Venu kun mi! --

Samkiel al provoso proponas subaĉeton
la arestito, Judas eltiris monsaketon
el poŝ': -- Jen prenu tion, min lasu for, li vokis.
Lin fikse la giganto rigardis kaj ridmokis.
Silento granda regis. L' Iskariot' horora
ektremis kvazaŭ negro ĉe vido de dolora
skurĝpinto. La figuro sin fine manifestas:
-- Ĉi monon, Judas, gardu, ĝi tute via estas.
Al perfidulo propras la perfidaĵa oro,
samkiel al infano rideto, kaj al floro
arom'. Ĉi oro estos por vi inkub' ĉiama,
ĝin gardu, gardu bone. Mi fandos ĝin kaj flama,
brulanta, viva, arda mi ĵetos ĝin laŭ ono
post ono kaj laŭ guto post guto, sen pardono
sur vian konsciencon, la putran, l' abomenan!
Per ĝi mi fandos tiam la nerompeblan ĉenan
ligilon kiun via memor' malpura, fia,
kunporte trenos tra la galero Historia
dum la eterna tempo, trankvila kaj senlima.
Ĉi monsaketo estas por vi kancer' anima:
ĝi al krimul' sin kroĉis, al vi, samkiel krusto
de abomena lepro al la leprula brusto,
kaj fero al magneto, kaj al putraĵo vermo.
el manoj vi ne povos ĝin lasi dum eterno!
Vi estas ĵurrompinto, murdisto, perfidulo;
animo via estus eĉ sur rubej' makulo.
Vi estas de l' fieco ja la superlativo,
de l' ventro de la bufo ĝis la rampulsalivo.
El viv' foriru? Kaŝu vin ombro de kaverno!
La pacon serĉu, monstro! La nokton serĉu, vermo!
La suno ne plu vidu momenton ununuran
de vi rigardon straban, profilon naŭzkontruan.
Ĉi krim', bandito, estas profana krim' tioma
de ĉiuj grandaj leĝoj de l' konscienco homa,
de ĉiuj grandaj leĝoj de l' viv' universala.
Vin kaŝu en la morto kvazaŭe en ŝakala
nesteg'. Adiaŭ, en mi nur naŭzon vi estigas.
L' ekzekutiston, Judas, mi en vi mem restigas!
Libera vi do estas; adiaŭ. Brilas stelo
matena. Mi, ĉasisto, daŭrigos kun kruelo
la aproĉason en la arbar' laŭ mia fato. --

Post tiu dir' li ekis la serĉon de Pilato.

Trarompe en la foro, l' aŭroro freŝa venis.
Restinte sola, Judas, vojaĝon entreprenis,
kuraĝa kaj terura, per marŝ' rapide febra,
samkiel hom' kun nepra intenc' nenuligebla,
kaptita de ideo heroa kaj supera;
subite li ekhaltis. Jen staris vojbordera
figarb' el kiu falis malhela ombrostrio.
Kaj Judas malvolvinte la ŝnuron de l' talio,
sur arbon grimpis kaj ĝin al forta branĉo ligis,
farante gorĝomaŝon. En ĉi moment' lumigis
l' okulon malamindan juvelofajro brila,
al fort' destina kaj al juĝistjustec' simila.
Ĉe tio tra l' ĉielo profunda kaj malhela
reeĥis de Jesuo mortanta, voĉ' ĉiela:
-- Mi vin pardonas ĉar vi ja estas, apostato,
krom mia mortigisto ankoraŭ mia frato.

Vi min krucumis; iru, ne gravas, plu sentime.
Faritan malbonaĵon forgesas mi kutime.
Mi eĉ plezuron trovas, jen vidu, en ofero.
Vin ne riproĉu pro la kruela trosufero,
pro la kontuzoj krudaj, turmentoj kaj doloroj.
La vundoj por mi estas tiomaj samaj floroj!
Al for rigardis Judas, al pinto kalvaria,
kaj sin levante vira, fiera, energia,
ekkriis: -- Mi kompaton de vi ja ne akceptas.
Bonul' pardonon kiel justecon ja konceptas.
Justulo ne pardonas. Justeco estas dura.
Ĉi mia ago estas naŭziga kaj malpura;
Al fariseoj vendis, al kruc' vin najlis mi.
Nu, estas mi la monstro kaj estas vi la Di',
vi vidos nun ĉi monstron, ho nuda Krist' mizera,
laŭ grando eĉ al Dio, laŭ just' al vi supera:
ne via dolĉhumana karito logas min,
sed la terura devo. Kaj li pendumis sin.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>