La statuo kaj la busto (Robert BROWNING)

La statuo kaj la busto

de Robert BROWNING

elangligis Marjorie BOULTON

Aperis en Monda Kulturo, Aŭtuno 1965, p. 100-102


  [ Robert Browning naskiĝis en 1812 kaj mortis en 1889. Post dramoplena forkuro, li edziĝis al Elisabeth Barrett, kiu mem, kiel E. B. Browning, iĝis poetino arda kaj originala. Browning estis kredeble la plej granda poeto de sia epoko. Parte pro la delikata sano de la edzino, li pasigis multajn jarojn en Italujo, kaj italaj temoj historiaj, artaj kaj politikaj multe rolas en liaj poemoj. Lia stilo estis ofte iom elipsa kaj tordita (la tradukintino tie ĉi penas redoni la ĝeneralan impreson) sed subtila kaj interesa. Lia granda forto estas pri psikologio kaj pri la pli misteraj, komplikaj situacioj de la homa koro. Li vaste kaj tre varie verkis, sed la poemoj, kiuj plej bone daŭris, estas liaj portretoj de diversaj personoj kaj personaj situacioj -- ofte, kiel en la suba poemo, tre fremdaj al lia propra personeco. ]

En Florenco staras palac' konata,
Kaj statu' en la placo rigardas ĝin;
Pri la du estas anekdot' surstrata.

Antaŭ jaroj, demandis la novedzin'
ĉe plej fora fenestro al oriento,
"Kiu rajdas tie kun reĝmien'?"

La festbabilado iĝis silento;
Helpantinoj vidis sub festgirland'
novedzinon ruĝa pro sangtorento;

sentis ŝiajn korbatojn post la demand'
dum ambaŭflanke respond' samtrafa
alvenis, "Grand-Duko Ferdinand'."

Kaj tiun momenton, la Duko pava
rajdpasis sube kaj kun aplombo,
en vanta bel' kvazaŭ ing' senglava.

Kun amiko gaja la gaja homo --
ĝis li levis la kapon -- "Kiu, ŝi?"
La novedzin' -- al Riccardi -- domo."

Haramasoj pezis en simetri'
sur spirite-pura frunto pala
el eben-koro, skulptaĵ-lini'

pli krispaj ol kolharar' ĉevala -
Ŝi vane penis okulojn kaŝi;
tia nigrego estis fatala.

Jen, kling' por entrepreni, kuraĝi
plenigis la vakan ingon de vir';
La Duk' komencis nobliĝi, saĝi --

ŝin vidis, kiel vidas dezir'
ŝi vidis lin -- la virin' vekiĝis;
Intec' estis dormo; jen viv-ekir'.

Nu, amo feston organizis
por ke tiun vesperon ili kunu
en la dom' kies ombro dense grizis

(Ĉar tiu palaco ombras unu
kvaronon nun de la Via Larga
Pro ega krim', kiun Dio punu!

Respublikon murdis grup' oligarka
per la urb' -- kaj Di-ofenda far'
de Cosimo kaj fil' kun la koro ŝarka.)

Sin turnis, inter la sekvantar'
La Duk' (kun vizaĝ' de l' statu' estonta)
pro lumiga ven' de l' geedza par';

Staris li ŝin, ŝi lin, alfronta,
dum unu minuto, nenio pli;
la edzo klinis sin, ekhonta --

balais per ĉapo la plankon li,
Dum la Duko al ŝi unu kison trudis
laŭ kortegaj moroj de la medi'

Ĉu dum minuto li persvadis?
Se vorto flugis (mi kredas ke ne),
nur unu el tiu milo aŭdis.

Nur la novedzo. Vespere, ĉe
la kandelet' en la nupta ĉambro,
sola kun ŝi, li diris, ke

Ŝia lot' jam falis, Kaj jen kondamno:
La enira pordo nun restos ferma
Ĝis ŝi iros en ĉerko al tomba lampo.

La mondon dume de bruo svarma
Kiel monaĥineja kronikisto
Ŝi vidos fenestre, kaj senalarma;

ĉar la pordo povus malfermi al festo,
kaj festo, malfermi al multe pli,
plej etan malbonon elektis l' estro.

"Libere ankaŭ elektas mi,
La fenestro orienta sufiĉos,"
Per la lango milde respondis ŝi,

Dum la koro diris, "Kaj se mi kuŝos
dufoje kun tiu diablo, luko
infera estu fenestro! Feliĉos

Mi baldaŭ; al mia amanta Duko
mi iros, kaj ridos ni je doloro
antaŭ venonta preĝo-kluko.

Prunti paĝian veston; hararo
estu nodita knabe; animon
mi savos tuj; sed ne, ne morgaŭ -- "

(Ŝi paŭzis; okuloj montris deprimon)
"Mia patro atendas nun por beni;
mi prizorgos lian memestimon;

Mallonge estas, dum tag' atendi;
Kaj la Duko preterrajdos bele;
Mi, destincerte, lin vidos veni."

Ŝi turnis sin flanken, dormis. Tiele!
Ni decidas, dormas, kaj tiel estas;
Antaŭ jarcentoj ŝi, samstile.

Tiun nokton diris la Duk': "Ĉu kostos
malmulte aŭ multe la ĝojpokalo
al anim' aŭ korp', mi ĝisfunde tostos."

La duan tagon, en sia halo
li vokis la edzon (li, devopreta,
staris apude en falslojalo),

Kaj diris ride, "Hontinde eta
al via damo la festo! -- Diru,
Ĉu Petraja, verda kaj malvarmeta

nuligos la mankon? ĉu do ni iru
De Arno ekskurse tien?" La edzo
serenŝajne respondis, "Mi ne aspiru!

Tro favora estus tia komplezo!
Sed ĉiu vento de l' Apenin'
minacus al delikata juneco

De sud-devena la sinjorin';
Se dufoje promenos ŝi eksterhejme,
Ĝi kiel floreton mortigos ŝin.

Jen la Duk': "Vi ŝin vartas saĝe-time.
Jes, la vent' en Petraja daŭre fortos -
Tie ĉi, do, ni festu laŭkutime!"

Al si mem -- "Kaj ĉi-nokto nepre portos
La novedzinon al mi, kreten'
Aŭ kretene mi, kaj vi reĝe, sortos!

Mi tamen atendu ĝis post alven'
el Francujo de la Ambasadoro;
Mi bezonos vin por la entrepren'

malŝlosi la pordon de lia koro.
Vi, mia ilo, tial ne manku,
sed restu varmega mia adoro.

Ne estos malŝparo de tago ankaŭ;
mi rajdos, rigardos fenestron ŝian;
se mi vidos ŝin tie -- nu, mi danku!"

Tiel li faris; la frunton radian
per rigardo al sinjorin' karesis,
kaj la lipokurbon kis-fantazian.

Ambaŭ denove al si promesis
ke la sunsubiro ne lasos morgaŭ
ilin, kiel hodiaŭ ĝi lasis.

Sed la sun' subiris, kaj tag' ankoraŭ
sekvis, pretekston novan lasis
prokrasti la salton super la muro.

Mallonga mateno de amo pasis.
Kun milda miro- vea-rideta,
lli trovis, ke urĝa am' forfazis.

Certe la amo restados preta;
ĉielon kaj teron ni do ne spitu;
post la ŝtormo floros la roz' sekreta;

dume, dum vintro ni plenprofitu
per fruktoj kiuj flor-loke bonas;
mondon, mondumon, ni ne forĵetu.

Kaj insisti tro dum ili oponas
estus stultaĵo; atendu ni;
ni nek perdas amikon nek malon spronas.

Kaj estas sortoj malgajaj pli
ol de viro rajdanta amopense
fenestron vidanta kun sia Ŝi!

Gvatadis la placon ŝi intense
kiel libron kun unu bildo nur;
post ĉiutaga bildo -- alven', se

kelkaj paĝoj restis, ŝi sen plezur'
demetis la libron, kun rev' pri faro;
ŝi forŝiros la bildon en frufutur'.

Semajnoj, monatoj, kaj jur' post juro;
La gloro de juna am' defalis;
ke pri sonĝo temis, sciis la paro.

Supre la fora sonĝo palis,
Kiu povas sonĝon reala kredi?
Ve, la trian stadion nenio vualis!

Unu tagon la damo eksentis tedi
oldiĝo; harstrekon ŝi nun arĝentan
rimarkis; serpento komencis predi;

vidis frunton sulkan, mentonon pintan;
-- ho, kiu estis la ina ulo --
okulojn kavajn, belon estintan

Kiu frontis silenta en spegulo?
"Venigu", impulsis ŝi," -- jen plan' --
Antaŭ finvelko de mia belo.

Lin -- la skulptiston; per helpa man'
li muldas argilon al belo pli daŭra
kaj eterna restas juneco, san'.

De Robbia l' art', lerta, mistera,
Haltigu ceteron de bel', junec'
kaj fiksu malgraŭ rondiro jara!

Portretu min en fenestro -- spac';
Atendantan, silenta dume,
Ĝis la kara rajdos sube sur plac'!

Eble konsolos, nebule-fume,
la tedajn tagojn en tomba sin'
kie kuŝas mortintoj en nav', mallume,

la diro: "Ĉu gravas ĉe la fin'?
Mi ne foris pli, kun la koro varma
ol tiu palvanga bust-amikin'.

Ho, kiel utilas la lipo ĉarma
harara ĉielo kaj fruntfiero,
en kubuta kurbo sangbluo garna,

Se ni ne servigas, laŭ animklero
la teran doton por celo dia;
samvaloras virino el argil-tero."

Sed antaŭ ol bela kornic' Robbia
(kie nun estas la kadro nura)
Staris kun riĉo flora, folia,

kaj kline el spaco hel-lazura,
kvazaŭ el ĉielfendaĵ' fantomo,
la dam-vizaĝo arda, pura,

Ĉiam gvatanta el la domo --
La kol' sin senspirige tiris --
al iu subiranta homo --

Kiel pleban' la Duk' vespiris;
"Forpasas sonĝo - ho ve, juno!
Ĉu restos memoro?" Kaj li deziris

Ke lertan muldiston el latuno
Oni venigu. "Ĉu vol' formortos
antaŭ ol korp' kuŝos for de la sun'?

Johan' de Douay mian planon portos
al fino: sur dorson ĉevalan min
metos -- skulptista lert' ja fortos --

en la placo mem, sub la siniorin',
kie okule ni rendevuis
kaj kiam amemon la ilumin'

de estonta suno jam atribuis
al bronza vizaĝo, homoj admiros
kaj diros, "Kiel li iam ĝuis!"

kaj mi konfesas, ke mi esperas
aŭskulti, ridi sub tomboŝtono
al nenifar' kiu strebaspiros.

Do! Antaŭ lasta trumpetsono
Ili tage-nokte mallarĝe litas;
lli kion faras nun, sen bezono?

Ili, kredeble, daŭre meditas
Kia la vivo estis donaco
lam; sed nun mi ne hezitas

diri, ke mankas tamen graco
por vidi Dion kaj Liajn soldatojn,
sanktulojn, kiuj, vic' sur vico,

Lumbrulas siajn plenbeatojn,
ĉar celon povis manifesti
ili, oferis sin, oblatojn.

"Pli bone", diras vi "prokrasti;
lli celis pekon." -- Ho, pek' sufiĉas
same bone por ecojn plenatesti

kiel virto kies orlumo riĉas!
Sufiĉas por pruvi propran valoron,
post momenta vido ĝi taksiĝas!

Ĉu, vetiudante, ni celas oron?
Buton' sufiĉas -- afekt' emfaza
estus, proponi la or-moneron.

Ne valoras la vera pli ol la strasa;
Butono valoras la oron, certe,
Kun tablo ĉapela, premi' brandglasa.

Vetu butonon vian tre lerte,
Snme prudente, kun sama kuraĝo,
Kiel eble plej bone, ĉu gajne, perde,

Se vi volas ludi! -- jen mia saĝo:
plenstrebe obeu la kor-ordonon
por Via cel', ĉu real', miraĝo!

La geamantoj perdis butonon
Kiel ormoneron, per perdo sama;
Kulpigas mi ĉiun vanan fantomon

pro lumb' senzona kaj lamp' senflama,
Jes, kvankam peko estis la celo.
Vi, virtemuloj, en viv' bonfama,

Kiel vi strebas? -- PRl VI LA FABELO!


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>