Unua eklogo (Publius VERGILIUS Maro)

Unua eklogo

de Publius VERGILIUS Maro

ellatinigis KALOCSAY Kálmán

Aperis en Monda Kulturo, Aŭtuno 1965, p. 98-99


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

   [ P. Vergilius maro naskiĝis en -70 en Andes, proksime al Mantova kiel filo de etbienulo. Ekde sia 17-a jaro li studis en Romo, komence retorikon, poste filozofion, fariĝinte disĉiplo de la epikurano Siro. Retiriĝinte el la ĉefurbo en la silenton de sia vilaĝo, li komencis verki siajn eklogojn, t.e. bukolikajn, paŝtistajn poemojn. Liaj unuaj provoj certe apenaŭ estis aliaj ol nuraj agordoj, tonprovoj en tiu ĉi artospeco, ĝis tiam nekonata en la latina poezio, do imitaĵoj, preskaŭ tradukoj el Theokritos, la greka modelo. Tiujn unuajn provaĵojn poste li preskaŭ tute ellasis el la definitiva kolekto de la Eklogoj, kiu konsistas el dek elektitaj pecoj. En ĉi tiuj poemoj li pli kaj pli malproksimiĝas de sia modelo kaj trovas sian propran voĉon. La senpersona artismo pli kaj pli ŝanĝiĝas je persona lirismo kaj poste pli kaj pli enmiksiĝas ankaŭ la intereso pri la sorto de la roma popolo kaj de la tuta homaro. La paŝtista medio kaj paŝtista rololudo ŝajnas jam nur simbola aŭ preteksta kadro.

   La eklogoj gardas ankaŭ la spurojn de la eventoj de l' civitana milito, precipe la unua. La patra bieneto de Vergilio certigis la vivon de la poeto, sed en -41 ĝi perdiĝis. Antonius kaj Octavianus, adopta filo de la mortigita diktatoro Julius Caesar, venkinte super Brutus kaj Cassius, defendantoj de la respubliko, disdonis teron inter la veteranoj de la eksterma milito. Kaj inter la disdonitaj teroj estis ankaŭ la Vergilia bieneto. La poeto ŝajne vizitis Octavianus en Romo, kaj ĉi tiu redonis al li lian familian bienon. Tial diras tiel egan dankon la unua eklogo al la potenca patrono. Tamen, apud la danko li kantas ankaŭ la plendon de tiuj, kiuj ne estas tiel feliĉaj; kaj Meliboeus per la laŭdo de la idilia vivo de Tityrus nur pli emfazas sian mizeron kaj la malfeliĉon de la forpelitoj. Cetere, la bieno tamen perdiĝis. Vane revenis la poeto kun la ordono de Octavianus, la nova posedanto, veterana centruiestro, tiris glavon je la aŭdaca repretendanto, tiel ke ĉi tiu devis forkuri, eĉ ĵeti sin en riveron kaj transnaĝi, por savi sian vivon. Kaj por povi vivi sen la bieneto, li devis fariĝi unu el la du plej grandaj latinaj poetoj. --K. K.

La latinajn vortojn vi povas prononci laŭ la "restituita prononco" -- aplikenda en francaj liceoj depost 1960 --:

1. Ĉiu litero prononciĝas -- kaj ĉiam same;

2. Ĉiuj literoj prononciĝas kiel en E-o, kun nur du modifoj:
   latina c = k
   latina v = ŭ

3. Oni plie sciu, ke:
   qu = ku
   x = ks
   y = franca u, germana ü

Tia estus la prononco el la epoko de Cicero, Caesar, Vergilius (Kíkero, Káesar, Ŭérgilius). -- Red.
]

Meliboeus:
Tityrus, kuŝante sub la vasta branĉotendo de fago,
vi vokadas la arbaran Muzon per via eta ŝalmo,
kaj ni lasas for la limojn de l' patrujo, la agrojn dolĉajn.
De l' patruj' ni fuĝas, kaj vi, Tityrus, ripoze sub ombro,
instruadas la arbarojn eĥi la belan Amaryllis.

Tityrus:
Ĉi trankvilon donis al mi, ho Meliboeus, unu dio;
ĉar li por mi ĉiam estos dio, kaj el mia ŝafejo
ofte sur altaro lia sangos febla ŝafid' ofere.
Dank' al li nun miaj bovoj vagas, kiel vidi vi povas,
dank' al li nun mi laŭplaĉe ludas sur mia kampa kano.

Meliboeus:
Ne envias mi, nur miras tion, ĉar kie ajn mi iras,
perpleksiĝis ĉiuj kampoj. Ankaŭ mi dolore la kaprojn
pelas, eĉ ĉi tiun, kiu paŝi apenaŭ jam kapablas,
ĉar ŝi naskis ĵus ĝemelojn inter densaj avelarbetoj,
la esperon de la grego, ve, sur nuda gruzo ŝi lasis.
Ofte al ni tian plagon, se nur nia mens' ne malakrus,
antaŭdiris, mi memoras, kverko trabatita de fulmo.
Tamen, Tityrus, jam diru, kiu estas do tiu dio?

Tityrus:
L' urbon, kiun oni diras Romo, ho Meliboeus, kredis
mi, stultulo, nur simila al la niaj, al kiuju ofte
ni, paŝtistoj, iras, vendi tie la feblajn ŝafidetojn.
Kaj sciante, ke l' hundino kaj kaprino similas siajn
etajn idojn, tiun grandan same ni komparis al etaj.
Sed ja ties kap' elstaras tiel alte el inter urboj,
kiel el la viburnaro tere rampa la cipresarbo!

Meliboeus:
Nu, kaj kia granda kaŭzo estis do, ke vi vidu Romon?

Tityrus:
La libero, kiu tarde tamen fine min alrigardis,
kiam mia barbo falas ĉe l' tondado jam griziĝinte.
Ĝi min alrigardis tamen, nun, post longa tempo ĝi venis,
kiam Amaryllis havas min kaj lasis for Galatea.
Ĉar ja, mi konfesas al vi, dum Galatea min katenis,
nek esperon je libero havis, nek pri ŝparo mi zorgis.
Kvankam multaj oferbestoj el ŝafejo mia eliris,
multe da fromaĝoj grasaj manĝis for sendanke la urboj,
ĉiam sen moner' valora en la mano mi venis hejmen.

Meliboeus:
Min mirigis, Amaryllis, kial tiel triste vi vokas
viajn diojn, kaj por kiu fruktojn pendi sur arb' vi lasis.
Jen do, Tityrus forestis, jen, vin, Tityrus alvokadis
pinoj, vin la riveretoj, vin la arbetaĵoj atendis.

Tityrus:
Kion estus mi farinta? Nek liberiĝi el servuto,
nek ĉeeston de la dioj vidi mi povus aliloke.
Tie mi lin, junan, vidis, ho Meliboeus, lin, por kiu
de nun jam altaro mia jare po dekdu tagojn fumos.
Ja li donis la unua la respondon al mi, petanta:
Paŝtu viajn brutojn, knaboj, kiel iam, bredu la bovojn.

Meliboeus:
Ho feliĉa maljunulo, restas al vi do via kampo,
kaj sufiĉe granda por vi, kvankam ĉie la rokoj nudas,
kaj sur la paŝtej' tiriĝas marĉo ŝlima, plena de junkoj.
Sed gravedajn brutojn herbo nekutima ne malsanigas,
nek el la najbaraj gregoj infektaĵo minacas ilin.
Vi, feliĉa maljunulo, tie ĉi inter la konataj
riveretoj, sanktaj fontoj, havos refreŝiĝon en ombro,
tie ĉi, kiel ĝisnune, la najbara heĝo salika,
vizitata de florpaŝta svarmo de l' Hyblajaj abeloj,
ofte al vi dolĉe trudos dormon per facila susuro,
tie ĉi al ventoj kantas branĉtondisto sur alta roko,
dume la kolomboj de vi prizorgataj kveri ne ĉesas,
nek la turtoj ame ĝemi sur la alta arbo de ulmo.

Tityrus:
Ja pli frue sur la maro paŝtos sin la rapidaj cervoj,
kaj la akvoj metos al la mara bordo la nudajn fiŝojn,
ja pli frue en ekzilo, elŝanĝinte vage la hejmojn,
la germanoj el la Tigro trinkos, parthoj el la Araris,
ol ke el la koro al mi forviŝiĝus lia vizaĝo.

Meliboeus:
Sed jam ni, aliaj, iros al Afriko arde soifa,
aŭ al la skita ter' aŭ al la rapidflua Kreta Oaxes,
aŭ pli disten, al la britoj, de la tuta mond' izolitaj.
Ĉu la limojn de l' patrujo post longega tempo mi vidos,
kaj la pajle konstruitan supron de l' malriĉa kabano,
ĝojos iam pri la spikoj, ekvidinte bienon mian?
Miajn terojn kultivitajn havos nun soldato sovaĝa!
Al barbaro la semaĵoj! Tien per diskordo ni venis,
ni mizeraj civitanoj! Jen kial agron ni kultivis!
Plantu do nun vito-vicojn, Meliboeus, greftu pirarbojn!
Iru jam, feliĉa iam, mia grego, iru, vi kaproj!
Jam de nun mi vin, kuŝante en la groto verda de musko,
malproksime sur la vepra rokokruto pendi ne vidos,
plu kantetojn mi ne kantos, nek, paŝtate de mi kapretoj,
vi jam manĝos la citizon floran kaj salikon amaran.

Tityrus:
Tamen, tie ĉi vi povos en ĉi nokto kun mi ripozi
sub la verdaj arbobranĉoj: por vi mi havas pomojn dolĉajn
kaj kaŝtanojn bone molajn, jen, kazeo estas abunde.
Vidu, fumas malproksime tegmentsupro de kampodomoj,
kaj de l' altaj montoj falas jam plilongiĝinte la ombroj.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>