Liang Sxanbo kaj Gxu Intaj (Armand SU)

Liang Ŝanbo kaj Ĝu Intaj

de Armand SU

Antikva ĉina legendo verse rakontata

Aperis en Monda Kulturo, Printempo 1965


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

  [ La fama ĉina legendo "Liang Ŝanbo kaj Ĝu intaj" havas grandegan popularecon en Ĉinujo kaj estas vaste konata ankaŭ en Japanujo, Koreo kaj Vjetnamio. Oni povas eĉ diri sen troigo, ke en Ĉinujo ne estas homo, kiu ne scias pri tiu ĉi legendo. Ĝi estis adaptita en diversspecaj ĉinaj operoj, kaj filmoj. En 1954, la ĉina kolorfilmo "Liang Ŝanbo kaj Ĝu Intaj" estis projekciita kun grandaj sukcesoj en Ĝenevgo. La violonkonĉerto "Liang Ŝanbo kaj Ĝu Intaj" komponita de du junaj ĉinaj komponistoj rikoltis grandajn sukcesojn en Ĉinujo kaj eksterlande. --Armand Su ]

1
Antaŭ jaroj mil, en Ĝu-vilaĝo,
vivis junulin' kun riĉa saĝo.
La komfortan vivon ŝi tre ĝuis,
tamen ŝi delonge jam enuis,
Multon studi ŝia kor' deziris,
kaj al Hanĉen iri ŝi sopiris.
La deziron ŝi al patr' rakontis,
sed la patro obstina respondis:
"Ja maldecas de la hejm' foresti.
La knabinoj devas hejme resti!"
Reveninte ĉambron, ŝi ekmutis.
Kun la servistino ŝi diskutis.
Jen elpensis ili vir-vesti sin.
Kaj la patro -- persvadita ĉe l' fin':
"Nur tri jarojn restu vi ekstere.
Venu, kiam vokos mi letere!"
Ŝi promesis ĉion kaj ekĝojis.
La sekvintan tagon ŝi ekvojis
kun la servistino en akompan'.
Ambaŭ sin direktis al la urb' Han.
2
Ĉe la vojo laŭbon ili vidis.
Enirinte ili tuj eksidis.
En ĉi moment' jen junul' eniris.
Lia servist' ankaŭ kune iris.
Ambaŭ junaj homoj sin salutis.
Ili kuneksidis kaj malmutis.
"Mia nomo Liang Ŝanbo." Kaj
la alia: "Nomo mia -- Ĝu Intaj."
Ankaŭ Ŝanbo por stud' al Han vojis.
Ambaŭ pro ĉi renkonto tre ĝojis
Tute ne rimarkis li -- la junul',
ke la virvestita Intaj in' nur.
La interparol' iĝis intima,
Ŝanbo sentis sin al ŝi proksima.
"Ingtaj, ni fariĝu fratoj do por ĉiam!"
Post momenta hezit' jesis ŝi jam.
Ŝanbo fariĝis frato pli aĝa,
kaj pli juna frato -- Intaj saĝa.
3
Dum tri jaroj ili kunstudadis,
kunloĝadis kaj interhelpadis.
Ambaŭ reciprokis la estimon.
L' amikeco ja ne havas limon.

Jen leteron ŝi de l' patr' ricevis,
kaj ŝi tuj reveni hejmen devis.
Sed forlasi Ŝanbo-n ŝi ne povis.
La servistin' ŝin konsoli provis.
Ŝi sciigis Ŝanbo-n pri l' hejmiro,
kaj lin tuj ekregis kor-sopiro.
"Mi vin akompanos." Ŝanbo diris.
Post tag' ili la vojon suriris.

Ŝi aludis, ke ŝi estas ino.
Sed li ne komprenis ĝis la fino.
Jen arbhakist' kun branĉaĵoj iris.
Por aludi ŝi demande diris:
"Li por kiu la branĉaĵojn portas?
Frato Liang, kun vi eskortas?"
"La ja protas por l' edzino kara;
kaj mi akompanas fraton karan."
Intaj vidis jen malgrandan puton
"Ni ĉehaltu eĉ unu minuton!
Vi rigardu en la akv-spegulon,
vidos junulinon kaj junulon!"
Diris li: "Daŭrigu ni la vojon,
kaj ne faru ŝercon do ĉi-fojon!
Mi virino iĝi ja ne povas.
En spegulo mi min viro trovas!"
Kiam ili templon preteriris,
Intaj ree Ŝanbo-n enen tiris:
"La Diin' plenumas svato-peton.
Ankaŭ ni konfesu kor-sekreton!"
Li ekĝenis: "Kiu vi fariĝos?
Du junuloj ja ne geedziĝos!"
Ili vidis tombmonton antaŭ si.
Intaj mokis Ŝanbo-n kun ironi':
"Frato, vi ja estas stulta vere.
Eĉ pli saĝaj ja tiuj subtere!"
Ŝiaj vortoj Ŝanbo-n jam ofendis,
kaj li ioman koleron sentis:
"Vi ofendis min per ĉi mallaŭdo.
Mi ne akompanos ĝis la laŭbo!"
Intaj pardonpetis: "Ne koleru,
akompanu min do ĝis la celo!"
Dekok lioj jam post ili restis.
Tempo por adiaŭo jam estis.
Ili sin rigardis en amaro,
kaj l' okuloj estis en larmaro.
Ŝi subite diris: "Kara frato,
Ĉu deziras vi min via svato?"
Diru, ĉu vi estas jam fianĉo?
Se ne, farus mi por vi l' aranĝon."
Ekĝojante, Ŝanbo diris dankon.
"Havas mi frantinon ĉe la flanko.
Ni -- ĝemeloj kun la sama aĝo.
Kiel la mia -- ŝia vizaĝo.
Patr' fianĉon petis trovi por ŝi.
Mi nun pensas, ke li -- ĝuste ja vi!
Mian hejmon sendu palankenon,
kaj ne malfruigu la alvenon!
Unu -- sep, du -- ok, tri -- ses, kvar -- naŭ.
Jen la dato. Venu al mi baldaŭ!"
4
Reveninte, dormi li ne povis,
kaj en la meditado sin trovis.
Li kalkulis nombrojn atente kaj
ne divenis l' enigmon de Intaj.
"Unu -- sep, du -- ok, kaj ankoraŭ
tri -- ses, kvar -- naŭ!
Sep plus ok ja estas dekkvin,
ses plus naŭ ja ankaŭ dekkvin.
Dekkvin, dekkvin -- ja monato.
Post monato iros mi al frato!"
Meditadis li ĝis la aŭroro.
Li konsciis pri l' matena horo.
La edzin' de l' instruist' eniris.
Lin vidante tia, ŝi ekmiris:
"Ĉu vi dum la tuta nokt' nur revis?"
Kun kliniĝo Ŝanbo tuj sin levis:
"Panjo, hejmeniri mi deziras,
ĉar la foran hejmon mi sopiras..."
Ŝi ridetis: "Ĉu vi havas peton?
Ankaŭ havas mi por vi sekreton!
Ĉu vi ne rimarkis dum kunesto
kun frateto, ke li en vir-vesto?"
Kvazaŭ en labirint', li ekmiris:
"Panjo, kion vi al mi do diris?
Li promesis svati fratineton
kaj pri mia vizit' faris peton."
"Ŝi sin svatis mem, ĉu vi ne scias?
Ĉu pri ŝia virinec' konscias?
Pro hont' diri tion ŝi ne povis.
Ĉu vi ne virinon en ŝi trovis?"
Ekĝojegis Ŝanbo tuj freneze,
kaj balbutis al si mem senĉese:
"Intaj, mi ja iri al vi devas.
Sed ĉu la permeson mi ricevas?"
La edzin' de l' instruist' kapjesis.
Dankis li kaj reveni promesis.
Post tag' li jam estis sur la vojo,
kun senĉesa emoci' kaj ĝojo.
5
Intaj hejme ĉiam atendadis.
Ĉiutage ŝi lin atendadis.
Iutage ŝia patr' enkuris
kaj al Intaj ĉe l' orel' murmuris:
"Intaj, svat' enpaŝis nian domon,
kaj mi trovis por vi riĉan homon."
Pro mir' ion diri ŝi ne povis.
Ŝi demandis: "Kiun vi do trovis?"
"Ma Vencaj -- la juna hom' plej riĉa,
kun havaĵoj multaj, mon' sufiĉa."
Sed ŝi sin persvadi ja ne lasis.
Ŝia patr' kolere ŝin minacis:
"Tion ŝanĝi tute jam neeblas.
Al Ma edziniĝi vi ja nepras!"
Pri l' rilato inter Ŝanbo kaj ŝi,
la koleron li ne povis kaŝi:
"Havas li nek monon kaj nek rangon,
Li ne havas ja nobelan sangon.
Li ja estas ulo tro malriĉa,
kaj neniam estos vi feliĉa!"
Ŝi nenion diris kaj foriris.
Ŝiaj larmoj en l' okuloj brilis...
6
La geedziĝ-dat' alproksimiĝis,
kaj la patro pli maltrankviliĝis.
La servist' enkuris kun raporto,
ke Liang Ŝanbo jam ĉe l' pordo.
Volis li rifuzi ĉi viziton.
Post moment' li vidis jen profiton.
De l' filin' la ĉambron li eniris,
kaj tre serioze al ŝi diris:
"Intaj, Liang Ŝanbo vin vizitas.
La bonŝancon ni en tio vidas.
Diru, ke forlasu li por ĉiam,
kaj ĉi renkont' -- la fin' de via am'!
Lin konsilu for de hejmo nia.
Apartenas vi jam al alia!"
Larmviŝinte, ŝi eliris lante
por renkonti Ŝanbo-n ridetante.
Kia ĝojo ĉi renkonto estis!
Pro emoci' ambaŭ mutaj restis.
Al ŝi diris li: "Kiel nomi vin?
Ekde nun ĉu mi vin nomu fratin'?"
Ekruĝiĝis ŝi kaj nur kapjesis.
Ĉu ŝi geedziĝon jam promesis?
Li rakontis pri l' sopir' de l' koro,
kaj ŝi sentis mordon de l' doloro.
Pri l' decid' de l' patro ŝi eldiris.
Ŝanbo tion ĉi treege miris.
Li demandis, ĉu. ŝi jam konsentis
Ŝi kapneis kaj amare plendis:
"Estas mi virino tre malforta
por kontraŭi de la patro l' vorton."
Ŝanbo diris en ton' senespera:
"Longe nin kunligis am' sincera.
Ĉu ne rajtas ni kunvivi ĝis mort',
se ni vere amas nin per tutfort'?
Ĉi maljuston mi ja ne toleros.
Iros mi al korto kaj apelos!"
Ŝi respondis en amara tono:
"Ŝokas min ĉi geedziĝ-propono.
Kiel mi sopiras vin senĉese.
Sed ĉio fiaskis sensukcese!
Se la patr' mi tute malobeos,
vi kaj mi, o ve! certe pereos!
Tiu Ma potencon en la mano.
Kontraŭ li la klopod' iĝos vana.
Li sendigos homojn, vin arestos.
Frato, kio do el tio restos?"
Pro l' doloro Ŝanbo jam ekmutis.
Li subite ruĝan sangon sputis.
Ŝi ektimis kaj al li alvenis,
kaj konsoli vorte lin ŝi penis.
Ambaŭ sin rigardis en larmfluo.
Li leviĝis, diris kun kapskuo:
"Estas bone, ke nun iru mi for.
Min sufoke premas sang-dolor'."
Larmis ŝi: "Kunvivi jam neeblas.
Frato, akompani vin mi nepras!"
"Nun jam decidita mia sorto.
Scias mi, atendas min la morto."
"Se kunvivi ni nur l' ter' ne povos
sub la tero ni nin certe rovos!"
"Intaj, ni starigu du tombŝtonojn,
kiuj portos kune niajn nomojn.
Sub la ter' eterne ni kunkuŝos,
kaj neniu malicul' nin tuŝos!"
Ili adiaŭis en dolor.
Restis ŝi kaj iris li al foro...
7
Post reveno Ŝanbo malsaniĝis.
La gepatroj tre maltrankviliĝis.
Tagon post tag' li surlite kuŝis,
kaj neniun manĝon li plu tuŝis.
Ŝian nomon vokis li soife,
kaj esperis ŝin revidi vive.
La patrino al ŝi iris. Vane!
Ŝi revenis kun pakaĵ' enmane.
Zorge malnodinte ĝin, trovis li
letereton kaj harfaskon de ŝi.
Lia kor' malsana pli doloris,
kaj surlite mute li ekploris.
Nur post kelkaj tagoj Ŝanbo mortis,
kaj la amon por ŝi li forportis...
8
La sciigo pri mort' lia venis.
Ĝin aŭdinte, Intaj preskaŭ svenis.
Malgraŭ la malpermes' de la patro,
iris ŝi por vidi la kadavron.

Ĉe la frida korp' ŝi longe ploris.
Ŝia koro sangis kaj doloris.
Lin forlasi tute ŝi ne volis,
la servistin' pene ŝin konsolis:
"Hejmeniri haste ni nun devas,
kaj riproĉon certe ni ricevas."
Ambaŭ viŝis larmojn kun ĉagreno.
Ŝin atendis jam la palankeno.
9
Post reven' ŝi sin malsana trovis,
ofte larmis, manĝi ŝi ne povis.
Fine la geedziĝ-tago venis,
sed la pens' pri li ŝin daŭre ĉenis.
La palanken' ŝin atendis ĉe l' pord'.
Sed la povra Intaj pensis pri l' mort'.
Kvar personoj palankenon portis,
granda homamaso ĝin eskortis.
La ĉeval' fiera antaŭiris.
Sur ĝi l' edzo, kiu ŝnuron tiris.
Jen la tomb' de Ŝanbo ĉe la vojo.
Petis ŝi descendi lastan fojon.
Devigite la edzo konsentis,
kaj ŝi de la palanken' descendis.
Ĉe l' tombŝtono de Ŝanbo malriĉa
pro li ploris ŝi -- la malfeliĉa:
"Frato, jen mi ree ĉe vi estas,
sed vi de la mondo jam forestas!"
Jen ekpluvis kaj ekventis forte,
kaj la tombo malfermiĝis porde!
Intaj saltis enen senhezite,
kaj la tomb' fermiĝis fulmrapide!
Unu servist' kuris al ŝi. Vane!
Nur vestrandon kaptis li enmane.
Ĝi ŝanĝiĝis je papilioj du,
ekis flugi kaj nekapteblaj plu.
Ĉesis la tempesto kaj la vento.
Nigraj nuboj pasis post momento.
La papili-par' -- ŝi kaj li estas,
poreterne flugas kaj kunestas!


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>