La aventuro de la kriplulo (Sir Arthur Conan DOYLE)

La aventuro de la kriplulo

de Sir Arthur Conan DOYLE

elangligis A. K. BECK

Aperis en Monda Kulturo, Somero 1965, p. 77-83


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

   Iun someran nokton, kelkajn monatojn post mia edziĝo, mi sidis apud mia propra fajrejo, fumante mian lastan pipon kaj kap-balancante super iu ajn romaneto, ĉar la laboro de la tago estis ellaciginta min. Mia edzino estis jam en la dormoĉambro, kaj la sono de la domo-pordo, kiam ĝi estis ŝlosita antaŭ nelonge, sciigis min, ke ankaŭ la servistoj iris enlitiĝi. Leviĝinte de la seĝo, mi ĝuste staris antaŭ la fajrejo, malplenigante la cindrojn de mia pipo, kiam subite mi aŭdis la sonorilon.

   Mi rigardis la horloĝon. Ĝi montris kvaronon antaŭ noktmezo. Ne povis esti vizitanto je tiel malfrua horo. Kredeble iu paciento, kio eble signifus tutnoktan maldormadon. Malbonvole grimacante, mi eliris en la vestiblon kaj malfermis la pordon. Je mia surprizo la vizitanto estis Sherlock Holmes, kiu staris antaŭ la pordo.

   "Ho, Watson", li diris, "mi esperis, ke mi ne estos tro malfrua por trafi vin."

   "Mia kara, envenu, mi petas!"

   "Vi aspektas suprizita. Ne estas mirige, ke... Sed certe vi estas ankaŭ kvietigita, ĉu ne ? -- Hm! Vi fumas ankoraŭ nun la Arkado-miksaĵon de via fraŭleco, kiel mi vidas. Estas neeble, erari pri la lanuga cindro sur via jako. Oni povas eltrovi facile, ke vi alkutimiĝis porti uniformon, Watson. Oni neniam vin akceptos kiel pur-breditan civilulon, dum vi daŭrigos vian kutimon porti vian poŝtukon en la maniko. -- Ĉu vi povas loĝigi min ĉe vi dum la nokto?"

   "Kun plezuro!"

   "Vi diris al mi, ke vi posedas loĝejon por unu fraŭlo, kaj via neokupata ĉapel-tenilo informas min, ke nun vi havas nenian vizitanton."

   "Mi ĝojos treege, se vi gastos ĉi tie."

   "Dankon. Do, mi plenigos vakan lokon. Mi malĝojas, vidante, ke vi havis britan laboriston en via domo. Li estas la signo de malbono. Ĉu pro la drentuboj ?"

   "Ne, pro la gaso."

   "Ho! Li lasis du najlo-markojn de siaj botoj sur via linoleumo, ĝuste tie, kie la lumo trafas ilin. -- Ne, multe da danko, mi manĝis iom ĉe Waterloo, sed mi volonte fumus pipon kun vi."

   Mi enmanigis al li mian tabakujon, kaj li sidiĝis vidalvide de mi kaj fumis dum iom da tempo tutsilente. Mi sciis bonege, ke nur gravega afero venigis lin al mi je tia malfrua horo, do mi atendadis pacience, ĝis kiam li komencos paroli.

   "Mi vidas, ke vi estas tre okupata ĝuste nun en via profesio," li diris, ekrigardante min penetre.

   "Jes, mi havis laborplenan tagon", mi respondis. "Eble ŝajnas tre stulte en viaj okuloj", mi aldonis, "sed efektive mi ne povas imagi, kiamaniere vi deduktis tion."

   Holmes gorĝ-ridetis al si mem. "Mi posedas la privilegion koni viajn kutimojn", li diris. "Kiam via klientaro estas malmulta, vi piediras, sed kiam ĝi estas multa, vi prenas veturilon. Konstatante, ke viaj botoj -- kvankam uzitaj -- estas neniel malpuraj, mi ne povas dubi, ke nuntempe vi estas tiom aferoplena, ke vi devas rondiri per veturilo."

   "Bonege!!" mi ekkriis.

   "Elemente", li diris. "Estas unu el tiuj okazoj, en kiuj la rezonulo povas produkti efekton, kiu aspektas rimarkinda al lia najbaro pro tio, ke la lasta preterlasis iun etan punkton, kiu estas la bazo de la deduktado. Oni povas diri la samon, mia kara, koncerne tiujn el viaj skizetoj, kies solvo dependas de iuj faktoroj retenitaj en viaj manoj kaj neniam transdonitaj al la leganto. Nu do, mi mem estas nun en la pozicio de tiuj samaj legantoj, ĉar mi tenas en mia mano plurajn fadenojn de unu el la plej strangaj aferoj iam perpleksigintaj la homan cerbon, sed ankoraŭ mankas al mi unu aŭ du, kiujn mi bezonas por kompletigi mian teorion. Sed mi akiros ilin, Watson, mi akiros ilin!! --"

   Liaj okuloj ekbrilis kaj liaj vangoj malgrasaj ruĝiĝis iomete. Dum nur unu momento la vualo sur lia arda naturo senvualiĝis. Kiam mi ekrigardis denove, lia vizaĝo jam reprenis tiun ruĝ-indianan trankvilon, pro kiu tiom da personoj rigardis lin kvazaŭ maŝinon, pli ol homon.

   "La problemo prezentas interesajn trajtojn", li diris. "Mi povas diri 'eĉ tre apartajn' trajtojn. Mi jam ekesploris la aferon kaj alvenis, miaopinie, al la vido de la solvo. Se vi povus akompani min en tiu lasta paŝo, vi povus esti grandega helpo por mi."

   "Mi ĝuegus tion."

   "Ĉu vi povos iri morgaŭ ĝis Alderŝoto ?"

   "Mi estas certa, ke Jackson zorgus pri mia klientaro."

   "Bonege. Mi intencas preni la trajnon de Waterloo je la 11-a 10."

   "Tio donos al mi sufiĉe da tempo."

   "Tiuokaze, se vi ne estas tro dormema, mi donos al vi, mallongan skizon de la okazintaĵoj kaj de la farenda agado."

   "Antaŭ via alveno mi estis laca. Nun mi estas perfekte atentema."

   "Mi rakontos la historion kiel eble plej koncize, sed sen ellaso de iu esencaĵo. Eble vi legis raporton pri la afero. Temas pri la supozita murdo de Kolonelo Barclay el la "Royal Mallows", en Alderŝoto, kiun mi prienketas."

   "Pri tio mi ne aŭdis ion ajn."

   "La afero ankoraŭ ne ekscitis multe da atento, krom en lokaj rondoj. La faktoj datiĝas nur de du tagoj. -- Mallonge jen ili: La 'Royal Mallows', kiel vi certe scias, estas unu el la plej fam-konataj regimentoj de la brita armeo. La regimento akiris renomon en Krimeo kaj dum la hinda ribelo, kaj ekde tiu tempo ĝi rikoltis gloron en ĉiu ebla okazo. Ĝia komandanto ĝis lundo estis James Barclay, brava veterano, kiu komencis sian militservon kiel ordinara soldato. Li iĝis leŭtenanto pro sia braveco dum la 'ribelo' kaj fine komandadis la regimenton, en kiu li iam portis la fusilon.

   "Kiam li estis serĝento, li edziĝis, kaj lia edzino, kies fraŭlina nomo estis Nancy Devoy, estis la filino de antaŭa standard-serĝento de la sama armekorpuso. Do, kiel vi povas imagi, iom da socia malakordo kreiĝis, kiam la juna paro (ili estis ankoraŭ junaj tiutempe) trovis sin en sia nova ĉirkaŭaĵo. Sed ili ŝajne baldaŭ sin adaptis, kaj mi aŭdis, ke S-ino Barclay estis tiel populara inter la sinjorinoj de la regimento, kiel estis sia edzo inter siaj oficiraj kolegoj. Cetere, ŝi estis tre bela virino, kaj eĉ nun, 30 jarojn post edziniĝo, ŝi ankoraŭ aspektas frapante bela.

   "La familia vivo de Kolonelo Barclay estis, kiom ni scias, konstante feliĉa. Majoro Murphy, al kiu mi ŝuldas la plejmulton el la faktoj, certigas min, ke li neniam audis pri iu ajn malpaceto inter ili. Ĝenerale li kredas, ke Barclay sin dediĉis al sia edzino pli ol S-ino Barclay al sia edzo. Lin akute malfeliĉigis eĉ unutaga foresto de lia edzino. Aliflanke ŝi, kvankam sindona kaj fidela, estis malpli sintrude amema. Ili estis rigardataj en la regimento kiel la vere modela mezaĝa paro. Estis absolute nenio en iliaj komunaj interrilatoj, kio povus prepari nin por la sekvonta tragedio.

   "La karaktero de Kolonelo Barclay ŝajne havis kelkajn strangajn trajtojn. Ordinare li estis viglega, gajega maljuna militisto, sed kelkfoje li ekmontris emon al sufiĉega perforto kaj venĝemo. Tiu flanko de lia naturo ŝajne neniam turnis sin kontraŭ lia edzino. Alia fakto, kiu mirigis Majoron Murphy kaj tri el la kvin aliaj oficiroj, kun kiuj mi diskutis la aferon, estis la stranga speco de deprimiĝo, kiu foje afliktis lin. Laŭ la vortoj de l' majoro, lia rideto ofte estis forfrapita de lia buŝo kvazaŭ per nevidebla mano, kiam li partoprenis la komunan gajecon kaj ŝercemon de la regalejo. Kiam li estis tiel deprimita, li ensorbiĝis en la plej profundan melankolion dum pluraj tagoj. Ĉi tio kaj inklineto al superstiĉo estis la solaj neordinaraj trajtoj en lia karaktero, kiujn liaj kunoficiroj rimarkis. La lasta kuriozeco evidentiĝis per fobio pri soleco, precipe post mallumiĝo. Tiu infaneca trajto en karaktero, kiu ĝenerale estis elstare vireca, ofte naskis komentojn kaj konjektojn.

   "La unua bataliono de la 'Royal Mallows' -- la antaua 117-a -- estas postenigita en Alderŝoto ekde kelkaj jaroj. La edziĝintaj oficiroj loĝas ekster la kazerno, kaj la kolonelo okupis dum la tuta tempo villon, 'Laŝino' laŭ-nome, ĉirkaŭ duonon da mejlo distance de la Nord-tendejo. La domo staras sur propra grundo, sed ĝia okcidenta flanko ne estas pli ol 25 metrojn for de la ŝoseo. La veturigisto kaj du servistinoj formas la dungitaron. Tiuj kune kun iliaj gemastroj estis la solaj okupantoj de 'Laŝino', ĉar Gesinjoroj Barclay ne havis infanojn, nek kutime enloĝantajn gastojn.

   "Nun ni alvenas al la okazaĵoj en 'Laŝino' inter la 9-a kaj la 10-a, la vesperon de la pasinta Lundo. S-ino Barclay videble estis membro de la Rom-Katolika Eklezio kaj montris grandan intereson en la starigo de la gildo de Sankta Georgo, sekcio de la 'Watt street' kapelo, kiu celis transdoni eluzitajn vestojn al malriĉuloj. Tiun vesperon, la gildo kunsidis je la 8-a, kaj S-ino Barclay rapide finis sian vespermanĝon por ĉeesti en la kunsido. Kiam ŝi foriris el la domo, la veturigisto aŭdis, ke ŝi diris iun banalaĵon al sia edzo, certigante lin, ke ŝi revenos baldaŭ. Poste, ŝi alvokis la junan F-inon Morrison, kiu vivas en la apuda villo, kaj ambaŭ ili foriris al la kunsido. Tiu daŭris 40 minutojn, kaj je la naŭa kaj kvarono S-ino Barclay revenis hejmen, lasante F-inon Morrison je ŝia dompordo survoje.

   "En 'Laŝino' estas ĉambro uzita kiel matenĉambro. Ĉi tiu ĉambro alfrontas la straton, kaj tra granda vitrita pordo oni povas eliri al la gazono. Tiu estas 25 metrojn longa kaj estas apartigita de la ŝoseo per malalta muro, sur kiu kuras fera barilo. Reveninte de la kunsido, S-ino Barclay eniris ĉi-tiun ĉambron. La ĵaluzioj ne estis tiritaj malsupren, ĉar oni uzis tiun ĉambron nur malofte dum la vespero. Sed S-ino Barclay ekbruligis la lampon kaj sonorigis. Ŝi petis Jane Stuart, la servistinon, alporti unu tason da teo. Tia peto estis tute nekutima. -- La kolonelo sidis en la manĝo-ĉambro. La veturigisto vidis, ke li transpaŝis la vestiblon kaj eniris la matenĉambron. Tio estis la lasta fojo, kiam oni vidis lin envive.

   "La servistino alportis la menditan teon post dek minutoj. Sed kiam ŝi alproksimiĝis al la pordo, ŝi audis kun granda surprizo la voĉojn de siaj gemastroj furioze disputantaj. Ŝi frapis sur la pordon, sed ne ricevis respondon. Poste ŝi provis la manilon, sed eltrovis, ke la pordo estas ŝlosita de interne. Kompreneble ŝi nun malsupren kuris, por raporti la aferon al la kuiristino, kaj la du virinoj kune kun la veturigisto supreniris kaj aŭskultis la disputadon, kiu ankoraŭ daŭris samkolerege. Ili ĉiuj akordiĝas, ke oni povis aŭdi nur du voĉojn, tiujn de Ges-oj Barclay. La vortoj de S-ro Barclay estis obtuzaj kaj abruptaj, tiel ke la aŭskultantoj ne povis konstati la sencon. Aliflanke la ekdiroj de la sinjorino estis akregaj kaj, kiam ŝi plifortigis sian voĉon, oni povis aŭdi ilin klarege. 'Vi malbravulo, vi malkuraĝulo!!' ŝi ripetadis ree kaj ree. 'Nun, kion fari? Kion fari nun?! Redonu al mi mian vivon! Neniam denove mi volas spiri la saman aeron kun vi! Vi malbravulo! Vi malkuraĝulo!' Tiuj estas fragmentoj de la konversacio, kiu finiĝis per subita terura ekkrio de la vira voĉo, sekvita per krakego kaj penetranta kriego de la virino. Konvinkite, ke iu tragedio okazis, la veturigisto kuregis al la pordo kaj provis perforte malfermi ĝin, dum kriego sekvis kriegon el interne. Tamen li ne sukcesis, kaj la servistinoj estis tro timigitaj kaj paralizitaj, por helpi lin. Tiam, nova ideo frapis lin. Li kuris tra la dompordo kaj ĉirkaŭe al la gazono, al kiu la longaj vitritaj pord-fenestroj kondukas. Unu el la pord-fenestroj estis nefermita, tiel ke li povis eniri la ĉambron sen iu malfacileco. Lia mastrino jam ne kriis; ŝi estis etendita senkonscia sur la kanapo, kaj la malbonsorta kolonelo, senviva, kuŝis sur la planko. Liaj piedoj alkroĉis la flankon de brakseĝo, kaj lia kapo troviĝis apud la fajroŝirmilo. Li kuŝis en lageto el la propra sango.

   "Kompreneble la unua penso de la veturigisto, kiu vidis tuj, ke li povas nenion fari por sia mastro, estis: malfermi la pordon. Sed nun neatendita kaj tre stranga malfacilaĵo trafis lin: la ŝlosilo ne estis interna-flanke de la pordoseruro, kaj li ne povis trovi ĝin ie aliloke en la ĉambro. Do, li eliris reen tra la vitrita pordo kaj revenis post mallonga tempo, akompanita de policano kaj kuracisto. La sinjorino, sur kiun falis la plej grava suspekto, estis forportita al sia ĉambro, ĉiam senkonscia. Poste oni sternis la korpon de la kolonelo sur la kanapon, kaj la sinjoroj ekzamenis atentege la scenejon de la tragedio. La vundo, ricevita de la senfortuna veterano, estis ŝirita tranĉo, ĉirkaŭ du colojn longa, ĉe la dorsparto de lia kapo. Tiu vundo evidente estis kaŭzita de fortega frapo per malakra armilo. Ne estis malfacile eltrovi la naturon de tiu armilo. Sur la planko, proksime al la korpo, kuŝis stranga bastonego el firma, skulptita ligno kun osta mantenilo. La kolonelo posedis rimarkindan armilaron, alportitan de diversaj landoj, en kiuj li batalis, kaj la policano opiniis, ke ĉi tiu bastonego troviĝis inter liaj trofeoj La geservistoj diris, ke ili neniam vidis ĝin antaŭe, sed en la domo ekzistis tiom da kuriozaĵoj, ke ili eble ne rimarkis ĝin. Nenio alia grava estis trovita en la ĉambro, sed la neklarigebla fakto daŭris, ke la pordoŝlosilo estis netrovebla. Oni ne povis trovi ĝin sur la persono de S-ino Barclay nek sur la korpo de la kolonelo nek en iu ajn alia loko de la ĉambro, tiel ke finfine serurforĝisto, alvokita el Alderŝoto, devis malfermi ĝin.

   "Tia estis la stato de la afero, Watson, kiam mi -- je la peto de Majoro Murphy -- veturis al Alderŝoto ĉi-Marde matene, por helpi la penlaborojn de la polico. Vi certe konsentos, ke la problemo estis jam sufiĉe plena de intereso, sed miaj esploroj komprenigis min, ke ĝi efektive estis multe pli eksterordinara ol ŝajnis je la unua aspekto. Antaŭ ol traserĉi la ĉambron, mi kontraŭ-ekzamenis la geservistojn, sed mi sukcesis nur eltiri tiujn faktojn, kiujn mi jam rakontis al vi. Jane Steward, la servistino, rememoris unu pluan interesan detalon. Vi rememoros, ke, aŭdinte la disputon, ŝi malsuprenkuris kaj revenis kune kun la aliaj geservistoj. Dum la unua okazo, kiam ŝi estis sola, ŝi diris, ke la voĉoj de ŝiaj gemastroj estis tiel mallaŭtaj, ke ŝi ne povis kompreni ion ajn, kaj ŝi juĝis -- pli pro la sono ol pro la vortoj --, ke ili malakordiĝas. Kiam mi nun insiste ekzamenis ŝin, ŝi memoris, ke ŝi aŭdis la vorton "David", dufoje eldirita de la sinjorino. Tiu punkto estas ekstreme grava, ĉar ĝi kondukas min al la kialo de ilia kverelo. La nomo de la kolonelo estas Jakobo, kiel vi scias.

   "Estas alia cirkonstanco, kiu treege impresis la geservistojn kaj la policanojn. Tio estas la tordiĝo de la vizaĝo de l' kolonelo. Laŭ ilia priskribo, lia vizaĝo estis fiksita en la eble plej terura esprimo de timego kaj abomeno. Pli ol unu persono svenis, rigardinte la vizaĝon. Tiom terura estis la aspekto. Do, estas certege, ke li antaŭvidis sian sorton, kaj tio terurigis lin plej ekstreme. Kompreneble tio akordiĝas kun la teorio de la polico, ke la kolonelo vidis sian edzinon lanĉi mortigeman atakon kontraŭ lin. La fakto, ke la vundo troviĝis sur la dorso de lia kapo, ne sufiĉas por kontraŭdiri tiun teorion, ĉar la kolonelo eble turnis sin, por eviti la mortigan frapegon. Oni ne povis ricevi iun ajn informon el la sinjorino, ĉar plejmultatempe ŝi estis freneza pro severa atako de cerbo-febro.

   "De la polico mi eksciis, ke F-ino Morrison, kiu -- vi memoras -- akompanis S-inon Barclay en tiu vespero, diris, ke ŝi scias nenion pri la kialo, kiu kaŭzis la malbonhumoron de sia kunulino, kiam ili revenis de la kunsido.

   "Kolektinte ĉi-tiujn faktojn, Watson, mi fumadis kelkajn pipojn kaj meditis pri ili kun la intenco, disigi la gravegajn faktojn disde la nur-flankaj. Mi neniel dubis, ke la plej elstara kaj sugesta punkto estis la mistera malapero de la pordo-ŝlosilo. Malgraŭ la plej detaleta kaj atentema serĉado ĝi ne estis trovita en la ĉambro. Do, iu persono sendube elprenis ĝin el la ĉambro. Sed estas perfekte klare, ke nek la kolonelo nek lia edzino forprenis ĝin. Pro tio, iu tria persono nepre estis enveninta la ĉambron. Kaj tiu tria persono povis enveni nur tra la vitrita pordo. Do, ŝajnis al mi prudente, ke tiudirekta atentega ekzameno de la ĉambro kaj de la gazono malkovros iujn postsignojn de tiu mistera persono. Vi konas miajn metodojn, Watson. Ne estas unu, kiun mi ne aplikis en tiu esplorado, kaj finfine mi sukcesis malkovri kelkajn postsignojn. Sed ili estas tute malsamaj de tiuj, kiujn mi atendis. Iu homo estis en la ĉambro, kaj li transmarŝis la gazonon, veninte el la ŝoseo. Mi povis eĉ akiri kvin klaregajn enpremaĵojn de liaj piedmarkoj -- unu sur la ŝoseo mem, ĉe la loko, kie li supergrimpis la malaltan muron, du sur la gazono kaj du pluajn tre malfortajn sur la tinkturitaj plankoj apud la vitrita pordo, tra kiu li envenis. Li videble transkuris la gazonon, ĉar la markoj de liaj piedfingroj estis multe pli fortaj ol liaj kalkan-markojn. Sed tiu persono neniel surprizis min. Mia efektiva surprizo estis kaŭzita de lia kunulo."

   "Lia kunulo??"

   Holmes elprenis el sia poŝo grandan folion de silk-papero kaj malfaldis ĝin atentege sur siaj genuoj.

   "Kion vi opinias pri tio?", li diris.

   La papero estis kovrita de malfortaj piedmarksignoj de iu malgranda animalo. Tiu animalo havis kvin bone videblajn piedremburojn kaj konjekteble longajn ungojn. La tuta premaĵo ne estis pli granda ol desert-kulero.

   "Tio estas hundo," mi diris.

   "Ĉu vi iam vidis hundon, kiu povas grimpi kurtenon ? Mi eltrovis klarajn postsignojn, ke tiu-ĉi kreito faris tion."

   "Do, ia simio?"

   "Sed tio ne estas la premaĵo de simio."

   "Kio do ĝi povas esti ?"

   "Nek hundo, nek kato, nek simio, nek iu ajn populara kreito. Mi provis rekonstrui ĝin laŭ ĝiaj mezuroj Jen kvar premaĵoj de la besto, kiam ĝi staras senmoviĝe. Vi vidas, ke ĝi estas ĉirkaŭ 15 colojn longa de siaj front-piedoj al siaj postpiedoj. Aldonante al tiu mezuro la longecon de kolo kaj kapo, vi ricevas laŭmezure kreiton de du piedoj da longo -- verŝajne eĉ pli longan, se ĝi havas voston. Sed nun rigardu tiun alian mezuron. La besto moviĝis, kaj ni havas la longon de ĝia paŝo. Ĉiu-okaze ĝia paŝo ne estas pli longa ol 3 coloj. Do, ni havas indikon de longa korpo sur tre mallongaj kruroj. La besto ne estis sufiĉe pripensema postlasi iun specimenon de sia hararo. Sed ĝia ĝenerala formo devas akordiĝi kun miaj trovaĵoj, kaj ĝi povas grimpi kurtenojn kaj estas karnivora."

   "De kio vi deduktas tion?"

   "De tio, ke ĝi grimpis la kurtenon. La kaĝo de kanario pendis proksime de la fenestro, kaj ĝi provis verŝajne kapti la birdon."

   "Nu do, diru al mi, kiu estas tiu besto?"

   "Ha, se mi povus nomi ĝin, ni alproksimiĝus sufiĉege al la solvo de la problemo. Mi forte kredas, ke ĝi apartenas al la familio de galputoroj aŭ ermenoj --, sed ĝi estas pli granda ol iu ajn ano de tiu familio, kiun mi konas."

   "Sed kia estas la interrilato inter tiu besto kaj la krimo?"

   "Tio ankaŭ estas obskura ĉi-momente. Sed ni lernis miaopinie grandan parton. Ni scias, ke iu homo staris sur la ŝoseo observante la kverelon de la geedzoj Barclay: La ĵaluzioj estis suprentiritaj kaj la ĉambro estis lumigita. Ni scias ankaŭ, ke tiu homo transkuris la gazonon, eniris la ĉambron, akompanita de stranga besto, kaj ke li frapegis la kolonelon aŭ -- kio estas egale ebla -- ke la kolonelo, vidante tiun strangan aperaĵon, terurigita falis surteren kaj tranĉis sian kapon pere de la angulo de la fajro-barilo. Fine, ni scias la kuriozan fakton, ke la entrudiĝinto forprenis la ŝlosilon, kiam li forkuris."

   "Viaj eltrovoj certe malklarigas la aferon pli profunde, ol ĝi estis antaŭe", mi diris.

   "Vi estas tute prava, sed tio montras sendube, ke la afero estas multe pli mistera kaj komplika ol mi ĝin suspektis unuamomente. Mi pripensadis ĝin kaj alvenis al la konkludo, ke mi devas alproksimiĝi la problemon el alia bazo. -- Sed vere, Watson, mi retenas vin de via enlitiĝo, kvankam mi povas sammaniere rakonti al vi ĉion ĉi dum nia vojaĝo al Alderŝoto."

   "Dankon. Sed vi jam disvolvigis tiom da viaj eltrovoj, ke estus domaĝe, se vi haltus nun. Daŭrigu do, mi petas."

   "Estas nenia dubo, ke S-ino Barclay bonege akordiĝis kun sia edzo, kiam ŝi foriris el la domo je la sepa tridek. Ŝi ne estas -- kiel mi jam diris antaŭe -- virino emocie-kortuŝanta, sed la veturigisto asertas, ke ŝi babiladis kun sia edzo tre amikece. Estas nun egale certe, ke ŝi je sia reveno el la kunsido tuj eniris tiun ĉambron. en kiu ŝi neniel espektis renkonton kun la kolonelo, akrege ordonis teon (ekscitiĝinta virino agas tiamaniere), kaj fine, kiam ŝia edzo envenis tiun ĉambron, ŝi eksplodis en fortegaj denuncoj kontraŭ lin. Tial ne estas dubo, ke io okazis inter la sepa kaj la naŭa, kio ŝanĝis ŝiajn afablajn sentojn kontraŭ lin. F-ino Morrison kunestis kun ŝi dum tiuj naŭdek minutoj. Estas do absolute certe, ke tiu junulino -- spite de sia neado -- scias ion pri la afero. Mia unua konjekto estis, ke eble la maljuna soldato estis farinta iajn maldecajn proponojn al la junulino, kiujn ŝi estis konfesinta al S-ino Barclay. Tio klarigus ŝian furiozan revenon kaj ankaŭ la insist-aserton de la knabino, ke "nenio okazis". Tio ankaŭ akordiĝus kun la plejmulto el la vortoj hazarde aŭditaj. Sed kelkaj cirkonstancoj parolis kontraŭ tiun teorion. Estas unue la aludo al tiu "David". Due: la bone konata amo de la kolonelo por sia edzino kontraŭ-indikis ĝin. Fine la entrudo de la alia persono, kvankam tiu okazaĵo eble tute ne rilatis al la faktoj, kiuj okazis antaŭe. Estis facile sekvi la maltrafan vojon. Ĝenerale mi sentis la inklinon forpeli la ideon, ke estas ia ajn implikaĵo inter la kolonelo kaj F-ino Morrison. Sed mia konvinko plifortiĝis de horo al horo, ke la juna fraŭlino retenis en siaj manoj la indikilon de la faktoj, kiuj deturnis la amemajn sentojn de S-ino Barclay kontraŭ sian edzon en abomenon. Do, mi prenis la kompreneblan decidon, iris al F-ino Morrison, diris al ŝi, ke mi estas absolute certa, ke ŝi posedas la decidigajn faktojn, kaj mi klarigis al ŝi, ke ŝia amikino S-ino Barclay devos alfronti murdakuzon, se la afero ne estos klarigita.

   "F-ino Morrison estas malgranda, etera knabineto kun timemaj okuloj kaj brunaj haroj, sed mi trovis, ke ŝi estas perfekte sagaca kaj prudenta. Post mia alparolo ŝi sidis kviete dum kelkaj minutoj, tiam ŝi turniĝis al mi en energia decidemo kaj faris la jenan mirigan deklaron, kiun mi kondensos por vi.

   "'Mi promesis al mia amikino, ke mi ne diros ion ajn pri la afero, kaj promeso estas promeso', ŝi diris. 'Sed se mi povas efektive helpi ŝin en ŝia serioza dilemo, kaj ĉar ŝia propra buŝo, bedaŭrinda karulino, estas fermita pro malsano, mi kredas, ke mi estas libera de mia promeso. Do, mi rakontos al vi precize ĉion, kio okazis Lundon vespere.

   "'Ni revenis de la "Watt Street" misio, ĉirkaŭ la oka kvardek kvin. Survoje ni devis trairi Hudson strato'n, kiu estas tre kvieta trairejo. Estas nur unu lampo sur ĝia maldekstra stratflanko. Kiam ni alproksimiĝis al tiu ĉi lampo, mi subite vidis dorskurbitan viron, kiu moviĝis direkte al ni. Li portis ion kofro-similan sur unu el siaj ŝultroj. Li ŝajne estis misformita, ĉar lia kapo estis malalte tenata kaj li marŝis per kurbitaj genuoj. Kiam ni preterpasis lin, li levis sian vizaĝon por rigardi nin en la lumo de la lampo, kaj subite li haltis kaj ekkriegis teruravoĉe: "Mia Dio, jen Nancy!!" S-ino Barclay paliĝis kiel mort-frapita kaj sendube estus falinta teren, se la teruraspekta kreito ne estus subteninta ŝin. Mi volis venigi la policanon, sed je mia surprizo mi vidis, ke mia amikino parolis tutĝentile kun la individuo.

   "'"Mi kredis. ke vi mortis jam antaŭ 30 jaroj, Henry," ŝi diris tremavoĉe.

   "'"Jes. vi estas prava", li diris, kaj la sono de lia voĉo, kiam li parolis, estis terura. Lia vizaĝo estis tre malhela kaj timiga, kaj en liaj okuloj flagradis brilo, kiu terurigas min eĉ en miaj nunaj sonĝoj. Lia kap-hararo kaj vang-haroj estis aspergitaj grizkolore, kaj la vizaĝo estis tute krispa kaj sulkoplena kiel velkinta pomo.

   "'"Promenu nur iom antaŭen, karulino", diris S-ino Barclay al mi. "Mi volas interparoli iomete kun ĉi tiu viro. Timu nenion!!" Ŝi provis paroli kuraĝe, sed mi povis vidi, ke ankoraŭ nun ŝi estis mortpala kaj ŝiaj lipoj tremis tiagrade, ke ŝi apenaŭ povis elpuŝi la vortojn el sia buŝo.

   "'Mi obeis kaj pied-iris iom antaŭen. Ili interparoladis dum kelkaj minutoj. Poste ŝi rekuniĝis al mi rapide marŝante, kaj ŝiaj okuloj flambrulis, dum la kriplaĉulo staris apud la lampfosto kaj skuegis siajn fermegitajn pugnojn aeren, kvazaŭ freneza pro furiozo. Ŝi ne diris iun ajn vorton, ĝis kiam ni alvenis al ĉi-tiu pordo. Tiam ŝi premis mian manon kaj plorpetis min, ke mi ne malkaŝu al iu ajn tion, kio okazis. "Li estas unu el miaj malnovaj konatoj, ruinigita en sia vivo", ŝi diris. Kiam mi promesis, ke mi diros nenion, ŝi kisis min adiaŭante, kaj ekde tiu momento mi neniam revidis ŝin. Mi nun raportis al vi la tutan veron. Kiam mi silentis en la policoficejo, mi ne ekkomprenis la danĝeron, en kiu troviĝas mia kara amikino. Mi nun estas konvinkita, ke mi povas helpi nur, se la mondo scias ĉion.'

   "Tia estas ŝia rakonto, Watson, kaj vi povas imagi, ke ĝi estis kiel lumo en malluma nokto. Ĉio, kio estis malkunigita antaŭe, komencis nun trovi sian ĝustan lokon, kaj mi antaŭsentis ombrece la tutan sinsekvon de la okazaĵoj. Kompreneble mi tuj devis ekkapti tiun viron, kiu estis kaŭzinta tiun rimarkindan impreson sur S-inon Barclay. Se li troviĝis ankoraŭ en Alderŝot, tiu tasko ne povis esti malfacila. Tie ne loĝas granda nombro da civiluloj, kaj misforma viro certe altirus atenton. Mi pasigis unu tagon serĉante, kaj ĉi tiun vesperon, Watson, mi trafis lin. Lia nomo estas Henry Wood, kaj li loĝas de kvin tagoj en la sama strato, en kiu la virinoj renkontis lin. Ŝajnigante mian viziton kiel tiun de registradagento, mi efektivigis plej interesan babiladon kun lia dommastrino. Laŭprofesie la viro estas ĵonglisto kaj iluziisto. Li vizitadas la kantinojn post noktiĝo kaj amuzas la gastojn. Li kunportas en ia kofro kreiton, pri kiu la dommastrino konsiderinde timegas, ĉar ŝi neniam vidis similan beston. Laŭ ŝia raporto, li uzas la beston por kelkaj el siaj ruzoj. Tio estas ĉio, kion la virino povas diri, kaj ŝi ankaŭ miregis pri la viv-ebleco de la viro pro lia kripla stato. Ŝi ankaŭ informis min, ke la viro kelkfoje parolis strangan lingvon, kaj ke dum la lastaj du noktoj ŝi aŭdis, ke li ĝemadis kaj ploradis en sia dormo-ĉambro. Rilate al la lu-pago, li estas bonorda, sed -- ŝiaopinie -- ŝi ricevis de li falsan florenon kiel antaŭpagon. Ŝi montris al mi tiun moneron, kaj mi vidis, ke ĝi estas hinda rupio.

   "Nu do, mia amiko, vi scias precize la situacion kaj kial mi bezonas vin. Estas perfekte klare. ke tiu viro postsekvis la du virinojn, post kiam ili adiaŭis lin, je iu distanco, ke li observis la kverelon inter edzo kaj edzino tra la fenestro, ke li kurante entrudiĝis en la domon kaj ke la kreito, kiun li portis en sia kofro, elliberiĝis. Ĉio ĉi estas certega. Do, li estas la sola persono, kiu povas klarigi al ni precize, kio okazis en tiu cambro."

   "Kaj vi intencas intervjui lin?"

   "Certege -- sed kune kun atestanto."

   "Kaj mi estu tiu atestanto?"

   "Bonvolu, mi petas. Se li povas klarigi la aferon, ĉio estas bona kaj fina. Se, tamen, li rifuzas, nia sola alternativo estus arest-mandato."

   "De kio vi scias, ke li estos en sia loĝejo je nia vizito?"

   "Vi povas esti certa, ke mi jam antaŭzorgis ĉi-rilate. Mi ordonis unu el miaj Bakerstreet-junuloj, ke li gard-observu lin. Tiu knabo gluos sin al li kiel lapo, kien ajn li iros. Ni trovos lin morgaŭ en la Hudsonstrato, Watson. Sed efektive, mi mem estos krimulo, se mi retenas vin pli longe for de via lito." --

   Estis tagmezo, kiam ni troviĝis ĉe la scenejo de la tragedio kaj, gvidata de mia amiko, ni marŝis tuj al la Hudson-strato. Spite de lia kapablo kaŝi siajn emociojn, mi povis facile vidi, ke Holmes estis en stato de subpremita ekscitiĝo, dum mi mem sentis tiujn kune kun duonsportemaj kaj duonintelektaj nerv-pikadoj, kiujn mi ĉiam travivas, kiam mi akompanas liajn esplorojn.

   "Ĉi tie estas la strato," li diris, turniĝante en mallongan trairejon, randita de simplaj du-etaĝaj brik-domoj. "Ha!! Jen Simpson kun la raporto."

   "Li ĵus estas interne, S-ro Holmes", ekkriis malgranda stratbubo, kiu alkuris al ni.

   "Bone, Simpson!" diris Holmes, frapetante lian kapon "Venu, Watson. Jen la domo". Li transdonis sian vizit-karton dirante, ke li venas al grava afero kaj post unu momento ni alfrontis la viron, kiun ni volis vidi. Spite de la varma vetero li kaŭris antaŭ la fajro en la fajrejo, kaj la malgranda ĉambro estis varmega kiel forno. La viro efektive estis sidanta en seĝo, sed tordita kaj kunpremita tiamaniere, ke li prezentis nepriskribeblan impreson de misformaĵo. Lia vizaĝo, kiam li turniĝis al ni, estis nuntempe eluzita kaj malhela, sed evidente ĝi iam estis rimarkinde bela en la pasinteco. Suspekteme li rigardis nin el siaj flav-koloraj, galaj okuloj kaj indikis du seĝojn, nek parolante nek moviĝante.

   "S-ro Henry Wood el Hindujo, mi kredas?" diris Holmes afable. "Mi venas pro la malfeliĉa afero de la morto de Kolonelo Barclay."

   "Kion mi povas scii pri tio?"

   "Estas tio, kion mi volas klarigi. Vi scias, ke, se la afero ne estos klarigita, S-ino Barclay, kiu estas malnova amikino de vi, estos akuzita pro murdo."

   La viro abrupte eksaltis. "Mi ne scias, kiu vi estas", li ekkriis, "nek kiamaniere vi scias ĉion, kion vi fakte scias. Sed, ĉu vi volas ĵuri, ke estas vera tio, kion vi diras?"

   "Kompreneble! La aŭtoritatoj nur atendas, ĝis kiam S-ino Barclay retrovos sian mens-kapablon, por aresti ŝin."

   "Dio mia!! Do, vi estas policanoj?"

   "Ne."

   "Tiuokaze, kial vi entrudiĝas?"

   "Ĉiu membro de la homaro havas la rajton postuli, ke justeco efektiviĝu!"

   "Kredu al mi, ke ŝi estas senkulpa."

   "Tiuokaze, la kulpulo estas vi!"

   "Ne, mi ne estas."

   "Do, kiu mortigis Kolonelon Barclay?"

   "La justa providenco mortigis lin. Sed permesu, ke mi diru al vi tion: Se mi estus efektive disbatinta lian cerbon -- kion mi vere intencis fari --, li nur estus paginta siajn ŝuldojn al mi. Lia propra kulpo-plena konscienco trafrapis lin teren, alie mi mem havus lian sangon sur mia konscienco. Vi volas, ke mi rakontu al vi la historion. Bone! Kial ne! Ekzistas nenia kialo, pro kiu mi devas honti."

   "La historio estas jena: Vi vidas min nun kun mia dorso kiel kamelo, kaj ĉiuj miaj ripoj malrektaj. Sed iam la kaporalo Henry Wood estis la plej eleganta soldato en la 117-a Fuzilier-regimento. Tiutempe ni estis en Hindujo, en kantonmentoj. Ni nomu la lokon 'Bhurtee'. Barclay, kiu ĵus mortis, estis tiam serĝento en la sama kompanio kiel mi mem, kaj la belulino de la regimento -- ni efektive rigardis ŝin la plej belan knabinon de l' mondo -- estis Nancy Devoy, la filino de la standard-serĝento. Du viroj tutkore amis ŝin, sed estis nur unu, kiun ŝi amis. Vi ridetos, kiam vi ĉi tie rigardas tiun bedaŭrindan kriplulon, kiu kaŭras antaŭ la fajro, kaj kiam mi diras al vi, ke pro mia noblega figuro ŝi amis min. Sed kvankam mi posedis ŝian koron, ŝia patro insistis, ke ŝi edziniĝu kun Barclay. Mi estis petolega, nekonsiderinda junulo, dum li povis montri pli altan edukitecon kaj estis jam antaŭ-notita por la oficir-pozicio. Sed la knabino restis fidela al mi, kaj mi sendube estus venkinta, kiam subite la bone konata hinda ribelo eksplodis kaj la tuta lando inferiĝis.

   "Ni estis enfermitaj en Bhurtee, t.e. nia regimento, kun la duono de la artileri-baterio, unu kompanio de Sikoj kaj multe da civiluloj. Dek mil ribelantoj ĉirkaŭis nin, kaj ili estis tiel mortigemaj kiel serio da fos-hundoj ĉirkaŭ la rat-kaĝo. En la dua aŭ tria semajno nia akvo-provizo finiĝis kaj la problemo ekaperis, ĉu ni povos establi komunikon kun la kolono de Generalo Neyl, kiu alproksimiĝis. Tio estis nia lasta ŝanco, ĉar ni neniel povis nutri la esperon, trabatali nian eliron kun ĉiuj ĉi virinoj kaj infanoj. Pro tio, mi propravole proponis skolt-eliri kaj informi Generalon Neyl pri nia senespera situacio. Mia propono estis akcepita, kaj mi diskutis la planon kun serĝento Barclay, kiu komun-opinie konis la teritorion pli bone ol iu ajn alia. Li kompilis la vojon, per kiu supozeble mi povis eviti la vicojn de la ribeloj. En la sama nokto je la deka mi komencis mian taskon. Eble mi povis savi mil homo-vivojn, sed mi pensis nur pri unu el ili, kiam mi transsaltis la muron de la fortikaĵo. Mia vojo kuris laŭ seka akvo-fluejo, kiu en mia espero ŝirmos min kontraŭ la malamikaj sentineloj. Sed kiam mi ĉirkaŭrampis iun angulon, mi rekte trafis ses da ili, kiuj kaŭrante en la mallumo estis atendintaj min. Tuj mi ricevis senkonsciigan frapon, kaj ili kunligis miajn manojn kaj piedojn. Sed la reala frapo ne falis sur mian kapon, sed sur mian koron, ĉar kiam mi rekonsciiĝis, mi auskultis ilian paroladon kaj nun komprenis, ke mia propra kamarado -- la viro, kiu aranĝis la vojon trairendan -- perfide per koruptita indiĝena servanto transdonis min en la manojn de la malamikoj. Ne necesas detaligi tiun kruelan agon de perfideco. Vi scias nun ĉion pri la karaktero de Barclay. Neyl liberigis Bhurtee post unu aŭ du tagoj, sed la ribeluloj forprenis min al sia retretejo, kaj multaj longaj jaroj pasis, antaŭ ol mi revidis iun blankan vizaĝon. Mi estis kruele torturita. Unufoje mi provis elfuĝi, sed ili rekaptis kaj denove torturadis min. Vi povas facile kompreni la staton, en kiu mi fine troviĝis. Kelke da ili kiuj poste forkuris al Nepalo, kunprenis min, ĝis ni preterpasis Darjeeling. La tieaj montaranoj mortigis la ribelulojn, kiuj kapte tenis min, kaj ekde tiu tempo mi sklavlaboris por ili, ĝis kiam mi sukcesis elfuĝi kaj reatingi la liberecon. Sed anstataŭ suden mi marŝis norden kaj finfine alvenis Afganistanon. Tie mi ĉirkaŭvagis dum multe da jaroj. Mi revenis al la Panĝabo, kie mi vivis plejparte inter la indiĝenoj kaj trovis la viv-rimedojn per la iluziaĵoj kaj ĵonglaĵoj kiujn mi estis lerninta intertempe. Kial mi, tiu bedaŭrinda kriplulo, devu reveni Anglujon kaj renkonti miajn antaŭajn kamaradojn?! Eĉ mia venĝodeziro ne motivus min tion fari. Mi preferis, ke Nancy kaj miaj antaŭaj kamaradoj pensu, ke Harry Wood mortis kun sia korpo sana kaj sia dorso rekta, anstataŭ imagi, ke mi vivas kaj rampiradas tra la mondo, apogiĝante sur mia bastono kaj marŝante kiel ĉimpanzo. Ili neniam dubis, ke mi estas mortinta, kaj mi intencis, ke ili neniam sciu la veron. Mi aŭdis, ke Barclay edziĝis kun Nancy, kaj pri lia rapida promocio en la regimento, sed eĉ tio ne malfermis mian buŝon.

   "Tamen, se oni maljuniĝas, oni sopiras al la hejmo. Dum multe da jaroj mi revis kaj revis pri la helaj verdaj kampoj kaj la heĝoj en Anglujo. Fine mi decidiĝis revidi ilin, antaŭ ol mi mortos. Mi savis sufiĉe da mono por transvojaĝi. Post nelonge mi alvenis ĉi tien, kie troviĝas militistoj. Konante iliajn kutimojn mi scias, kiel amuzi ilin kaj tiamaniere gajni mian vivsubtenon."

   "Via rakonto estas tre interesa", diris Sherlock Holmes. "Mi jam aŭdis pri via renkonto kun S-ino Barclay kaj la reciproka rekono. Kiel mi nun komprenas, vi sekvis ŝin ĝis ŝia domo kaj observis la kverelon inter la geedzoj, dum kiu S-ino Barclay sendube akuzis sian edzon pro lia fia konduto kontraŭ vin. Viaj plenanimaj sentoj superfluis kaj vi kuris tra la gazono kaj entrudiĝis al ili."

   "Vere mi faris tion. Sinjoro. Kiam li ekvidis min, lia vizaĝo aspektis tiel, kiel mi neniam ĝis nun vidis homan vizaĝon, kaj li kaduke falis teren, trafante la fajrbarilon per sia kapo. Tamen li estis mortinta, antaŭ ol li falis. Mi povis legi morton sur lia vizaĝo tiel klare, kiel mi povas legi tiun surskribaĵon super la fajrejo. La nura aspekto de mia figuro estis kiel kuglo tra la kulpa koro."

   "Kaj poste?"

   "Poste Nancy svenis, kaj mi kaptis la pordoŝlosilon el de ŝia mano, ĉar mi volis malŝlosi la pordon kaj alvoki helpon. Sed je la sekvanta momento, anstataŭ fari tion, mi decidis forkuri, ĉar la afero aspektis malfavorege kontraŭ min, kaj ĉiuokaze, se ili kaptus min, mia sekreto elvenus. En mia trorapideco mi puŝis la ŝlosilon en mian poŝon. Mia bastono falis teren, dum mi pelis 'Teddio'n', kiu intertempe surgrimpis la kurtenon. Post kiam mi rekaptis kaj repuŝis ĝin en ĝian kofron, el kiu ĝi estis liberiĝinta, mi elkuris kiel eble plej rapide."

   "Kiu estas 'Teddio'"? demandis Holmes.

   La viro kliniĝis kaj suprentiris ian kurtenon de antaŭ kaĝodometo en la angulo de la ĉambro. Tuj elkuris belega, ruĝ-bruna kreito. maldika kaj fleksebla, ĝiaj kruroj kvazaŭ ermenaj, ĝia nazo longa malgrasa kaj ĝiaj du okuloj tiel belaj, kiel mi neniam vidis en animala kapo.

   "Estas mangusto!" mi ekkriis.

   "Nu do, kelkaj nomas ĝin tiel, kelkaj 'herpesto'," diris la viro. "Mi mem nomas ilin 'serpent-kaptistoj', kaj Teddio estas rapidega kontraŭ la aspidoj. Mi havas unu tian ĉi tie sen ĝiaj veneno-dentoj, kaj Teddio kaptas ĝin ĉiunokte, por amuzi la personojn en la kantino. -- Ĉu vi havas pluajn demandojn, Sinjoro?"

   "Nu, ni devus ĝeni vin denove, se S-ino Barclay grave suferus."

   "Tiuokaze, kompreneble, mi malkovros min."

   "Sed se ne, ne necesas rerasti tiun skandalon kontraŭ mortintan viron, eĉ se li agis tiel malhonore. Vi havas, almenaŭ, la kontentecon scii, ke dum tridek jaroj de la vivo lia konscienco akrege riproĉis lin pro lia fia ago. -- Ho, tie marŝas Majoro Murphy sur la alia flanko de la strato. Adiaŭ, Wood, mi volas scii, ĉu io okazis ekde hieraŭ."

   Ĝustatempe ni atingis la majoron, antaŭ ol li alvenis al la angulo de la strato.

   "Ho, Holmes", li diris, "mi supozas, ke vi jam aŭdis, ke la tuta afero estis blinda alarmo."

   "Kial?"

   "La murd-enketo ĵus finiĝis. La kuracista atesto montras decidige, ke la morto estis kaŭzita de apopleksio. Do, vi vidas, ke la afero estas tute simpla."

   "Jes, rimarkinde simpla", diris Holmes, ridetante. "Venu, Watson, mi ne kredas, ke ili bezonas nin iel plu."

   "Estas nur unu punkto", mi diris, kiam ni alproksimiĝis al la stacidomo. "Se la nomo de la edzo estis Jakobo, kaj la nomo de la alia persono estis Henry, kial la nomo David estis menciita en la konversacio ?"

   "Tiu sola nomo, mia kara Watson, estis la signalvorto por la tuta mistera afero. Malfeliĉe mi ne estas tiu ideala rezonemulo, kiun vi ĉiam bildigas. Evidente tiu vorto estis ia riproĉo."

   "Ia riproĉo?"

   "Jes. La bone konata biblia Davido kelkfoje agadis malĝuste, vi scias, kaj unuokaze en la sama maniero kiel la serĝento Barclay. Vi certe rememoras la aferon de Uriah kaj Betŝeba. Mia biblia scikono estas iomete rusta, hontinde, sed mi kredas, ke vi povas trovi la rakonton en la unua aŭ dua libro de Samuelo."



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>