Laro (SIMAZAKI Tooson)

Laro

de SIMAZAKI Tôson

eljapanigis MIYAMOTO Masao

Aperis en Monda Kulturo, Somero 1965, p. 81


Naskiĝis vi sur la ond' kaj sur l' ondo mortas.
Ho, laro, kara birdo, sur ama maro!
Ne lasas vin trankvila la am-ondaro
eĉ sonĝi, kaj vin tien kaj reen portas.

Tumultas, bruas, rulas la tajd' obskura
sur granda oceano al- kaj de-flue.
Ho, kien iras birdoj amikaj plue?
Sur am-ondaro vivas vi, lar' migrula!


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>