CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 2 (65) Februaro 2000

Rusaj romancoj en Esperanto

De tempo al tempo en niaj kluboj aperas personoj, scipovantaj kaj dezirantaj kanti klasikstile. Ĉiam denove aperas la bezono pri E-tradukoj de klasikaj rusaj romancoj kaj popolkantoj, ankaŭ kelkaj nuntempaj kantoj similstilaj – signifa kaj nemalhavebla parto de la rusa kulturo. Pluraj bonegaj tradukoj ekzistas, sed ili estas disŝutitaj en malnovaj gazetoj kaj manuskriptoj: por eldono de amasaj kantaroj oni elektas nur “komunajn” kantojn. Ke niaj samideanoj-romancoŝatantoj ne perdu tempon fosante en arkivoj, ne uzu fuŝajn tradukojn kaj ne rezignu de siaj intencoj ĝenerale, ni proponas nun la specialan kajeron de Cerbe kaj Kore, plene dediĉitan al rusaj klasikaj kantoj kaj romancoj en Esperanto. Ĝi enhavas la romancojn kaj kantojn, bone konatajn en ruslingva medio, do espereble vi konas aŭ facile trovos la melodiojn. Se ekzistas kelkaj tradukversioj, mi strebis elekti la plej belan. La aŭtoroj (se konataj) estas indikitaj jene: komponisto-poeto/tradukisto. Agrablan kantadon!

Valentin Melnikov, la redaktoro.

DUM AŬRORO NE VEKU VI ŜIN
(На заре ты её не буди)
(A.Varlamov–A.Fet/N.Fedotov)

Dum aŭroro ne veku vi ŝin,
dolĉe dormas ja ŝi dum aŭror’.
La maten’ spiras sur ŝia sin’,
hele flamas en vangokolor’.

Kaj kusen’ ŝia kvazaŭ en brul’,
ardas dorm’ de laciga langvor’.
La harligoj serpentas en kur’
al la ŝultroj laŭlonge de l’ kol’.

Ĉe l’ fenestro hieraŭ ĝis tard’
sekvis longe vespere, sen lum’,
la kaŝludon ŝi en la nubar’,
kiun kreis glitante la lun’.

Ju pli viglis la lud’ super ter’
kaj pli laŭtis kantist-najtingal’, –
L’ koro batis kun plia sufer’,
kaj vizaĝo kovriĝis per pal’.

Tial brulas maten’ sur la brust’
kaj sur vangoj de la junulin’,
do ne veku ŝin je la krepusk’:
dum aŭror’ dolĉa sonĝ’ regas ŝin.

FOJE NUR
(Только раз...)
(B.Fomin–M.German/N.Fedotov)

Tage, nokte naskas kor’ kareson,
tage, nokte l’ kapon regas fol’,
tage, nokte la fabelĉarmecon
spiras via dolĉparol’.

Refreno:

Foje nur en viv’ renkont’ aperas,
foje nur fadenon ŝiras sort’,
foje nur, dum vintra frid’ vesperas,
tiel volas ami l’ kor’.

La radi’ degelas sunsubira,
kovras florojn milda blukolor’;
kie nun vi, iam flamdezira,
Kiu vekis revojn en la kor’?

Refreno.

LUMA NOKT’
(Ночь светла)
(M.Ŝiŝkin–N.Jazikov/N.Fedotov)

Luma nokt’... hela lum’ naĝas super la ter’.
brilas kiel arĝent’ blua ond’ de l’ river’.

En la ombra arbar’ sur branĉeto-smerald’
najtingalo ne plu kantas dolĉe kun ard’.

Mia ĉarma amik’, ho tenera amant’!
En la luna majnokt’ al vi flugu ĉi kant’.

Nokto luma sen vi mornas pro la malgaj’;
mia bona, sen vi al mi majo - ne maj’!

bluaj floroj sub lun’ ĉirkaŭ mi floras nun.
Tiu blua kolor’ - miaj sonĝoj de l’ kor’.

Via nom’ - sur la buŝ’; flugas revoj al for’.
Mi kun floroj ĉe lun’ - en silenta angor’.

Mia kara amik’, vi en fora fremdland’
min en luma ĉi nokt’ ĉu memoras, amant’?

MI VIN RENKONTIS
(Я встретил вас)
(–F.Tjutĉev/N.Fedotov)

Mi vin renkontis - kaj paseo
ekvivis ree en memor’;
kvazaŭ revenis temp’ sen veo,
kaj iĝis varme en la kor’...

Kaj kiel tarde en aŭtuno
aperas tag’, aŭ eĉ moment’ –
ekblovas de printemp’ ventumo
kaj nin tremigas ĝoja sent’, –

Samtiel mi, sub vento blova,
el temp’ sublima de l’ junaĝ’,
rigardas kun ekstaz’ denova
La ĉarmajn trajtojn de l’ vizaĝ’...

Mi, kiel post disiĝ-centjaro,
kvazaŭ en sonĝo, vidas vin, –
kaj plilaŭtiĝis la sonaro,
nesilentinta en l’ anim’...

Denove voĉas viv’ en sino,
ne nur vigliĝis rememor’, –
kaj sama nun en vi fascino,
kaj sama am’ en mia kor’!

NE TENTU
(Не искушай меня без нужды)
(M.Glinka–Je.Baratinskij/N.Fedotov)

Ne tentu min per senatenda
reveno vanta de l’ tener’;
al senrevulo estas fremda
la ĉarm’ de l’ fora primaver’.

Ne fidas mi konfeson vian,
ne plu mi kredas je la am’,
kaj doni min ne povas jam
al trompa sonĝo iluzia.

Ne lasu kreski al l’ angor’!
Nek vorton pri l’ pase’ lontana!
Amik’ zorgema, la malsanan
ne tuŝu vi en lia dorm’!

Mi dormas dolĉe en langvoro,
ne revu do pri l’ iluzi’:
nur dubon ja en mia koro,
sed ne la amon vekos vi...

NE VEKU PRI L’ PASE’ MEMORON
(Не пробуждай воспоминаний)
(–D.Davydov/N.Fedotov)

Ne veku pri l’ pase’ memoron
el malproksim’, (2)
ne reardigos vi amoron
en la anim’. (2)

Kaj per rigard’ danĝeroplena
ne veku min,
per amorev’, la rev’ edena
ne logu min.

Feliĉ’ al ni nur foje venas,
nur por moment’,
kaj foje en amfajr’ nin tenas
vigliga sent’.

Sed, kiu mem estingis flamon
de l’ sankta sent’ –
ne revenigos plu la samon
eĉ por moment’.

MEMORAS VALSON MI RAVSONAN
(Я помню вальса звук прелестный)
(N.Listov/N.Fedotov)

Memoras valson mi ravsonan –
printempan horon en malfru’
al mi ĝin kantis voĉ’ nekona,
de l’ kanto ĉarma dolĉis flu’.

Jes, sonis vals’ – langvora, bela,
jes, admirinda vals’.

Nun vintro, samas la piceoj
arbare sub krepusko-kron’,
kaj muĝas de neĝventoj veoj,
kaj eksilentis valsa son’...

Nun kie vals’ malnova, dolĉa,
ĉi tiu rava vals’?!

LA DUBO
(Сомнение)
(M.Glinka–N.Kukolnik/L.Novikova)

Ho ĉesu, turment’ de pasio,
ekdormu la kor’ senespera!
Mi ploras, suferas, la koro langvoras de diso.
Mi ploras, suferas – forlavu la plagon la larm’!

Ho vane espero feliĉon promesas –
ne kredas, ne kredas mi al la promesoj,
ĉar amon forportas disiĝ’.

Kaj kiel la sonĝo obseda,
vizias rivalo feliĉa,
kaj kaŝe, venĝeme pasia ĵaluz’ eferveskas,
kaj kaŝe, venĝeme armilon palpserĉas la man’.

Ho vane perfidon ĵaluzo profetas –
ne kredas, ne kredas mi la kalumnion,
mi ĝojas – vi ree kun mi!

Trapasos la temp’ malfeliĉa,
brakumos ni nin reciproke,
kaj arde, kaj dolĉe ekbatos la koro jubila,
kaj arde, kaj dolĉe kuniĝos la lipoj en kis’.

RADIU, BRULU, MIA STEL’
(Гори, гори, моя звезда)
(V.Ĉujevskij/N.Lozgaĉev)

unuafoje presita en “Sezonoj”, 1989:21

Radiu, brulu, mia stel’,
la stel’ de am’ saluta, ja
ĉe mi vi estas senrefuta kaj
por ĉiam unu sola cel’.

La stel’ de am’, la stelo sorĉa vi,
la stelo de l’ pasinta temp’,
eterne ’stas memoro dolĉa vi
en la anima sinturment’.

Kaj mia viv’ de la magi-influ’
aŭroras en la luma hel’.
Se mortos mi, do super tombo plu
radiu, brulu, mia stel’.

NE INSULTU, PANJO KARA
(Не брани меня, родная)
(A.Gurilov–A.Razorjonov/N.Fedotov)

Ne insultu, panjo kara,
min pro l’ amo ĝis frenez’;
mia viv’ - enu’ amara -
mornas sen lia kares’.

Mi ne scias, kio estis
ĉi subita fenomen’,
ke en mia brust’ eknestis
trist’, angoro kaj ĉagren’.

De doloro l’ koro plenas,
brulas tuta mi en flam’!
Ĉio tedas, abomenas -
min al li turmentas am’.

Ĉu en nokt’ aŭ tago klara,
en real’ aŭ dormvizi’ -
En l’ okuloj larmoj staras,
ĉiam flugus mi al li!

Mi ne revas pri rubandoj,
vest’, brokato, perloj, or’:
de l’ virbukloj kaj rigardoj
fajras mia povra kor’.

Ho, kompatu min, patrino,
ĉesu vi insulti min.
Mia sort’, do, laŭ destino,
estas, ke mi amu lin.

ŜAL’ DE ĈERIZA KOLOR’
(Тёмно-вишнёвая шаль)
(malnova rusa romanco/V.Melnikov)

Pri l’ pasinto mi tute ne revas,
ne bedaŭras, sed restas memor’,
kiun ĉiam denove relevas
tiu ŝal’ de ĉeriza kolor’.

Tiu ŝal’ kovris min dum renkonto.
Pri la am’ diris li en sincer’.
La vizaĝon mi ŝirmis kun honto,
dum kisadis li min kun tener’.

Dum disiĝo li diris ĉagrene:
“Adiaŭo ja estas dolor’.
Vian belon ornamas konvene
tiu ŝal’ de ĉeriza kolor’.”

Pri l’ pasinto ne revas mi tute,
Nur la koron sufokas angor’,
kaj al brusto alpremas mi mute
ŝalon de la ĉeriza kolor’.

UNUTONAS TINTAD’ SONORILA
(Однозвучно гремит колокольчик)
(I.Makarov/V.Samodaj)

Unutonas tintad’ sonorila,
flugas polva nubet’ super voj’,
kaj kortuŝe en stepo trankvila
kantas poŝtfiakrist’ en malĝoj’.

Je sopiro kaj sento plenplena
sonas kant’, – kaj en mia memor’
renoviĝas la viv’ senrevena,
kaj ekflamas en brust’ mia kor’.

En memor’ pasas noktaj nebuloj,
de l’ hejmloka naturo la ĉarm’, –
kaj delonge jam sekaj okuloj
kontraŭvole pleniĝas per larm’...

Sonorila tintad’ unutonas,
polv’ nubetas laŭ voja lini’,
jam malgaja kanteto ne sonas,
nur senfinas la voj’ antaŭ ni.

STEPO
(Степь да степь кругом)
(–I.Surikov/K.Gusev)

Stepo, sola step’, vasta neĝa ter’...
En la fora step’ mortas la koĉer’.
Kaj sentante jam froston pli kaj pli,
diras al kompan lastajn vortojn li:
“Do, kunulo, nun venas mia fin’.
En la neĝa step’ entombigu min.
Restu al la patr’ ĉevaltri’ kun sled’,
mia lasta klin’ restu al panjet’.
Kaj al la edzin’ – ringo de la am’...
Diru al ŝi, ke mi ne venos jam.
Ke, pasinte for en la frosta hor’,
mian amon mi ankaŭ portis for.
Bela, juna ŝi ne turmentu sin –
por amonta ŝin iĝu la edzin’”.
Stepo, sola step’, vasta neĝa ter’...
Tiel en la step’ mortis la koĉer’.

DUM ESTIS MI POŜTA KOĈERO
(Когда я на почте служил ямщиком)
(rusa popolkanto/K.Gusev)

Dum estis mi poŝta koĉer’ en junaĝ’,
kun forto kaj san’ senmakula,
min tiom, fratetoj, en unu vilaĝ’
allogis knabin’ bluokula.
Komence en tio ne estis dolor’,
sed amon ne povis mi bridi,
kaj, antaŭ ol ien veturis mi for,
mi hastis la karan revidi.
Jen ĝojo, sed jam penetrita de trist’,
feliĉo amara kaj rava...
Kaj foje ordonis la ĉefa poŝtist’
veturi kun poŝto tre grava.
Mi selis ĉevalon, kaj kiel la vent’
ekflugis tra kamp’ kaj arbusto,
sed kvazaŭ sen ŝi pasus plena jarcent’,
premiĝis la kor’ en la brusto...
Pro kio? Ne povis kompreni mi mem,
nur vento ululis blasfeme...
Jen mia ĉevalo ekhaltis kun trem’
kaj flanken rigardas timeme.
Kaj mi, atakita de stranga ĉagren’,
antaŭen rigardis malĝoje,
jen lasis la selon, jen iris kaj jen
ekvidis kadavron survoje.
Per sia malvarma kaj blanka velur’
ĝin kovris la neĝa tempesto...
Mi fosis la neĝon, kaj – kia terur’! –
ekfrostis la haŭto sub vesto...
En tiu neĝtombo ekvidis mi ŝin!
La kara eterne senmovas.
Plenigu, plenigu la glason per vin’,
ne plu jam paroli mi povas!

SOLA VENAS MI SUR VOJON MIAN
(Выхожу один я на дорогу)
(–M.Lermontov/K.Gusev)

Sola venas mi sur vojon mian;
brilas nur la ŝtonoj tra malhel’.
La dezerto muta aŭdas dion,
kaj la stel’ parolas kun la stel’.

La ĉiel’ per sorĉo kaj soleno
dorman teron kronas pli kaj pli.
Kial nun doloras min ĉagreno,
plendas ĉu, ĉu ion veas mi?

Pri l’ pase’ ne plendas mi eĉ ete,
kaj ne plu mi revas en la fin’,
serĉas mi liberon kaj kviete
volus dormi kaj forgesi min.

Sed ne en la tomba dorm’ glacia...
Volus mi ekdormi tiel nur,
ke sen ĝen’ respiru brusto mia,
kresku fort’ por vivo kaj futur’.

Ke per am’ benante mian aŭdon,
dolĉa voĉ’ sonoru super mi,
ke al mi eternan mildan laŭdon
flustru nun la verda kverkfoli’.

SORPO
(Тонкая рябина)
(–I.Surikov/I.Lubjanovskij)

Kial, sorp’ amara, tremas vi ĉe vojo,
kial klinas, kara, branĉojn en malĝojo?
Jen trans voj’, amiko, ĉe river’ najbara
staras kverk’ fortika – ankaŭ ja senpara.
“Ho, se mi sukcesus al la kverk’ transiri,
mi por ĉiam ĉesus tremi kaj sopiri.
Mi per branĉoj miaj brakus ĝin impete,
kun folioj ĝiaj flustrus mi sekrete!”
Sed ne povas sorpo kun la kverko nesti,
poreterne orfo devas sola resti.

HO ACER’ TREMANTA
(Клён ты мой опавший)
(–S.Jesenin/H.Dresen)

Ho acer’ tremanta, ho acero nuda,
kial staras kline vi en vento kruda?

Ĉu vi ion aŭdis, ĉu vi ion vidis,
ĉu animdeziro vin ĉi tien gvidis?

Kaj vi stumble venis, kvazaŭ ebriulo –
dronis en la neĝo, rigidiĝis kruro.

Aĥ, pli firmpieda ankaŭ mi ne estas –
nokte hejmenire sur la vojo restas.

Pinon mi ekvidis kaj salikon trovis,
pri somer’ ekkantis, dum neĝvento blovis.

Ŝajnis, ke mi estas mem acer’ vojranda –
nur ne senfolia, sed kun pomp’ verdanta.

Kaj edzino fremda ŝajnis la betulo,
ĝin mi ĉirkaŭprenis kvazaŭ frenezulo.

JAM FINPAROLIS ARBARETO ORA
(Отговорила роща золотая)
(–S.Jesenin/K.Gusev)

Jam finparolis arbareto ora
la mildan, gajan lingvon de betul’,
kaj triste flugas la gruaro fora,
veante pri neniu ajn estul’.

Pri kiu vei? Ĉiuj, vivmigrantoj,
jen venas hejmen, jen foriras plu.
La forajn sonĝas la kanabaj plantoj
kun larĝa luno super laga blu’.

Mi staras sola sur la kamp’ aŭtuna,
kaj la gruaron vento portas for.
Min regas pensoj pri la tempo juna,
sed pri pasint’ ne veas mia kor’,

ne veas pri la malŝparitaj jaroj,
nek pri siringaj floroj de l’ anim’...
En la ĝardeno flagras la sorparoj,
sed tiu fajro ne varmigas min.

Ne ĉirkaŭbrulos ja grapoloj tiuj,
nek murdos herbon flavo de l’ aŭtun’.
Kiel de l’ arboj falas la folioj,
faligas mi la tristajn vortojn nun.

Kaj se la tempo per la vent’ fervora
kunblovos ilin je sentaŭga bul’,
vi diru: ĉesis arbareto ora
paroli karan lingvon de betul’.

MI NE VOKAS, NE SOPIRAS PLORE
(Не жалею, не зову, не плачу)
(–S.Jesenin/K.Gusev)

Mi ne vokas, ne sopiras plore –
ĉio pasos, kiel frua fum’
de l’ pomarboj blankaj. Velkos ore
povra mi, kaj ne revenos jun’.

Vi ne tiel batos, kor’ nejuna –
frido vin tuŝetis en la sin’,
kaj ne plu la ter’ betulkatuna
logos vagi nudpiede min.

Vagspirito, vi fajrigas rare
miajn lipojn, sentojn en la fund’.
Mia freŝo velkis for amare,
elĉerpita mia sent-inund’.

Pli avaras mi en ardo kora.
Mia vivo, ĉu mi sonĝis vin?
Kvazaŭ mi sur la ĉeval’ aŭrora
rajdis frue tra la stepa fin’.

Ĉiuj en la vivo ni nur gastas.
Fluas flustre kupro de l’ acer’...
Estu bena ĉio, kio hastas
flori kaj forpasi de la ter’.

LA VIBURNO FLORAS
(Ой, цветёт калина)
(I.Dunajevskij–M.Isakovskij/K.Gusev)

La viburno floras kampe ĉe l’ torent’.
Mi ekamis knabon je malgaja plend’.
Amas mi la knabon je malĝoja sort’,
ĉar por la konfeso ne troviĝas vort’.

Kaj ne kaptas scio naivulon lin.
Ke pri li meditas unu junulin’...
En la akvon flugas la viburna flor’,
sed la am’ knabina ne ekflugas for.

Sed la am’ knabina floras ja sen fin’.
Kiel ekkuraĝi kaj eldiri ĝin?
Vagas mi senvorte, muta pro timem’...
Kara mia, bona, vi konjektu mem!

SOLECA AKORDIONO
(Одинокая гармонь)
(B.Mokrousov–M.Isakovskij/K.Gusev,I.Hoves)

Ree ĉio en nokto mallaŭtas,
en la domoj – nek lumo, nek son’.
Sole ie sur strat’ oni aŭdas
vagan voĉon de akordion’.

Jen ĝi al la kamparo sin movas,
jen revenas al strata angul’,
kvazaŭ serĉas en nokt’ kaj ne trovas
ion karan soleca vagul’.

Freŝa vento de l’ kampoj ne ĉesas,
pomaj floroj ŝutiĝas kun trist’...
Kiu, kiu do al vi necesas –
diru, juna akordionist’.

Eble estas ŝi tute apude,
sed ne scias, ke vokas vi ŝin...
Kial vagas vi sola kaj lude
pelas dormon de ĉiu knabin’?

ESPERO
(Надежда)
(A.Paĥmutova–N.Dobronravov/V.Aroloviĉ)

Lumas al ni nekonata stel’.
ree inter ni – meridianoj.
Ree flagras urboj en malhel’,
bruas dum la start’ aeroplanoj.
Tie ĉi malvarmas la aŭror’,
tie ĉi pluvegas dum diurnoj,
tie ĉi la zorgoj de labor’
pasos tra komplikaj vivoturnoj.

Refreno:

Espero – fidinda gvidant’
sur la voj’ de kuraĝ’ al sukceso,
kaj sola sufiĉas la kant’ –
pri l’ hejmo, pri am’ kaj kareso.

Kredu, ke ĉi tie en la for’
multo jam transiras al legendoj,
maldensiĝas nuboj de dolor’,
ŝajnas bagateloj la ofendoj.
Gravas nur la fid’ al perspektiv’,
gravas pacienca obstiniĝo,
por ricevi iam en la viv’
kurtajn telegramojn de feliĉo.

Refreno.

Kaj ĝis nun ne perdas la memor’
kantojn, ne finitajn en pasinto,
la okulojn, plenajn de angor’,
bluan neĝon de la moskva vintro.
Ree flagras urboj en malhel’,
ree nin disigas la afero.
Stelo nekonata en ĉiel’
lumas kiel signo de l’ espero.

Refreno.

ROMANCO
(Романс из телефильма “Дни Турбиных”)
(V.Basner–M.Matusovskij/V.Melnikov)

Urbo silentis, silentis la domoj,
kantis tutnokte al ni najtingal’.
De l’ akacio floranta aromoj
nin frenezigis sub nokta vual’.

Lavis ĝardenon diluv’ primavere,
akvo malhelis sub luna radi’.
Kiel senlime naivis ni, vere!
Pro la juneco indulgu nin, Di’!

Jaroj forflugis kaj pasis junardo,
velkis la puro de l’ viva branĉar’.
Nun sole vintro kaj blanka blizardo
rememorigas pri ĝi kun amar’.

Dum furiozo de vento glacia
Nove kaj akre perceptas mi nun:
blanka floranta grapol’ akacia
ne reaperos, samkiel la jun’.

“Cerbe kaj Kore” № 2(65), februaro 2000.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov

:: cerbe.kaj.kore@esperanto.nu


Indekso