CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 5 (68) Majo 2000

Resaluton! Nu jen, ni ĝisvivis majon. Verdas herbo, baldaŭ gaje trilos lokustoj (vidu la 2an paĝon...), kaj nia modesta bulteno festas sian dekjaran jubileon. Mi gratulas ĉiujn anojn de nia literatura klubo, ĉiujn aŭtorojn kies verkoj iam aperis en CkK, kaj precipe la fondinton kaj modestan tajpinton – s-ron V.Samodaj kiu memfordone prizorgis la bultenon dum 7 jaroj.

Rusio sukcese elektis la prezidenton, kaj nun multaj civitanoj esperas, ke firma mano povos establi la ordon. La lando prosperos, vivi estos pli facile kaj pli gaje – nu, preskaŭ same kiel antaŭ 60-65 jaroj... Pri tio meditas nia kara Bruna Ŝtono (p. 3-5).

La tradukkonkurson en aprilo gajnis Maŝa Koĉetkova el Ivanovo. Vi povas kompari ŝian tradukon kun malnova mia kaj denove konvinkiĝi, ke poemtradukisto estas kunaŭtoro, eĉ rivalo de la aŭtoro. Koncerna rubriko jam delonge ne aperis sur niaj paĝoj – do jen...

Vica fragmento el «Gravitavio “Carido”».

Kaj tamen – ne tristu! Regas la printempo, kaj ni plu vivas. Vivi eblas kaj indas, ĉar tio estas interesa!

Valentin Melnikov, la redaktoro.


PORINFANA PAĜO


Nikolaj Nosov

LOKUSTO

(muziko de V.Ŝainskij)

En herb’ lokusto trilis – 2f
Ĝi al kukum’ similis, ĉar same verdis ĝi.

Refreno:

Imagu vi nur, imagu vi nur –
Ĝi al kukum’ similis.
Imagu vi nur, imagu vi nur –
Ĉar same verdis ĝi.

Ĝi nur la herbon manĝis – 2f
Neniun ĝi damaĝis, kun muŝ’ amikis ĝi.

Refreno (laŭ la sama skemo).

Sed rano jen aperis – 2f
Ĝi pro malsat’ suferis – lokuston glutis ĝi.

Refreno.

Lokuston morto trovis – 2f
Konjekti ĝi ne povis pri tia vivofin’.

Refreno.

El la rusa tradukis Miĥail Lineckij


INFORMO


Samtempe kun tiu ĉi kajero aperis 28-paĝa Plena Indekso de CkK 1990–2000. Krome, nia bulteno jam ekzistas ankaŭ en Interreto – legu ĝin ĉe http://www.crosswinds.net/~rusio/ckk/http://reu.da.ru/ckk


AKTUALA POEZIO


Mikaelo Bronŝtejn

***

Mia prezidento, dum mi vin elektis,
vi, trans mia dorso, ruze reton plektis.
Vi ridetis dolĉe, promesante bonon,
dum kunuloj viaj ŝtelis mian monon.
Mia prezidento, dum mi vin subtenis,
mian pacan hejmon la milito venis.
Vi al la ĉeĉeno donacis armilon,
sed por ĝin forpreni sendis mian filon!
Ĉu por vin defendi, la gvidoron nian,
mia filo vundis knabon ĉeĉenian?
Kaj per tio ekis la diabla ĉeno:
mian filon murdis kuglo de ĉeĉeno.
Mia prezidento, ja mi vin admiris,
kiam belajn vortojn vi pri l’ justo diris.
Ial ne aperis justo atendita –
staras la popolo kun man’ etendita.
Nur kelkaj krimuloj ŝikas kaj bonfartas,
ĉar ilian monon svisaj bankoj vartas.
Do, filino mia pro l’ mizer’ rutina
estas nun revanta pri l’ karier’ putina.
Mia prezidento, ŝildo mia blinda, –
eble vi en vero estas kompatinda,
eble pri l’ misvojo ne vi sola kulpas,
eble ĉe vi falsaj konsilantoj multas, –
sed de vi dependas nia viv’ kaj pano,
ĉu mi vin rajtigu resti suĉinfano,
preferanta sidi en la glor’ vizia?
Mia prezidento, vi ne estas mia!

aŭg ‘99

***

Miaj bonaj konatoj, inventemaj kaj spritaj,
kiel vi povas vivi kun pensoj kastritaj?
Babiladi sentriste dum pereas amikoj,
verki sen analiz’ de temoj transumbilikaj?
Iom monstra epoko, plu daŭranta hodiaŭ,
vin tutcerte pardonos. Ĉu ankaŭ la Dio?

1998-2000

Gajaj frapistoj

Frapu tamburoj – jen sonoj sentristaj –
venis la tempo de gajaj frapistoj.
Frapu, marŝante descenden laŭ pado
kun ĉi balado pri l’ gaja frapado.
Iam aperis la kaŭzo por frapo:
en ĝardeneto ekkreskis la rapo.
Avĉjo, metinta la semon en kavon,
ĝojis – la rapo ĝojigis la avon.
Kiam kreskado proksimis al fino,
l’ rapon subite rimarkis avino.
Al la legomo ravite ekgapis,
hastis al bud’ telefona kaj frapis:
“Mia avet’, stultiĝinta en folo,
kaŝas rapegon de l’ tuta popolo, –
iĝis kulako en febla maljuno.
Venu rapide por la justa puno!”
Post la frapet’ la avinjo kontenta
re – al rapeg’ por gapado plensenta.
Kvankam baril’ en ĝardeno ne mankis,
ŝin tra l’ fendeto nepinjo rimarkis.
Jen la nepinjo – ne tute plenaĝa,
sed politike forĝita kaj saĝa –
lerte turniĝis pugeto fripona,
sin direktante al bud’ telefona:
“Miaj geavoj en morna malŝato
kaŝas rapegon de l’ homoj kaj ŝtato.
Jen la punenda trockista inklino.
Kiu mi estas? Komsomolanino.”
Returniĝinte kun juna gracio,
la nepinet’ por perfekta ekscio
kuris ĝardenon, kontenta pri l’ faro.
Tion rimarkis la hundo Cezaro,
kiu, simile al ĉiu alia,
servis fidele al rond’ familia.
Tamen, estante hundaĉo konscia,
servis ĝi ankaŭ al ordo socia.
“Kreskas komploto! Mi flaras malbonon!” –
bojis Cezaro en la telefonon,
kaj kuris reen al korta rutino.
Sed de sur arbo ĝin vidis katino.
“Miaŭ! Ĉe ni, en ĝardena profundo,
kreskas rapego, gardata de l’ hundo!
Miaŭ! Ne prokrastu! Mi perdas trankvilon!” –
jelpis katinjo en la aŭskultilon...
Post kvin minutoj, ne tro atendata,
venis ĝardenon la roto soldata.
Rapon eltiris kaj falis en sveno:
Estis la rapo interne malplena!
Kantu edife infana koruso:
endus komence ja frapi pri l’ muso!
Al’ perfektiĝ’, civitanoj sentristaj!
Venas la tempo de gajaj frapistoj.

mar 2000

% O %


KOMPARU


НАПРАСНЫЕ СЛОВА

(Д. Тухманов – Л. Рубальская)

Плесните колдовства в хрустальный мрак бокала.
В расплавленных свечах мерцают зеркала.
Напрасные слова я выдохну устало.
Уже погас очаг, ты новый не зажгла.

Напрасные слова – виньетка ложной сути.
Напрасные слова – нетрудно говорю.
Напрасные слова – уж вы не обессудьте.
Напрасные слова, я скоро догорю.
У вашего крыльца не вздрогнет колокольчик,
Не спутает следов мой торопливый шаг.
Вы первый миг конца понять мне не позвольте,
Судьбу напрасных слов не торопясь решать.

Придумайте сюжет о нежности и лете,
Где смятая трава и запах васильков.
Рассыпанным драже закатятся столетья.
Напрасные слова – напрасная любовь.

tradukis Valentin Melnikov:

LA VORTOJ SEN SIGNIF’

En lumo de kandel’ speguloj brile helas.
Sur fundo de pokal’ ekŝaŭmu via sorĉ’.
La vortojn sen signif’ mi lace elanhelas.
Estingis flamon vi, ne brulas nia torĉ’.

La vortoj sen signif’ vinjetas falsan decon.
La vortoj sen signif’ – facilas la eldir’.
La vortoj sen signif’ – pardonu la vantecon,
La vortoj sen signif’, finbrulas mia spir’.
Jam apud via dom’ tintilo ne eksonos,
de hasta mia ir’ ne implikiĝos spur’.
Ekeston de la fin’ mi senti ne bezonos –
De l’ vortoj sen signif’ fatalas la aŭgur’.

Suĝeton verku pri tenero kaj somero,
kun mola herbo kaj odoro de cejan’.
Jarcentoj ŝutas sin kaj tremas ĉiu ero.
La vortoj sen signif’, la amo iĝis van’.

tradukis Marija Koĉetkova:

VANAJ VORTOJ

Pokalo el kristal’ vin per mallumo miras...
Pro flamo de kandel’ trembrilas la spegul’.
La vanajn vortojn vi kun lasta sent’ elspiras,
en la kamena cindr’ vivetas fajra brul’.

Esencon de malver’ ornamas vanaj vortoj,
neglekta fajna trajt’ de ĉies ironi...
Per vanaj vortoj vi ne juĝu niajn sortojn.
Pro vorta miskompren’ finbrulos baldaŭ mi!
Kaj milda sonoril’ ĉe via sojl’ ne tremu,
la fremdajn spurojn mi ne miksu en la kort’.
Komencon de la fin’ mi daŭre ne komprenu,
ne riveliĝu plu destin’ de vana vort’.

Pripensu ion pri kareso kaj somero,
en kiu regis nin arom’ de foliar’.
Kutima vana am’, simila al monero,
samkiel vana vort’ perdiĝos en miljar’.

'


FIKCIO


V. Rybakov

Gravitavio “Carido”

romano

(daŭrigo)

Peterburgo

1

La reto de orbitaj gravitiloj, nutrataj de sunbaterioj, en nura horo trenis la sepcentlokan gigantan liniŝipon laŭ balistika kurbo de Tbiliso ĝis Peterburgo.

Dum la vojo ni preskaŭ ne parolis, nur interŝanĝis iujn negravajn replikojn. “Ĉu vi deziras al la fenestro?” – “Tutegale estas mallume.” – “Via vizaĝo sukcesis iomete sunbruniĝi, la vangoj brulas.” – “Ili pro vi brulas, Saĉjo.” – “Ĉu ni trinku ankoraŭ kafon?” Pri la afero, atendanta min, mi penis ne pensi; estas stulte konstrui apriorajn versiojn, nenion sciante, – ties multajn fragmentojn mi aŭdis kaj en la vico por registriĝo, kaj en la vico al la aviŝtuparo, ĉiuj estis stultegaj. Najbaroj susuris per gazetoj, jen tie, jen ĉi tie ekflamadis obtuzaj konversacioj, turniĝantaj ĉirkaŭ la katastrofo – mi ne penis kapti rigardon de Stanjo, mi rigardis al ŝi deflanke, sed ŝi sidis, fiksrigardante antaŭen kaj kvazaŭ ŝtoniĝinte, kaj nur per ambaŭ manoj glatigadis, karesis, trankviligadis mian manplaton, senespere alpremiĝintan tra nesentebla blanka ŝtofo al la varma rondaĵo de ŝia femuro. Nur kiam la piloto dekroĉiĝis de la gravita tiro, kaj, korektante la kurson en aerodinamika reĝimo, komencis preparon al la alteriĝo, Stanjo, ĝis nun ne deziranta renkonti mian rigardon, subite komencis deklami. Eĉ ŝia voĉo ŝanĝiĝadis pro versoj – iĝis malalta, iomete raŭka. Pasia. Kvazaŭ de aglino. Tio estis voĉo de ŝia naturo, tiel ŝi ĝemis en lito, kaj mi fieris: al mi ŝajnis, ke tio signifis, ke mi povas doni al ŝi saman feliĉon, kian donas al ŝi la fundamento de ŝia vivo, la akso de turniĝo de la ekstera vantaĵo – ŝia talento. “Kvazaŭ la devon mi plenumas. Kvazaŭ de l’ koro mi forflugas de la amitoj, de l’ amatoj”. Ŝi havis plurajn tekstojn, verkitajn kvazaŭ de viraj personoj. Verŝajne, de tiuj, kun kiuj ŝi estis; mi konjektis, ke da viroj ŝi havis pli, ol mi da virinoj. Se tiu ĉi teksto estis el tiuj, kiujn ŝi verkis dum la vojo ĉi tien, do, tiel ŝi imagis min. La animo pli peziĝis – ŝi eraris. Kun ŝi mi ne plenumis ian ajn devon; verŝajne mi simple timigis ŝin, tro ofte kaj kun tro granda pieco uzante vortojn “devo”, “devas”... Kiel ŝi koleris, kiam mi, anstataŭ ol diri “Vespere mi volas veturi al vi” diris “Vespere mi devas veturi al vi”; dum por mi tio estis sinonimoj. De ŝia koro mi nenien forflugis kaj ne povis forflugi. Mi simple tion ne scipovis. De viraj personoj ŝi ankaŭ verkis pri si mem.

La ĉefurbo renkontis nin per malbona vetero. La avio haltis; Stanjo, leviĝinte, surmetis pluvmantelon. Ĝi ankoraŭ estis malseketa. Kaj ŝia pakaĵo ankoraŭ estis malseketa – la sama oblikva, malvarma pluvo, kiu malsekigis ĝin matene, verŝiĝis sur ĝin nun, vespere, kiam portisto, grakĝemante kaj kriante: “Atenton!”, rulis ĝin al taksia haltejo. La pluvo jen ĉesis, jen, obeante koleran frenezon de ventoblovoj, denove ĵetiĝis el malvarma mallumo, ĝi verŝiĝis onde, kaj la ĵusa kartvela sunbrilo jam ŝajnis efemera ĉielarka ekbrilo, vidita en sonĝo. Ŝovinte la manojn en la poŝojn de la groŝkosta ĉina pluvmanteleto, neglekte surmetinte la kapuĉon, kaj eĉ ne peninte butonumi sin, Stanjo en malpezaj ŝuetoj paŝis rekte laŭ la glacia bolo de nigraj flakoj.

– Ne malvarmumu, Stanjo.

Ŝi kvazaŭ ne aŭdis. En freneza lumo de alterigaj lumiloj ŝia vizaĝo fantome fajreris. Ŝi ĝis la fino ne turnis sin al mi. Ni ne interkisis por adiaŭo. Kvankam min neniu renkontis. Super ni de tempo al tempo kun longa sibla bruo glisis alteriĝantaj ŝipoj, iliaj poziciaj lumoj apenaŭ penetris tra aero, saturita per akvo. Mi kun la portisto transŝarĝis la pakaĵon de Stanjo, mi donis al la ulo rublon (“Multajn dankojn, sinjoro...”), Stanjo silente paŝis en la aŭton, silente batfermis la pordeton kaj la taksio ekveturigis ŝin en la modestan loĝejon, kiun ŝi jam duan jaron luis en la tria etaĝo de deca domo en Kamennoostrovskij; kaj mi, per la manplato forigante akvon de la vizaĝo, revenis en flughavendomon, fordonis en deponejon mian vojaĝsakon – mi sentis, ke mi baldaŭ denove flugos, kaj el aŭtomata telefono vokis la ministrejon.

– Ha lo?

– Ivano Volfoviĉ!

De la lango preskaŭ elflugis kutima “Bonan vesperon!”. Mi sukcesis kapti ĝin ĉe la vosto.

– Jes, estas mi. Parolu!

– Tio estas Trubeckoj. Mi estas en Pulkovo.

– Aĥ, kara mia, ni vin longe atendas!

– Ĉu mi tuj venu?

– Ja nature tuj. Ne konvena estas tago por prokrastoj.

Finfine ankaŭ mi kaŝiĝis de la pluvo en aŭto. El la poŝo de la tute malseka jako mi prenis tute malsekan tukon, komencis froti la vizaĝon, la kolon, la harojn. Lumo de lanternoj flagretis sur kurantaj laŭ la vitroj akvostrietoj, la tegmento de la aŭto tondris kiel tamburo.

– Al la Palaca placo, ŝoforo.

Kaj same kiel mi dum lastaj du horoj pelis for pensojn pri la afero, atendanta min, diligente ne aŭskultante atingantajn min fragmentojn de konversacioj, turniĝantaj ĉirkaŭ la malfeliĉo, samtiel nun mi, kvazaŭ polvon el tapiŝo, komencis batforigi el la memoro la febre karesajn manojn de Stanjo kaj ŝian mortan, forflugintan en vakuon rigardon.

Grandprinco Aleksandro Petroviĉ. Tridek kvar jaroj... estis. Skrupule digna homo, talenta matematikisto kaj bona organizanto. Revulo. Oficiale li estis estro de Rusia parto de Rusi-Nordamerika projekto “Ares-97”, fakte – dekstra mano de la maljuna Koroljov; li kaptis ĉiun vorton de la granda inĝeniero, ĉiam estis preta helpi al la afero kaj per sia morala aŭtoritato, kaj per sia ŝtata influo. Mi havis okazojn kelkfoje renkonti lin en diversspecaj oficialaj kaj neoficialaj aranĝoj, kaj post tiuj renkontoj ĉiam restis varma sento; li estis rare agrabla homo. Ne eblis imagi, ke li havis malamikojn. Tiajn malamikojn.

La taksio turniĝis al Transbalkana avenuo. La juna ŝoforo neglekte turnadis la stirradon kaj ion apenaŭ aŭdeble, morne fajfetis. Brilanta kaĉo de gutoj faladis tra la lumo de la aŭtolanternoj. De tempo al tempo sub la pneŭmatikoj mallonge kaj sovaĝe graŭlis flakoj.

“Ares-97”. De la momento, kiam iĝis klare, ke termonuklea motoro estas afero malproksima, oni decidis moviĝi laŭ tiu provita vojo, laŭ kiu ekde fino de la kvindekaj jaroj oni iris ĉi tie, sur la planedo. Sur stabilajn suncentrajn orbitojn en spaco inter la orbitoj de Tero kaj Marso estis proponite per ordinaraj senpilotaj aparatoj kun likvaĵaj motoroj ĵeti du seriojn da potencaj gravitiloj, kiuj, en certa pozicio – ĝi ripetiĝus nur fojon dum jaro kaj duono – provizus moviĝon de ŝipo kun praktike ajna tunaro kun konstanta akcelo dek metrojn dum sekundo je sekundo. La inercia fazo de la flugo tiamaniere estus tute likvidita, kosmonaŭtoj renkontus nek la senpezecon, nek ĝiajn malagrablajn konsekvencojn, kaj daŭro de la flugo malplilongiĝus de pluraj monatoj ĝis – en la plej malbona okazo – semajnoj. Krome, unufoje pendiginte en la kosmo ĉenon de tiraj gravitiloj, la problemon de trafiko inter Tero kaj Marso eblus solvi unufoje por ĉiam – ĉiuokaze, ĝis aperos iaj principe novaj ebloj kiel, ekzemple, trapikado de tridimensia metriko. Ĉiun jaron kaj duono, sen ajnaj ekstraj elspezoj, ne trabruligante la multesuferantan atmosferon per novaj eliggasoj de duzoj kaj minimume influante ankoraŭ ne tute esploritajn, sed jam tre timigajn geofizikajn efektojn de flama trabatado de la ĉielo, iĝos eble, se aperos deziro, sendi al Marso ŝipon ĉu kun dudek, ĉu kun tridek homoj, aŭ eĉ tutajn eskadrojn po ok aŭ dek ŝipoj kun kvinhoraj intervaloj; kaj fervoruloj jam revis pri koloniigo de la ruĝa planedo. La tira ĉeno devis konsisti el dudek ĉeneroj – dek gravitiloj provizus akceladon for de Tero kaj kontraŭan bremsadon survoje al Tero, aliaj dek – bremsadon survoje al Marso kaj kontraŭan akceladon for de Marso. Se atenti, krome, ke dum tridek jaroj da ekspluatado de la orbita ĉeno de gravitiloj neniu ŝipo averiis dum la tira fazo de flugo, tia varianto de ekspedicio aspektis ne nur pli ekologiema, ne nur malpli multekosta, sed ankaŭ multege pli fidinda, ol ajna reakcia – eĉ se Livermoro aŭ Novosibirsko donus, finfine, la termonuklean motoron. La flugo estis planita por septembro de la naŭdek sepa jaro. La realigo de la projekto okazis kun ĉiuj eblaj reciprokaj riverencoj kaj respektosignoj de la gvidaj landoj; kun ceremonia, vera azia ĝentileco oni sekvis plenan egalecon. Kapon al kapo, gravitilon al gravitilo – ni faris unu, kaj ili faris unu, proksimume foje dum duonjaro, sed ne nepre je unu sama tago. Ni la akcelan, kaj ili la akcelan. Ni la bremsan, kaj ili la bremsan. Por la unua duono de julio estis planita vica lanĉo – de la kvina kaj la sesa el la apudtera dekopo; la dato estis ankoraŭ precizigota kaj konsentigota kun la usonanoj. Restinte du monatojn senvojaĝe en la Tjuratama kosmodromo, la grandprinco liberiĝis por du tagoj kaj ekveturis al la ĉefurbo, por raporti pri preteco de la afero antaŭ la caro, Dumo1 kaj ministraro. Necesas tuj komunikiĝi kun la usonanoj kaj ekscii, ĉu ne okazis ĉe ili provoj de diversioj aŭ atencoj.

Aŭ tio estis iu ilia patrioto skizofrenia...

Deliro.

Ĉu triaj landoj... Estas fragmentaj informoj pri ekzisto de rondoj en Japanio, en Germanio, ofenditaj pri malgranda, laŭ ilia vidpunkto, partopreno de iliaj ŝtatoj en la internacia projekto de la jarcento. Laŭ ilia opinio, tio mallevas prestiĝon de iliaj nacioj. Fi-naciistoj, hundo ilin formanĝu. Estas bone, ke ili estas malmultaj, kaj ke ilin kutime neniu aŭskultas. La germanoj siatempe tre insistis, ke “cele de plena bilanco de partopreno de la ĉefaj flankoj” ĉiuj lanĉoj plenumiĝu de unu sama kosmodromo, kaj tiu estu de iu tria lando, kaj tuj kun senĝena insisto proponis sian kosman bazon en maro de Bismarck – ne proksime estas veturigi tien trans la oceano ĉiujn materialoj kaj por la usonanoj, kaj por ni!

Ne, ne. Estas sensence nun konstruadi versiojn. Mi nun neniel diferencas de kretenoj, posedantaj nulan informon, balbutantaj pri frankmasona komploto kaj pri tio, ke di-sinjoro punis orgojlon de la homo, ekdezirinta grimpi sur la ĉielon. Aŭdis mi hodiaŭ tielaĵojn – rigardis al Stanjo, sentis Stanjon, sed aŭdis pretere.

Ĉio. Stanjo jam estas hejme, en varmo, jam sendube prenis banon, kuŝiĝis sub litkovrilon kun iu libro aŭ manuskripto, aŭ televida ekrano flagretas per io distra kontraŭ la lito – tiel bone estas kuŝi apude, brakuminte unu la alian, vangon ĉe vango kaj senpense-ĝoje spekti ĉian sensencaĵon... Sufiĉas! Kion ŝi nun pensas pri mi – mi tion de ĉi tie ne ŝanĝus, eĉ se forronĝus mian pugnon.

Aŭ mi tro fieriĝas, kaj ŝi nun tute ne pri mi pensas?

Sed nur antaŭ iuj kvin horoj ŝi gorĝe, longe ekkriadis sub mi... kaj dancis: mi estas feliĉa!

Sed – matene? Kiel malestime ŝi kondutis matene, ĉe Ĝvari!

Dio, ĉu tio estis? Ĉu tio estis hodiaŭ – varmego, ĉirpado, blua vastaĵo? Kaj la plej granda tragedio estis tio, ke la kara virino kondutas fremdece.

Ĉio, sufiĉas.

Ni alveturis.

2

La Ministrejo de Ŝtata Sekureco troviĝis en maldekstra alo de malnova domo de la Ĝenerala Stabo. Montrinte al kozako, iomete mirigita de mia aspekto, la malsekiĝintan paspermesilon, mi surkuris laŭ larĝa ŝtuparo sur la trian etaĝon – blanka jako, helblua ĉemizo kun malfermita kolumo, blanka pantalono, blankaj someraj ŝuoj; tipa milionulo sur ferdeko de propra jaĥto. En la ŝuoj plaŭdetis akvo. Ne, ne milionulo, certe – pelulo. Servodeva oficiro.

La koridoroj estis malplenaj, kaj, ŝajnis, la domo dormas, kiel devus esti en tiu ĉi horo. Sed laŭ apenaŭ kapteblaj signoj, kiujn, certe, ne rimarkus fremdulo, mi sentis, ke tie, malantaŭ ĉiu fermita pordo, estas disŝovita formikejo. Nature. Tielaĵoj ne okazis en Rusujo ekde tempoj de grafo Palen2. Kvankam, estis ankoraŭ Karakozov3 – tute malsana homo... Kaj ankaŭ minuskompleksa Pestel4 rezonadis, ŝvebante en nuboj, pri murdo de caro por popolaj liberoj. Interese, se lasi lin kun Aleksandro Pavloviĉ5 solaj – ĉu vere li kuraĝus? Aŭ li al servutuloj prokurus – vi, Ivaĉjo, unue laŭ mia ordono per falĉilo sentripigu la cezaron, kaj poste vi ricevos liberon... La revemaj antaŭuloj timigis Nikolaon Pavloviĉon6 tiel, ke li dum la tuta cetera vivo singultadis pro vorto “libero” – nu, kaj li kondutis adekvate, forbalais pensulojn el la ŝtataparato, lasis nur solajn nekontraŭdiremajn ŝtelulojn; preskaŭ forfekis Rusion...

La sekretario estis bravulo; eĉ la brovon ne movis, ekvidinte inter ĉi tiuj severaj muroj tian ekzotaspektan miraklon, kiel nuna mi.

– Ivano Volfoviĉ atendas vin, sinjoro kolonelo. Mi petas.

Kaj malfermis antaŭ mi pezajn pordoklapojn.

Lamsdorf ekstaris malantaŭ tablo kaj, aŭdeble krakante per densa ŝtofo de gladita uniformo, ekiris renkonte al mi, etendis ambaŭ manojn. Lia osteca baltgermana vizaĝo malgaje longiĝis.

– Kia via estas suda, kara mia, kia vi estas malseka... Pardonu min, maljunulon, ke mi tiel senceremonie plukis vin el la kartvelaj floraĵoj en nian marĉon. Vi estros la enketon. Kaj tion difinis ne mi, – li pikis per la fingro supren. – Estas faktoroj... Sed ne pensu, je Kristo, – li serioze ektimis, ke diris sentakte, – ke mi al vi ne konfidus... Sed ja laciĝis vi dum la printempo, kiel diablo ĉe fajrujo, ja mi scias!...

– Ĉi tien, kara, sidiĝu. Ni tuj varmigilon ŝaltos, vi sekiĝos, – grakĝemante, li elrulis olean varmigilon el malantaŭ de malnovega ĉina ekrano, ŝirmanta ripozanguleton – tableto, elektra tekruĉo, skatoletoj kun dolĉaĵoj; la generalo estis fama dolĉemulo. Li enpikis la kontaktilon en la kontaktingon. – Ĉu vi deziras teon?

– Dankon, Ivano Volfoviĉ, mi tiel tagmanĝis ĉe princo Iraklo, ke nun dum du tagoj povos nek manĝi, nek trinki. Pli bone ni turnu nin rekte al la afero.

– Aĥ, bone, aĥ, bravaj knaboj! Almenaŭ tagon sukcesis akapari. Kia bedaŭro, ke princo Iraklo tiel frue demisiis!

– Por li sufiĉas aferoj en la kartvela parlamento.

– Jes, mi ja povas imagi... Ĉu tie estas varme?

– Varme, Ivano Volfoviĉ.

– Ĉu ĉio floras?

– Oĥ, floras.

Li malĝoje suspiris, eksidis ne ĉe la tablon, sed en la fotelon kontraŭ mi. Metis la kruron sur la kruron, senkompate tirante la maldekstran vangoharaĵon tiel, ke ĝi preskaŭ atingis la epoleton. En nigran, duonkovritan per pezaj kurtenoj fenestron frapadis pluvo.

– Al la afero, vi diras... Terura afero, kara Aleksandro Lvoviĉ, terura... Mi eĉ ne scias, kiel komenci.

Mi atendis. De la varmigilo komencis poiomete flui polv-odora varmo.

– Je la oka kaj kvardek tri elflugis la carido el Tjuratamo. Kun li estis sekretario, profesoro Korĉagin, vi lin konis...

– Ne proksime. Konsultis dufoje.

– Nu jes, nu jes. Kiam vi reprezentis nin en la ŝtata komisiono pri la averio en la Kramatorska gravitmotora uzino. Mi memoras, certe, – li ekfrapadis sin per la montrofingro laŭ la vangoharaĵoj, poste denove ektiris la maldekstran al la ŝultro. – La kuracisto, du gardaj oficiroj kaj du pilotoj, ĉiuj homoj estas niaj, kontrolitaj, konstantaj, estis dum pluraj jaroj kun la carido...

– Ĉu neniu saviĝis? – stulte demandis mi. Ankoraŭ vivis iu freneza espero, malgraŭ ĉio aŭdita. Ivano Volfoviĉ eĉ grakis. Ofendite strabis al mi. Ekstaris, kunmetis la manojn malantaŭ la dorso, kaj ekiris diagonale laŭ la kabineto. Knaretis la pargeto sub eluzita tapiŝo.

– Kara mia, – sufere ekkriis la generalo, haltinte apud la tablo, – ili ja de tri verstoj faladis! De tri verstoj! Komprenu do!

Kun bruo eltirinte unu el la kestoj, li prenis staketon da fotoj kaj revenis al mi.

– Jen rigardu la rompaĵojn! Aerfotoj...

Jes. Mi rapide trarigardis la fotojn. Vere. Per iuj fragmentoj tero estis plugita je kvin metroj profunde.

– La disĵeteco de la rompaĵoj proksimas al elipsa, je unu versto kaj duono laŭ la granda akso. Kaj ili ja ne simple faladis, ja okazis eksplodo, kara mia! La tuta motora sekcio estis detruita!

– Ĉu mino kun horloĝa meĥanismo aŭ simple kunigita kun iu manovro? Ekzemple, je unua movo de alerono – ekfunkci...

– Aĥ, kara mia, – suspirinte, Lamsdorf forprenis de mi la fotojn kaj, ebenigante la staketon, kvazaŭ kartaron, kelkfoje frapis ĝian eĝon je malfermita manplato. – Ĉu eblas nun kompreni? Tamen, la rompaĵoj, certe, estos ankoraŭ skrupule esploritaj. Sed, dirante honeste, ĉu tio tiel gravas?

– Gravus difini por komenco, kia estis la mino, kies produkto, ekzemple.

– Jen, ĝuste vi okupiĝu... Oĥ, kio do mi, idioto maljuna! – subite ekvigliĝis li. Svingante per la staketo, kvazaŭ per aldona naĝilo-akcelilo, li preskaŭ saltante revenis al la tablo, levis parolilon de unu el la telefonoj kaj rapide klakumis triciferan numeron. Do, la internan.

– Lamsdorf vokas, kiel vi ordonis, – balbutis li kulpe. – Jes, venis nia princo, jam antaŭ dudek minutoj. Mi enkondukas lin en la aferon poiomete. Jes, ni atendas.

Li surmetis la parolilon kaj suspiris faciligite.

– Nu, kion ankoraŭ pri tio... Eksplodis ili jam alflugante, nemalproksime de Lodejnoje Pole ili estis disĵetitaj. Post ses minutoj ili devis malkroĉiĝi de la gravita tiro kaj transiri al la aerodinamika reĝimo... Do, pri aleronoj, aŭ pri kio vi deziris – ne konvenas, Aleksandro Lvoviĉ. Aliflanke – ankaŭ en Tjuratamo oni jam iomete trovis. De la momento de antaŭfluga teĥnika kontrolo ĝis la momento de la starto – tio estas intervalo je dudek minutoj – al la ŝipo teorie havis alireblon kvar homoj. Ĉiuj estas aerodromaj teĥnikistoj, homoj ne hazardaj. Unu estis ekskludita tuj – teorie li havis alireblon, sed tiun eblon, se eblas tiel diri, ne uzis – laboris en alia loko. Tio estas konfirmita samtempe de kvin atestantoj. Dum la tuta mateno li finriparadis post ĝenerala riparo lokan serĉan avieton. Kio koncernas tri ceterajn...

Mole malfermiĝis pordo en fino de la kabineto. Ne tiu, tra kiu oni enlasis min. Eniris nealta, tre rekte tenanta sin, tre pala homo en civila, funebra vestaĵo; en profundo de liaj okuloj glaciiĝis silenta doloro. Mi abrupte ekstaris, penis klaki per la kalkanumoj de la plaŭdantaj ŝuoj. Ĝislarme mi hontis pri mia maldeca ripoza vestaĵo.

– Saluton, princo, – mallaŭte diris la enirinto, etendante al mi la manon. Mi gardeme premis ĝin. La koro doloris pro kompato.

– Siro7, – diris mi, – hodiaŭ kune kun vi funebras tuta Rusio.

– Tio estas perdo por tuta Rusio, ne nur por mi, – aŭdiĝis nelaŭta respondo. – Aleks estis talenta kaj bonkora knabo, via samnomulo, princo...

– Jes, Siro, – nenion alian mi trovis por respondo.

– Ivano Volfoviĉ, – diris la imperiestro, iomete turniĝinte al Lamsdorf, – ĉu vi permesos al mi kaj Aleksandro Lvoviĉ resti solaj dum duonhoro?

– Sendube, via cara moŝto. Ĉu mi eliru?

– Ne necesas, – la imperiestro ridetis per solaj lipoj. La okuloj tutegale restis, kiel de batita hundo. – Ni uzos vian malantaŭan akceptejon, – kaj li faris al mi invitan geston al la pordo, tra kiu li eniris antaŭ minuto.

Tie okazis prokrasteto; li tralasis min antaŭen – mi, konfuziĝinte, preskaŭ stumblis. Li milde prenis min je la kubuto kaj insiste puŝis en la pordon unua.

(Daŭrigota)

El la rusa tradukis Jurij Finkel

Notoj pri la ĉapitro

1 Dumo – Rusia parlamento.

2 grafo Palen – Generalo Petro Alekseeviĉ Palen partoprenis murdon de caro Paŭlo I la 11-an de marto 1801.

3 Karakozov – Dmitrij Vladimiroviĉ Karakozov (1840–1866), rusia revoluciulo, kiu malsukcese atencis Aleksandron II la 4-an de aprilo 1866. Estis pendumita.

4 Pestel – Paŭlo Ivanoviĉ Pestel (1793–1826) estis unu el gvidantoj de t.n. “decembristoj” – nobeloj, kiuj faris kontraŭcaran ribelon decembre de 1825, uzinte kiel pretekston la morton de antaŭa caro Aleksandro Pavloviĉ kaj surtroniĝon de Nikolao Pavloviĉ; la ribelo estis sufokita de Nikolao Pavloviĉ, kaj ties gvidantoj estis pendumitaj (inklude Pestel-on) aŭ ekzilitaj en Siberion.

5 Aleksandro Pavloviĉ – Aleksandro I (1777–1825), rusa imperiestro (1801–1825).

6 Nikolao Pavloviĉ – Nikolao I (1796–1855), rusa imperiestro (1825–1855), frato de Aleksandro I.

7 Siro – Afabla alparolo al caro aŭ reĝo.

“Cerbe kaj Kore” № 5(68), majo 2000.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov

:: cerbe.kaj.kore@esperanto.nu


Indekso