CERBE kaj KORE
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno Artefakto
La unua numero de Cerbe kaj Kore aperis en majo 1990. Dum sep jaroj, danke al konstantaj klopodoj de s-ro V.Samodaj ni ricevis 50 kajerojn, kiuj konatigis nin kun verkoj de niaj samklubanoj kaj de E-klasikuloj, instruis regulojn de tradukado kaj versfarado, ebligis interŝanĝon de diversaj opinioj, kritikoj, konsiloj, sperto do havas nesubtakseblan valoron por ĉiu literaturŝatanto en nia klubo kaj ne nur. Ĉiufoje, kiam nia bulteneto paŭzis pro diversaj kaŭzoj, ni baldaŭ sentis ĝian mankon. Jes, dum tiuj paŭzoj aperadis literaturaj paĝoj en Moskva gazeto (en 1992-95), kaj poste en Scienco kaj Kulturo (ekde 1995), tamen ili fakte havis alian celon: montri al vasta publiko pretajn rezultojn de nia literatura agado, jam altnivelajn. Tamen ja nepre bezonatas la kluba tribuno, kie komencantaj aŭtoroj povus provi siajn fortojn kaj lerni de pli spertaj samideanoj. Cerbe kaj Kore multe kontribuis al formiĝo de la Moskva poezia skolo, kies senduban ekziston konfirmas ĵus aperinta poemkolekto Moskvaro. Do, ke nia skolo plu vivu kaj evoluu, ni denove rekomencas eldonadon de nia bulteno, nun jam kiel suplemento al la Artefakto. Mi refoje dankas la modestan tajpinton pro lia multjara diligenta laboro kaj tute ne emas konkurenci kun lia nuna produktaĵo literatura kajero en Scienco kaj Kulturo. Floru cent floroj, kiel diras ĉinoj. La vivospaco sufiĉos por ĉiu, niaj gazetoj kunekzistos pace kaj kunlabore, samkiel tio estis en 1995-97. Kaj certe mi strebos plu subteni altan nivelon kaj reputacion de tiu Cerbe kaj Kore, kiun konas ni ĉiuj. Espereble post ioma tempo ni reatingos la kutiman 20-paĝan amplekson kun ĉiuj tradiciaj rubrikoj tio dependas nur de nia aktiveco. Ajna kunlaboro estas bonvena!
Valentin Melnikov, la redaktoro.
La krestomatie fama versaĵo de Aleksandr Blok, prezentita ĉi-sube, estis tradukita kelkfoje. Ni proponas al vi tri variantojn, faritajn de E-poetoj el diversaj generacioj. Dum pasintaj jaroj niaj klubanoj jam akiris la necesan sperton por kompetente pritaksi kvaliton de poemtradukoj tial ĉi-foje ni nenion komentas. Juĝu mem!
Александр Блок
Ночь. Улица. Фонарь. Аптека.
Бессмысленный и тусклый свет.
Живи ещё хоть четверть века
всё будет так. Исхода нет.
Умрёшь начнёшь опять сначала,
и повторится всё, как встарь:
Ночь. Ледяная рябь канала.
Аптека. Улица. Фонарь.
tradukis N.Danovskij:
Nokt. Strat. Lanterno. Apoteko.
Mister-lugubra aŭreol.
Ankoraŭ vivu dum jardekoj,
kaj ĉio samos sen konsol.
Sed mortos, ĉio ĉi fatala
reripetiĝos dum etern:
Nokto. Rebril-glaci kanala.
La strato. Apotek. Lantern.
tradukis L.Novikova:
Nokt. Strato. Apotek. Lanterno.
Sensenca pala ilumin.
Kaj vivu vi eĉ dum eterno
por ĉio ĉi ne estas fin.
Se morti estos la fatalo,
Denove ekruliĝos rad:
Nokt. Pala brilo de l kanalo.
Lanterno. Apoteko. Strat.
tradukis G.Arosjev:
Nokt. Strato. Apotek. Lanterno.
Sensenca kaj malhela lum.
Duonjarcenton aŭ eternon
vi vivu ĉio samos plu.
Post mort rekomenciĝos ĉio,
kaj firme sin ripetos fat:
Nokt. La kanala trem glacia.
Lanterno. Apoteko. Strat.
Irina Mironova (Kemerovo)
HAJKOJ
Katoj ludetas. Kia natura graci, Kia lerteco!
Homoj kriaĉas. Miras pri ili natur, Penas kompreni.
Plena silento Venis post la noktomez. Ĝuas la tero.
Verdaj folioj estas tuŝataj de vent mola kaj milda.
Freŝas aero. Luno kvietas por ni. Akvo malvarmas.
Vento blovegas jen suda, jen norda kaj varias veter.
Ora aŭtuno. Ĉarme belegas natur. Birdoj forflugas. |
|
Ruĝan koloron Aldonas aŭtuna sorp Al verdoflava.
Tagoj degelas. Proksimiĝas vintro jam. Jaro maljunas.
Hodiaŭ neĝas. Hieraŭ nudpiedi natur permesis.
Neĝo unua kovras vestitajn arbojn verdajn kaj flavajn.
Ke arboj vintre ne hontu pro sia nud, neĝ ilin kovras.
Sur tero kuŝas amaso da blanka neĝ. Amata lando!
Homoj saĝegaj! Savu l naturon, dum ĝi estas savebla! |
Valentin Melnikov
Ĉu kun aŭ sen?
Okcidenteŭrope oni nun konstante ripetas, ke klasikforma poezio definitive eksmodiĝis, ritmo kaj rimoj ne plu bezonatas ktp. Sonas pimpaj vortoj pri tio, ke la poeta penso, liberigita de striktaj katenoj de ritmo kaj rimoj, pli bone esprimas sentonuancojn kaj senpere atingas legantojn. Samlogike eblus aserti, ekzemple, ke domo, liberigita de striktaj katenoj de fundamento kaj muroj, povas esti pli bela kaj komforta... Tio estas komuna plago de ĉiuj artoj en nia jarcento: svarmego de arogaj diletantoj sen bazaj scioj kaj posedo de elementa tekniko, ili pigras lerni, sed volas nepre famiĝi. Ju pli okul- (orel-)frapa estas la kreaĵo, des pli grandas la ŝanco, ke iu ĝin atentos kaj ne riskos kritiki, timante akuzon pri nekompetenteco. Ĝuste en tio nestas la esenco de ĉiuj modernismoj kaj avangardismoj kun diversaj prefiksoj.
Bona poezio trovas resonancon en homa animo, oni ĉiam denove revenas al ŝatata poemo, ripetas ĝin en diversaj cirkonstancoj, serĉante konsilon aŭ konsolon. Oni parkerigas la poemon en junaĝo kaj povas reciti ĝin post jardekoj certe, se ĝi indas. Ritmo kaj rimoj estas la plej efika memorfiksilo, kaj se publiko aprezis la poemon tiu povos vivi jarcentojn. Tamen, ĉu iu kapablas precize reciti ion el nunaj avangardaj poeziaĵoj, lozaj kaj plumpaj, almenaŭ duonjaron post tralego? Certe ekzistas trafaj metaforoj, freŝaj vortkombinoj k.s., tamen kial rifuzi la plej potencan armilon, fidele servantan dum jarcentoj?
Mi ne asertas, ke inter liberaj versaĵoj tute forestas majstraj verkoj. Tamen ordinare ili perdiĝas en amasego da diletantaĵoj. Krome, vere bona poeto devas ja scipovi verki ĉiel, eĉ se li havas specifajn preferojn en stilo. Tio memevidentas samkiel la fakto, ke ĉiu muzikisto devas scipovi ludi pianon kaj legi-skribi muziknotojn (kvankam pluraj popularaj modernaj steloj ja ne scipovas!).
Antaŭnelonge itala korespondamiko (mem li beletron ne verkas, kaj eĉ la opinio, esprimita de li, ne estas lia propra do lia nomo absolute ne gravas) post sufiĉe longa kaj arda tiutema diskuto kun nia samklubanino Klara Ilutoviĉ sendis al ŝi la liberan versaĵon de itala E-poetino Clelia Conterno (1915-1984) kun memfida aserto, ke esprimi tion kun rimoj tute ne eblas. Klara akceptis la defion kaj, miaopinie, perfekte pruvis la malon. La rezulton vi vidos sur la apuda paĝo, kaj mi ŝatus fini tiun ĉi pledon per unu el miaj sonetoj, traktanta la saman temon:
Folio velka falas sur animon...
delonge jam konatas la lini.
Klasika jamb, facilas trovi rimon,
ĉu ion novan povus diri ni?
Por emocioj serĉas mi esprimon,
sed pretas la kondamna opini:
Ne decas plu kreskigi oldan ŝimon!
Eksmodas poezia harmoni!
Sen rim, sen ritmo jen la vers moderna;
liberas vortoj, kaj ne gravas senc
en la poemoj. Klaras ja tendenc!
...Sed restas ankaŭ la valor eterna:
Ne velkas la folio sur anim,
se noblan senton gardas nobla rim.
LA ATENDITO
Clelia Conterno
Vi faris
el doloro ĝojon
el la plor rideton
el ofer donacon
el la viv altaron
kaj florojn el la dornoj
kaj lumon el obskuro
kaj fajron el la frosto,
vi
revo de ĉiu sopiro
brilo de ĉiu aŭroro
flamo de ĉiu fajrero,
vi, Atendito.
Klara Ilutoviĉ
Vi kreis ĝojon el doloro,
kuraĝan vorton el hezito,
Rideton el ĉagren kaj ploro,
vi, atendito.
El dorno vi estigis floron,
vi skulptis ondon el granito,
vi naskis el ofero gloron,
vi, atendito.
Vi estas rev de ĉiu koro,
flam de l naturo kaj spirito,
en ĉiu brilas vi aŭroro,
vi, atendito.
ĴUS APERIS
Moskvaro originalaj poemoj de Valentin Melnikov, Klara Ilutoviĉ, Solomon Vysokovskij, Oĉjo Dadaev. Postparole granda artikolo de Nikolao Gudskov Moskva skolo de originala Esperanto-poezio. Moskvo, Impeto, 1998, 96 p. 12 rub.
Sonet-Сонет originalaj poemoj de Grigorij Arosjev, en la rusa kaj Esperanto. Moskvo, Impeto, 1998, 64 p.
Tiujn kaj plurajn aliajn librojn vi povas mendi en la libroservo de Impeto: 119048 Москва, а/я 428 (petu katalogon!) aŭ aĉeti dum kunvenoj de Esperanto-klubo Lev Tolstoj.
Feliĉan Novjaron!
Cerbe kaj Kore № 1(51), decembro 1998. Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo. Suplemento al la informbulteno Artefakto.
La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8.
Redaktoro Valentin Melnikov |
Indekso |