CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 1 (52) Januaro 1999

Niaj supozoj, ke “Cerbe kaj Kore” estas vere bezonata al moskvaj, kaj ne nur moskvaj esperantistoj, evidentiĝis pravaj. La legantoj akceptis decembran numeron kun intereso kaj aprobo, eĉ la Modesta Tajpinto nin benis, do ni entuziasme daŭrigas. Tamen dume niaj konstantaj kaj malkonstantaj aŭtoroj ne sufiĉe aktive proponas siajn verkojn por aperigo – tial ni provizore fiksis por ĉiumonata kajero 12-paĝan amplekson. Karaj aŭtoroj, ne hezitu montri viajn kapablojn! Por eviti superfluan laboron kaj preventi erarojn, ni petas la personojn, kiuj disponas komputilon, laŭeble prezenti la kontribuaĵojn en elektronika formo: sur 3.5-colaj diskedoj (sistemoj Macintosh, MS-DOS kaj Windows) aŭ per E-poŝto al <os@esperanto.nu>. Preferindas la dokumentformatoj “Nur teksto” kaj RTF; se vi ne havas litertipon “Times Esperanto” aŭ similan (ni pretas ĝin disponigi), bonvolu signi ĉapelitajn literojn per postmetita ikso. La nivelo kaj enhavo de nia bulteno dependas nur de ni ĉiuj. Ni kunlaboru por reciproka utilo kaj plezuro!

Valentin Melnikov, la redaktoro.


MALFRUIĜINTA GRATULO


Nia kara Modesta Tajpinto antaŭ kelkaj monatoj festis 40-jariĝon de sia Esperanto-agado. Dum tiuj 40 jaroj li sindone (oni eĉ povas diri – memfordone!) laboregis kiel redaktoro, tradukisto, eĉ kiel Esperanto-parolisto en radio kaj kino (jes, vere!), fondis tradukistan rondeton, kies membroj poste iĝis la bazo de nia literatura klubo. Pro sia eminenta modesteco li neniam parolas pri siaj meritoj – tamen ni konsilas al vi foliumi la luksan Esperantan Antologion (1887–1981)...

Ni ne sukcesis gratuli lin ĝustatempe pro la objektiva kaŭzo: “Cerbe kaj Kore” tiam ne aperadis. Nun ni volonte kaj plezure likvidas tiun mankon.

Oĉjo Dadaev

(al la 40jara E-jubileo de nia avĉjo Memfordon’)

Ĉu kvardek jaroj estas multe
Por la giganto poezia?
Ja tiun pezon Vi surŝultre
Kunportos al jarmilo tria.
Kaj la kvarcentan datrevenon
Kaj cerb’ kaj koro niaj festos.
Kaj Via glora Av-posteno
Por ĉiam sole Via estos.

LAŬSEZONAJ PAĜOJ


Oĉjo Dadaev

el la nova poemkolekto “25”

* * *

En vazo staris sole bela flor’.
Sur la kurteno pentra floro belis.
Kaj tiom ardis ame ĉiu kor’,
Ke post fenestro eĉ la neĝ’ degelis.

* * *

Interno mia plenas de la ĝoj’,
Ekstere vento blove pelas neĝon.
Sed por amikoj ĉiam restas voj’.
Ĝi gvidas koren, malgraŭ la sieĝo.

* * *

Post la fenestro bruas vento
Kaj blanka neĝ’ torente falas.
Pro la muzik’ aperas sento,
Ke tiu mondo nerealas.

* * *

Sur tablo sveltas korpo de kandel’.
La flamo eta ĉirkaŭlumas mole.
Ĉu l’ flam’ tremetas pro apuda bel’?
Aŭ vi – ĉar sidas ĉe la tabl’ ne sole?

'


LIPOJ

muziko de A.Pletnjov, vortoj de M.Povorin

Prokrastitas necesaj aferoj,
mi veturas denove al vi per metro’,
ĉar dum vintraj tristvesperoj }2-foje
mi sen vi frostas tro.
   Refreno: Lipoj, lipoj, viaj lipoj –
kiel freŝaj ruĝaj riboj.
Ili petas, elokventas
   pri kares’ kaj flam’.
Mi pri tio rememoras,
kaj la koro ekmaĵoras,
ĉar denove min atendas
viaj lipoj jam.
 
Tuta urbo – sub ĉapo neĝera.
Ni duopas enĉambre malantaŭ kurten’
por senvorta kaj tenera }2-foje
lip-parol’ sen miskompren’.
Refreno.
El la strat’ frosto ĉiujn forpelas.
Ĝi koleras, kaj botoj respondas per knar’,
sed glacio tuj degelas }2-foje
pro la vid’ de nia par’.
Refreno.

TTTTTTTTT


NI REMEMORU


Januare naskiĝis elstara rusa poeto kaj bardo – Vladimir Vysockij (1938–1980). En Esperanto liajn kantojn popularigis Nikolai Lozgaĉev (1957–1998), kies sorto strange reeĥis la sorton de Vysockij, kaj la vivo iĝis same arda kaj kurta. Antaŭ 10 jaroj en Sverdlovsk estis eldonita kantokolekto de Vysockij “La birdo Gamajun”, kies bazon konsistigis la tradukoj de Lozgaĉev. Ni rememoru...

Vladimir Vysockij

VERO KAJ MENSOGO

Ver’ delikata en puraj vestaĵoj promenis,
sin belvestinte por ĉiu beata kriplul’.
Kruda mensog’ tiun Veron, vidinte, retenis:
“Kara, noktumu ĉe mi en la varma angul’!”

Vero fidema trankvile dormante ekspiris,
eksalivumis, ridetis en nokta silent’...
Ruza Mensogo sur sin litkovrilon fortiris,
gapis al Vero kaj restis en plena kontent’.

Ellitiĝinte, ŝi hide grimacis, megero:
“Simpla inaĉo! Do, kial mi preĝu je ŝi?”
Ja diferencas neniel Mensogo kaj Vero,
certe, se ilin nudigi – kaj tiun, kaj ĉi.

El la hararo ŝi lerte elplektis or-bendojn
kaj la vestaĵojn kunprenis kun la akcesor’:
mono, horloĝo... kaj ŝtelis eĉ la dokumentojn,
kraĉis, blasfemis obscene kaj gvidis sin for.

Evidentiĝis la perdo, jam kiam matenis:
Vero sin mire kontemplis – ho, mia Jesu’! –
iu jam fulgon malpuran de ie altrenis
kaj puran Veron nigrigis. Kaj ĉio, ne plu.

Oni atakis ŝin ŝtone, sed ŝi nur ridetis:
“Miajn vestaĵojn ja portas malica Mensog’!”
Sed du beataj kripluloj akuzi ŝin pretis
kaj ŝin insultis malpie kun ĝu’ kaj provok’.

La akuzaĵ’ inkluzivis l’ ofendan resumon –
Ver’ akuzitas pro l’ kulpo de aĉa Mensog’:
“Iu putin’ fordiboĉis eĉ propran kostumon,
sed ŝi asertas, ke ŝi estas Ver’ – ho, arog’!”

Kaj nuda Ver’ ĵuris, preĝis kaj larme ribelis,
longe vagadis, malsanis, vegetis sen mon’...
Aĉa Mensogo pursangan ĉevalon forŝtelis
kaj rajdis for, galopante, la kameleon’.

Iu strangul’ por la vero ĝismorte batalos,
sed lia buŝo ne havas eĉ guton da ver’.
Ja pura Ver’ eble iam triumfe realos,
se ŝi nur trompos Mensogon per ĉi manier’.

Ofte, trinkante triope botelon da brando,
eĉ ne supozas vi, kiu gastigos vin lok’.
Oni vin povas malvesti de l’ kap’ ĝis la plando,
kaj portos vian kalsonon malica Mensog’,
vian horloĝon observos malica Mensog’,
vian ĉevalon ekbridos malica Mensog’!

tradukis Nikolai Lozgaĉev


NOVA KANTO


Barboza anekdoto anstataŭ prefaco:

En drinkejo de usona “sovaĝa okcidento” super piano pendas la averto: “Ne pafu pianiston – li ludas, kiel scipovas”. La loko ĉe la piano vakas. Veninto demandas:

– Kie do estas la pianisto?

– Ve, hieraŭ preterrajdis iu vakero, kiu ne scipovis legi...

Do ne juĝu tro severe...

ALVENU

Vortoj de Amalia Aroloviĉ, traduko kaj muziko de M.Povorin

Alvenu en aŭtunaŭroro,
Dum vipas la fenestron pluv’,
Dum la anima amlangvoro.
Nu, kial vi hezitas plu?

Alvenu, kiam vintro fridas
Kaj ĉion kovras neĝa mol’.
Mi tage-nokte hejme sidas,
Atendas, atendas vin en trista sol’.

Alvenu, kiam primavero
Torente rojas en la strat’.
En la memor’ sen efemero
Min gardu, kara atendat’.

Alvenu vi somerkulmine
En florabundo kaj arom’.
Pripensu: tempas jam finfine,
Ke homon, ke homon ie trovu hom’.

Alvenu en lontana sonĝo,
Flugvenu per leĝera glis’.
Min savu de la mava sorĉo
Per via dolĉa arda kis’.

Alvenu tute ajnan horon
Kaj falu al la flama sin’.
Alvenu, ŝiru mian koron –
Kaj ne forlasu, tutvive ne forlasu min.


ORIGINALA POEZIO


Klara Ilutoviĉ

* * *

La homo vivanta bolas
por ĉiu valora starto.
Ĉu multe la homo volas?
Nur iom pli da bonfarto.

Obeas li kaj ordonas
en ŝanĝiĝema vivrolo.
Ĉu multe la hom’ bezonas?
Nur iom pli da bonvolo.

En rev’ al sukces’ impetas
kaj ĝojas li pri l’ avanco.
Ĉu multe la homo petas?
Nur iom pli da bonŝanco.

* * *

“Amu je nomo de Di’ l’ malamikon!” –
ĉiu kristano insistas.
Hom’, kiu sekvas de l’ kredo etikon,
ĉu en realo ekzistas?

Por malamikoj ne venos la fortoj.
Vero sen far’ ne utilas.
Ami je granda distanco per vortoj
ĉiun ridige facilas.

Por malamikoj mi serĉas defendon
kiel estulo humana,
kaj la amato suferas ofendon,
kuŝas l’ amiko malsana...

Eblas pri am’ elokventi predikojn –
venas kapturna impreso...
Sciu ni ami almenaŭ amikojn –
pli dezirata neceso!

Solomon Vysokovskij

LA DEZIRO

Atendu ĉiujn bona dom’,
kaj tie – komprenanta koro
de la plej atendita hom’,
de via vivo kunaŭtoro!

ĈIEL KAJ ĈIEL’

Ni povas peti ĉiel,
sed, ve, ne estas tiel,
ke gutos de l’ ĉiel’
senpage la miel’.


IGREKOJ POR ĈIU TAGO


Rimarko de la tradukinto:

Tiu ĉi specifa ĝenro – kurtaj versaĵoj satiraj kaj humuraj – estas fakte inventaĵo de la aŭtoro. Ruse li nomis tion “Gariki” – laŭ unu el karesformoj de sia nomo Igorj. Tial mi proponas iom strangan, sed logike naturan titolon en Esperanto: “Igrekoj”...

Igorj Guberman

Vi estas por animo kaj raci’
unua amo kaj prizon’, Rusi’.

Mi ekzistas, fakte ne konante
de libero la spiritan senton:
kiu vivis sub la kloŝ’ konstante,
tiu ne perceptas firmamenton.

Animo rusa mute krablas,
indiferenta al kompreno.
Fremdlingvon uzi ĝi kapablas
nur kun vortar’ kaj abomeno.

Popolon rusan ĉiam la gvidor’
antaŭen marŝi vokas plu kun pompo,
por gloro, por moralo kaj honor’,
sed kie la antaŭ’ – denove trompo.

Evoluas la mondo spirale,
rondo rondon postsekvas laŭ ord’,
kaj hodiaŭ ni, certe, morale
estas super mongoloj el Hord’.

Respektas la epok’ laŭ granda list’
profetojn, krucumitajn sen kompato,
kaj ĉiu libro pri simila Krist’
aperas kun prefaco de Pilato.

Eĉ se maldensiĝas laŭ la tempo
morna nokto super nia domo,
la libero rusa, en aŭtento
estos indikita per pogromo.

Estas tiu pens’ – ŝtelita flor’,
sed al ĝi ne malutilos rim’:
hom’ ne restas sola, en ignor’!
Iu nepre kaŝobservas lin.

Ŝatas ni sekuron en epoko:
stacidome bonas la trankvil’;
sed romiaj grekoj jam kun moko
skribis pri ĉi tem’ antaŭ jarmil’.

Mi kredas, ke bonkoras kaj honestas
la potenculoj ĉie sur la tero.
Mi kredas, ke en mar’ niksinoj estas,
mi kredas je koboldo kaj ĥimero.

El marĉo jam vino riveras
kaj kreskas balen’ sur herbejoj;
la viv’ en Rusio prosperas;
filinon atendas du gejoj.

tradukis Valentin Melnikov

“Cerbe kaj Kore” № 1(52), januaro 1999.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Mosskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8.

Redaktoro – Valentin Melnikov


Indekso