CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 2 (53) Februaro 1999

Vi komencas legi jam la trian kajeron de nova “Cerbe kaj Kore”. Ĝia koncepto klariĝis kaj stabiliĝis. Mi jam deklaris en la prefaco al la decembra numero, ke ni ne emas konkurenci kun la literatura kajero en “Scienco kaj Kulturo” aŭ iu ajn alia literatura revuo. “Cerbe kaj Kore” estas la kluba tribuno (kaj nun, dank’al “Artefakto”, ĉiuj ties legantoj iĝis korespondaj membroj de MLEK, do nia aŭditorio rimarkinde pligrandiĝis), kie komencantaj aŭtoroj povas provi siajn fortojn kaj lerni de pli spertaj samideanoj, konatiĝi kun verkoj de aliaj samklubanoj kaj de E-klasikuloj, ricevi necesajn sciojn pri versfarado kaj tradukado, amikajn konsilojn kaj kritikojn. (Maturaj aŭtoroj, ne hezitu montri vin! Ni bezonas kaj beletron, kaj instruajn artikolojn, kaj kritikaĵojn.) Tial nia bulteno havas plurajn diversajn rubrikojn. En “Poeziaj provoj” vi trovos verkojn de komencantoj aŭ de aŭtoroj ne sufiĉe konataj en E-literaturo. “En amika rondo” aperos verkoj, kies nivelo ne sufiĉe altas por vasta prezento, kvankam la aŭtoroj jam ne estas komencantoj. “Laŭsezonaj paĝoj” celas krei konvenan humoron. La ceteraj rubriktitoloj plejparte parolas pri si mem. Ni plu esperas je via favoro, komprenemo kaj kunlaboremo.

Valentin Melnikov, la redaktoro.


KONSILE


MALFERMITA LETERO AL ĈIUJ ESPERANTO-POETOJ DE RUSIO

Ĉiu senescepte esperantisto, lerninte la lingvon, tre baldaŭ provas verki versaĵojn en Esperanto. Evidente, la lingvo mem inklinigas al poezio. Versaĵoj kreiĝas abunde, ili estas deklamataj en kluboj kaj tendaroj, aperas en gazetaro. La malnova deziro de Majakovskij – “ke estu pli multe da poetoj, bonaj kaj diversaj” – en Esperantujo plenumiĝas pli efike ol aliloke. Tamen... “diversaj” poetoj ja pli multas ol bonaj. Ofte oni sentas bezonon versi, sed ne havas eĉ elementajn sciojn pri poezia tekniko. Aŭ eble oni lernis poezian teknikon de la rusa lingvo kaj provas apliki ĝin por Esperanto – sed tio similas veturon en trajno kun uzo de horaro de busoj, ja ĉiu lingvo havas siajn leĝojn. Verkoj pri Esperanta poezia tekniko troveblas, kvankam ne tre facile: “Parnasa gvidlibro” de K.Kalocsay, G.Waringhien kaj R.Bernard estis kelkfoje reeldonita; same ankaŭ la libreto de K.Kalocsay “Kiel verki kaj traduki poemojn” – krome, tiun lastan “Cerbe kaj Kore” plene represis en 1996 (n-roj 7–10). Tre utilas ankaŭ la studo de S.Rublov “Poeziaj rimedoj de Esperanto” (“Cerbe kaj Kore”, 1997, n-roj 1–3). Tial mia modesta tasko estas konatigi vin kun bazaj principoj de verkado kaj doni kelkajn rekomendojn, antaŭ ol vi ekos serĉi kaj studi la menciitan literaturon.

Lastatempe disvastiĝis kaj modiĝis t.n. “liberaj” versaĵoj – sen rimoj, sen ritmo kaj plej ofte preskaŭ sen senco. Se vi preferas tiajn – do vi miajn konsilojn ne bezonas. Mia opinio (eble iom subjektiva, sed firma) estas tamen, ke tio havas nenian rilaton al poezio, samkiel tromodernaj pentraĵoj kun torditaj figuroj kaj nekompreneblaj makuloj neniel apartenas al pentroarto. Simple homo volas montri sin al ĉiuj, ŝajnigi ke li havas talenton (reale neekzistantan), kvankam li pigras studi eĉ elementojn de la metio. Kaj se “li tiel vidas” – do prefere vizitu li koncernan kuraciston...

Do mia artikolo estas destinita por diligentaj personoj, kiuj konsentas, ke ajnan aferon indas fari bone aŭ tute ne fari kaj subtenas la faman eldiron pri 1% da talento kaj 99% da “nigra” laboro.

Antaŭ ol temos konkrete pri poezia tekniko, mi ŝatus doni al vi kelkajn pli-malpli ĝeneralajn konsilojn.

Unue. Necesas tute libere regi la lingvon: pensi en ĝi kaj en ajna momento povi vortumi sian penson. Iu atingas la bezonatan nivelon dum kelkaj monatoj, alia eĉ post jardeko restas eterna komencanto kaj parolas kun teruraj eraroj. Plejparte tion determinas ne naturaj kapabloj, sed (mal)ekzisto de la stimulo: kiucele tiu persono lernas Esperanton, kion volas ricevi per tio?

Eĉ unusola kruda eraro (ekzemple, manko de necesa akuzativo) en poemo aŭ kanto plene detruas la impreson, eĉ se ĉio cetera bonas. Plej gravas alproprigo de la gramatiko, vi devas “senti” ĝin kaj alkutimiĝi al lingvaj normoj. Malpli gravas la vortprovizo. Se vi ne povas tuj trovi la plej taŭgan vorton, vi povas kviete serĉi ĝin en vortaro – gravas nur ke vi sciu, kion poste fari kun tiu vorto. Kaj eĉ se vi opinias, ke scias ĉiujn vortojn – tutegale vortaro devas ĉiam kuŝi sur via tablo, kaj se aperos eĉ ombreto de dubo pri signifo kaj uzo de iu vorto – tuj konsultu vortaron. Kiun? Esperantistoj strebas verki por internacia publiko, la lingvaj normoj devas esti tutmondaj – do ni nepre devas eviti rusan influon. Sekve, vi bezonas “neŭtralan” vortaron. Ideala varianto estas PIV – sed ne demandu min, kiel ĝin akiri! Maksimume mi povas suflori, kiu el spertuloj ĝin havas kaj eble povas pruntedoni... Se PIV ne troveblas – prenu PV-on, en 1989-90 ĝin aĉetis praktike ĉiu aktiva esperantisto, kiam aperis ebleco malmultekoste aliĝi al SAT kaj uzi ties libroservon. PV prezentas la lingvon de 1930-aj jaroj, tie mankas pluraj gravaj vortoj, dum jardekoj iom ŝanĝiĝis la normoj – tamen ĝi bone utilas. La rus-Esperantan vortaron de Bokarev prefere tute ne uzu: eraroj svarmas ĉiupaĝe. Maksimume vi povas preni el ĝi Esperantajn ekvivalentojn por iuj rusaj vortoj – se vi ilin absolute ne sciis –, tamen nepre tuj rekontrolu la signifon de tiuj vortoj laŭ PIV aŭ PV. La Esperanto-rusa vortaro (de Bokarev) taŭgas nur por rememorigi signifon de iu Esperanta vorto, aŭ se vi ne komprenas difinon en PIV (foje tio okazas, precipe se temas pri nomo de konkreta besto aŭ planto). Do uzu ĝin kun granda singardo: eraroj ne tiom abundas kiel en R-E vortaro, sed en mia ekzemplero mi faris korektojn sur preskaŭ ĉiu paĝo. La malgrandajn vortarojn (de “Kopso”, Gakalenko, Galiĉskij, Kolker k.m.a.) absolute ne uzu: strebu riĉigi viajn sciojn! Ne decas resti je nivelo de komencanto, se vi pretendas iĝi granda poeto (kaj se ne pretendas – do kiudiable verki?!).

Due. Sobre pritaksu viajn kapablojn. Se vi volas verki originale – pensu: ĉu vi havas kion diri al la publiko, ĉu vi diros ion efektive novan, neniam antaŭe diritan de aliaj poetoj? Ĉu vi kapablas trovi freŝan ideon kaj suĝeton, nebanalan komparon? Se vi ne certas pri tio – do prefere komencu per tradukoj, kvankam tio eĉ pli malfacilas el teknika vidpunkto. Se vi tradukas – do ĉiam memoru: altkvalita originalo postulas same altkvalitan tradukon. Vi devas transdoni la enhavon, la stilon, la sentojn de la originalo, ankaŭ la sonimpresojn. Se tradukisto mem, eĉ legante sian tradukon laŭpapere, stumblas kaj ne povas elparoli vortkombinojn, tamen asertas ke tio estas versaĵo de Puŝkin – kompaton meritas kaj la tradukisto, kaj Puŝkin...

Certe, atingi pli-malpli altan nivelon eblas nur per praktika laboro – sed tio ne signifas, ke ĉiujn rezultojn de via laboro indas prezenti al vasta publiko. Estu vi mem la plej severa kritikisto de viaj verkoj, por ne honti poste!

Trie, speciale por tiuj, kiuj verkas aŭ tradukas kantojn. Se leganto de poemo trovos en ĝi nekonatan vorton – li povos konsulti vortaron kaj daŭrigi la legadon jam kun plena kompreno. Dum kantado aŭ deklamado tio ne eblas: se aŭskultanto ne komprenis iun vorton aŭ gramatikaĵon – la senco forglitas kaj la impreso estas fuŝita. Do en kantotekstoj oni devas uzi nur komune kompreneblajn vortojn. Bezonatas saĝa kompromiso – ke via kanto ne estu, unuflanke, tro “tendara” (rememoru la brilan parodion “Kanto pri nenio” de M.Povorin kaj vi komprenos, pri kio temas), kaj, aliflanke, – tro elitisma (sama Povorin iam fieris, ke lian “Fajrereton” povas plene kompreni de la unua aŭdo ne pli ol dek personoj). Eble vi povas iom riski per komplika teksto, se vi certas ke vian kanton oni ŝatos aŭdi plurfoje (pro bela muziko, majstra plenumo ktp.) kaj iom-post-iom parkerigos kaj plenkomprenos. Sed povas okazi, ke eĉ multfoja aŭskultado ne helpas komprenon: la cerbo kvazaŭ malŝaltiĝas. Oni aŭdas la vortojn en Esperanto, komprenas ĉiun aparte – sed tute ne povas poste diri, pri kio estis la kanto (jes, vi konjektis: mi aludas la “Ekvinokson”...). Do ankaŭ troa filozofiemo en kantotekstoj evitindas. Fakte, trovi la kompromison helpos nur arta gusto – nature, se vi posedas ĝin...

Kvare. Ne ripetu en mallonga versaĵo samajn vortojn. Tio pravigeblas nur, se la vorto estas “ŝlosila”, esprimas gravan specifan ideon. Aliokaze uzu sinonimojn, ili en Esperanto pli abundas ol ŝajnas al pigra komencanto. Tamen neniokaze elpensu proprajn “neologismojn”, prefere diligente foliumu vortarojn. Ne indas inventi biciklon...

Kvine. Evitu vortojn miskompreneblajn pro fuŝa prononco – ke “l’ amo” ne iĝu “lamo”, “pland’” ne miksiĝu kun “plant’”, “aŭtenta” ne estu “aŭ tenta” ktp.

Sese. Zorgu pri belsoneco. Memoru, ke flue elparoli oni povas ne pli ol du konsonantojn sinsekve, maksimume tri, se inter ili estas “r”. Do por eviti neprononceblajn amasiĝojn de konsonantoj, estu atenta kun apostrofoj. Uzu ilin nur en vere necesaj okazoj kaj ne pli ol po unu en unu verslinio. Ankaŭ pri kunmetitaj vortoj estu akurata, pro la sama kaŭzo. Atentu, ke en verso ne staru proksime unu al alia diversaj siblaj sonoj, evitu esprimojn kiel “ĉu ŝi ĝis nun...”

Sepe. Mi bone komprenas, ke viajn verkojn legos-aŭdos nur ruslingvanoj. Gajni simpatiojn de tutmonda publiko vi povos nur kiam sufiĉe famiĝos en Rusio, akiros majstrecon kaj ne plu bezonos miajn konsilojn. Do vi devas konsideri la “kulturan fonon”. Evitu la formojn kaj rimedojn, normale uzeblajn en Esperanto sed esence fremdajn al rusaj tradicioj (esprimojn kiel “mi vidis lin kuri”, “ne jam havas” aŭ “venis ĉe lin”; “agordajn” rimojn; ritmajn “licencojn” ks.). Aliflanke, se vi ne pretendas je tutmonda aŭditorio – vi povas, kvankam kun ioma risko, uzi rimedojn tradiciajn por rusa poezio, kiujn tamen insiste malrekomendas la aŭtoritatoj de Esperanto (ekzemple, radikajn aŭ “abortajn” rimojn); aŭ enŝovi por humurefekto rusan vorton. En raregaj okazoj al brila talenta poeto oni povas pardoni eĉ gramatikajn, ne nur poetikajn erarojn: simple oni ilin ne rimarkas dum aŭdo. Tamen mi povas nomi nur unusolan tian poeton – M.Bronŝtejn, kies nivelo atingeblas tre malfacile. Tio estas escepto, kiu nur konfirmas la regulon: por krei ion vere bonan oni plene posedu la teknikan bazon. (Al eventuala demando, eĉ riskante provoki ĉies koleron, mi diros, ke la kantotekstoj de Ĵomart estas tute subnivelaj kaj eltenas nenian kritikon.)

Kaj nun, se mi ankoraŭ ne fortimigis vin de poemkreado – penu trovi la supremenciitajn verkojn pri poezia tekniko, atente studu ilin, ekzercu – kaj poste montru, kion vi kapablas...

Valentin Melnikov

...Se al abismo mara vi komparas
la amon, kaj tujsekve tie staras,
ke ĝi tra l’ koro pikis per ponardo,
vi, kara, estas tre konfuza bardo.
Ne skribu: “Antaŭ celo el la selo
mi falis, ĉar ŝiriĝis mia velo.”
Nek diru: “La potenca fera dento
de l’ tempo, kiu tiom da torento
de larmoj jam sekigis, verŝos nepre
balzamon al ĉi vund’, brulanta febre.”...

“La Arto Poetika” (el Parnasa Gvidlibro)


KOMPARU


Vasilij Eroŝenko (1890–1952)

HOMARANO

Ekbruligis mi fajron en kor’ –
ĝin estingos nenia perfort’.
Ekflamigis mi flamon en brust’ –
ĝin ne povos estingi eĉ mort’.
Brulos fajr’, ĝis mi vivos en mond’.
Flamos flam’, ĝis ekzistos la ter’.
Nom’ de l’ fajr’ estas am’ al homar’,
nom’ de l’ flam’ estas am’ al liber’.

Перевод Константина Гусева:

СЫН ЧЕЛОВЕЧЕСТВА

Я зажёг в моём сердце костёр –
с ним и в бурю не будет темно.
Я в душе моей пламя простёр,
и умру – не угаснет оно.
Лей, костёр, ласку жизни и новь!
Вейся, пламя, бессмертно горя!
Мой костёр – к людям мира любовь,
пламя – вольного завтра заря!

Перевод Соломона Высоковского:

ГРАЖДАНИН МИРА

Искра жаркая – в сердце моём,
не страшна ей судьбы круговерть.
И в груди пламенеет огонь,
не погасит его даже смерть!
Жить огню – пока жива земля,
искре жить – пока в жилах бьёт кровь.
Им бессмертные есть имена:
это к людям, к свободе любовь.


POEZIAJ PROVOJ


Marija Koĉetkova (Ivanovo)

* * *

Spurojn sur neĝo kovras alia neĝ’...
Spurojn sur sablo viŝos ondo elmara...
Spuroj en koro restos ĉiama sieĝ’,
pri rememoroj – avida, pri ĝojo – avara...

Ŝtonoj de roko estas pli fortaj ol
vento momenta. Sed vento kun tempo pli fortas.
Lante degelas tagoj. Ilia rol’
ŝajnas negrava, sed ĝi historion portas.

Iu respondos flustre al via demand’,
iu silentos apude, sciante respondon.
Vi tiel foras, kvazaŭ alia land’
en nekreita dunkla vizia mondo.

Buntas rebriloj de papilia flugil’...
Nigras literoj sur la folio blanka...
Niaj animoj – kiel neĝeroj mil,
montraj hazarde iun reversan flankon...

* * *

Ne foriru! Ĉi tie ne lasu min sola,
ĉar malvarmas sen vi mia hejmunivers’.
En delira laciga ebri’ senkonsola
elabisme aperas nova glaŭka vers’...

Ne foriru! Mi mortos denove por jaroj
en ornamo pentrita de antaŭa gel’,
kaj denove mi vidos inter pigoj kaj laroj
nigrflugilan animon de sovaĝa anĝel’...

Estu foje sincera... Mi nenion forprenos
el memoro ĝis lasta vespera rebril’;
sed denove al vi iun nokton sonĝvenos
via rev’ – nenaskitaj filino kaj fil’.

Por momento deviu de ĉiama direkto,
por, ekzemple, konscii florkoloron de lin’...
Ĉu ni havas aŭ ne nian propran elekton
je la vojoj internaj de komenco ĝis fin’?


EN AMIKA RONDO


Solomon Vysokovskij

AL HOMARANOJ

Samideanoj! Ĉiu hom’!
Ekzistas unu la plej grava celo:
En ĉiu land’, en ĉiu dom’
ekregu saĝo, bono, am’ kaj belo!

* * *

Sen mordanta abelo
ne ekzistas mielo.

* * *

Kiu gravas,
tiu pravas.

Rimarko de la redaktoro: en ĉiu lingvo troveblas diversaj esprimiloj por tiu aŭ alia ideo. Ekzemple, tiun el la lasta duverso iu rusa aŭtoro (ve, mi forgesis la nomon!) esprimis per “Fablo konsistanta el nura moralo”:

Кто Лев,
тот и прав.


IGREKOJ POR ĈIU TAGO


Igorj Guberman

Y

Hebreojn – kaj kadukajn, kaj junaĝajn
mi amas ne dresitajn, sed sovaĝajn.

Mi vivas facile, leĝere,
sed devas mi diri konfese,
ke estas hebreoj ni, vere,
sed iuj – pli ol necese.

Rimarku ni: dum histori’ evoluis,
gvidante l’ popolojn fatale,
hebreoj ĝis nun sian ŝtaton konstruis,
tamen la rusan – male.

Se mia bona juda Di’
indulgus min, sen krud’ –
facile povus fari li,
ke mi ne estu jud’.

De la hebre’ per larmo penta
trasaturitas la spirit’:
hebre’, pri ĉio plenkontenta,
estas kadavr’ aŭ invalid’.

Antisemit’ similas damon
de profesia delikato:
sentante al hebre’ malamon,
postulas pagon sen rabato.

Ne simplan loĝejon bezonas hebreoj,
hebreoj bezonas por vivo ekzakta
loĝejon specifan, kun du necesejoj:
unua – vianda, alia – la lakta.

Rimarkas judon vi en ajna sfero,
jam ĉe la sojl’ nevole lin aŭskultas.
la judoj tre malmultas sur la tero,
sed ĉiu judo ege, ege multas.

tradukis Valentin Melnikov

“Cerbe kaj Kore” № 2(53), februaro 1999.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov


Indekso