CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 3 (54) Marto 1999

Venis printempo. Pli varmigas la suno, aperas la unuaj floroj. La 8-an de marto oni tradicie festas la Virinan Tagon – kvankam jam ne memoras, kiu konkreta evento tion iam iniciatis. Do ankaŭ ni subtenu la konvenan humoron. Tial ĉiuj kontribuaĵoj de tiu ĉi kajero estas ligitaj kun printempo, amo, aŭ, ni diru pli vaste, kun interrilatoj de viroj kaj virinoj. Agrablan legadon kaj ĉiaspecan feliĉon al vi ĉiuj!

Valentin Melnikov, la redaktoro.


UVERTURE


Nikolai Lozgaĉev

PRIMAVERO

prima verdo
prima verŝo
prima vermo
prima vergo
prima vervo
prima verbo
prima verso
prima verko

prima vero


EL LA GERMANA POEZIO


Heinrich Heine

***

Leise zieht durch mein Gemüt
liebliches Geläute.
Klinge, kleines Frühlingslied,
kling hinaus ins Weite.

Kling hinaus bis an das Haus,
wo die Blumen sprießen.
Wenn du eine Rose schaust –
sag: ich laß sie grüßen.

***

Milde fluas tra la kor’
kanto primavera.
Flugu, melodi-sonor’,
en la vast’ aera.

Flugu longe, sen ripoz’,
super domoj flutu.
Se troviĝos tie roz’ –
ĝin de mi salutu.

El la germana tradukis Valentin Melnikov


LAŬSEZONA PAĜO


PRINTEMPA MELANKOLIO

vortoj kaj muziko de M.Povorin

Denove la printemp’ kruele trompis min.
Rigardu la fenestron, kaj vi kredos:
Faladas post neĝer’ neĝer-petolulin’,
Ĝis kiam la arme’ de l’ neĝo en kulmin’
La tutan teron ekposedos. (2-foje)

Etendu manon nur, kaj tuj degelos ĝi,
Kreaĵ’ belega, sed kun kor’ glacia,
Kaj de sur mia polm’ forglitos sen pasi’,
Kun adiaŭa bril’ neglektos varmon ĉi
Je mia sent(’o) melankolia. (2-foje)

Ĉu tio estas leĝ’ eterna de l’ natur’,
Ke varmon ĉiam la neĝer’ evitas,
Aŭ ne sufiĉas varm’ en polmo mia nur?
Neĝero post neĝer’ per moko kaj forkur’
Karesan geston mian spitas. (2-foje)

Kaj jaron post la jar’ frostiĝas la anim’,
Ĉar juna ard’ ne povas ĉiam flami,
Kaj en animo mia daŭre kreskas tim’,
Ke venos la somer’ benita laŭ rutin’,
Sed jam la kor(’o) ne povos ami... (2-foje)


EL LA NUNTEMPA RUSA POEZIO


Кирилл Ковальджи

из цикла “Зёрна”

* * *

В часы труда и в тихий час ночной,
усталым вечером и на рассвете
мне грустно потому, что нет тебя со мной,
я счастлив потому, что ты живёшь на свете.

* * *

Dum laborad’, en milda nokta hor’,
en mateniĝo kaj vespera laco
tristigas min sen via varmo la humor’,
kaj feliĉigas de vivado via graco.

tradukis Klara Ilutoviĉ


EN AMIKA RONDO


Solomon Vysokovskij

el la poemciklo “Virina angulo”

LA ALVOKO

Ke ne pereu homa mondo,
ke ŝaŭmu ĉiam ĝoja vin’,
sonadu kiel mara ondo:
“Mi amas vin, mi amas vin!”

LA DIALOGO-REVO

“Vi nuras! Vi – carino mia!”
Ŝi tuj respondas: “Nuras, ĉar
vi estas la plej ekskluziva,
vi – mia edzo, mia car’!”

KARESA VORTO

Karesa vort’ por ĉiu damo
agrablas kiel la balzamo!
Ĝi estas tre potenca ilo
en buŝo de Adama filo!

* * *

Mi ĝojas, ke mi vin ĝojigas,
ke via belo tiel brilas!
Jen ĉefa mia bondeziro:
okazu en la vivo – miroj!

* * *

Konsentas ĉiu hom’ sen ekskluziv’:
en vivo amo estas poezi’!


ORIGINALA POEZIO


Mikaelo Bronŝtejn

* * *

Malantaŭ nia stulta am’
dek jarojn rememoroj lulas,
momentojn ĉarmajn respegulas
subita er’ de tiu flam’.
Ĉu retroiron mi postulas?
Ho ne! Sufloras la raci’,
ke l’ senton inter mi kaj vi
perdita tempo ne stimulas.

Ja, tamen ne la stulta sent’ –
la amikec’ atendas antaŭ,
do, ni, nejunaj geamantoj,
retrovas nin en vivtorent’.
La benon de l’ iamaj kantoj,
la sonojn de l’ senzorga ĝoj’;
kaj ĉiun en la disa voj’
varmigas revoj pilgrimantaj.

Ĉe la hazarda rendevu’
ni ambaŭ ekridetu svage,
ni ion trovu enimage
feliĉan, inter urba bru’.
Kaj la farata ĉiutage
kutima fluo de labor’
por la moment’ degelos for;
proksimon ni ĝuetos vage.

Jes, tamen, kial mi pri l’ sent’?
Neniam amo estis stulta.
Malobeema, jes. Tumulta.
Tenera. Fora de l’ konsent’.
Kaj tamen am’ – ne ŝerc’ adulta!
Sekvante spurojn de l’ pasi’,
indulgon vian petas mi,
ĝenanta ĉe la spir’ singulta.

aŭg. 1998

 

Al...

O, Ksana!
Via cel’ elana –
viv’ Zurbagana –
iam logis min.
En ver’, de
odoranta merde (pardon’)
rutinaĵo, certe
reven vokis Grin.

Mi forgesetis pri l’ real’,
kaj mal-
amegis rampon de la temp’ –
en ĉiu fino de printemp’
mi revis pri l’ tendara bal’.

M-m-Maŝa!
La deziro kaŝa,
rev’ preterpaŝa
ĉiam en krani’:
– Ĉu vere
estas ne surtere,
nur surpapere
Zurbagan’ por ni?

Jes, venas ĉiam la maten’,
kaj sen-
iluziigas sonĝon tuj,
forflugas fumo de l’ patruj’
revula ĝis renokta sven’.

Do, dormu...
Revoj vin adoru.
En sol’ ne ploru
ĉe l’ kusena sin’.
En helo
sub skarlata velo
al via celo
vokas saĝa Grin’.

ie en 1997


Oĉjo Dadaev

el la poemkolekto “25”

* * *

Denove la doloro ŝiras koron.
Denove tiu sago trafis min.
Nu, bone, kara, ĉesu vian ploron.
Mi ridos plu, por ne turmenti vin.

* * *

Silenton ĉambran ŝiras la sonor’.
Jam min apudas viaj sonkonturoj.
Ni dialogas pri la “mur’ de plor’”,
Sed pensas pri la ĝojo ekster muroj.

* * *

Du briloj en neni’. Du torĉoj de la kor’.
De l’ brakdistanco kvazaŭ el senfin’.
Mi staras sen konsci’. La mondo fluas for.
Kaj nur rigardo via savas min.

* * *

En ĉambr’ solece virin’ angoras.
Al fantazio la kor’ eskapas.
Ekstere, ŝajnas, ĉielo ploras...
Aŭ, eble, iu la pordon frapas?

* * *

En la krepuskon volvis vin vespero.
“Mi trinku vivon!” – estis voĉa trem’.
Mi povas vin konduki ĝis rivero,
Sed akvon trinki povas nur vi mem!

* * *

La rondo lampa super lita vast’.
La moloj ombraj en la ŝrankaj duroj.
La vortoj, eldiritaj sen bombast’.
Kaj voj’ alhejma kun amikaj spuroj.

* * *

Min veturigis la trajno rapida.
Forglitis la urbo kun griza panel’.
Sonis en sonĝo la kanto revida –
Vi dancis kun nuboj en blua ĉiel’.

* * *

Konturojn niajn kvazaŭ pentras fingro
Sur la altaro de la firmament’.
Interna fajr’ bruligos nin ĝis cindro
Kaj portos foren ĝin tenera vent’.

* * *

La mano kaŝis buŝon, por la kri’
El mia kor’ ne tuŝu la aeron.
Por ĉiam restu tiu am’ en mi.
Sed tamen ni ne perdu la esperon...

* * *

Kiom da jaroj vi vagas tra l’ mond’?
    Dudek kvin.
Kiun vi serĉas post horizont’?
    Min.
Haltu, fin-fine! Ĉu vi ne deziras?
    Ne, tamen.
Kien vi nun, strangulo, foriras?
    Amen...


IGREKOJ POR ĈIU TAGO


Igorj Guberman

En am’ belegas kaj adoro,
kaj apogeo, kaj langvoro.

Se ni reenkarniĝas vere
por nova vivo, laŭ la fat’,
do birde flugus mi somere,
kaj marte mi estiĝus kat’.

La varmo ekscite denovas,
inspiras – do ĉiuprintempe
bedaŭras mi tre, ke ne povas
du litojn okupi samtempe.

Viva sent’, de ludoj ĝoja folo,
sparkoj de diskut’ sen ajna cedo...
Am’ estas daŭrigo de parolo
per alia komunikrimedo.

Naturo nin surliten ŝovas,
la sorto tion ne abolas:
Sen ino vivi vir’ ne povas,
kaj ino – povas, sed ne volas.

En viro pleje gravas saĝ’ sen limo,
kaj forto – por vigleco kaj bonfarto.
Sed al virino logas nin animo
kaj ankaŭ la ceteraj korpopartoj.

Amor-kuniĝoj plej diversaj
spiriton havas kaj esencon,
do inter agoj seks-perversaj
agnoskas mi nur abstinencon.

 

Angore tristas la virin’,
ke la spegul’ dikigas ŝin.

Ke en animo brilu sun’
kaj flamu dramo,
preferis mi paroli kun
vestita damo.
Ĉar la virin’ alia estas,
se ŝi senvestas.

Anim’ doloras kaj ribelas,
se ardon bridas abstinenc’;
virgeco per la formo belas,
sed peko bonas per esenc’.

Mi belulinojn ne adoras,
ne nur pro manko de la mon’ –
eĉ nokte belulin’ memoras
pri digna pozo por impon’.

Virin’ estas bazo de domo,
fiero por la famili’;
ŝi estas amiko de homo,
eĉ kiam pork’ estas li.

Vir’ estas best’, aĉul’ avara,
tedul’, despoto, kretenego.
Ke tio ĉi fariĝu klara,
edziĝu simple vi, kolego.

Per logik’ ne eblas inon venki,
ĉiam bolos ŝi kaj violentos;
eblas la edzinon rekonvinki,
nur se oni tuj kun ŝi konsentos.

 

Mirakla ĝuo de amora sento –
multobligilo por la homa gento.

Vane la konscienc’ modesta
angore jukas en la sin’:
mi estas hom’ – nenio besta
fremdas min.

Estas la plej bona tasko –
krei karnon laŭ kutim’.
Nia tasko – korponasko,
Di’ provizos per anim’.

tradukis Valentin Melnikov

Do, ni deziras al ĉiuj niaj legantoj – feliĉan amon!

“Cerbe kaj Kore” № 3(54), marto 1999.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov


Indekso