CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 4 (55) Aprilo 1999

La 23-a de aprilo estas tago de Ŝekspir: li naskiĝis tiutage en 1564, kaj mortis la saman tagon en 1616. Do vi trovos ĉi-kajere lian soneton en diversaj tradukoj kaj eble denove pripensos: ĉu Esperanto estas samriĉa kiel naciaj lingvoj por transdono de sentonuancoj kaj traduko de mondaj klasikaĵoj.

Por variigi la enhavon, ni enmetis krom tradukoj ankaŭ originalajn poeziaĵojn – de fama Oĉjo, kiu, interalie, la 19-an de aprilo festas naskiĝtagon.

La 14-an de aprilo 1917 ĉesis bati la koro de Ludoviko Lazaro Zamenhof – la koro, pri kiu li mem verkis versaĵon, iĝintan la plej konata por ĉiu esperantisto. Eĉ tiu, kiu ne memoras precize “La Esperon” kaj tute ne konas aliajn poeziaĵojn en Esperanto, certe scias “Ho mia kor’!” Tiu simpla poemeto troveblas en ajna lernolibro – do ne mirindas, ke multaj provis ĝin traduki al sia gepatra lingvo. Nun vi vidos kaj taksos la rezultojn.

Kaj fine de la kajero, moviĝante laŭ aprilaj datoj (ial, tamen, en inversa direkto), ni venos al la komenco de tiu monato kaj iom rid(et)os.

Agrablan legadon!

Valentin Melnikov, la redaktoro.


23.IV


William Shakespeare

Sonet 90

Then hate me when thou wilt; if ever, now;
Now, while the world is bent my deeds to cross,
Join with the spite of fortune make me bow,
And do not drop in for an after-loss:
Ah, do not, when my heart hath ’scaped this sorrow
Come in the rearward of a conquer’d woe;
Give not a windy night a rainy morrow,
To linger out a purposed overthrow.
If thou wilt leave me, do not leave me last,
When other petty griefs have done their spite,
But in the onset come: so shall I taste
At first the very worst of fortune’s might;
And other strains of woe, which now seem woe:
Compared with loss of thee will not seem so.

перевод С. Я. Маршака

Уж если ты разлюбишь – так теперь,
Теперь, когда весь мир со мной в раздоре.
Будь самой горькой из моих потерь,
Но только не последней каплей горя!
И если скорбь дано мне превозмочь –
не наноси удара из засады.
Пусть бурная не разрешится ночь
Дождливым утром – утром без отрады.
Оставь меня, но не в последний миг,
когда от мелких бед я ослабею.
Оставь сейчас, чтоб сразу я постиг,
Что это горе всех невзгод больнее;
Что нет невзгод, а есть одна беда –
Твоей любви лишиться навсегда.

Traduko de William Auld

Se vi malamos min, malamu nun,
kiam oponoj estas mia sperto,
kurbigu min kunlige kun fortun’
kaj ne aperu kiel posta perdo.
Aĥ, kiam mia kor’ jam dragis plagon,
ne venu post forpuŝo de atenco:
post venta nokt’ ne donu pluvan tagon,
prokrastadante pri detret-intenco.
Se vi min lasos, estu ne la lasta,
kiam tristetoj spitis min detrue,
sed venu avangarde, ke plej drasta
Fortunpotenc’ min trafu plej unue,
Kaj kio ŝajnas nun doloro fia,
se mi vin perdis jam ne ŝajnos tia.

traduko de Valentin Melnikov

(konsidere ankaŭ la rusan tradukon de S. Marŝak kaj la muzikon de S. Nikitin)

Se vi malamos – do prefere nun,
dum tuta mond’ min klinas al despero.
Vi estu kruda moko de fortun’,
sed ne la lasta guto de l’ sufero.
Se mi eltenos premon de l’ angor’,
ne batu min ponarde el embusko,
ke ŝtorma nokt’ ne daŭru sen aŭror’
per pluva grizo de maten-krepusko.
Forlasu min ne antaŭ vivofin’,
dum mi pro bagatelaj plagoj feblos.
Mi ŝatus, ke vi tuj forlasu min,
do scios mi: pli granda plag’ ne eblos.
Ja ne ekzistas plagoj sur la ter’
krom perdi vin por ĉiam, sen esper’.


19.IV


Oĉjo Dadaev

* * *

Inter nuboj, super montoj
Pendas rondo da brilad’.
Sur la akvo por irontoj
Hule brilas luna pad’.

Kien vojo tiu gvidas?
Kiu povus pasi ĝin?
La silent’ al mi konfidas:
Borde kuŝas voja fin’.

* * *

En la morna tago promenante
Mi ekaŭdis ridon el proksimo.
Ĉe la fajro helaj homoj kante
Vekis ion varman en animo.

Mi ilian lingvon ne komprenis,
Sed resonis pro la vortoj koro.
Iu manon mian mole prenis,
Kaj forfluis plene la angoro.

En la fajro kun dancantaj briloj
Jen elkreskis ankaŭ mia floro.
Kaj da tiaj floroj multaj miloj
Flamis tra la mond’ en tiu horo.


14.IV


Enkonduke

PENSOJ DE TRADUKISTO

Sendube, ĉiu esperantisto almenaŭ unufoje en sia vivo provis traduki versaĵon aŭ kanton. Kvalito de la rezulto dependas de multaj faktoroj, sed certe, plej bone sukcesas tiu, kiu bone preparis la grundon. Majstraj poetoj instruas nin, traktante diversajn flankojn de la problemo, kaj ne indas ripeti konatajn tezojn. Ĉiuj konsentas, ke traduko devas transdoni enhavon kaj stilon de la originalo, krei la saman impreson ktp. Gravas ankaŭ la teknika flanko: kun la originalo devas koincidi ritmo, nombro de silaboj, distribuo de akcentoj – en ĉiu linio (en kantoj – nepre, ĉar tion determinas la melodio, en ceteraj versaĵoj necesas strebi al maksimuma sameco), rimaranĝo. Foje tiu tasko facilas, foje ne. Facilas traduki poemon en ajna klasika ritmo kun paraj rimoj aŭ verskvaroj (sen daktilaj rimoj, kiuj en Esperanto tute ne ekzistas – do postulas ĉiufoje novan artifikon). Sed kio estas tro facila – tio baldaŭ iĝas neinteresa kaj tedas, samkiel rimado per adasismoj. Kapabla kaj sperta poeto serĉas rarajn kaj komplikajn versformojn, kiuj bezonas pluroblajn rimojn aŭ ripeton de sama verso en diversaj lokoj – sonetojn, rondelojn, trioletojn... La kapablo versi en tiaj formoj montras la veran valoron de poeto.

Indas rememori ankoraŭ unu postulon al poezia traduko, proponitan far N.Gumilov – la plej brila poeto-tradukisto en la tuta rusa literaturo. Li proponis, ke krom ĉio cetera ankaŭ la sono de rimoj en traduko koincidu kun tiuj en la originalo. Tiu postulo restis malmulte konata en Rusio kaj tute nekonata ekster ĝi, obei ĝin treege malfacilas kaj tion faris fakte neniu krom Gumilov mem. Vere, por kutimaj versaĵoj ĝi estas tro rigora kaj apenaŭ bezonata – tamen pri ĝi indas rememori, kiam la originala versaĵo enhavas aliteraciojn kaj onomatopeojn, se la aŭtoro kreis certan bildon ne nur per vortoj, sed ankaŭ per sonoj mem. Precipe ĝin indas konsideri por la plej malfacila tasko de poezia traduko: kiam la originalo enhavas iun vortkombinon, kiu esprimas aŭ emfazas la ĉefan ideon – tiu kombino kutime estas mallonga kaj forte akcentita “bloko”, kiu plurfoje ripetiĝas, ekzemple, en fino de ĉiu strofo. Tia “bloko” ofte estas alligita per plurobla rimo, kaj se la sono de tiu ĉefa rimo en traduko diverĝas disde tiu en la originalo – la impreso povas fuŝiĝi. Do la plej malfacila traduka tasko ofte ne trovas kontentigan solvon.

Siatempe mi tradukis la belorusan versaĵon de P.Broŭka “Пахне чабор”, kiu enhavis tiaspecan blokon. “Чабор” estas `timiano` – sed tiu vorto tro longas kaj ne enmeteblas en la verson, do mi estis devigita anstataŭi ĝin per alia herbo de la sama regiono, same bonodora kaj kapabla veki sentojn – tiel aperis “Menta odor’”. Necesis transdoni la sencon, ritmon kaj sonon de la ĉefa vortbloko, trovi por ĝi sesoblan rimon – kaj dezirinde nebanalan, do “kor’–dolor’–rememor’” evitendis, kvankam bone konvenis laŭ etoso. La rezulton oni povas legi, ekzemple, en “Moskva Gazeto”, 1993/6, p.13.

Kaj nun ni komparu, kiel oni provis solvi similan taskon rilate la plej konatan en Esperanto versaĵon. Dum pli ol cent jaroj oni strebis traduki tiun, ŝajne, tute simplan poemeton en la rusan lingvon, tamen neniu povis trovi precizan ekvivalenton por la kvarsilaba bloko. Multaj tradukistoj eĉ ne provis serĉi tian ekvivalenton, ŝanĝis la ritmon, la lasta linio iĝis longa kaj pala, kaj la traduko fiaskis. Iuj provis konservi forman kaj eĉ sonan similecon – sed oferis la sencon. Ĉu iam aperos vere altnivela rusa traduko? Sincere dirante, mi dubas...

Valentin Melnikov

Ni dankas la redakcion de “Вестник Эсперанто”, kiu disponigis al ni tri el la sube prezentitaj tradukoj.

L.L.Zamenhof

Ho mia kor’! Ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho mia kor’!
Ho mia kor’! Post longa laborado
ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! Trankviliĝu de l’ batado,
Ho mia kor’!

Замятин (1905)

О сердце, не стучи ты так тревожно!
Ты из груди не рвись теперь долой!
Уж мне сдержать себя едва возможно,
О, сердце, стой!
О, сердце, стой! В такое ли мгновенье,
затратив труд, я проиграю бой?
Довольно же! Уйми своё биенье!
О, сердце, стой!

Ида Лисичник

О сердце, сердце, не стучи так громко,
и из груди моей не рвись с такой тоской!
Уже сдержать тебя не в силах я нисколько –
так подожди, не рвись всё время в бой!
Ужель после трудов, мучительных сомнений
желанный час успеха не придёт?
Так успокойся же, уйми своё волненье...
О сердце бедное, оно победы ждёт!

Бонифатий Торнадо

О сердце, ты не бейся так тревожно,
не рвись нетерпеливо из груди!
Ужели, долгий путь пройдя, возможно
мне в трудный час не победить?
Или, быть может, путь избрал я ложный,
иль могут силы вдруг мне изменить?
Довольно, перестань так сильно биться!
О, моё сердце!

Михаил Щербинин

Зачем, о сердце, бьёшься так тревожно?
Зачем ты рвёшься из груди моей?
Спокойным быть мне просто невозможно,
стучись ровней!
Был труден путь и мучает сомненье:
дождусь ли я своих победных дней?
О, моё сердце, усмири волненье,
стучись ровней!

Владимир Чернов

Моей груди бунтующий невольник,
о моё сердце, не стремись ты прочь!
Как нелегко мне одному сегодня
Всё превозмочь.
Ты, сердце, знай: ещё работы много.
В мой звёздный час, всему наперекор,
храни свой ритм уверенно и строго,
Ho mia kor’!

Соломон Высоковский

О моё сердце, не стучи тревожно,
не вырывайся из моей груди!
Поверь, сдержаться больше невозможно.
О моё сердце, погоди!
О моё сердце! Столько лет горенья...
Но разве не победа впереди?!
Довольно! Успокой своё биенье!
О моё сердце, погоди!

Борис Колкер

Не бейся так тревожно, моё сердце!
Теснение в груди – опасный знак.
Смогу ли я на что-то опереться?
Не бейся так!
О моё сердце! Труд мой бесконечный!
Мне принесёт победу этот шаг?
Смогу ли я решить вопрос извечный?
Не бейся так!

Людмила Сильнова (belorusa lingvo)

Сэрца, цiшэй! Не стукай так трывожна,
Не выскачы, балеснае, з грудзей!
Так лёгка ўжо цябе стрымаць няможна.
Сэрца, цiшэй!
Сэрца, цiшэй! Пасля нястомнай працы
у перамогу верыцца лягчэй.
Даволi! супакойся ад бiцця ты!
Сэрца, цiшэй!


01.IV


Kaj fine, ni rememoru ke aprilo, krom ceteraj datoj, enhavas ankaŭ la Tagon de Rido. Tial ni ŝatus prezenti al vi ankoraŭ du tradukojn. La tradukistoj, probable, laboris serioze, tamen la rezulto evidentiĝis... ni diru, specifa.

Леонид Дашевский

О моё сердце! Не стучи тревожно,
ты из груди не рвись во весь опор!
Уже держаться мне так сложно...
О мой мотор!
О моё сердце! Много мы смогли,
но ведь не всё! Победный ждёт фурор.
Ну хватит, успокойся, не боли!
О мой мотор!

Ирида Баско

О сердца бой! На волю беспокойно
не выскочи из клетки ты грудной!
Уж не держаться мне легко и стройно...
О сердца бой!
О сердца бой! Трудясь бесперебойно,
победу в час, назначенный судьбой,
я заслужу. Отстукивай спокойно,
О сердца бой!

©

Ho mia kor’!.. Sed kio pri la cerbo?..

Valentin Melnikov, “Unu\iversoj”


IGREKOJ POR ĈIU TAGO


Igorj Guberman

Metio de la nenifar’ elita
min savis de prospero nemerita.

Aprilo! Larman gutofrapon
mi ŝatas en sonor-kulmin’.
Alvenas pensoj en la kapon,
sed, ve, ne trovas tie min.

La firmament’ kristale helas
kaj de fabelaj bildoj plenas –
ne ĉar la mondo vere belas,
sed ĉar esence mi kretenas.

Lernis mi facile kaj abunde,
kaj de ajna scio la porcion
mi ensorbis tiom plenprofunde,
ke ne povas trovi jam la scion.

Facile verkas mi kaj saĝe!
Belsonas mia verslini’!
Nur sekvatage tre domaĝe
relegas miajn versojn mi!

Mi verse min elspezis sendomaĝe
kaj, disipinte vivon kiel horon,
mi per la manoj kaptas plenkuraĝe
jen eĥon, jen rebrilon, jen odoron.

Belas, saĝas, iom kurba spin’,
pri la mond’ perfektas la kompreno –
mi hieraŭ enrigardis min
kaj eliris tuj kun abomeno.

Kreski ekde la certa momento
ĉesas ni – bedaŭrindas la halto:
ja al mi, eble, ĝis la prudento
restis du centimetroj da alto.

Animo olda strebas al kviet’.
Mi dume povas vivi, povas kanti,
deziras mi ankoraŭ ĉion, sed –
jam malpli ol dezirus deziranti.

tradukis Valentin Melnikov

“Cerbe kaj Kore” № 4(55), aprilo 1999.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov


Indekso