CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 5 (56) Majo 1999

La 24-an de majo oni festas la Tagon de slava skribo kaj kulturo. Tial en la nuna kajero (interalie, jam 16-paĝa!) signifan lokon okupas materialoj ligitaj kun diversaj slavaj lingvoj kaj kulturoj. Esperanto formas tutmondan homan komunumon – do uzu ni la okazon pli multe ekscii pri la vivo de aliaj popoloj (des pli parencaj!), kaj pli bone kompreni ilin.

Kelkajn materialojn por tiu ĉi kajero mi akiris per komplikaj vojoj, do ne ĉiam eblis ekscii nomon de la tradukintoj.

Kiel ĉiam, fine de la numero vi trovos la “Igrekojn por ĉiu tago” – ĉi-foje ili estas dediĉitaj al la temo specife grava por la rusa popolo...

Valentin Melnikov, la redaktoro.

АаБбВвГгДд?


FRATOJ SLAVOJ


PROKSIMA, SED APARTA...

Nacilingvaj poetoj-tradukistoj ofte diskutas: ĉu tradukisto bezonas scii la originalan lingvon aŭ eblas uzi laŭvortan krudan tradukon (ruse – “подстрочник”). Unuflanke ofte ne troveblas homo posedanta samtempe iun “ekzotikan” lingvon kaj bonan poezian teknikon. Aliflanke – foje mi legis ies saĝan eldiron: aserti, ke por poeto-tradukisto ne necesas scii la lingvon de la originalo estas same kiel aserti, ke por paŝado ne necesas piedoj, ja eblas moviĝi per lambastonoj... Feliĉe, por ni esperantistoj tiu problemo plejparte malaktualas: ni tradukas el gepatra lingvo. Tamen iam aperas dezirantoj traduki en Esperanton el fremda lingvo, kiun oni kredas bone scii – pro diversaj kaŭzoj. La rezultoj kutime mizeras. Rigardu, ekzemple, la elrusajn tradukojn far Kalocsay en “Tutmonda sonoro”, komparu kun la originaloj kaj kun tradukoj far rusoj – kaj konkludu mem.

Tamen nun mi volas paroli pri la lingvo, el kiu oni ĉiam tradukas rekte laŭ originalo, sed la rezulto ĉiam aperas fuŝa. Temas pri la belorusa lingvo, belsona kaj havanta riĉajn trezorojn de poezio – kiuj restas tute nekonataj por alilingvanoj (precipe rusoj), ĉar atingas ilin en tute kriplaj tradukoj. Kio estas la kaŭzo? Oni diras, ke la belorusa lingvo estas tre simila al la rusa kaj tuj komprenebla sen lernado. Certe, tion asertas nur homoj, ne sciantaj la lingvon kaj malofte aŭdantaj ĝin. Nu, same kiel neesperantistoj diras, ke Esperanto tre similas la italan aŭ hispanan... ĉu vi iam provis paroli kun italo neniam lerninta Esperanton? La belorusa lingvo diferencas disde la rusa ĉiusfere: en alfabeto, fonetiko, ortografio, morfologio, gramatiko, leksiko, kaj plej grave – en semantiko. La diferencoj estas, vere, ofte negrandaj, sed principaj kaj povas rezultigi plenan miskomprenon.

Spite tion, oni aŭdacas traduki el la belorusa lingvo, sciante nur la rusan kaj plejbonokaze – havante supraĵajn konojn pri la ukraina (kio foje helpas, foje male). Nepre aperas eraroj:

1. Semantikaj. Oni mise atribuas al iu belorusa vorto signifon, kiun samsona aŭ parenca vorto havas en la rusa aŭ ukraina. Ekzemple, belorusa “хвiлiна” ne egalas al la ukraina “хвилина” (minuto) – en la belorusa lingvo ekzistas la vorto “мiнута” – sed signifas malgrandan nedifinitan intervalon de tempo.

2. Stilaj. Tre ofte literatura, stile neŭtrala belorusa vorto sone koincidas kun vulgara, “kampara” rusa vorto – pro tio iuj opinias la tutan belorusan lingvon “kruda” kaj “vulgara”. Ekzistas ankaŭ aliaj stilaj diferencoj. La vortoj “дрэнны” (malbona), “перашкода” (malhelpo), “заўсёды” (ĉiam), “цяжкi” (peza) k.m.a. estas tute neŭtralaj stile.

3. Gramatikdevenaj. Ofte diversaj gramatikaj normoj povas tute miskomprenigi malspertan leganton aŭ tradukanton. Ekzemple, en la fama “Пахне чабор” la unua linio: “Хiба на вечар той можна забыцца?” signifas “Ĉu eblas forgesi tiun vesperon?”, sed ne “...sin forgesi por (aŭ dum) tiu vespero”, kiel ŝajnus al multaj rusoj. Ĝenerale en la belorusa lingvo oftas ŝajna refleksiveco de verboj – “пытацца” signifas “demandi”, sed ne “provi”. Povas malkoincidi gramatika nombro aŭ genro: beloruso diros “дзверы” eĉ pri unusola pordo; la vortoj “боль”, “надпiс”, “сабака” estas virgenraj, “гусь” – ingenra, malkiel en la rusa.

Por poeto-tradukisto ĉiam aperas problemo: eĉ se li konscias la semantikan kaj stilan diferencon inter samsonaj belorusa kaj rusa vortoj – li ofte ne povas eskapi de la “hipnoto” de jam uzita vorto, ne povas trovi konvenan sinonimon; kaj se per heroa fortostreĉo tia eskapo sukcesas – li “forflugas” de la originalo en la ĝangalon de propra fantazio. Rigardu la rusan tradukon de la sama “Romanco” – kio restis de la originalo?

Do ajna traduko inter proksimaj lingvoj estas plej malfacila, kaj vere altnivelajn tradukistojn ĉi-terene mi ne konas.

El ĉio ĉi tireblas la konkludoj, iom paradoksaj:

– se vi ne posedas la belorusan lingvon tute libere, sed malgraŭ ĉio intencas traduki belorusan versaĵon ruslingven – prefere eĉ ne rigardu la originalon, uzu adekvatan laŭvortan tradukon, preparitan de bona lingvoposedanto. Tamen plej bone estos, se vi rezignos de tiu traduko.

– se vi volas vere ĝui la belorusan poezion – prefere lernu la lingvon. (Tiu rekomendo fakte taŭgas por ĉiuj poezioj!) Por ni rusoj ĝi sufiĉe facilas, almenaŭ ne multe pli komplikas ol Esperanto. Se vi, tamen, ne povas aŭ ne volas lerni la originalan lingvon – do serĉu la Esperantlingvajn tradukojn, sed neniam legu la rusajn.

P.S. Oni eble supozus, ke tiu ĉi artikolo estas verkita “laŭmende”, pro la politikaj eventoj de la lasta tempo. Tute ne! Mi planis tion jam delonge. Kaj kio koncernas la diskutatan nun unuiĝon de Rusio kaj Belorusio – do ĝin vere volas kaj bezonas nur unusola persono kun enormaj ambicioj, kiu evidentiĝis malkapabla eĉ administri kolĥozon, tute ruinigis propran landon (kies lingvon li, interalie, ne posedas – unika kazo en la mondo!), kaj nun treege strebas iĝi prezidento de Rusio. La popoloj ricevus vivon multe pli mizeran ol nun, kaj krome perdus ĉiujn civitanajn rajtojn kaj liberojn. Do, dum la menciita persono vivas, ni ĉiamaniere klopodu malebligi tian unuiĝon.

Valentin Melnikov


KOMPARU


Максiм Багдановiч (1891–1917)

РАМАНС

Quand luira cette êtoile, un jour,
la plus belle et la plus lointaine,
dites-lui qu’elle eut mon amour,
o derniers de la race humaine.

Sully-Prudhomme.*


* (france) Kiam ekbrilos tiu stelo,
la plej bela kaj la plej fora,
diru al ŝi, ke al ŝi apartenas mia amo,
ho, lastaj el la homa gento.

Зорка Венера ўзышла над зямлёю,
светлыя згадкi з сабой прывяла...
Помнiш, калi я спаткаўся з табою,
зорка Венера ўзышла.

З гэтай пары я пачаў углядацца
ў неба начное i зорку шукаў.
Цiхiм каханнем к табе разгарацца
з гэтай пары я пачаў.

Але расстацца нам час наступае;
пэўна, ўжо доля такая у нас.
Моцна кахаў я цябе, дарагая,
але расстацца нам час.

Буду ў далёкім краю я нудзіцца,
ў сэрцы любоў затаіўшы сваю;
кожную ночку на зорку дзівіцца
буду ў далёкім краю.

Глянь іншы раз на яе, – у расстанні
там з ёй зліём мы пагляды свае...
каб хоць на міг уваскрэсла каханне,
глянь іншы раз на яе...

tradukis Valentin Melnikov:

ROMANCO

Stelo Venus’ super tero aperis,
rememorigis pri fora tener’...
Kiam renkontis mi vin, same helis
stelo Venus’ super ter’.

De tiu temp’ kun fidel’ mi rigardas
noktan ĉielon, serĉante je l’ stel’.
Amo kvieta al vi flagre ardas
de tiu temp’ kun fidel’.

Tamen disigas nin sort’ kaj destino;
mi ne revidos vin, certe, ĝis mort’.
Firme mi amis vin, ho karulino,
tamen disigas nin sort’.

Sur malproksima teren’ mi sopiros,
amon kaŝinte en kor’ kun ĉagren’.
Ĉiuvespere la stelon admiros
sur malproksima teren’.

Vidu ĝin foje kun trista silento, –
niaj rigardoj kuniĝos en dist’...
Ke reviviĝu la am’ por momento,
vidu ĝin foje kun trist’...

tradukis Vladimir Danilov:

ROMANCO

Hele Venuso-steleto ascendis,
kaj rememoris mi tuj en kviet’:
kiam renkontis mi vin – lumon sendis
hele Venuso-stelet’.

Ĉiam de tiu momento kutime
serĉas mi nokte ĝin sur firmament’,
milde amante vin, flamas anime
ĉiam de tiu moment’.

Tamen disiĝas ni nun pro destino;
eble, forgesis pri ni la fortun’.
Amis fidele mi vin, karulino,
tamen disiĝas ni nun.

Triste mi en malproksimo suspiros,
kaŝos la amon mi en la anim’
kaj ĉiunokte la stelon admiros
triste mi en malproksim’.

Vidu ĝin foje kun ardo vespere –
tie kuniĝos ni per la rigard’...
Ke reviviĝu la am’ efemere,
Vidu ĝin foje kun ard’...

Kaj fine, jen la ekzemplo de tio, kiel NEPRE NE INDAS traduki el la belorusa lingvo – bedaŭrinde, tiu traduko, multrilate misa, estis presita 20 000-ekzemplere en la serio “Белорусская поэзия” – rezulte multaj homoj ricevis pri la belorusa poezio tute fuŝan impreson.

Перевод Ф. Ефимова

РОМАНС

Зорька Венеру зажгла над землёю,
образ твой светлый ко мне привела...
Помнишь, как в первую встречу с тобою
зорька Венеру зажгла.

Начал я с этого дня дожидаться
ранней звезды, что пленила меня;
Тихой любовью к тебе разгораться
начал я с этого дня.

Но расставаться пора наступает –
знать, не судьба нам встречать вечера,
сердце любовью к тебе расцветает,
но расставаться пора.

Буду в далёком краю - затоскую,
в сердце навеки любовь затаю;
в небе искать я звезду голубую
буду в далёком краю.

В небо гляди иногда вечерами –
снова сольёт наши взоры звезда;
чтобы любовь не погасла с годами,
в небо гляди иногда.


PLIAJ BELORUSAJ PAĜOJ


Nun ni proponas al vi plian “romancon” kaj ankaŭ trioleton de la sama aŭtoro – unu el la plej elstaraj belorusaj poetoj, bedaŭrinde tro malmulte konata ekster sia lando. Poste sekvas aliaj specimenoj de la belorusa poezio, variaj kaj vivoplenaj.

М. Багдановiч

РАМАНС

Не знайсці мне спакою ні цёмнаю ноччу, ні днём,
бо любоў мяне мучыць і паліць пякельным агнём.
Але ведама: каб, апаліўшыся, боль заглушыць,
трэба толькі да раны халоднай зямлі прылажыць.
Пэўна, прыйдзецца мне пахавацца ў сырую зямлю,
каб уцішыць мучэнні і тую забыць, што люблю.

ROMANCO

Ne alportas kvieton la tago, nek nokta obskur’,
ja per flamo infera bruligas min am’ en tortur’.
Sed konatas ja: por ke mildiĝu dolor’ en brulvund’,
vi almetu malvarmon, plej bone konvenas la grund’.
Do pacigu min, tero humida, enprenu vi min
por estingi suferojn kaj revojn pri la amatin’.

tradukis Valentin Melnikov

М. Багдановiч

ТРЫЯЛЕТ

Калісь глядзеў на сонца я,
мне сонца асляпіла вочы.
Ды што мне цемень вечнай ночы –
Калісь глядзеў на сонца я!
Няхай усе з мяне рагочуць,
адповедзь вось для іх мая:
Калісь глядзеў на сонца я,
мне сонца асляпіла вочы.

TRIOLETO

Rigardis foje mi al sun’,
nun la okuloj ne plu vidas.
Sed mi l’ eternan nokton spitas –
Rigardis foje mi al sun’!
Kaj, kvankam ĉiuj min priridas,
mi la respondon donas nun:
Rigardis foje mi al sun’,
nun la okuloj ne plu vidas.

tradukis Valentin Melnikov

Belorusa popolkanto (vortoj de Vera Verba)

РУЧНIКI

У суботу Янка ехаў ля ракi,
Пад вярбой Алёна мыла ручнiкi.
“Пакажы, Алёна, броды земляку,
дзе тут пераехаць на канi раку?”
“Адчапiся, хлопец, едзь абы-куды,
не муцi мне толькi чыстае вады!”
У маркоце Янка галавой панiк,
упусцiла дзеўка беленькi ручнiк.
“Янка, мой саколiк, памажы хутчэй!
Бо плыве, знiкае ручнiчок з вачэй!”
“Любая Алёна, я ж вады баюсь!
Пацалуй спачатку – што як утаплюсь!”
Супынiўся гнеды пад вярбой густой.
Цалавала Янку Лена над ракой.
Стала цiха-цiха на усёй зямлi,
па рацэ далёка ручнiкi плылi...

LA TUKOJ

Al rivero Janko rajdis en sabat’.
Vidis li Aljonan ĉe tolaĵlavad’.
“Diru do, Aljona, helpu en afer’,
kie eblas vadi rajde en river’?”
“Ne malhelpu, – ŝi nur diris kun koler’.
“Vi ne malpurigu akvon en river’!”
Janko sian kapon klinis pro ĉagren’,
ve, subite falis tuk’ el manoj, jen!
“Janko, ho karulo, helpu do al mi!
Mi ellasis tukon, jen-jen naĝas ĝi!”
“Mi en akvo dronos, mia karulin’!
Antaŭ mia morto do ekkisu min!”
La ĉevalo staras sub salik’ ĉe l’ bord’,
kaj la knabon kisas la knabin’ kun fort’.
Regas nun silento, batas nur la kor’,
Naĝas en rivero blankaj tukoj for...

Нiл Гiлевiч

ШЛЮБ I МАСТАЦТВА

– Скажы мне, цi праўду гавораць, цi не,
што шлюб на мастацтва ўплывае?
– Ды як яшчэ моцна! I метад, i стыль –
усё перайначыць, бывае!
Я знаў мастака – пакуль быў халасцяк,
пiсаў нацюрморты нязменна.
А як ажанiўся – адну за другой
малюе батальныя сцэны!

EDZIĜO KAJ ARTO

– Ĉu veron la homoj parolas, aŭ ne,
ke l’ arton edziĝo influas?
– Plej certe! La temoj, metodo kaj slil’
profunde post nupt’ evoluas!
Mi konis pentriston: dum fraŭlo li restis,
li pentris nur florojn ŝiritajn.
Sed post la edziĝo en lia kreado
mi vidis nur temojn... militajn!

ХАВАЙМАСЯ, ТАТА!

Убачыў аднойчы ў кiно Iгарок,
як фарбамi твары малююць iндзейцы,
i ў бацькi спытаўся (цiкаўныя дзецi!) –
навошта яны сябе мажуць знарок?
А бацька ў адказ: – Гэта значыць, яны
да бiтвы рыхтуюцца, сын, да вайны.
Назаўтра ж уранку, падняўшыся шустра,
малышак да бацькi ўляцеў у пакой:
– Хаваймася! Мама стаiць перад люстрам,
Рыхтуецца йсцi на кагосьцi вайной!

NI KAŜU NIN, PAĈJO!

Ekvidis en filmo kvarjara Ihor’,
ke grup’ indiana per ŝminkoj sin ŝmiras.
Demandi la patron li tuj ekdeziras –
por kio ĉi tiu malpura dekor’?
La patro respondis: per ĉi tualet’
sin ili pretigas batali, filet’.
En sekva mateno Ihor’-sagaculo
la patron alkuras kun plena rapid’:
– Ni kaŝu nin, paĉjo, ĉar antaŭ spegulo
patrino pretigas sin nun por milit’!

tradukis Roman Grinŝpan


BULGARA PAĜO


(nekonata aŭtoro)

* * *

Не късайте цветата!
Боли ги като мене.
И те са на земята
за щастие родени.

И весела и тъжна
с усмивка ме срещнете –
усмивката е всъщност
най-прелестното цвете.

* * *

La florojn ne deŝiru,
ĉar ili tre suferas,
ĉar por feliĉo ili
naskiĝis sur la tero!

Renkontu min kviete,
kun ĝojo en la koro –
ĉar estas ja rideto
la plej ravega floro.

tradukis Dimo Dimov

{{{


UKRAINA PAĜO


Ярослав Ярош

Вiршi для дiтей

КВIТИ I ПОТIК

До потока шепчуть квiти:
“Ми з тобою хочем бiгти
в далину, за гори,
у морськi простори...”
А потiк їм каже: “Друзi,
я завжди за вами в тузi.
От збiжу в долишнi села –
i вернусь дощем веселим.”

ДОЩ

Дощ iз вечора журився,
Що даремно натрудився:
поливав сосновий лiс
лiс нiтрохи не пiдрiс.
Ми спитали: “Та коли ти
перестанеш воду лити?..”
I на ранок мiж горбiв
дощ насiяв нам грибiв.

ХМАРЕНЯТА

Вечоровою порою,
вклавши спати пiд горою
хмаренят малих,
сива хмара – їхня мати –
не лягає з дiтьми спати:
стереже вiд лих.

Porinfanaj versaĵoj

FLOROJ KAJ ROJO

Al rojeto flustras floroj:
“Kuru ni kun vi al foroj,
tien, trans montaro,
al vastega maro...”
Roj’ al floroj tiel diras:
“Ĉiam mi pri vi sopiras.
Nur ĝis mar’ alkuros fluo,
kaj revenos mi per pluvo.”

PLUVO

Pluvo plendis, pluvo ploris:
“Tute vane mi laboris.
Malgraŭ mia longa pen’
Nek pin’ kreskis, nek fraksen’.”
Ni demandis: “Kiam finos
verŝi akvon vi sur pinojn?”
kaj matene sur montetoj
semis pluv’ por ni boletojn.

NUBIDETOJ

Dormiginte dum krepusko
nubidetojn sur la musko
sur dekliv’ ĉe lag’,
nubo-panjo ĝis mateno
gardas ilin sur posteno
Kontraŭ ajna plag’.

 


IGREKOJ POR ĈIU TAGO


Igorj Guberman

Ebriul’, ne hontu, ke la naz’ aŭroras –
ĝi kun nia flago bele samkoloras.

Se ne ekzistus Dia volo,
ne scius ni pri alkoholo;
do drinko estas ne malbon’,
sed de l’ beato lecion’.

Majestan, racian, solenan
por drinko mi havas motivon:
uzante l’ okazon konvenan,
konstante mi festas la vivon.

Jen denove al mi venas amiko,
portas vinon li por distro konstanta.
Tempo, kiun ni disipas kun ŝiko, –
estas mono, tutegale mankanta.

Pri l’ natura harmoni’ – apreco,
la muzel’ ebria – fi, fatraso!
Ĉiam al mi venas modereco
proksimume post la tria glaso.

Somere mi en tago januara
ekvidis elefanton en glaset’.
La elefant’ ekfumis kun kviet’,
kaj diris li al mi: “Ne drinku, kara!”

Paseo kaj futur’ – la sort’
eternas sen modif’:
donitas ja naskiĝo, mort’
kaj drinko – dum la viv’.

tradukis Valentin Melnikov

“Cerbe kaj Kore” № 5(56), majo 1999.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov


Indekso