CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 6-8 (57-59) Somero 1999

Do jen, ni ĝisvivis la someron. Denove paŭzas la Esperanto-vivo en kluboj, kaj anstataŭe ekbolas la vivo kongresa-tendara: iu veturas al UK en Berlino, iu – al OkSEJT en Tiĥvin. Novaj renkontoj, novaj impresoj... Sed konsciaj esperantistoj ĉiam emas ankaŭ legi, iuj – eĉ verki. Ni esperas, ke nia revueto jam fariĝis por vi kutima kaj bezonata. En la “hejma” rondo ni kolektiĝos nur septembre, do nun, ke vi havu sufiĉe da legaĵo por longa paŭzo, ni proponas al vi pli ampleksan kajeron.

Ĉi-somere nia fama bardo M.Bronŝtejn festas sian 50-jaran jubileon. Ni omaĝas tion per aperigo de liaj versaĵoj – brilaj kiel ĉiam.

La poemkolekton de niaj klubanoj “Moskvaro”, aperintan antaŭ duonjaro, oni jam rimarkis internacie. Ni represas la recenzon el “Literatura Foiro”, la plej prestiĝa literatura revuo en Esperanto.

Iuj plendas, ke en nia gazeto dominas poezio, sed tute mankas beletra prozo. Tamen ja ĉio dependas de vi: ĉiu leganto estas bonvena ankaŭ kiel aŭtoro. Legu, perceptu per Cerboj kaj Koroj, kaj aŭtune, kun novaj fortoj kaj inspiroj, ĝojigu ni unu la aliajn per novaj verkoj. Agrablan ripozon, ĝojojn kaj feliĉon!

Valentin Melnikov, la redaktoro.


LAŬSEZONAJ PAĜOJ


VESPEROJ EN TENDARO

vortoj kaj muziko de Valentin Melnikov

Forpasis griza tago hieraŭa,
jam por somero venis la kulmin’.
De l’ interkona ĝis la adiaŭa –
vesperoj en tendaro logas nin.2-foje
          Kaj tial pro aspiro senevita
da geamikoj venas preskaŭ mil
al certa lok’, je tago difinita}2-foje
laŭ la indiko de la informil’.
De l’ stacidomo – tramo, poste buso,
kaj poste – voj’ pieda preter lag’.
Jam sun’ subiras, flamas kumuluso –
jen vesperiĝas la unua tag’.2-foje
  Vesper’ tendara – ĝuo senkompara:
nin ravas ĉio – kisoj en malhel’,
tenera voĉ’ kaj milda son’ gitara,}2-foje
kaj ŝajne – verdas steloj en ĉiel’.
Ni sidas dense, sidas man-en-mane,
kaj en dometo varmas eĉ sen hejt’.
Do ĉiu nun komprenas, ke ne vane
kunvenis geamikoj en OkSEJT.2-foje
  Dek tagoj flugos, kvazaŭ unu horo,
plektiĝos manoj en amika rond’.
Fabelon verdan tenu en memoro...}2-foje
Do – ĝis revido iam en estont’!

Valentin Melnikov

NATURISTA MARŜO

Varmas tagoj en somero,
bonas resti ĉe la bord’.
Homoj apud la rivero
agas laŭ kutima ord’:

naĝkostumoj de koloroj,
nekonataj en natur’ –
kaŭzo de okuldoloroj
kaj kripligo por statur’.

Ventoblovo iĝas plago
por malseka naĝkostum’:
pro la deco dignas pago –
frostotrem’ kaj malvarmum’.

Vidu jen alian plaĝon:
samas ĉio, krom pudor’.
Se posedas vi kuraĝon,
ĉiujn vestojn ĵetu for!

Laŭ natur’ – nenio kroma,
la ripozon ĝuas ni.
Akvo, sun’ kaj korpo homa –
en tuteca harmoni’.

Iu skoldas nin “morale”,
sed respondas ni sen tim’:
se kondutas vi normale –
puras korpo kaj anim’!


Oĉjo Dadaev

el la poemkolekto “25”

* * *

La kronon de arbaro movas vent’.
La verdfolia maro sonas brue.
Jen, ĉio eksilentis por moment’
Kaj sun’ el-post la mar’ elglitis flue.

* * *

Flustro. Interparolas arboj.
Supre per foliar’ babilas.
Iam arboj fariĝas karboj...
Fajre langoj iliaj brilas.

* * *

Malfermu la fenestron por la vent’.
Enlasu en la ĉambron la kareson.
La foliaro flustras en silent’
El malproksimo mian am-konfeson.

* * *

Nudaj piedoj sin banas en verda herbar’.
Roso tutkovras la haŭton je brilaj akveroj.
Korpo enspiras pleneste la freŝan aeron –
Vi ensolviĝas al tiu ĉiela blu-mar’.

* * *

La kord’ ektremis pro la fingra tuŝ’,
Pro la kareso de la muzikisto.
Sed al la flut’ premiĝis lia buŝ’
Kaj la gitar’ suspiris kun la tristo. 

* * *

Ĉu suno leviĝis?
      Aŭ tio sur via vizaĝo aperis rideto?
En viaj okuloj
      disfloras burĝonoj de ĝia mistera rebrilo.
La teo aroma
      sur tablo varmigas la vortojn de nia babilo.
Ĉu estos ankoraŭ
      por tiaj vesperoj iama ripeto?


JAM TEMPAS...

Muziko kaj vortoj de M.Povorin

Jam tempas, jam tempas, jam estas kvaron’ post junio,
La noktoj forrabas de l’ tagoj minutojn sen ĝen’.
Sed via rigardo preteras. Pro kio, pro kio?
Kaj plenas la kor’ ne de amo, sed de griza splen’.

Jam tempas, jam tempas, jam la lignofajr’ estingiĝas,
L’ animon kaj korpon jam baldaŭ ekregos dormem’.
Sed mano en mano senmovas, je varmo ne riĉas.
Mi timas, ke varmo anima forlasas min mem.

Jam tempas, jam tempas, tuj birdoj ekkantos serene,
Kaj, nin salutante, la suno leviĝos kun pret’.
Sed kor’ apud koro ne trovis konsolon komprene.
Do, kial gojigu min tiu aŭrora ridet’?


Larisa Ŝapoŝnikova

KONSOLO

1. Venis somer’,
  denove venis somer’,
  suno lumas al vizaĝ’ karese.
  Floroj sur ter’,
  aperis floroj sur ter’,
  same floras la anim’ senĉese.

Refreno:

Daŭras la voj’,
senfine daŭras la voj’ –
estas vivo, kaj vi ĝin admiru.
Pasos malĝoj’,
denove pasos malĝoj’ –
kredu min kaj ne sopiru.

2. Mia amik’,
  bonkora mia amik’,
  min varmigu per rigard’ tenera!
  Sonas muzik’,
  aŭskultu – sonas muzik’,
  tiel sendas kanton kor’ sincera.

Refreno.

3. Nigra angor’,
  degelos nigra angor’,
  mornan senton ja ne indas cedi.
  Kaptos amor’,
  vin certe kaptos amor’,
  al feliĉ’ vi nepre devas kredi!

Refreno.


ORIGINALA POEZIO


Mikaelo Bronŝtejn

***

Mi emus forgesi la revon incitan
en paca ripoz’ kun kvietaj romanoj,
sed vago de l’ pensoj reportas subitan
odoron de padoj, aromon de maroj.
Mi ŝatus realon trankvile observi –
– en for’ televida batalu principoj, –
sed kiel toleri, ke sen mi, ke sen mi
foriras l’ avioj, la trajnoj, la ŝipoj?

Varmetas vespero,
sed nia laciĝo, ja, – nur kalumni’!
Kaj tamen somero
revenas, rebrilas, reeĥas en ni,
kaj ĉiam ni benas
subitan foriron de l’ hejma rutin’...
Denove matenas, –
do, venu al voj’, amatin’!

Ni monon kolektas, ni zorgojn neglektas,
ni kraĉas al ĉiuj prudentaj avertoj,
ni ĉiusomere denove elektas
vagadi anstataŭ koloraj kovertoj.
Sed haste la tagoj kaj noktoj alternas.
Ĉu venkos nin iam kviet’ senaspira?
Ni ĉion memoras – por ni, do, eternas
mistero de l’ vojo, magio ekira.

1993

Por Lia kaj Silvia

Mi estis vaga hazardulo
en via poezia dom’.
Mi povis nur kanteti, krom
subite veni el nebulo.
Sed la montara idili’
kaj diafano de l’ pasteloj,
kaj tiuj babiladoj helaj,
kiujn donacis vi al mi,
varmigas min en mia vintro,
en preĝoj pri feliĉa virto
inter diboĉa vivdestin’.
Pro la muziko, la gastamo,
pro via hejma paca flamo
mi kun admiro dankas vin.

rememore pri Trento, jan. 1995

Al...

Ni vagas en diversaj regionoj.
Nin tentas bonoj, monoj kaj admonoj –
la bagatela ĉiutaga viv’.
Estinta foje en malluma kavo,
al leporeto suna krias: “Bravo!”.
Verŝajne same mi admiras vin.

Mi ŝatas karnon, kvazaŭ kanibalo,
(intelektulon logas tia falo)
sed amo estas super tiu blag’.
Apenaŭ cedas al la homekspliko
odor’ neimagebla de ŝaŝliko.
Ĉu tiu karno estu mia pag’?

Dum niaj suproj savas propran felon,
merginte la popolon en ribelon,
persone min ne kaptas la aŭtun’.
Sed, spite al la sortolecionoj,
ni vagas en diversaj regionoj,
kaj efemera estas nia kun’...

ie en 1996


KOMPARU


Nikolao Ĥoĥlov

CHANTE-CLAIRE

Saluton, heroldo matena! Tro frue, tro frue vi krias.
Ankoraŭ forestas la lumo, eĉ unu radio ne strias;
Ripozas, en dolĉa sonĝado dronante, la paca vilaĝo,
kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizaĝo.

Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten’ sentinelas:
Vi krias, mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas,
Verŝajne neniu vin aŭdas, verŝajne neniu ekkonos
la veron de miaj poemoj – neniu atenton eĉ donos...

Egale! Salutu la sunon, heroldo de l’ tuj naskiĝonta
aŭroro de nova tagiĝo, kaŝita trans lim’ horizonta;
mi ankaŭ salutu naskiĝon de novaj aŭroro kaj tago,
kaŝitaj en homaj animoj post roka rigida zigzago.

Alarmu do, gaŭlo orpluma! Ĉe fino de l’ nokta deĵoro
poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro!
Vekiĝu kaj aŭdu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,
aklamon al nova tagiĝo en kri’ de la du sentineloj!

перевод Б. Торнадо:

ШАНТЕКЛЕР

Привет, трубадур пробужденья! Как рано, как рано кричишь ты!
Темно, ни полоски на небе не видно, так что же не спишь ты?
Сон сладкий деревней владеет, обнявши её как подругу,
роса в полумраке ложится по тихому тёмному лугу.

И лишь два товарища ночью стоим на посту мы, на страже;
кричишь ты, а я сочиняю те сказки, что сердце подскажет.
Никто тебя, верно, не слышит, никто не поймёт, что пишу я;
никто даже взгляда не бросит на песню, что льётся тоскуя.

Не всё ли равно! Так встречай, трубадур, звонким кликом привета
ты солнце,что землю осветит, зарю, еще скрытую где-то.
Я также приветствовать буду зарю и рассвет лучезарный
у душ и сердец человечьих, что хаос скрывает коварный.

Кричи же, о галл златопёрый! И после дежурства ночного
Поэт и петух всё ж дождутся прихода зари огневого!
И слушайте все, у кого есть и уши и чувства живые,
как новый рассвет возвещаем, приветствуем мы, часовые!

перевод С. Высоковского:

ГЛАШАТАЙ

Привет тебе, утра глашатай, так рано рассвет возвестивший!
ведь только еще ожидают луч первый окрестные крыши,
Ведь в мирной и сладостной дрёме деревня еще утопает,
а в сумерках утра туманных - трав зелень роса покрывает.

Нас двое; нас - стражей не спящих. От службы своей - куда деться?
Кричишь ты, пишу я поэмы взволнованным сказочно сердцем.
А может, тебя и не слышат, а может - меня не узнают;
стихов моих правду и чувства, как следует, не прочитают...

Пусть так! Всё равно! Зови солнце, глашатай зари златокрылый!
А ночь прогони - ту, что солнце пока горизонтом закрыла.
Я буду приветствовать тоже - и дня, и зари появленье,
которые душам уставшим надежды несут на спасенье.

Буди всех, петух златопёрый, хоть тёмная ночь еще длится!
Поэт и петух, мы - гарольды того, что должно совершиться!
Имеющий уши, послушай! Рассвет долгожданный - так скоро!
Глашатаи могут приблизить рожденье всесильной Авроры!


POR LIBROŜATANTOJ...


Klara Ilutoviĉ

Romanoj de sciencfikcio
la vivon sur planedoj foraj
bildigas kun mirinda scio.
L’ impresoj flugas milkoloraj:

Kazohinio, Faremido...
Ĉu tamen homoj, ĉu maŝinoj?
Malvarma ordo kaj rigido,
aŭ jes – aŭ ne. Komencoj – finoj.

En akvoj de Kapilario
danĝeron kaŝas paca ondo,
kaj malfacilas esti dio
de l’ negastama fremda mondo.

Kaj kio estas por la lando
vizito de ular’ fiktiva?
Piknik’ mortiga ĉe vojrando,
dezertiĝinta ter’ senviva...

Surpaĝa viv’ enigmosorta!..
L’ imagan mondon homoj sonĝas.
Apenaŭ estas ĝi komforta –
ĝin viv’ malenviinda ronĝas...

Ni anoncas la konkurson por la legantoj: necesas nomi ĉiujn sciencfikciajn verkojn, menciitajn/aluditajn en la versaĵo (entute 5) kaj iliajn aŭtorojn. La unua korekte kaj plene respondinta ricevos premie senpagan duonjaran abonon de “Artefakto” kaj “Cerbe kaj Kore”.

La redaktoro


ESEO


POETOJ NE MORTAS

Li flirtis kun la papili’.
Li amis teron kaj ĉielon.
Li ĝuis de la viv’ mielon...
Subite – ne ekzistas li.

Eŭgeno Miĥalski revis pri la nova justa socio, kie regos Belo kaj Vero, li kredis la revolucion. Pri tio konvinke atestas la linioj:

El sang’ naskiĝos Amo. El fajr’ aperos Vero.
Kaj Belo elradios el post densega fum’.
Post neniig’ disfloros denove tuta tero,
Post longa prema nokto ekbrilos fine Lum’.

Miĥalski kredis, ke la revolucio povas starigi sociordon novan, pli bonan kaj pli feliĉan. Sed li ne estis nur poeto de la revolucio. Li estis ankaŭ lirikisto, poeto de la amo.

Kiam la esperantista mondo, dank’al senlaca William Auld kaj Flandra Esperanto-Ligo, ekvidis la novaperintan libron: Eŭgeno Miĥalski – Plena poemaro, aperis recenzoj pri ĝi. Unu el la recenzintoj, ekssovetiano Boris Kolker, titolis sian verkon: Poeto de amo kaj revolucio. Jes, Miĥalski prikantis ankaŭ la amon. La legantoj de la Plena poemaro povis ĝui la multajn lirikajn liniojn de Miĥalski:

Por vi, feino mia bela,
Mi kantas dolĉajn melodiojn.
Por vi en nokto lunebrila
Mi ŝatas tiel fantaziojn.
...
Puto profunda – jen via rigardo,
puto kun akvo serena;
tamen, junino, mi estu singarda:
eble ĝi estas venena?

Per sia poezio Miĥalski konfesas:

Mi spertis en vivo pri multo,
travivis maldolĉon kaj ĝuon;
en mez’ de banalo kaj stulto
mi trovis enuon.

Pri sia kreado li diras:

Mi kreas por krei. Sen ia kromcelo.
Mi kreas poemon el kor’.
Mi kreas el ĝi monumenton de l’ Belo
en versa kolor’.

La poemoj de Eŭgeno Miĥalski trilas, trilas... Kaj mi volas prezenti ankoraŭ unu fragmenton el lia belega poemo “Papilio”:

Estas mi – papili’
gajflirtanta en aero,
dancas mi, ĝojas mi
tutan tempon dum somero.
De la lun’ ĝis la sun’
kun korjun’ flugas mi;
de la ter’, de mizer’,
de sufer’ fuĝas mi.
Kantas mi, gaja tril’
dolĉe flugas kun sincero,
brilas mi per flugil’,
ĉiujn vokas al etero.
Firmament’, dolĉa sent’,
sorĉa tent’ regas min.
Sunradi’! Harmoni’!
Dancas mi en senfin’!
Mi estas filo de suna brilo
kaj per flugilo koketas mi.
Senzorge spiras, naturon miras,
mi kantas – liras, sonetas mi...

Certe, la poeto havis senteman, subtilsentan animon de la lirikisto. Por tiel bele priskribi flirtadon de la papilio li devis mem, per sia flugilhava animo flirti kun tiu bela papilio.

Foje miajn manojn trafis iu libro, sur kies kolora kovrilpaĝo estis tia bildo: dika fera krado de la malliberejo kaj tie, en la obskura prizona kamero, videblas... katenita papilio. Kiam mi ekvidis la bildon kun pezaj ĉenoj por la papilio, al mi ŝajnis, ke la katenita papilio estas flugilhava animo de Miĥalski, ke tiu tenera flugilhava estulo estas Miĥalski mem, ja en 1938 li estis reprezaliita.

Pasis tempo. Foje en skvaro mi ekvidis ĉarman papilion. Ĝi eksidis sur branĉon de proksima arbusto. Mi rememoris pri Miĥalski. La bela papilio trovis por si alian lokon sur la branĉo kaj ŝajnis nun, ke ĝi rigardas min, kvazaŭ allogita per miaj pensoj pri Eŭgeno Miĥalski. Ĝi ŝajnis al mi la papilio de Miĥalski, kies flirtadon en la suna tago, sub la lazura ĉielo li belege priskribis. Kun maltrankvila animo mi alparolis la papilion kaj imagis, ke ĝi respondas al mi. Lige kun tio aperis la poemo:

INTERPAROLO KUN LA PAPILIO DE MIĤALSKI

– Papilio kara,
flugilparo rara,
papili’ tenera
en sufera mond’!
Ĉu en viv’ surtera
trovis vi esperon,
havas vi liberon
en kruela mond’?
– Mia mondo brilas,
varmas kaj jubilas,
bunte floras ĝi,
florvizaĝe ridas,
la feliĉon vidas
tutatage mi.
– Ne kredeblas tio!
Li ja vin apudis,
ankaŭ li bezonis
multe da kares’...
Sed anstataŭ tio –
morto, morto, morto!
Dolorige sonis
de la vivo ĉes’...
Dum la viv’ li virtis
kaj kun vi li flirtis
per l’ anim’ flugila
en lazura mond’.
Vi rakontu, bela,
al la ver’ fidela,
belulino brila,
pri l’ terura sort’.
Ĉu eliro estis,
ĉu espero restis
en la lasta horo,
aŭ nura angoro?
– Por l’ papili’ de la anim’
la fera krad’ ne estas baro,
trairis ĝin la flugilparo,
liberas en la bel’, senfin’!
En la ĉielo kaj sur ter’
per bela papilio flirtas,
petolas ĝi, dum herboj hirtas,
jubilas en la sunaer’!

Grigorij Berezin
Doneck, Ukrainio
(prelego, prezentita en EoLA-11, Kievo, marto 1999)

Rimarko de la redaktoro: plurajn poemojn de Eŭgeno Miĥalski kaj ankaŭ lian rimportreton far K.Kalocsay oni povas trovi en “Cerbe kaj Kore”, 1997, n-ro 4 (47), pp. 1–8.


RECENZO PRI NI


Julian Modest

KOMENCO ESPERIGA KAJ SUKCESA

Moskvaro,
originalaj poemoj,
eld. Impeto, Moskvo 1998

La poezio esprimas la plej delikatajn tremojn de la animo. Ĝi persekutas la rapidan kuron de la penso kaj esploras la kaprican ludon de la vortoj. La poezio estas magio kaj multaj el ni ne povas eskapi el ĝi. La poezio akompanas niajn tagojn kaj verŝajne, kiam ĝi estas apud ni, nia vivo aspektas pli kolora aŭ pli alloga. Jam mi komencas kredi, ke Esperanto mem estas poezio. Ne ĉesas aperi esperanto-poemoj kaj ĉiam venas novaj kaj novaj poetoj. Estas malfacile diri kio igas ilin verki poemojn.

La nova libro Moskvaro enhavas la originalajn esperanto-poemojn de kvar moskvaj poetoj – Valentin Melnikov, Klara Ilutoviĉ, Solomon Vysokovskij kaj Oĉjo Dadaev. La libro tuj provokas plurajn meditojn, ĉar ĝi aperas en lando, kie antaŭ dek jaroj oni ne povis multe aŭdi pri Esperanto. En la iama Sovetio preskaŭ ne aperis esperanto-libroj, revuoj kaj ne estis multaj esperantistoj, kiuj verkis originale. Tie lerni kaj uzi Esperanton ne estis tre facile. La sovetiaj esperantistoj ne povis libere vojaĝi, ne povis ricevi eksterlandajn revuojn kaj preskaŭ ne havis informojn pri la Esperanto-komunumo. Nun la situacio tie ankaŭ ne estas facila. La ekonomia krizo denove malhelpas la rusiajn esperantistojn, tamen ili havas la kuraĝon kaj forton ne nur verki en Esperanto, sed ankaŭ eldoni librojn.

Jen Moskvaro montras talentulojn, kiuj bonege posedas la Internacian Lingvon kaj konas la regulojn de la esperanto-poezio.

Valentin Melnikov estas poeto, kiu strebas en Esperanto esprimi siajn intimajn sentojn kaj animajn temojn. Liaj poemoj estas ligitaj ĉefe al rememoroj kaj travivaĵoj kun la amata virino. Por li la poezio estas agrabla okupo kaj Melnikov ne kaŝas, ke ĝi helpas lin por fuĝi el la marĉo de banal’.

Melnikov bonege regas nian lingvon. Liaj esprimoj estas klaraj, la rimoj riĉaj kaj variaj, la ritmo senriproĉa, tamen en liaj poemoj mankas filozofia profundeco. Legante ilin oni havas la senton, ke la poeto restas sur la surfaco de la problemoj kaj li ne sukcesas atingi pli profundajn tavolojn de la penso kaj sentoj.

Klara Ilutoviĉ estas la poetino, kiu ŝajne plej forte impresas la legantojn. Ŝi trovis ne nur sian propran esprimmanieron, sed ŝi serĉas respondon al demandoj, kiuj ĉiam okupos la homan konscion. Ilutoviĉ deziras penetri en la imagon de la arto kaj la poetino maltrankvile demandas:

Kio estas pentrita sekreto?
Kial spiras la bilda mesaĝ’?
Jen sen tiu ĉelipa falteto
Malaperas vivec’ de l’ vizaĝ’.

Tre allogaj estas la poemoj de Ilutoviĉ, dediĉitaj al la sezonoj. Ili rememoras pri la lirikeco kaj tenero de Hilda Dresen, tamen en la poemoj de Ilutoviĉ ne estas imitado. La poetino per siaj propraj okuloj observas la naturon kaj malkovras karakterajn detalojn, kiuj kreas poezian atmosferon kaj humoron:

La folioj turniĝas angore
En serena kaj friska ĉiel’.
La naturo sin vestis fervore
Per la luksa flavruĝa mantel’.

Solomon Vysokovskij estas poeto, kiu okupiĝas ĉefe pri religiaj problemoj, tamen li ne sukcesis trapasi la limon de versado al poezio. Li rakontas religiajn motivojn en versa formo. Pli rimarkindaj estas liaj duliniaj miniaturoj, en kiuj senteblas originala pensmaniero kaj inklino al humuro kaj satiro.

Se estas vi – sen glavo,
Vi povos iĝi – sklavo.

——

Se vi ne havas celon,
Vi ne bezonas velon.

En siaj poemoj Oĉjo Dadaev esprimas la eternan strebon de la homo al libero. La poeto sentas sin katenita kaj li deziras ekflugi, liberiĝi de la ankroj, kiuj fiksas lin al la grundo. Dadaev sukcese, poezie esprimas sian fortan impeton al novaj nekonataj horizontoj.

Supren al steloj – brilu la lumoj!
Venu, la ĝojo! Venu, liber’!

La poeto sentas sin loĝanto de la mondo kaj ĝuste pro tio li deziras esti libera kaj sendependa. Malgraŭ ke liaj poemoj sonas iom patose, ili estas sinceraj kaj emocie esprimas la soifon de la homo al vojaĝoj, al novaj mondoj. Dadaev realisme montras la sentojn de la homo, kiu sufiĉe longe loĝis en fermita kaj diktature premita lando.

La poemaron kompilis Nikolaj Gudskov, serioza, kompetenta esperantisto, kiun mi havas la feliĉon persone koni. Laŭ mi, Gudskov faris pioniran laboron. Li ne nur elektis la poemojn kaj kompilis la libron, sed li verkis tre detalan postparolon. Kronologie Gudskov rakontis pri la literaturaj paŝoj de la moskvaj esperantistoj kaj menciis gravajn momentojn el la evoluo de la esperanta literaturo en Moskvo.

Mi ne povas konsenti kun li, ke en Moskvo jam aperis poezia skolo, ĉar la kvar elektitaj poetoj per siaj verkoj ankoraŭ ne prezentas ion sufiĉe novan kaj originalan en la esperanto-poezio. Tamen ni povas kredi, ke simila skolo iam aperus, ĉar la komenco estas esperiga kaj sukcesa.

Presita en LITERATURA FOIRO, 1999, n-ro 178, p. 95-96.


EL ARKIVO


Mikaelo Bronŝtejn

Tiuj pecoj estis destinitaj por la muzika spektaklo “La etulo Muk’” (nefinfarita) – la red.

KANTO DE EŬNUKO

Feliĉa devo esti vir’ –
instruas tion la Korano,
kaj benas la profeta mano
la viran vojon de l’ dezir’.
Deziras oron mizerul’,
deziras gloron kavaliro –
la fajra viv’ de ĉiu viro
degelas en dezira brul’.

Refreno:

En sato, en flato, en bona sanstato
min zorgas la nobla Allah’
sen emo, sen tremo, sen seksa problemo
en brila haremo de l’ Ŝah’.

La povra sorto ĉasis min
en tabakejoj de Izmiro.
Feliĉa devo esti viro
feliĉe preterpasis min.
Feliĉe naskiĝinta vir’,
mi en mizero malprosperis...
Nur etan parton mi oferis,
kaj jen – trovitas la elir’!

Refreno.

Se la pepanta ina greg’
kvieton mian ride mokas,
karese al lasciv’ provokas, –
ne trompas min la trankvileg’.
De kiam dormas la dezir’,
turmentojn tute mi ne konas,
kaj sen avido mem fordonas
feliĉan devon esti vir’!

 

KATA KANTATO

Ni, la sanktaj, ni, la sataj, –
katoj, katoj, katoj, katoj,
de l’ pratempo adorataj
sen utila far’.
Sparkojn sendas nia felo,
vin atendas nia belo,
ke vi zorgu kun akcelo
pri la kata ar’.

Jen – ni estas nur veluro,
nur trankvilo, nur murmuro,
jen – eksalto, febra kuro
kaj sovaĝa kri’.
Jen la ĉina porcelano –
ni ĝin rompis dum kankano.
Ploru, do, mizera nano:
tion faris vi!

Vi, miaŭsaĝa homa nano
ĝis la mort’ al kata klano
servos por manĝigo, bano,
kaj por distrohav’.
Ni miaŭestas, ni majestas,
nian volon manifestas
per la laŭta Miaŭ!

jan. 1990


RIDETU


Nikolao Gudskov

EKZERCO

inspirite de la lernolibro de B.Kolker
“Vojaĝo al Esperanto-lando”

Kiom da kapoj – tiom da ĉapoj,
Kiom da kampoj – tiom da rapoj,
Kiom da katoj – tiom da vostoj,
Kiom da varoj – tiom da kostoj.

Kiom da inoj – tiom da vestoj,
Kiom da ratoj – tiom da pestoj,
Kiom da pastroj – tiom da trompoj,
Kiom da veroj – tiom da bomboj.

Kiom da lipoj – tiom da kisoj,
Kiom da homoj – tiom da misoj,
Kiom da estroj – tiom da ordoj,
Kiom da dentoj – tiom da mordoj.

Kiom da uloj – tiom da veroj,
Kiom da floroj – tiom da beroj,
Kiom da mono – tiom da kestoj,
Kiom da birdoj – tiom da nestoj.

Kiom da noktoj – tiom da lunoj,
Kiom da krimoj – tiom da punoj,
Kiom da tagoj – tiom da datoj,
Kiom da stulto – tiom da batoj.

˜ d ™


IGREKOJ POR ĈIU TAGO


Igorj Guberman

Atingas ni de vivosperto supron,
sed ne pli frue, ol travivis stupron.

Kolomba kver’ kaj pepo de hirundoj
animon mian regas en trankvil’,
sed se esplori plu – do en profundoj
silente sidas la pterodaktil’.

Mi ĝojas senti min inteligento
kaj vivi hele, klare kaj serene.
Sed ve – la plej perfekta instrumento
dum jaroj malakriĝas senrevene.

Kun homoj proksimecon mi evitas,
ne faras eĉ paŝeton al sincero.
Por ajna tuŝo ĉiam malfermitas
nenio krom la necesej-papero.

Pro instruad’ pri l’ vivosenco
min regas trem’:
la vivosperton de demenco
mi havas mem.

Mi dum disputoj silentas,
kvazaŭ kaptilo en streĉ’:
ĉe certaj homoj – mi sentas –
saĝi ne decas eĉ.

Propran vivosperton, eĉ modestan,
pli ol saĝon, mi aprezas ŝate:
plej perfekta sentorgano estas
pugo, travergita senkompate.

De l’ viv’ ŝatindas hasta karuselo
en aktuala spaco kaj momento.
Por mi trivita mia viva felo
pli karas, ol florkron’ ĉe monumento.

Al bono kaj malbon’ indiferenta,
mi estis kaj heroo, kaj ofero.
Mi spite ambaŭ vivis senprudenta,
kaj ambaŭ min provizis per sufero.

tradukis Valentin Melnikov


NOVA LIBRO


Линс У. Опасный язык. Книга о преследованиях эсперанто. (Traduko el Esperanto) - М., “Импэто”, 1999. 576 с., илл. - 70 rub. Ĉe “Импэто” (119048 Москва, а/я 428).

“Cerbe kaj Kore” № 6-8(57-59), somero 1999.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov


Indekso