CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 9 (60) Septembro 1999

Se vi nun legas tiujn ĉi vortojn – do vi bonorde travivis la someron kaj daŭrigas vian Esperanto-aktivecon kaj abonadon de “Cerbe kaj Kore”. Bonan vesperon, karaj! (legu la sekvan paĝon). Ni penos ne seniluziigi vin. Vi jam rimarkis, ke ekde majo la monata kajero de CkK enhavas ne 12, sed 16 paĝojn. Kaj sekvajare ni strebos al iama 20-paĝa amplekso.

Ni plu atendas viajn kontribuaĵojn. Se vi havas aliron al elektronika poŝto, vi povas sendi ĉion informan al la redaktoro de “ARTEFAKTO” Oĉjo Dadaev: <os@esperanto.nu>; kaj ĉion artan – rekte al mi: <vmel@hse.ru>. Aperis ankaŭ oficiala retadreso de CkK: <cerbe.kaj.kore@esperanto.nu>.

Pasis la jubileo de Puŝkin – kun tro da bruo kaj pompo, kun maltro da arta gusto. Tial ni ne aldonis niajn fortojn al tiu kiĉa bruo. Nun, ĉio denove kvietas, pluraj forgesis pri Puŝkin ĝis la sekva jubileo... Ni proponas al vi mediti pri eterna problemo de poeto kaj homamaso (p.3-4). Plie vi trovos ĉi-kajere multon da bona originala poezio, omaĝon al la jubileo de ukraina poeto D.Pavliĉko, poeziajn impresojn pri OkSEJT en Tiĥvin, kaj fine, kiel ĉiam, iom da humuro. Agrablan legadon!

Valentin Melnikov, la redaktoro.


UVERTURE


Mikaelo Bronŝtejn

Bonan vesperon!

Bonan vesperon, karaj amikoj!
Plenas denove la festa salon’.
Post niaj vojoj, glataj kaj pikaj
vere, hodiaŭ akceptas la bon’.

Kiel kutime tagoj rapidas;
ni trans la arboj arbaron ne vidas.
Venas kaj fuĝas venko kaj famo, –
bonas iamo!

Sed – novaj vojoj, novaj impresoj...
Kuras antaŭen jaroj kaj prezoj.
Fora feliĉo – nigra balzamo, –
belas iamo!

Iam okazas – en via brusto
trilas aŭtune printempa koruso.
Fajra fantomo flugas la amo, –
dolĉas iamo!

Tamen, ja, multas gajnoj kaj perdoj,
ŝajne, aperas utilaj spertoj.
Trompas la spert’ – senripetas la samo, –
vokas iamo!

Kaj ĉio daŭras – plago kaj bono,
plenos denove la festa salono.
Daŭras la vivo – gardu esperon,
bonan vesperon!


ETERNAJ VALOROJ


A.S.Puŝkin

POETO KAJ HOMAMASO

Procul este, profani!

Poet’ sur liro inspirplena
tintadis per neglekta man’.
Li kantis – kaj orgojla, splena
aŭskultis lin popol’ kunvena
kun mens’ sensenca de profan’.

Kaj voĉis plebo-rezonanto:
“Por kio vane la orel’
suferu pro l’ sonora kanto?
Nin vokas li al kia cel’?
Pri kio tintas kaj instruas?
Pro kio korojn tuŝas, skuas
kun kapricem’ de magiant’?
Ĉi kanto, kiel vent’ libera,
sed kiel vento efemera:
kia util’ al ni de l’ kant’?”

La poeto

Silentu, stulta ci popol’,
sklavar’ mizera de labor’!
Min tedas cia plend’ malvera;
ci, tera verm’, ne ĉielfil’,
laŭ pezo taksas pri l’ util’
de la idolo Belvedera.
Ĝi kvazaŭ sen util’ por ci.
Sed estas di’ ja ĉi marmoro!..
Laŭ ci, fornpoto – plivaloro:
kuiras manĝon ci en ĝi.

La plebo

Se de l’ ĉiel’ vi elektito,
talenton, dia direktito,
por bono uzu de l’ popol’,
por korektad’ de l’ frata kor’.
Ni – etanimaj, ni – perfidaj,
sendankaj, stultaj, korkastritaj,
malicular’ senhonta ni,
sklavar’ de klaĉo, kalumni’:
ni – nesto de malvirtoj – bulo,
vi helpus nin per lecion’
de via am’ al proksimulo
kaj ni obeos al admon’.

La poeto

Vi iru for! Poeton pacan
ne tuŝas via fidestin’!
Rigidu en malĉast’ aŭdaca,
de l’ liro voĉ’ ne vekos vin.
Vi naŭzas min, kiel sepulto.
Pro via malicem’ kaj stulto
baraktas vi ĝis nuna hor’
sub vip’, karcero kaj topor’, –
Al vi sufiĉas, sklava raso!
En viaj urboj rubamason
balaas oni, – jen util’! –
Sed forgesinte pri l’ altaro
kaj oferdono, ĉu pastraro
procedos per la balail’?
Ne por tumulta viv’ de homoj,
ne por profit’ aŭ militir’,
naskitaj ni por dolĉaj sonoj,
por preĝoj kaj por la inspir’.

Tradukis Nikolaj Fedotov (1902–1998)


FORA GASTO


Tatjana Lugovskaja (Odessa)

juristo kaj ĵurnalisto, ŝi tamen estas pleje konata pro plurjara sukcesa partopreno en la televidaj intelektaj ludoj – “brain-ring” k.a. Multe verkas en la rusa kaj aliaj lingvoj. Ŝiaj versaĵoj kaj bardaj kantoj ĝuas grandan popularecon.

Ĝis!

До свиданья, дорогие,
Вам ни пуха, ни пера...

Ю.Визбор

Ridetas amikoj, finiĝas tendaro
(Tempo bonega is),
Parolas mi: “Ĝis revido, karaj!”
Ili respondas: “Ĝis!”

Amat’ forveturas en la vagonaro.
Post adiaŭa kis’
Ripetas mi: “Ĝis revido, kara!”
Kaj li respondas: “Ĝis!”

Feliĉo, ke tra malsaĝegaj baroj,
Tra tempo, tra abism’
Postkrias ni: “Ĝis revido, karaj!”
Oni respondas: “Ĝis!”

Nur kiam al mi rompos mort’ vertebraron
Pro mia lasta mis’,
Mi diros al viv’: “Ĝis revido, kara!”
Neniu respondos: “Ĝis!”


JUBILEO


La 28-a de septembro estas 70-jara jubileo de la elstara ukraina poeto Dmitro’ Pavliĉko. Ni prezentas lian versaĵon, kiu jam delonge iĝis populara kanto:

Дмитро Павличко

ДВА КОЛЬОРИ

Як я малим збирався навесні
піти у світ незнаними шляхами,
сорочку мати вишила мені
червоними і чорними нитками.

Два кольори мої, два кольори –
оба на полотні, в душі моїй оба.
Два кольори мої, два кольори –
червоне – то любов, а чорне – то журба.

Мене водило в безвісті життя,
та я вертався на свої пороги.
Переплелись, як мамине шиття
мої щасливі і сумні дороги.

Мені линула в очі сивина,
та я ничого не везу додому –
лиш горточок старого полотна,
I вишите моє життя на ньому.

Dmitro’ Pavliĉko

DU KOLOROJ

Mi estis forironta dum junaĝ’
el patra dom’ printempe en mateno.
Ĉemizon panjo brodis por vojaĝ’
per ruĝa kaj per nigra silkfadeno.

Koloroj miaj du, koloroj du,
kaj ambaŭ sur la tol’, kaj ambaŭ en la kor’.
Koloroj miaj du, koloroj du:
la ruĝa estas am’, kaj nigra – la angor’.

Tra l’ vivo krude pelis min destin’,
sed revenadis mi al hejma vojo.
Plektiĝis, kvazaŭ brode de l’ patrin’,
lini’ de mia ĝojo kaj malĝojo.

Tempiojn miajn tuŝis jam grizec’,
sed riĉon mi ne strebas kaj evitas.
Jen la havaĵ’ – malnova tolopec’,
kaj tuta mia viv’ sur ĝi broditas.

El la ukraina tradukis Valentin Melnikov


ORIGINALA POEZIO


Klara Ilutoviĉ

* * *

Ajna objekto, ago kaj stato
havas koloron por buŝo kaj plum’.
Verda folio, lingvo kaj strato,
ruĝa rivero, papavo kaj lum’.

Venis tra serĉo, peno kaj dubo
vortoj por simpla bongusta parol’.
Blanka magio, nokto kaj nubo,
nigra abismo, ĉielo kaj vol’.

Vorto-amiko, vorto-najbaro,
vortoj por hom’ de lulilo ĝis ĉerk’.
Blua vespero, inko kaj maro,
griza krepusko, leporo kaj verk’.

Palaj sukcesoj, puncaj aŭroroj,
bunta publiko, sunbruna dekliv’.
Ne estingiĝu lingvokoloroj,
estu pli bela de vortoj la viv’!

* * *

Ĉiu timas la plagon
kaj serĉas la belon
en senĉesaj tumulto kaj trem’.
Sed la viv’ ĉiun tagon
sugestas ribelon –
ĉu vi scias eduki vin mem?

Vivaj homoj konstante
la verojn ripetas
de l’ solvata al nova problem’.
Iu vivas brulante,
L’ alia vegetas –
ĉu vi scias inspiri vin mem?

Ade ŝvebas inkuboj.
La hom’ pretervole
sin direktas al fata ekstrem’.
Eblas ĝoji en kluboj
kaj ankaŭ izole –
ĉu vi scias ĝojigi vin mem?

Vivas bona aktoro
kaj bona spektanto.
Homa voj’ estas granda poem’.
Verŝas lumon l’ aŭroro
por nan’ kaj giganto –
ĉu vi scias kompreni vin mem?


Oĉjo Dadaev

Mi vian manon perdis en amas’.
Mi kriis, sed ne estis la revoko.
Solece staris sur la tablo tas’.
Kaj floro en la vazo – kiel moko.

Mi lavis tason, metis al la ŝrank’
Ĝi grincis triste, kiel lasta tramo.
Mi provis esti firma, kiel tank’,
Sed estis sentimenta, kiel damo.

Knaretis plende la tapiŝa stri’
Ekpalis lampo en la koridoro.
En la spegulo staris sole mi
Kaj en la mano – la velkanta floro.


IMPRESOJ PRI OKSEJT-39


Mikaelo Povorin

BARILOJ KAJ TRUOJ

(al la bazejo apud Caricino Lago)

Klarigu al mi, ho sincera amik’:
por kio bariloj ekzistas?
Mi ĉie rigardas al ties efik’,
kaj mia animo ektristas.

El ŝtonoj, el ligno aŭ simple el drat’
ekstaras la muroj miljaraj
por bari la vojon de frato al frat’
je niaj afliktoj amaraj.

Knabin’ malfruiĝas al amrendevu’
pro longa vojeg’ ĉirkaŭira,
kaj velkas belega buked’ pro enu’
En man’ de junulo sopira.

Nudisto fervora dum paŭz’ en program’
en lagon sin trempi ne povas,
al plaĝo rutina kun sia malsam’
la ...nazon... arogan ne ŝovas.

La mond’ estus nura sufer’ kaj infer’,
sed saĝe la sort’ improvizas,
ĉar homoj ekzistas, kiuj kun fier’
barilojn per truoj provizas.

Tra l’ truoj ridetas radi’ de l’ esper’,
la baroj obstinaj dissaltas,
la tuta homar’ en la streb’ al prosper’
mezvoje ne stopas, ne haltas.

Diboĉa bubaĉ’, mia samidean’,
ni faras aferon komunan.
Barila rompant’, jen al vi mia man’ –
ni ĝuu la mondon helsunan.

Akceptu ĉi kanton de P.Mikael,
al vi dediĉitan omaĝe.
Tra densa mallumo briletu la cel’,
al kiu ni iru kuraĝe!

## J ##


MAJSTRAĴOJ


Ivan’ Naumov

* * *

En kerno de mia kerno sidas vermo.
Nurtenas ĝin katenoj de l’ mensa ŝelo,
Sed iam – aŭ iam poste – solena malfermo
Donos eliĝon al mia malico kaj mia kruelo.

Elsonĝe mi matene
Serĉadas postkurtene
En bunto de sunfluo
La vojon liberan.
En bunto de sunfluo
Dronas ajna certec’
Ke ie estas pluo
Sen tiu verma pec’
Kaptita ŝelkatene.

Pro kono de mia bon’ La Opinio
Priskribas min "anĝelo sen la flugiloj"
Sed iam – jam baldaŭ, vere – efikos nenio
Kontraŭ la ŝarĝo ŝparita en koro dum noktaj hormiloj.

Mi pretersidas kaŭre
La kapdoloron daŭre
Najlantan en tempioj
Ĉar rampas eksteren
Tra miaj justoj-pioj
Kaj tra mia bonem’
Aliaj miaj plioj,
Ne mia – verma sem’
Kreskanta dinosaŭre...

Polveto de fora breto kovras multon,
Ludilojn kaj projektojn de jaroj foraj.
Sed iam – aŭ jam neniam – ĉu donos rezulton
Junecaj inspiroj, kaj restos enkaĝe impetoj hororaj?..


NEKONATA KANTO


AMO, ESPERO KAJ KREDO

Muziko de A.Pletnjov, vortoj de M.Povorin kaj V.Melnikov

Olda arbar’ nin ĉirkaŭas,
Sonas gitar’ sub la pin’.
Kial prem’ kaj amar’? Ja sopir’ hieraŭas,
Kaj hodiaŭ revidos mi vin.

Refreno:

Memor’ de l’ animo,
Sonor’ de la rimo
Varmigos min, kaj ne forlasos min ridet’.
Manprem’ de l’ amiko,
Poem’ kaj muziko –
Jen mia am’, esper’ kaj kred’,
Mia am’, esper’ kaj kred’!

Suna tener’ nin renkontas,
Lulas river’ en boat’.
Kial trist’ kaj koler’? Ja feliĉo estontas,
Pulsu kant’ laŭ korbat’ de l’ amat’.

Refreno.

Nova maten’ tuj ekflamos,
Sekvos kunven’ laŭ kutim’.
Kial splen’ kaj ĉagren’? Ja la vivo ĉiamos,
Do rigardu estonten sen tim’.

Refreno.

1991

Anstataŭ postparolo:

Kiam oni trikas kostumon, el restaĵoj de fadenoj eblas fari ĉapeton aŭ skarpeton.
Kiam oni bakas kukon, el restaĵoj de pasto oni povas fari bulketon.
Kiam oni verkas poemon aŭ kanton, same aperas restaĵoj. Ĉu forĵeti? Domaĝe! Mi provis surbaze de tiaj restaĵoj iom ekzerci min kaj jen rezultiĝis... juĝu mem, kio rezultiĝis:

Memor’de l’ animo:
labor’laŭ reĝimo.
Sonor’de la rimo –
favor’kaj estimo,
ador’sen la limo!
Kun flor’pantomimo.
Rigor’de kutimo...
Aŭror’en proksimo.
Ignor’de intimo –
amor’sur pavimo.
Stupor’pro la timo,
horor’sen esprimo!
Deflor’kiel krimo,
dolor’de l’ viktimo.
Ekplor’laŭ maksimo:
“Malglor’  kvazaŭ ŝlimo.”
Odor’de la ŝimo.
Angor’kaj deprimo...

Do poste ne diru, ke en Esperanto malfacilas trovi bezonatan vorton aŭ bonan rimon!

Valentin Melnikov


REZULTO DE KONKURSO


En la versaĵo pri sciencfikcio (CkK-6-8/99) temis pri: S.Szathmary “Vojaĝo al Kazoĥinio”, F.Karinthy “Vojaĝo al Faremido” kaj “Kapilario”, fr.Strugackij “Malfacilas esti dio” kaj “Pikniko ĉe vojrando”. La senpagan abonon gajnis Garik Kokolija. Gratulojn!


IGREKOJ POR ĈIU TAGO


Igorj Guberman

Ne eblas plibonigi l’ homon vere,
do tial ni perfektas senespere.

Kvazaŭ paf’, aperas la subito,
montras homon funde kaj sen kaŝ’:
kio ĵetos sparkojn el granito,
kaŭzos nur disŝprucon de fekaĵ’.

Homo estas mister’, kiu daŭre
respegulas de l’ mondo la tuton –
klasigebla kaj faŭne, kaj flaŭre,
inkludanta kaj ŝtipon, kaj bruton.

Se en homo Di-fajrer’ subitas –
klare distingeblas li el for’.
Kiam la fajrer’ ne senprofitas –
tre malaltas ĝia prezvalor’.

Jen homoj – flamas kaj fervoras
por fari bonon al homar’,
sed bedaŭrinde fiodoras
ilia strebo al bonfar’.

Niaj noblaj intencoj en kreo
ĉiam venas al ĝena konstato:
fajron donis al ni – Prometeo,
fajron uzis post li – Herostrato.

Saltas ĉirkaŭ ni feliĉ’ kun ardo,
logas danci valson kaj kvadrilon,
sed en sort’ senpagas nure lardo,
kiun oni metas en kaptilon.

Ni kompatu lin: pro ŝtormaj dramoj
dispeciĝas kaj dissaltas for
ĉiuj liaj cent kvin kilogramoj
da soleco, tristo kaj angor’.

Laŭ animo – fripon’, mizerul’,
sed muzik’ lia ĉion superas:
dia grac’ estas kvazaŭ pustul’ –
eĉ sur pugo ĝi foje aperas.

“Cerbe kaj Kore” № 9(60), septembro 1999.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov


Indekso