CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 11 (62) Novembro 1999

Resaluton, karaj legantoj!

Nia amika rondo daŭre plivastiĝas. Ĉi-foje en nia bulteno debutas Olena Poŝivana el Dnepropetrovsk, Ukrainio. Vi povus persone konatiĝi kun ŝi dum OkSEJT en Tiĥvin aŭ UK en Berlino. Blindeco ne malhelpas al ŝi vojaĝi, aktivi en la movado, uzi komputilon kaj verki poemojn – dokta pedanto eble trovos tie teknikajn malglataĵojn, sed ĉiu nepre aprezos la spriton, vivoplenon kaj freŝecon de sentoj, nekutimajn nuancojn eĉ en “eternaj” temoj.

Debutas ankaŭ Vjaĉeslav Ivanov el Vladikavkaz – li eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1996, nur en ĉi-jara OkSEJT renkontis vivajn esperantistojn, sed – vidu mem la rezulton!

Sur niaj laŭsezonaj paĝoj vi trovos poemetojn, verkitajn antaŭlonge, sed apenaŭ konatajn nun. Vera juvelo ĉiam havas strikte fiksitan formon – sed eblas krei la formojn ĉiam pli novajn.

Se vi povas uzi Interreton – nepre vizitu http://www.esperanto.mv.ru – tie estas multo interesa en kaj pri Esperanto, inkluzive verkojn de niaj konstantaj aŭtoroj. Ni serĉas eblecon krei por CkK propran hejmpaĝon. Kiu pretas helpi – reeĥu!

Valentin Melnikov, la redaktoro.


LAŬSEZONAJ PAĜOJ - ELARKIVE


Eŭgeno Belonenko (Rostov/Don)

CIKLETOJ

(Cikleto – originala poemformo, dediĉita al centjariĝo de Esperanto)

PREZENTO

Ĝi estas nova poemformo.
Ok versojn havas aĵo mia.
La dua estas inversia
al l’ sepa. La unua – normo
por lasta verso. Rimkonformo
AbbaaccA-as.
Ok versojn mia aĵo havas.
Ĝi estas nova poemformo.

OKTOBRO

Oktobra vent’. Urb’ ŝajnas fundo mara.
Laŭ stratasfalto flavo sin direktas.
En moviĝanta foliar’ reflektas
la fund’ orecon de la naĝ’ fiŝara.
Kaj per rigard’ avida kaj ikara
mi serĉas tion en blindiga alto...
Direktas flavo sin laŭ stratasfalto.
Oktobra vent’. Urb’ ŝajnas fundo mara.

NOVEMBRO

Glacikovrita jam novembra flako
kraketas staniole sub la paŝoj...
Somer’. Ŝi frandas ĉokoladdolĉaĵon.
Susuras sub la fingroj ĝia pako.
Kaj ree pitoreskas en l’ imago
sur lip’ ĉokolader’, predota mole...
Kraketas sub la paŝoj staniole
glacikovrita jam novembra flako.

DECEMBRO

Decembre sombro arbojn lasis.
Citrono tuŝas al aero
de la kristnaska efemero.
Heliĝas ĉio, kio pasis.
Sed min krucsoklo embarasis,
kiu por arb’ kristnaska kuŝas.
Citrono al aero tuŝas.
Decembre sombro arbojn lasis...

1987-88

(presita en la almanako “Survoje”, n-ro 1, 1989)


DEBUTO


Sin prezentas

Vjaĉeslav Ivanov (Vladikavkaz):

Post la pasinta OkSEJT-39 mi, kuŝante en rapida trajno Moskvo-Vladikavkaz (18-19.07.1999), subite komencis versi en Esperanto... Ne juĝu severe, ja estas unua kaj eble la lasta provo.

KVINO PRI AM’

1. Trajno

Min amis vi singarde,
Atente, kviete, pie,
Kaj trajnis mi for tien,
Kie oni amas arde.

2. Destino

Donacis belega knabino al mi
De sia orkoro ŝlosilon.
Mi provos ĝin uzi – min mokos destin’ –
Seruron jam ŝanĝis knabino.

3. Naskiĝo

Ne timu forbruli en ardo.
Por kio do nin oni naskis?!
Unue vi spertas feliĉan amadon,
Do kio al vi plie plaĉis?

4. Oseta etudo

En la arbaro ekzistas la fonto –
Multe el ĝi mi trinkadis.
Bela knabino, vi estas la sorto,
Multe vin tial mi amis.

5. Revado

Pardonu, se mia kantado
Similas al plora delir’ –
Se iu ne scias tristadon,
Do kantu pri ĝojo la vir’.

Hodiaŭ mi volas sopiri,
Mi volas helrevi pri vi...
Nu, poste mi ĉesos deliri,
Daŭriĝos normale la viv’.

P.S.: Du lastaj poeziaĵetoj estas influitaj de iom similaj verkoj de osetlingvaj poetoj Seka Gadijev kaj Kosta Ĥetagurov, sed tute ne estas tradukoj.

Sekvas la traduko el heredo de klasikulo de osetlingva literaturo Georgij Malijev (Maliti Geŭargi), digora (okcidenta) dialekto de oseta lingvo. Pro dufoja uzado de tiel nomataj adasismoj la traduko ne povas klasifikati kiel bona. Tamen nemalbona provo – ĉiuj diras tiel...

Касалгдзау кизгæ (Гейнейæ)

Цæй, рæсугъд кизгæ, æрбайсæ
Ду билгонмæ дæ цолaхъ
Ма æзменсæбæл мæ цори
Æринцайæ æнæ хахъ
Бараггенæй ду мæ реумæ
Æркъола кæнæ дæ сæр, -
Дæ цолахъæн ду уæлденгиз
Ку нæ тæрсис æппундæр.

Мæн зæрди дæр ес бурдæнтæ
Мæн зæрдæ дæр денгиз æй
Денгизау йе дæр, æууандæ
Налхъут-налтæй гъæздуг æй.

1922

Juna fiŝkaptistino (el Heine)

Ho, knabino, vi aligu
La boaton al la bord’
Kaj sur sablon vi kuŝiĝu
Apud mi sen dub’ kaj vort’
Al la brusto vi senzorge
Metu kapon, belulin’, –
Pri l’boato interonde
Vi ne timas ja, knabin’.

Ankaŭ mia kor’ ondiĝas
Ankaŭ ĝi ja estas mar’
Kredu, en la kor’ troviĝas
Kaj sukcenoj, kaj perlar’.


FORA GASTO


Olena Poŝivana (Dnepropetrovsk)

AGLO KAJ TESTUDO

fabelo

Iam vivis-loĝis testudo. Ŝi opiniis, ke havas bonŝancon, ĉar loĝis apud la granda flako kaj ne devis longe rampi por trovi la akvon. Ofte en la flako respeguliĝis suno. Ŝi vekiĝis sufiĉe malfrue kaj sincere opiniis, ke la suno loĝas en la flako kaj ĝuste de tie ĝi leviĝas en la ĉielon.

Strange, sed la ĉielo ĉiam interesis ŝin. Ŝi klopodis elŝovi la kapon por rigardi, kion faras la suno tie, supre, kion serĉas ĝi tiom alte. Ŝi aŭdis kantojn de birdoj, sed nur tre malofte vidis ilin. Ŝia kiraso ne permesis elŝovi la kapon, kiel ŝi ŝatus. “Ankaŭ mi estas birdo, – pensis la testudo, – ankaŭ mi donas ovojn, do, ankaŭ mi rajtas esti en la ĉielo”.

Foje flugis aglo super tiu flako. Mi ne scias, kio devigis lin tro atente rigardi malsupren. Hazarde li ekvidis iun testudon. Ŝi allogis lian atenton, ĉar havis kapeton kun grandegaj scivolemaj okuloj sur enorme longa kolo.

– Ĉu vi volas flugi? – demandis la aglo.

Kiel ŝi sukcesis aŭdi lin? Restas enigmo. Ĉu li kriis tiom laŭte? Ĉu agloj entute krias? Dubinde! Kaj kiel ŝi sukcesis jesi? Testudoj ja devas silenti...

– Jes, jes, jes! – ŝi respondis kaj eĉ provis salti pro ĝojo. Kompreneble, sensukcese.

Descendis la aglo de ĉielo, prenis la testudon inter ungojn, kaj ekflugis ili kune...

Flugas testudo, eĉ spiron detenas. Nur ĉirkaŭrigardas. Vidas ŝi, kiom larĝa estas la mondo. Rigardas malsupren – timas. Rigardas supren – eĉ timi forgesas! Tiom alta estas la ĉielo! Denove rigardas malsupren – eĉ sian flakon ne plu vidas. Sed ne gravas! Tie ja ne loĝas la suno!

– Ĉu plaĉas al vi? – demandas la aglo.

Ĉu indas respondi? Li mem scias. Silentis ŝi, ĉar estis ja testudo.

– Kaj nun flugu vi mem! – kriis la aglo, dismetis siajn ungojn, kaj ankoraŭ dum iom da tempo la testudo mem flugis...

Se vi estas aglo, malsupreniru ankoraŭfoje: kvankam, verŝajne, vi ne sukcesos savi vian testudon...

Se vi estas testudo, ne riproĉu vian aglon: ja ĝuste dank’al li vi komprenis, ke suno ne loĝas en via flako.

* * *

Estas ankoraŭ frue,
Sed jam alvenas
  Mateno.
Pego jam tajpas en branĉoj de l’ kverko,
  Eble, poemon verkas?
Eble, sendos li telegramon
  Al tiu, kiun mi amas?
Koko iun veki deziras,
  Pigo kverelon antaŭdiras.
Junaj laridoj krias espere.
  Hieraŭ vespere
Tiom malĝoje kriaĉis maljuna laro...
  Dormas nia tendaro,
Sed mi aŭskultas matenon
  Atente.

SONETOJ

(Reeĥe al “Sonetoj al mia Muzo” de V.Melnikov)

***

Talentaj vir-poetoj sen konfuzo
direktas komplimentojn nur al muzo,
sed kion farus kompatindulin’
Kun vir-poeto, se ŝi amus lin?
Delonge jam in-formoj kaj in-dikoj
Ne plu allogas niajn vir-amikojn.
Kuraĝas mi klarigi laŭ dezir’
La diferencon inter simpla vir’
Kaj vir-poeto. Ili same amas,
Sed am’ poeta, kiel rimo, lamas.
Simplulo montras amon per kares’,
Kaj vir-poeto, perversul’, per vers’.
Li estas same arda aŭ ĵaluza,
Sed por am-uzo li elektis... muzon.

***

Direktas komplimentojn nur al muzo
Poetoj, kiam diras pri virin’,
Sed nia lingvo ne provizis nin
Per vort’ konvena por virina uzo.
Mi, eble, simple nomu lin Pegas’
Kaj poste rajdu lin sen embaras’?
Prefere mi alian nomon donos,
Mi flustros: “Mia ĉarma Kupidono!”
Sed ne! – ĉar estas mia kordoloro,
Ekzemple, barbohava profesoro.
Sufiĉe bele sonus la murmur’:
“Amanto mia kara, ho, Amur’”.
Sed lia sago... Ĉesu, karaj miaj,
Ĉar tiun eŭfemismon konas ĉiuj.

***

Nun provos mi klarigi sen ĵaluzo
La diferencon inter iu muzo
Kaj simpla, ordinara amatin’
De la poeto. Trompas la destin’.
De muzo ĉiam petas li inspiron
Sen intereso pri mallaŭta spiro
De lia ĉiutaga kunulin’.
Serĉante rimojn, atendante gloron,
Malofte li rimarkas ŝian ploron
Kaj ŝiaj larmoj ne kortuŝas lin.
Ĉe muz’ li serĉas benon kun obstin’,
Se ŝi perfidas, restas simplulin’...
Sed preskaŭ mankas iu diferenco,
Ĉar viv’ de ambaŭ sen poet’ sensencas.

AL LIA MUZO

Saluton, muzo! Certe, ankaŭ vi
Ne povas vivi sen poeto mia,
Sed dubas mi, verŝajne, pro envi’,
Ĉu taŭgas vi por vivo familia?
Kun vi al li probable venos glor’,
Vi donos laŭran kronon al poeto,
Kaj mi – nur unu laŭran folieton
En lian supon metas por odor’.
Sed ĝuste vin adoras li senbride.
Al li eĉ ŝajnas, ke li amas vin.
Vi havas ja aliajn, lasu lin!
Sed kion diris mi, fi, stultulin’!
Se min li ne bezonas, vi, fratin’,
Ne suferigu lin kaj ne perfidu!

EKSTER LA TEMO

Rememoro ne estu turment’,
Kurta sveno dum longa promen’,
Sonĝ’ sensenca dum neĝo estonta...
Sed anim’ endormiĝas pli forte,
Pli profunde, ol vasta eben’,
Eĉ pli morte... La blanka eden’
Ĝin ne povos purigi kaj savi,
Ne eligos el sonĝo eĉ saĝa
Atendado de lia reven’.
Li – por ĉiam, kaj ni – por moment’...
Restas nura ekzil’, nura tent’:
Veni tien, al nigra absinto,
Kie restis en vivo pasinta,
Mi – por longe, kaj ni – por moment’.


ORIGINALA POEZIO


Klara Ilutoviĉ

* * *

Por versado ne mankas la temoj –
pripensigaj, ĝojplenaj, amaraj.
Inter multaj legindaj poemoj
distingiĝas la neordinaraj.

La poet’ ilin verkis por menso
de legont’, eble, nur unusola.
Venkas dubojn magio de l’ penso,
esperigas inspiro la bola.

Al la versoj reeĥas la koro,
kiun sorĉas la flamo jubila
de admiro, aŭ tim’, aŭ doloro –
ies koro ne restas trankvila!

Kaj la homo pli verve deziras
vivi bela kaj noble fiera.
Ĉu ne tion senlace aspiras
ardoplene poeto la vera?

Nur por mi – kaj por kiu alia
la versaĵo naskiĝis kaj floras?!
Gvide brilas la vort’ kalvaria:
“Ne eterne nin sort’ favoras...”


Oĉjo Dadaev

el la poemkolekto “25”

* * *

La viv’ galopas plu laŭ taga stri’,
Kaj la rajdantoj estas ĉiuj ni.
Kaj nur de ni dependas – ĉu ni falos
Aŭ plu ĉevalos...

* * *

Oblongaj fingroj de la stratoj karesas urbon.
Fleksiĝas, palpas domojn kaj palacojn.
Pasie plektas sin en iun kurbon
Ĉe la manplatoj de malplenaj placoj.

* * *

Sur tablo staras mi. Mi estas lampo.
Mi elegantas sur la longa gambo.
Mi super libroj klinas min scieme.
Per saĝo lumas mia kap’ ekstreme.

Sed restas sola misfortuno,
Ke mi ĝis nun ne iĝis suno.

* * *

Mi skulptis vin el vortoj – ventemas vortoj.
Konturis per la rimoj – mensogas rimoj.
En la linioj teni vin ne estas fortoj
Kaj la esprimoj.

Kaj mi denove vin apudas.
Ĉar vortoj krudas.

* * *

Kio do la murd’:
Zumo de la burd’.
Eksplodo de dolor’.
Kaj haltanta kor’.

Amu min, murdist’!
Amu kun pasi’.
Vanas la ekzist’,
Se ne amas vi.

Kaj de mia am’
Estu ben’ al vi...
Nu, mortigu jam,
Estas preta mi.


LEGU KAJ LERNU
(kaj ne forgesu rideti)


KELKAJ KONSILOJ POR PLIBONIGI STILON

1. Se vi anstataŭas substantivon per pronomo, do uzu lin korekte.

2. Ne forgesu akuzativo kaj uzu ĝi ĉie, kie necesas.

3. Tamen superfluan akuzativon ne devas aperi en viajn verkojn.

4. Ne trouzu je la prepozicio “je”, ĉar se vi kulpos je tio, oni taksos vin je malbona esperantisto.

5. La sama rimarkumo rilatas al la sufikso “um”: se vi, vortumante vian cerbumaĵon, ne povumas trovi pli taŭgan solvumon, vi estas fuŝumisto!

6. Nekompletaj frazoj – malbone!

7. Uzu nur simplajn kaj klarajn frazojn, ĉar se vi estus uzanta komplikajn konstruaĵojn, vi povos esti forgesanta, pri kio vi devis esti rakontonta, kaj la legontoj estos perdantaj la tutan intereson al vi.

8. Kio koncernas nefinitajn frazojn

9. Se vi vo’, ke oni vin bone kompre’, do ne paro’ en Barnaula ĵargo’.

10. A por kia celo vi komencas ĉiujn frazojn de “A”?

11. Nekonvena metaforo similas abomenan bufon, kiu per siaj nigraj flugiloj ŝirmas lumon de la kristale pura fonto, do indas ĝin elsarki.

12. Malgranda rimarko pri ripetadoj, kiuj fojfoje aperas en verkoj versaj kaj prozaj, kiuj estas publikigataj en gazetoj kaj libroj, kiuj estas eldonataj ĉe ni kaj eksterlande, kiuj sufiĉe malklarigas la penson, kiun volis eldiri la aŭtoroj, pri kiuj ni volis fari tiun ĉi rimarkon.

13. Laŭ nia profunda konvinko, ni opinias, ke la aŭtoro, kiam li skribas sian propran verkon, tutcerte ne devas agi laŭ tre malbona kutimo, kies esenco estas en tio, ke oni uzas tro multe da nebezonataj kaj superfluaj vortoj, kiuj reale tute ne estas necesaj por esprimi la aŭtoran penson.

14. Ne elpensu tro longajn vortojn: vi povas enembarasegiĝi, se ili estos neklarelparoleblaj kaj miskomprenigantaj.

15. Se via verko estos hiperplena da redundaj neologismoj, ĝi aspektos turpe kaj hide, kaj oni etikedos ĝin mava.

16. Malbone sciante la gramatikon, komplikaj frazoj estu uzataj singarde!

17. Superfluaj pronomoj, ili ne estas bezonataj.

18. Mallerteco de uzado de la prepozicio “de” povas esti kaŭzo de malapero de intereso de legantoj de via verko.

19. S-anoj, bv. ne mllg.

20. Pri la ordo de vortoj zorgu nepre, ĉar la en Esperanto libera, rusan lingvon simile, de la vortoj ordo, el la neceso sian penson klare esprimi, ne liberigas.

21. Ne flatu al la redaktoro. Niaj redaktoroj estas la plej bonaj en la mondo kaj tute ne bezonas superfluajn komplimentojn.

22. НЕ НАДО КРОКОДИЛИТЬ!!!

instruis Valentin Melnikov

Premiere aperis en “La Ondo de Esperanto”, 1999:7, p. 18

J


IGREKOJ POR ĈIU TAGO


Igorj Guberman

Organoj feblas – jen kolik’, jen spasmo.
Maljuna trist’: marasmo – ne orgasmo.

Kiam junis mi multe pli,
sciis mi, ke vivos sen fin’,
do al mi taŭgis ajna lit’,
io estis en ajna in’.

Dum benitaj jaroj de pasint’
per senbrida vivo ni feliĉis,
tiam ni amoris kun pasi’
ĉion, kio spiris kaj moviĝis.

En mi plurestas bravo kaj kuraĝ’,
eĉ se l’ aplombo estas jam sen senco.
Do al fraŭlinoj ekde certa aĝ’
mi palpebrumas tute sen intenco.

Anim’ kaj korpo jam ne ardas,
fajrujo mia bruli ĉesis:
fraŭlinojn belajn mi rigardas,
sed kiucele – jam forgesis.

En la anim’ ne fridas, ne malplenas;
vidante damon en negliĝa pur’,
mi sensas: viva sent’ en min alvenas,
sed ĝi jam estas sento de humur’.

Nova fazo jam regas animon,
de la vivo simpliĝas la dramo:
ne rifuzo nun kaŭzas la timon,
nun mi timas konsenton de damo.

Specifajn trajtojn havas la maljun’:
ne tiom pompas la anim-festeno,
kaj ĝuoj, revoj kaj aspiroj nun
jam al stomak’ leviĝas de ingveno.

En tumulta hast’ de tardo vespera
jen ekfulmas lumosparko subita –
la aspekto de virino pretera
nin pensigas pri la viv’ nevivita.

tradukis Valentin Melnikov

“Cerbe kaj Kore” № 11(62), novembro 1999.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov

:: cerbe.kaj.kore@esperanto.nu


Indekso